glimi

生きること:過去と未来とエスペラントと

行ってみたい場所: Bona Espero

2013-04-27 09:51:11 | エスペラント
ポーランドではクリスマスから新年にかけての2週間ブラジルの『Bona Espero』で過ごす企画がある事を知りました。この施設は貧しさから犯罪に走る子どもを減らそうと50年以上前にヨーロッパのエスぺランティストの援助で作られた児童教育施設です。国立公園内にあると言う事でした。以前は援助に頼っていたようですが最近は農業も営み自立しつつあると数年前に聞きました。私も若い頃児童養護施設内で数年暮らしました。日本の施設では当時は高校へ進学させるのも難しく中学卒業後の子どもたちの生活は大変でした。今は多くは高校へ進学することができるようにはなりましたが、その後の子ども生活は大変です。ブラジルではどんな教育がなされ、成人後にどんな生活をしているのか興味がありました。が、ブラジルは遠いですね。

 時間と少しばかりのお金が今は自由に使えるようになりました。しかし、体力と遠出する勇気が減っています。誰かが一緒に行こうと誘ってくれたら一緒に行く元気はまだあります。どなたか誘ってくれないでしょうか!

 この企画の世話役は日本でも名の知られているローマン・ドブジェンスキ―です。 彼と1週間旅行を共にしたことがあります。エスペラントが堪能で、知名人であるにもかかわらず、平等で優しく、全ての人に心配りをする素晴らしい人でした。そんな楽しい旅行がまたできたら嬉しいですが・・・。

 日本からブラジルに行くにはドバイ経由とアメリカ経由があるようです。

   

DECEMBRO EN BONA ESPERO

Ludoviko Zamenhof, kiu multan tempon de sia vivo pasigis ĉe la lumo de kandeloj, vekiĝas sub la ruĝa ĉielo de matena krepusko. La suno, rapide leviĝanta, malfermas antaŭ liaj okuloj mirindan pejzaĝon de la brazila savano; la virga naturo en 360 gradoj da horizonto. La kreinto-Zamenhof rigardas, el sia unika en la mondo monumento, direkte al la majesta Monto Baleno, videbla detale en la kristale pura aero. Ĝi ne ŝajnas altega, malgraŭ sia alteco de preskaŭ 1600 m., ĉar Bona Espero situas je 1300 m. super la marnivelo. Sed sur la 14-a paralelo de la suda hemisfero. Jen la sekreto de ĝia milda klimato, pro kiu la tuta regiono ŝuldas sian nomon Alta Paradizo.

Ĉiumatene mi kutimas saluti la Majstron kaj tuj kuras al la lago, por gimnastiki kaj naĝi. La lago ricevas sian akvon el la abunda fonto. Ĝi estas pumpata supren al la sidejo do Bona Espero per la antikva metodo sen uzo de energio. Tiu kurioza vidindaĵo estas nomata „ŝafofrapo”. De la lago mi rekuras al la manĝejo, alarmita de sonorilo. Ĝi sonas kvarfoje tage: je la 8-a, 12-a, 15-a kaj 19-a horoj. La menuo estas kutime vegetarana kaj sin bazas sur la propra, centprocente ekologia legomejo, kiu funkcias la tutan jaron. Sed ne ekzistas malpermeso pri viando. Oni povas bonguste viandumi en restoracioj de la proksima urbeto Alto Paraiso.

Laŭvole kaj daŭre ĉiu rajtas kompletigi sian menuon per fruktoj, plukeblaj rekte de arboj. Oranĝoj, citronoj, bananoj estas fruktoj konstantaj, aliaj aperas laŭ siaj natursezonoj: ĵabutikaboj, pitangoj, moruoj, guaranoj, avokadoj, gujavoj, gravioloj ktp. Gigantaj jakvoj kaj bongustegaj mangoj komenciĝas maturiĝi en decembro. Tiu monato estas aparte interesa. Tiam la savano transiras decidite de la seka sezono al la pluva. Interesa observokampo por naturamantoj. Renaskiĝas la indiĝena flaŭro, kiu dum la tuta jarduono transvivis sen eĉ guto da pluvo.

Vekas min bruego de... Ne tiu de aŭtomobiloj, sed de birdoj, vekiĝintaj pli frue. Amaso de etaj kolibroj, kriemaj papagoj, grandbekaj tukanoj kaj aliaj birdoj, sennomaj por mi, ignoranto pri ornitologio. Rapide subiranta suno, bildigas la tutan ĉielon per fascina spektaklo de multkolora abstrakta pentroarto. Tiam mi pensas: La belo estas vere sentebla, kiam oni povas ĝin dividi kun aliaj homoj. Kaj mi aŭdas: Do dividu ĝin. Venigu esperantistojn ne plu por volontule labori, sed por ripozi en mirinda naturo. Tiel diras Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj jam preskaŭ 40 jarojn volontulas en Bona Espero, senlace kaj senenue.

Bona Espero eniras la fazon de restrukturiĝo. Dum la pasintaj 55 jaroj ĝia ĉefa celo estis edukado de infanoj kondamnitaj je analfabeteco. Dume okazis en Brazilo granda progreso sur la kampo de edukado. Tio ebligas al Bona Espero turni sian atenton al aliaj statutaj celoj. Venis la tempo transformi ĝin en internacian Esperantan Kulturcentron. Bona Espero ne intencas rezigni pri infanoj, ĉar sen ili ĝi ne estas imagebla. Sed oni prenas malgrandulojn de 5 ĝis 8 jaroj, kiuj estas pli efike edukeblaj. Same neimagebla estas Bona Espero sen esperantistoj, sed nun oni ne devas varbi volontulojn por longa estado, sed ĉiujn aliajn, kiuj volas fari mallongan viziton.

La nova celo estas, ke Bona Espero fariĝu vivanta peco de Esperantujo. En la tuta mondo ne ekzistas simila fenomeno. Jen la proprietaĵo de la Esperanto-movado leĝe konfirmita, je surfaco de 10 kvadrataj kilometroj, kun kompleta infrastrukturo kaj moderne ekipitaj konstruaĵoj, en la belega naturo. Esperantistoj, venu decembre por ripozi en tiu mistera mondangulo. Kaj festi Kristnaskon kune kun Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj en 1973, do ekzakte antaŭ 40 jaroj unuafoje metis siajn piedon sur la promesitan teron... La festego estos ne-imagebla!

Estas du vojaĝvariantoj de la 6.12.2013 – 5.01.2014 kvarsemajna aŭ dum 20.12.2013 – 5.01.2014 – dusemajna. Krom Bona ESPERO eblas viziti Sao Paulo, la ĉefurbon Brasilia kaj Rio de Janeiro. En Bona ESPERO dum la tuta tempo mi gvidos Festivalon de miaj Esperanto – filmoj pri kiuj ni diskutos. Vojaĝu kun ni – aliĝu ĉe Esperantotur en Bydgoszcz, Pollando.

Roman Dobrzyński



SUDA AMERIKO

BRAZILIO

Bona Espero !
06.12.2013

-05.01.2014




Varsovio -Sao Paulo-Brasilia-BONA ESPERO kun Filma Festivalo de

red. Roman Dobrzyński - Rio de Janeiro- Varsovio

Prezo: ñä 300 EUR + monata restado de 500 USD +Qde 1600 USD

SUDA AMERIKO

BRAZILIO

Bona Espero !


20.12.2013

-05.01.2014
Varsovio -Sao Paulo-Brasilia-BONA ESPERO kun Filma Festivalo de

red. Roman Dobrzyński - Rio de Janeiro- Varsovio

Prezo: ñä 300 EUR +dusemajna restado de 300 USD+Qde 1600 USD


EN LA ARANĜOJ POVAS PARTOPRENI ĈIU, KIU ESTAS INTERESITA.

コメント (6)
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする