10月28日フランスの友人から便りを受け取りました。今年の韓国エスペラント大会で行われたシンポジュームのためのアンケートに答えたものでした。文面からするとそのシンポジュームに日本人もかかわっているらしいのです。彼は真剣に書いたものを多くの人に読んでほしいと思っているでしょう。さてどう取り扱うべきか悩みながら彼の真面目さをたたえた返事を書き、旅に出ました。
昨日、まだ読んでもらっていない文があると4通も送ってよこしました。
このアンケートに対する答えにはフランスでの教育とかエスペラントをどう受け取っているとかが読みとれます。他の方にも伝えたく、ここに彼の文を載せることにしました。
昨日いただいたものはまだ読んでいませんので、読んでからできればここに載せようと思います。
Saluton karaj geamikoj,
Post unu semajno, okazos Korea Kongreso de Esperanto.
Kongresa temo estas <Esperanto kiel dumviva lernado>.
Dum la kongreso, per tiu temo tri personoj simpozios laux la prezido de iu profesoro.
Kiel vi jam imagas, mi estas unu simpoziano de la tri(unu koreo, unu japano kaj mi).
Do, mi havis ideon fari enketon por ricxigi la diskutadon.
Pro tio, mi selektis diverslandajn(Japanio, Cxinio, Tajvano, Vjetnamo, Koreio, Francio, Hispanio, Germanio, Pollando, Belgio, Nederlando)esperantistojn kaj diversajn agxajn el miaj geamikoj.
Bv. respondu de subaj demandoj gxis venonta merkredo.
Post la kongreso, mi resume raportos al vi cxiuj, kio estas rezulto de la simpozio.
Anticipe dankon!
Kara A,
Jen mia respondo al via enketo.
Se estas tro longa, libere fortranĉu la malutilajn partojn.
1. Nomo (mi ne montros vian nomon) : B. B.
2. Agxo : 61
3. Kiam vi komencis lerni Esperanton? 1999
4. Cxu vi pensas, ke Esperanto indas kiel dumviva lernado? Jes
Se jes, cxefe pro kio?
a) Ĉar lerni lingvon estas bona ekzerco por sia menso. Estas utila resti kapabla dum sia tuta vivo legi, aŭskulti, skribi, paroli alian lingvon. Tio necesigas senĉesan praktikon. Tio pligrandigas sian vidon de la homoj kaj de la mondo, donas pligrandajn eblecojn por ĝui kulturojn de aliaj landoj. Se la dumviva lernata lingvo estas Esperanto, tio estas ankoraŭ pli interesa, ĉar per tiu lingvo oni konkrete sentas kaj spertas, ke ĝi estas la lingvo de la interkompreniĝo. Kiam estas kompreno estas loko por la amo. Kiam estas loko por amo pli facile estas vivi en paco. Kiam oni komprenas kaj respektas la aliajn malfacile estas eniri en malamon ĝis perforto aŭ milito kontraŭ aliaj.
b) Kiam oni parolas kun alia esperantisto, do kun kiu ankaŭ same klopodis lerni Esperanton oni estas en egaleco, eĉ se oni ne atingis la saman nivelon de posedo de la lingvo. Paroli Esperanton kun iu, kiu posedas alian saman komunan lingvon - ĉefe la saman gepatran lingvon - tio estas ludo, hobio, eble povus ankaŭ esti komunikado. Sed paroli kun alia homo en Esperanto de fora lando, kaj kiam oni ne havas alian lingvon por interparoli tio estas komuniki, kaj kelkfoje emociplena sperto. Mi kelkfoje spertis tiun profundan ĝojon dum kaj post interparolado kun alia esperantisto, havante nur Esperanton por paroli kune. Kiom ni estis vere atentaj por bone kompreni nin unu la alian kaj kiel Esperanto - la lingvo kaj la filozofio (sia interna ideo) de la lingvo - bonege helpis por tio ! Se oni lernas Esperanton dum sia tuta vivo oni restas malfermita al la monda kulturo kaj al la vivo de la homoj de la tuta Tero.
c) Kiam oni lernas lingvon, kaj aparte Esperanton interalie pro sia reguleco kaj genia konstruo, oni samtempe multe lernas pri sia propra gepatra lingvo kaj eventuale pri la aliaj lingvoj, ke oni pli-malpli bone regas. Progresi en kompreno de lingvoj estas samtempe progresi en kompreno de la homo, de la homa naturo kaj de la homaj sciencoj.
ĉ) Lerni Esperanton estas eniri en komunumon, en kiu oni estas libera pri la grado de sia membriĝo. Tiu komunumo povas esti simpla loko de amikeco, hobio, popola universitato, diversaj malkovroj, travivo de interesaj spertoj, okazo disdoni siajn spertojn kaj fakojn aŭ instrui pri ili, eĉ trovi sin mem. Lerni Esperanton dum sia tuta vivo estas ankaŭ multe lerni pri siaj aliaj interesoj kaj malkovri novajn.
d) Ne lerni Esperanton estas maltrafi rendevuon kun la homaro. Ne lerni Esperanton dum sia tuta vivo estas kiel forgesi doni tiujn riĉajn kaj eĉ ofte emociplenajn spiradojn kaj inspiradojn al sia menso kaj al sia kapableco pensi.
5. Cxu vi iam havis deziron forjxeti lernadon pri Esperanto? Jes ofte.
Se jes, bv. rakontu pri tio.
e) Esperanto estas facila en la komenco. Kaj rapide oni vidas ke ĝi estas vera lingvo do malfacila afero, necesante penon kaj tempon. Kelkfoje oni povas pensi, ke temas pri perdo da tempo pro timo neniam atingi sufiĉan bonan nivelon por paroli sen tro da eraroj.
f) En Esperanto oni atingas pli-malpli facile la nivelon de sufiĉe bona balbutanto : oni komprenas la lingvon kaj oni povas esti komprenata, sed estas multe da eraroj. La plibonigo estas malfacila. Mi suferas aparte pri tio, ĉar mi ne povas akcepti resti balbutanto. Mi ne povas akcepti, ankoraŭ ĉiam vidi kiom mi malbone kaj kun tro da eraroj skribas (malgraŭ la grava tempo, kiun mi pasas por skribi ion ajn), kaj tio malgraŭ tiom da tempo, kiun mi bezonis por lerni Esperanton. Tio estas suferoj pri miaj malkapablecoj. Suferoj kiuj eble venas el mia infaneco : mi estis en lernejo ĝis mi estis 16-jara. La publika lernejo kaj poste la privata lernejo nur povis konstati, ke mi estis malkapabla bone lerni ion ajn verŝajne pro simpla stulteco kaj eble manko de serioza laboro. Mi scias ke mi multe laboris sed fakte mi malmulte komprenis kaj parkere nenio bone funkciis, ekzemple ni ne kapablis ĝuste reteni pli ol du versojn de poezio, do en recitado mi ĉiam ricevis nulojn kaj amarajn - sed fakte malĝustajn se ne maljustajn - riproĉojn pro ne sufiĉa laboro. Mi suferis pri tio. Mi ankaŭ ŝancis pri tio, ĉar mi eniris frue en profesian vivon. Mi ŝatis mian profesion kaj memlernis dum mia profesia vivo - fakte mi memlernis kaj lernis dum mia tuta profesia vivo - sukcese trapasis diversajn profesiajn ekzamenojn, eĉ altnivelajn, kaj fine pli bone profesie sukcesis ol miaj lernejkamaradoj, kiuj sukcesis trapasi la bakalaŭron. Pensu ke miaj instruistoj kaj la profesoroj forpuŝis min el la lernejo, ĉar ili prognozis ke mi neniam estos kapabla trapasi bakalaŭron ! Fine tio ne estis tiom grava, ĉar mi sukcesis - nur danke al mi propra persona laboro kaj al la kuraĝigoj de miaj edzino kaj amikoj - pli altajn profesiajn ekzamenojn (feliĉe, oni ne postulis bakalaŭron, por trapasi tiajn profesiajn ekzamenojn). Tamen miaj malfacilecoj lerni Esperanton rememorigas miajn suferojn de mia infana epoko (ne ploru !). Revenas tia demando pri mia "simpla stulteco", kiu povus eble permesi pli-malpli lerni praktikan aŭ konkretan aĵon, sed multe pli malfacila, se ne tute ne, intelektajn aferojn, kiel ĉefe lingvon.
g) Mi ne bedaŭras tiom longe rakonti pri mia sperto lerni ion ajn, tamen mi pensas, ke multaj homoj rapide forlasas lernadon de Esperanto kaj eĉ ne komencas lerni ĝin, pro iliaj suferoj, kiuj naskiĝis dum iliaj lernejaj epokoj aŭ postaj malsukcesaj provoj lerni ion ajn, kaj ĉefe lingvon, fakte nun la anglan. Post mensoga varbado oni rapide vidas ke Esperanto estas lingvo, kaj lerni lingvon estas malfacila afero, kaj lerni ion ajn, kiel en lernejo estas ĉefe sufero. Ĉu efika varbado nur povas esti mensogo, kiel komuna kaj efika komerca reklamo ? Mi tute ne varbas por Esperanto, ĉar mi malkapablas diri ion - mensogi - pri ĝia facila lernado. Kiam mi tamen parolas pri Esperanto, mi nur diras, ke por mi tio estas grava kaj interesa sperto. Mi aldonas, se la homoj ankoraŭ aŭskultas, ke tiu lingvo estas pli facile lernebla ol la aliaj kaj pro tio mi lernis ĝin kaj nun mi bone komprenas kaj legas ĝin do povas travivi interesajn renkontojn kun homoj de la tuta Tero kaj sperti eventojn, kiuj estas kiel tuttera popola universitato. Mi nenion diras - do denove iomete mensogas - ke oni - almenaŭ mi kaj fakte ne nur mi - restas ĉiam neeltenebla balbutanto en la parolo kaj eminenta kolektanto de eraroj en la skribo de Esperanto. Esperantistoj estas popolo de balbutantoj ! Sed por mildigi tiun aserton, ofte amikoj demandas al mi : Ĉu vi ne pensas, ke grandega parto el la francoj, fakte estas balbutantoj de ilia propra franca lingvo ?
ĝ) Mi ankaŭ pensis forlasi Esperanton, ĉar tio prenas tro da tempo en mia vivo kaj ne lasas la necesan tempon por alia grava intereso : la filozofio. Mi pensas ke lerni pri filozofio estas tute grava afero en homa vivo. Vidu la homo estas kapabla pensi ! Ĉu tio ne estas terura ŝanco ? Do oni devas pripensi kaj studi kiel bone pensi por esti feliĉa, regi siajn suferojn, havi bonan vivon, scii kiel konduti, kiel bone aŭskulti, helpi, konsili, konsoli, kompati la aliajn. Por tio laŭ mi filozofio multe helpas. Sed bedaŭrinde pri filozofio mi malmulte komprenas, kaj tro malrapide progresas, kaj nun mi komencas esti maljunulo, eble baldaŭ mortos, kaj ankoraŭ ne estas filozofo. Do mi ne malofte pensas, ke nun mi sufiĉe bone konas Esperanton, mi scias pri kio temas, ne necesas (kaj ŝajne ne eblas) fari el mi fakulo pri tiu lingvo kaj mi serene povas forlasi ĝin por nur okupiĝi pri filozofio. Eraro ! Damna eraro ! Ĉar mia alvokiĝo estas esti unu el la pastro de la solena geedziĝo de Esperanto kun Filozofio ! Tro da emfazo, certe, sed mi ŝatus tiom kompreni ion pri filozofio kaj disdoni tiun senton al la esperantistoj, por ke ankaŭ filozofio estu utila ilo por la esperanta komunumo kaj por la tuta homaro. Se la sciadoj, la sciencoj kaj la teknikoj ŝajnas nun ĉefe utilaj por profiti nur al kelkaj homoj kaj ne por rigardi kaj malebligi la malbonajn konsekvencojn, kiuj suferigas pli kaj pli grandajn partojn de la homaro, filozofio povus doni iom da necesa konscienco.
h) Mi konkludas pri Informadiko kaj ĉefe pri Interreto. Nun eblas paroli kun la homoj de la tuta mondo, vidi kion okazas en la tuta mondo, sendi mesaĝon al homo en alia fora punkto de la Tero, mesaĝo kiu alvenas tuj post la sendado. Interreto estas informoj, libroj, bibliotekoj, enciklopedioj, telefono, televidilo, kinejo, leterkesto, skribilo, lernejo, foiro, komerco, ktp. Danke al tiu ilo, nun la Tero estas vilaĝo. Tamen multaj homoj, ĉefe la maljunuloj, ankoraŭ ne bone regas tiujn modernajn ilojn (komputilo kaj Interreto). Jes Esperanto indas kiel dumviva lernado, sed samtempe oni devus lerni pri filozofio kaj pri uzado de komputilo kaj Interreto. Esperanto por komuniki facile kaj egalece. Interreto por komuniki praktike kaj efike. Filozofio por komuniki klere kaj saĝe. La tri kune indas kiel dumviva lernado por nur unu ĉefa celo : la bona interkompreniĝo inter ĉiuj homoj kaj esti plena civitano de la monda vilaĝo.
Mi deziras bonegan Korean Kongreson de Esperanto kaj bonan simpozion al ĉiuj partoprenantoj. Per miaj pensoj mi ĉeestos.
B. B. (Francio).