Ĉambreto de libroj
Eta librejo estis en la unua etaĝo de tiu domo. La pordo de la ĉambreto frontis al senluma koridoro kaj ĉiam fermiĝis kvazaŭ ĝi rifuzus eniranton. Ĝi estis la plej modesta kaj kvieta loko kompare kun aliaj ĉambroj de la domo.
Kiam oni malfermis grince masivan pordon el kverko, antaŭ tiu staris altaj librobretoj laŭ tri muroj ĝis la plafono, kaj sur ili arogante okupis diversaj libroj. Apud malnovaj ĉinaj libroj laŭ vice staris amaso da alilandlingvaj libroj, kiujn la avo de la familio fervore ellegis en Meiziepoko1. Ankaŭ tuj apude estis loko por pli ol 200 da poŝlibretoj, kiujn polvo kovris maldense.
Unuvorte la ĉambreto estis ermitejo de dormantaj libroj, kiuj jam plenumis siajn taskojn .
Kaj nanoj vivis en tiu ĉi kvieta ĉambro ĉe loko proksime al plafono.
Ĉe la plafono estis luko por enlasi lumon, kaj estis triangula spaco inter la luko kaj la plej supra breto de orienta flanko…, kaj tie estis la loko por nanoj.
Ekster la luko granda zelkovo etendis la branĉojn kun densa faliaro. Somere verda foliaro ombrigis ilian loĝejon anstataŭ kurteno kaj vintre tra la nudaj branĉoj la suno enradiis varme kaj la loĝejo estis kvazaŭ sunbanejo.
Estis miksita odoro el polvo, simo kaj bonkvalitaj paperoj, kaj escepte de la odoro kaj impona atmosfero en la ĉambro, alie ne estus pli konvena loko por vivi nanoj.
Loko, kie neniu nekonato venas, senvidate vivpova ne estus multe krom ĉi tie.
Kaj la domo estis konstruita en la lasta periodo de Meiziepoko1 en periferio de Tokio, tuj poste du nanoj ekloĝis kaj de tiam ili vivis trankvile en la ĉambro.
Por diri pli precize estis iu tago de somera libertempo en la dua jaro de Taiŝjoepoko2. Du nanoj, naskitaj en Britio, unuafoje venis ĉi tien enmetite en svingata korbo kun Morijama Tacuo, kiu estas nuna dommastro de la familio.
Tiutempe li estis en tria klaso de elementa lernejo kaj frekventis tien kun japana kostumo, kiel nomataj kimono kaj hakama-o.
La knabo Tacuo ricevis la korbon de s-ino Maklaklan, kiu estis anglalingva instruistino, kaj ŝi estis reironta al sia hejmloko de la haveno Jokohamo.
Ŝi estis edukistino kaj venis meze de Meiĵiepoko en Japanion. Ŝi instruis en virina lernejo en Jokohamo, sed ŝi ne loĝis en lerneja pensio kaj luis domon ekster la urbo, ŝi vivis sola kaj ankaŭ hejme instruis facilan anglalingvon al najbaraj geknaboj.
Ŝi jam vivis tie dum 20 jaroj, kaj kiam la knabeto vizitis ŝin por adiaŭi, ŝi invitis lin en senmeblan domon,
Ĉi tie estis tapiŝo kun desegno de bestoj, kiun Tacuo tre ŝatis, sed ĝi jam estis forportita ien. Sur la muro estis bildo, sed ankaŭ ĝi jam ne estis kaj la ĉambro aspektis tre malgaja.
S-ino Maklaklan iris al la angulo, prenis eksmodan korbon el stokitaj pakaĵoj, kaj enmanigis ĝin al sia eta lernanto, kaj diris:
― Ĉu vi portas lakton por hometoj, kiuj estas en ĝi? Ĉiutage vi metas unu glason da lakto sur sojlo de fenestro!
Abrupte ŝi diris tion kaj fikse rigardis la okulojn de mirigita Tacuo. Kiam ŝi venis en Japanion, sia aĝo estis en dudekaj jaroj, kaj ŝia hararo estis blonda, sed nun arĝentaj haroj miksis en ĝi. Kaj la okuloj, kiuj vidis okulojn de Tacuo, havis sorĉeme grizaj.
― Tacu Morijama, ĉu bone!? Vi amas birdojn kaj insektojn. Kaj mi vidis vin ke vi povos plenumi la promeson. Ĉu vi promesos kun mi ke vi certe plenumu la taskon?
Ŝi petege diris tion al eta lernanto.
― Jes, mi alportos lakton al ili… Jes, ne nur lakton, sed ankaŭ biskvitojn mi povos alporti al ili, ĉar mia patrino bone bakas ilin!
De infanaĝe li aŭdis fean rakonton de la instruistino kaj tuj komprenis kio estas hometoj. Aŭdinte lian respondon simila en leciono, s-ino Maklaklan unuafoje milde ridetis.
― Oh, ne! ili ne bezonas biskviton. De pratempo nutraĵo de la etaj homoj estis decidita nur lakto. Estas bone, Tacu. Ne forgesu, ke ĉiutage vi verŝu lakton en la glason kaj metu ĝin apud fenestro. Se homo forgesus tion, ili ne povos vivi plu.
Ŝi elprenis glaseton de sia poŝo. Ĝi estis admirinde blua, kvazaŭ en ĝi fandiĝas pecon da lazura ĉielo kaj ekglimis per enirataj sunradioj tra fenestro. Tiam morna atmosfero de la ĉambro tuj ŝanĝiĝis serene gaja.
Tacuo sentis iun skueton ĉe korbotenilo. Li rigidiĝis kaj rigardis al s-ino Maklaklan.
Ŝi etendis siajn manojn kaj “piĉ, piĉ” malfiksis rigiletojn de la eksmoda korbokovliro kaj iom malfermis ĝin kun soneto-gi. Tra malvasta spaco preskaŭ 5 centimetra eniris en ĝin lazuraj radioj respeglanta de la glaso kaj du etaj vizaĝoj kiel pupoj postlasis sin en liaj okuloj. Kaj li certe aŭdis delikatan bruon simila al vento aŭ la plej alta sono el piano.
Post ravema momento s-ino Maklaklan tuj fermis la kovrilon.
― Ili diris ke estas bone ke vi vidas ilin kaj ili iros kun vi. Ĉu estas bone? Tacu. Bone gardu ilin, ke neniu vidu ilin.
Senkonscie li jam prenis la lazuran glason de ŝia mano.
― Ĝis revido! Do, reiru hejmen.
Ŝi adiaŭis lin kun birdeta kiso ĉe lia vango kaj eniris en internan ĉambron.
Ie en la rakonto mi parolos al vi, kial la sinjorino el Britio devis heimeniri lasinte la nanojn al manoj de malgranda knabo Morijama Tacuo, kiu estis apenaŭ 10 jara, kaj kial li estis elektita kiel zorganto de nanoj, sed nun mi rakontos al vi kiel la nanoj vivis en nova loĝejo. Estas du nanoj, la nomo de viro estas Barbo Aŝu kaj lia nervoza edzino estas Filika Aŝu. Barbo estis ŝuisto kaj havis fortajn manojn. Filika amis purecon kaj estis bona dommastrino, kaj danke al ŝi ĉiam ne estas araneaĵo en la librejo.
En la unua tago de la domo ili ne loĝis en la librejo.
Tacuo metis la korbon kun Barbo kaj Filika en sian komodon, kie neniu povus vidi. Sed en ĝi jam estis ses musoj. Tage okazis nenio, sed nokte grandaj musoj trovis la korbon, pensis ĝin kiel sian dento-polurilon kaj mordadis.
Kompatindaj Barbo kaj Filika sendorme aŭdadis dum la nokto teruran dentsono simila al tondro.
En sekvanta mateno Tacuo portis lakton kaj kiam li vidis mordan skrapaĵojn de la korbo, li konsterniĝis kaj sentis kvazaŭ halti sian spiron. Li iom malfermis la kovrilon kaj vidis ke Barbo kaj Filika estis ne vunditaj, sed pro la timo ili aspektis mortontaj.
Li devis rapide trovi sekuran lokon por ili. Li komencis esplori tutan domon kaj kiam li fraris aeron de neofte malfermita gastĉambro, kie estas nur piano, li ekmemoris librejon de la unua etaĝo, kien oni malofte eniras.
Kaj li iris al unua etaĝo, kuris sur senluma koridoro kaj ŝovis pezan pordon el kverko. En la librejo plenplenis mielkolora aero pro la sunradioj, kiuj venas tra luko. Kaj Tacuo trovis komfortan lokon proksime al plafono. Ĝi estis triangla spaco inter la plej alta breto kaj dekliva plafono, kaj tie brilete ondetis sunradioj enirantaj inter zelkovaj folioj.
Tacuo tuj reiris sian ĉambron kaj denove revenis kun Barbo. La nono estis portata kovrite per lia mantuko kaj la ĉambro plaĉis al li pro la kvieteco.
Li denove reiris sian ĉambron, prenis la korbon kun Filika el la komodo kaj zorege portis ĝin al la unua etaĝo. Dume Filika estis pala samkiel elmigranto sur ondegoj de pacifiko, kaj fikse enmanigis siajn aĵojn, kiujn s-ino Maklaklan donis al ŝi, kaj angore atingis etan librejon.
Tacuo demetis kelke da libroj de sur la breto kaj faris sekretan ŝtuparon. Eĉ se servistino venus en ĉambron kaj volus purigi librobretaron per balaileto, ĝi ne atingos nanan domon, se ŝi ne grimpus la ŝtuparon.
Por fari nanan loĝejon, kie antaŭe nenio estis, ili laboris kelkajn tagojn.
Ĉar ilia korbo estis tro granda por meti sur la breto, tial ili devas konstrui tute navan loĝejon. Baldaŭ ili elfaris domon libraro-aspekta. Tacuo ŝtele portis du tabakujojn de ‘Gelbe sorte’ de patra ĉambro kaj ili fariĝis komfortaj litoj de du nanoj.
Ankaŭ li portis subtilajn silkojn blanka kaj ruĝeta el la kestoj de patrina kudrmaŝino por Filika, kaj ŝi faris litkovrilojn kaj kurtenojn el ili per sia eta kudrilo. Plie ŝi ankaŭ kudris kelke da amindaj subvestoj por baldaŭ naskota infano.
Tacuo cerbumante faris nanan domon kaj tiuj someraj tagoj estis ĝojprenaj por li.
Barbo kaj Filika ankoraŭ ne kutimiĝis vidata per Tacuo kaj kaŝe faris siajn laborojn.
Tacuo ĉiutage unufoje portis la lazuran glason da plena lakto, grimpis per la ŝtuparo kaj metis ĝin sur sojlo de la luko. Tie ĉi neniu povas vidi. Kiam la sunradioj venis tra la vitro kaj reflektis al la lazura glaso, peza atmosfero de la ĉambro tuj fariĝis hele laĝera kaj tio donis al li multe da ĝojo.
Kiam li pensis ke nur unu glaso da lakto, kiun li portas, subtenas la vivon de la nanoj, kaj li sentas fieran respondecon al la nanoj kvazaŭ korovibrantan.
Iom fiereta Filika ne montris al Tacuo kiel ŝi kuiras nutraĵon el la lakto, sed naskitaj infanoj, Irisa kaj Robino sane kreskis.
Li portadis ĉiutage lakton 1477 foje kaj dek jara kanbo jam estis lernanto de mezelementa lernejo, kaj tiam lia fratino Jukari ricevis la taskon delaktoportanto.
La knabino Jukari estis nesana. De antaŭ kelkaj jaroj ŝi sciis la sekreton de sia frato, ke li enmetis lakton en lazuran glason kaj alportis ĝin en librejon. Tamen hezitema Jukari nenion demandis al li.
Kiam Tacuo fariĝis lernanto de mezlernejo, jam ne povis frue reiri hejmen, kaj la devo pli kaj pli fariĝis paza por li, Jukari proponis helpon al li.
Tiu ŝanĝo ne timigis la nanan familion. Ĉar la malsanema knabino ofte ne iris al lernejo, en tiuj tagoj ŝi venis en la ĉambreton, kaj legis libron aŭ gazeton. Pro tio Barbo kaj Filika jam havis simpation al ŝi de antaŭe. La nova laboro estis ĝojplena kaj dezirinda ankaŭ por ŝi. Ĉar ŝi estis nesana kaj nur ricevis zorgon de la familio. Nun ŝi havis la unuan ŝancon servi al aliaj.
Ĉiam, kiam ŝia portata glaso glime lumigas la ĉambron, ŝi havis neesprimeblan emocion. Ŝi portis siajn pupajn meblaron kaj vestojn unu post aliaj al nana loĝejo. Bona mastrino Filika, vidante malvastiĝanta loĝejon pro komodeto, tablolampo kaj brilantan gasforno k.t.p, ĝojis kaj ĝemis.
Sed Jukari ne povis daŭrigi la taskon. Post unu jara vintro, de kiam ŝi ricevis la postenon de Tacuo, pro pulmito ŝi forpasis de la mondo zorgante nanojn.
Preskaŭ samtempe alilande naskita knabino venis en la familion kaj ŝia karaktero estis iom kurioza. Ŝi estis 12 jara kaj kuzino de Jukari kaj Tacuo, kaj filino de ilia onklo Ĵun, kiu estas en Aŭstralio, kaj ŝia patro volis eduki ŝin en Japanio.
Diference de malsana Jukari ŝi estis sana kaj havis firman volon . Kiam ŝi venis Japanion, ŝi ne povis kutimiĝi rigoran regularon de japana lernejo, tuj post leciono ŝi reiris hejmen, ŝtele iris en la librejon kaj legis diversajn librojn. Ŝi nature ŝatis librojn, pro tio la ĉambro estis trezorejo por ŝi. Ŝi estis akra vidanto kaj post kelkfojaj vizitoj ŝi rimarkis ekziston de etaj homoj proksime al la luko.
― Frato, Tacu, montru al mi tiujn, kiuj estas ĉe plafono.
Iun tagon ŝi postulis al Tacuo kun severa mieno. La knabo 15-jara embarase ruĝigis sian vizaĝon. Anstataŭ forpasinta Jukari lastatempe li denove portis lakton al la nanoj.
Tiam li neklare respondis sed samnokte li priparolis kun nanoj kaj deĉidis konfesi ilian sekreton al la knabino iom stranga.
― Promesu al mi, ke vi nenion diros al aliaj pri la afero, ne forgesos ĉiutage porti unu glason da lakuto kaj metos ĝin ĉe la sojlo de la luko.
― Hm!
Aŭdinte tion ŝi vidis lin kun iom malrespekta rideto. Sed kiam ŝi ricevis la glason, ŝajnas ke ŝi estas forte allogata al ĝi.
Post kelke da minutoj ŝi demandis al li.
― Kiam mi renkontos ilin?
― Nu, kiam? Kiam vi portados lakton por kelkaj tagoj aŭ kelkdek tagoj, certe ili aperos antaŭ vi.
― Bone! : ŝi diris kuntirite siajn brovojn.
― Vi, frato Tacu tre plaĉas al mi… pro tio mi promesas tion!
Kaj ŝi portadis lakton 77 foje ĉe la luko de la liberejo ne rimarkite de servistino kaj geonkloj.
De kiam ŝi fariĝis laktoportanto, pasis 77 tagoj, en la vespero nanaj infanoj Robino kaj Irisa malsupren venis el ilia loĝejo proksima al plafono kaj intime sidis sur ŝultron de Toŭko. Pro drasta kortuŝo per iliaj komfidoj ŝi ploretis kaj ridis.
De tiam ŝi ankoraŭ estis en la hejmo kaj volonte portadis la lakton al nanoj. Irisa kaj Robino fariĝis intimaj al ŝi kaj kiam ŝi legas libron tie, ili ĉiam sidas sur ŝia ŝultro. Precipe knabo Robino ŝatis skui sin per ŝia plektita hartufo
Ŝi ne forgesis sian taskon eĉ en unu tago kaj portadis lakton 2777 foje, tiam Tacuo estis studento de universitato kaj Toŭko fariĝis novedizino de sia amata kuzo.
De tiam pasis preskaŭ 20 jaroj. Nun estas junio en la 18a jaro de epoko Ŝjoŭa3. Tacuo fariĝis kvardek jara kaj fidinda angla literaturisto, lia edzino Toŭko jam estas en la lasta duono de tridekaj jaroj kaj patrino de tri infanoj, kaj ankoraŭ loĝis en la domo kun eta librejo ĉe la granda zelkovo. En la 12a de Taiŝjoepoko okazis granda tertremo, sed la domo estis ne detruita, post ĝi la familio iom bonigis kaj vastigis la domon, tial tiu aspekto iom ŝanĝiĝis sed la parto de la librejo ankouraŭ restis senŝanĝe.
Kaj nun ĉi tie pace vivis gesinjoroj, iliaj filo Ŝin kaj filino Juri kaj la nana familio Aŝu. ( alia filo de la familio, Tecu primtempe fariĝis studento de altalernejo en Kioto kaj unuafoje forlasis la domon, kie li loĝis dum 17 jaroj).
La knabino Toŭko, naskita en Sidnejo, fariĝis juna dommastrino de la familio, sed ankoraŭ portadis lakton al la familio de Barbo. Baldaŭ ŝi naskis infanon Tecu, kaj kiam li fariĝis ok jara, ŝi decidis kun Filika kaj Barbo, ke ŝi transdonis la taskon “alporti lakton” al milda filo. Kiam Tecu estas dektri jara, naŭ jara Ŝin ricevis la postenon.
Tecu estas pensema, sed Ŝin havas drastan personecon samkiel Toŭko sed ankaŭ estas hontema knabo. Ankaŭ li havis varman koron, kaj estis infanaĝe, ke kiam li trovis detruitan neston de formikoj, kompate longe li rigardis ĝin, kaj kiam apud sia domo li vidis falintan ĉevalon de ŝarĝĉaro sur deklivo, li ekkuris al ĝi kun ovo por doni.
Post longa atendado li ricevis la gravan rolon laktoportanto kaj li faris kovrilon de la glaso kontraŭ polvo, kaj ankaŭ bonigis ladan fridujon por meti veran glacieron, kiu apartenis al la pupo de onklo Jukari. Danke al li, Filika povis doni al sia familio maĝaĵon el malvarma lakto en tiu somero, sed ŝi pli dankis ke ŝi jam bezonos zorgi pri lakto-putrado.
Sed Filika kaj Barbo rimarkis ke de iam la rigardo de Ŝin al nanoj fariĝis tre rikana, precipe Filika, kiu tre ĝuis la helpon de Ŝin, svingis sian kapon malĝoje kaj diris.
― Lastatempe kio okazis al li ? Pli kaj pli mi sentas timon al li…
Ŝin jam estas dektri jara, kaj lastatempe malofte venis en librejon. ( de la fino de la lasta jaro Juri jam ricevis la taskon de la laktoportanto.)
Post speciala leciono por ekzameno al publika mezlernejo, li komencis ekzercon de japaneska skermado laŭ instigo de eksmilitista gimnastika instruisto favora al si. Kiam Ŝin konfesis al la patrino, ke kiam li estos lernanto de mezlernejano, li ricevos ekzamenon por infana militistolernejo, Toŭko maltrankviliĝis senkiale. Ĝis nun en la familio Morijama kaj ankaŭ en amikaj familioj neniu knabo volis fariĝi militisto.
La patrino ekmaltrankviliĝis pro la konfeso, sed Ŝin rigardis ŝin kompateme kaj fiere diris, ke post la decido li ekvidis ĝojon en la lernado.
Ne ofte Ŝin venis en la librejo, sed kiam li venis, li serĉis libron el senzorge metitaj libroj, kies titolo havis vorton militistaro, patriotismo aŭ similaj, kaj tuj foriris kun ĝi. El la domo ĉe la luko Filika kaj Robino sopire vidis lin, sed li foriris neglekte ilin.
Naŭ jara Juri estis la plej juna infano en la familio kaj fidela laktoportanto. Kiu konis Jukari-n, ĉiu alparolis al ŝin ke ŝi estus renakiĝanto de Jukari. Ankaŭ Filika kaj Barbo, kiam ili vidis ŝin svelta kaj malsanema, ili forgesis pasintajn dek-kelkajn jarojn kaj sentis ke ili estas kun Jukari..
Iam Jukari diris al nanoj,
― Tie ĉi estas kvieta bona ĉambro, sed ĉiam fermata. Ĉu vi estas ne sufokaj? Mi poste petos al frato Tacu fari aerum-truon.
Sed antaŭ paroli al sia frato pri la plano ŝi forpasis pro febro de plumito.
Nesciante tion, lastatempe Juri pensis same kun sia onklino. Ŝi rimarkis, ke se eniras freŝa aero en la polvoplenan ĉambron, la vivo de familio de Barbo certe boniĝos.
Ŝi, kiu ĉiam firme plenumas sian decidon ol la onklino, petis fari ĝin al frato Tecu, kiu reiris de Kioto por somera libertempo.
Tecu volonte faris malgrandan truon apud la luko kaj ĉe ekstera muro super ĝi instaris aleron kontraŭ pluvo kaj interne li fiksis ladan ventumilon, kiu estis ludilo de Jukari. Kiam Barbo kaj Robino kune streĉis la risorton, ĝi bone funkciis kaj sufiĉe longe freŝa vento envenis en la ĉambron.
Tra zelkovaj branĉoj freŝa aero enfluis en la ĉambron fermata tridek jarojn. Irisa, lernanta trikadon de Filika, ligis al la ventmilo ĉielarko-koloran rubandon, kiun ŝi trikis el kolorigita aranea fadeno.
Malgranda Juri aŭdis nanajn ĝojkriojn de supera direkto kaj ridetis.
― Frato Tecu, ĉu ankaŭ vi alportis lakton ĉiutage?
Ŝi respekto-plene rigardis supren al granda frato kaj demandis.
― Mi ? ja, de ok jara, dum kvin jaroj ĉiutage… foje patrino helpis min, sed nia hejmo estas senŝanĝa kiel antaŭe, ĉu nun estas lakto en Tokio?
Dum longa foresto de la hejmo Tecu sufiĉe maturiĝis kaj zorgoplene diris al malgranda fratino:
― Juri, mi vidas, ke havi lakton malfaciliĝos pli kaj pli.
1. Meiziepoko(1867~1912)
2. la dua jaro de Tajŝjoepoko (1914).
3. la 18a jaro de epoko Ŝjoŭa(1943)
4. la 12a de Taiŝjoepoko (1923)
el verko de INUI Tomiko