Idilio
I.U. ------- La unua filo de Zamenhof el Oriento
(Por la animo de I.U.)
DEDIĈO
Se estus ĝi nur la ornamo
De la unutona viv,
Tolerus mi sen ĝi la amo;,
Tamen ve en efektiv’…
La vivo estas nur la ŝelo
Sen la am’ de l’ varma kor’;
La ŝel’ sen karno, sen mielo
Estu tuj ĵetata for!
I. U.
( “Amo kaj Vivo” el la VERDA PARNASO)
La poeto: Preparanto al la revolucio; brile disŝutante, la sopirojn soifajn; kondukis orienten dolĉe inspire, por la mondo evoluu.
Sed, pro tio, TIU akceptis al si, nur malsaton, mokojn kaj la morton frostigajn, funde de nia socio.
Nun, antaŭ la Animo, almenaŭ dediĉi, la etan folian monumenton sangantan…
La tria datreveno al forpasa de I. U.
La 7-a tago de marto en 1972
la Redaktantoj
La vinkto
JEN UNU SIMPLA VINKTO
Jen unu simpla vinkto,
Ĉe l’ centra fiksa punkto;
Disvolvi etendi ĝis sankto!
MI ĜIN PRENIS ŜTELE
Mi ĝin prenis ŝtele
ĉarman etan floron!
Ĉar ravas ĝi tro bele,
kaj logas mian koron!
RILATOJ
Estiĝas rilatoj ofte kaj multe,
grandaj, malgrandaj tre diverse.
Dum forpasas plejparto senrezulte,
iu malgranda penetras trauniverse.
Momenta tuŝeto ŝajne senforto
por ĉiam vivadas trans la morto!
NEBULA LAKTA ĈIRKAŬBRAK’
Nebula lakta ĉirkaŭbrak’
rozkoloras nun,
Ĉiele miele kisas sun’
Jen, naskiĝas tag’!
UnuSola
KARA UNU SOLA
Unu estas unu,
sed unu ne estas unu.
Unu venas el senlimo,
kaj sin direktas al senlimo.
Ne pensu ke unu estas malgranda,
ne diru ke ĝi estas malmulta.
Ĝi prezentas senlimon,
ĝi reprezentas la tuton.
Mistera estas unu,
potenca estas unu.
Respektu, amu la plej karan unu!
NE RIPROĈU FOLIOJN
Ne riproĉu foliojn,
ke ili estas ne floroj;
Havas ili misiojn.
Kaj ne plendu la floron,
ke ĝi ne estas folioj;
ĝi ankaŭ faras laboron!
Ne ignoru radikojn,
ke ili kaŝas sin teren.
Ne kurbigu la branĉojn,
etendiĝi aeren!
KORA FRUKTO
Malantaŭ granda verdfolio
jen sin kaŝas eta io.
Oni ne rimarkis ĝin,
sed kiel mamo de knabin’,
malmole ŝvelis ĝi rondete,
nur modeste kaj sekrete.
Ĝi ne floras elegante,
nek odoras aromante,
sed jam venis la sezon’,
ĝi maturas en burĝon’.
Floras, fruktas en samhor’,
dolĉas figo en la kor’.
KANTO DE ABELO
En la sinon de la floro
enpuŝas korpon la abelo;
Ravite de l’ odoro
ĝi serĉas por mielo.
Flugiloj febre tremas,
kuntire korp’ sin premas;
Flari, suĉi ja rapidas,
tiel arde ĝi avidas.
Malfermu sin timema floro,
enlasu la abelon profunde;
Nun leviĝu, volvu dolĉa odoro,
elfluu la miela fonto abunde;
Ke mondo saturiĝu en feliĉo inunde.
AL PIEDETOJ
Laboras bestoj etaj,
kun penoj jen ripetaj;
Sur krudaj polvaj vojoj
silente ili iras.
Kaj pri ĝojoj kaj malĝojoj
nenion ili diras.
Pezan ŝarĝon porte
ili marŝon faras,
Kaj dank’ al ili, forte
oni vive staras.
Sed homoj eĉ ne vidas
aŭ moke ilin ridas.
Tamen,
mi trovas ilin karaj,
kaj sentas ilin ĉarme;
ho, piedetoj paraj,
mi amegas ilin varme,
kaj karesas kore larme.
PIEDETOJ DE CIGNO
Sur paca akvo de l’ lageto
glite naĝas ŝi gracie,
la blanka cigno en kvieto,
jen brilante sunradie.
Ho, la kolo delikata
kaj plumaĵo eleganta !
Sed al mi ja pli ŝatataj―
piedetoj laborantaj
Sub la akvo jen malvarma,
Kiel ili estas ĉarmaj!
Infana Okulo
SONĜO DE INFANA OKULO
Sur monotona dika muro
el tero seke flava,
jen, sin trovas unu figuro,
ĝi estas la okulo brava.
Ĉu ĝin desegnis petola mano
de naiva juninfano?
Ĝi elrigardas kaj enrigrdas;
la muro nenion ŝirme gardas.
Ĉar sinkaŝi povas ja nenio
al la okulo tiel dia.
INFANETO SERĈAS MAMON
Infaneto serĉas mamon;
Suĉu, suĉu, kaj kresku granda!
Al ĝi oferu senliman amon,
ĝi serĉas, vokas, vive krianta.
Infaneto, vivulo nova,
veninto el la mistera vivfonto,
ŝajne nun senforta, sed ĉion-pova
por senlima universo kaj estonto.
Donu al ĝi dolĉan mamon,
por ke ĝi kresku sana kaj saĝa.
Oferu al ĝi varman amon,
por ke ĝi vivu feliĉa, kuraĝa!
ETINFANĈJO KRIAS
Etinfanĉjo krias krias
pro l’ patrinjo, pro la mam’.
Forte brave li pasias
saturiĝi en la am’.
Kaj la mamoj de l’ patrino
tuj vekiĝas je la kri’,
streĉigas en la sino,
ekŝprucis lakta stri’.
Tiel forte forte brave
ankaŭ volus mi ekkrii,
ke elfluu milde rave
ama fluso emocie!
SERĈAS KUN AVIDO
Serĉas kun avido
varman panjan mamon
eta jen katido,
ĝi sopiras amon,
kaj krias mi mi mi mi,
tutkorpe tutanime,
deziras ĝi esprimi
vivi plej sublime.
DU INFANOJ DORMAS PARE
Du infanoj dormas pare
en patrina dolĉa sin’.
Volus mi karesi kare
Vin, Anĝel’ Anĝelin’!
Vian pacan ĉarmon laŭdi
emas kun plenadmir’,
Vian belan sonĝon aŭdi
volus mi korsopir’!
Eĉ mi volus nun petoli
gaje ĝoje ĝue vin;
Kaj eĉ volus kunparoli
sorĉe dolĉe ja sen fin’.
Tenus forte vin en manoj
arde mi en ĉirkaŭprem’,
Varme kun vi, geinfanoj,
Kisu mi, ja nepra em’!
Diru mian korsopiron
al Anĝeloj , ho patrin’,
donu mia bondeziron
je Tag’ de Sankta Valentin’!
NI BALAU, NI BALAU!
Ni balau, ni balau,
en la ĉambro, antaŭ pordo.
Ni balau, ni balau,
en ĝardeno, en la korto.
Ni forigu jen polverojn,
ni purigu nian plankon,
Ni forviŝu jen polverojn,
ni purigu nian ŝrankon.
Ni forviŝu jen polverojn
kaj purigu nian breton,
Ni forviŝu jen polverojn
kaj purigu la bufedon.
Ni purigu la angulon,
ni ordigu niajn kestojn,
klare viŝu la spegulon,
kaj ordigu vestojn.
Ni forviŝu la makulojn
kaj beligu la tabulojn,
Ni forigu ja malpurojn
kaj beligu ankaŭ murojn.
Ni forigu ĉifonerojn
kaj ordigu paperojn,
Ĉion orde ni aranĝu
kaj konfuzon ni jam ŝanĝu.
LEONTODO
Malgraŭ malvarma veter’,
ĉe l’ flanko de l’ voj’,
alkroĉe sur kruda ter’
brave persiste kun ĝoj’
jam ekfloras leontod’
elstare de la mod’.
Ŝteli
AL RUĜA FLORO
Jen la floro,
ĉarma;
de sangkoloro
varma,
vivruĝa,
kortuŝa;
Flor’ de dianto;
nun Tag’ de Virin’,
infankaresanto,
profunde en la sin’
amon tenanta,
kreanto laŭ destin’
dia estanto!
FLOROJ ĈI TIE KAJ TIE
De frosto premite, de pluvo batite,
la sunan radion ne plene ĝuinte,
kadukaj palaj disfalis rapide
la floroj ĉi tie en nunjar’ kompatinda,
Tamen tie malproksime
en la valo de patrin’
floroj floru riĉe pace
kun favor’ kaj kolor’,
kaj ĉirkaŭbraku milde rave
la infanon en la sin’.
Ci suĉu sorbu ĝis satur’,
ĉi tien porti en la kor’.
GRANATO
Mi portis pomon de granato,
kun karaj sentoj korprofunde;
La ŝel’ amara, ne tre glata,
tamen tenas ĝi abunde
jen interne ĉarmajn gemojn
de rubeno sangkolora.
Ili portas sopirĝemojn,
kaj vokas cin pro mia koro;
Ĉiuj estas pretaj brili,
kaj arde ekbruli, multeface,
kaj de ci atendas ili
lipojn tuŝi dolĉe ŝmace!
MATENE
Matene, je l’ eklumiĝo de l’ tago,
serĉante plej belan medion
mi vagis sur bordo de l’ lago
por relegi leteron―cian.
Pura kaj freŝa fluadis aero,
alvenis ja dolĉa herbara aromo,
kaj floris reveme flor’ enotera,
for jam ekster la bruoj de l’ homo.
Jen cian leteron mi legis, relegis,
sub la nobla montego ĉe bordo de l’ lago,
kaj freŝan aeron plenkorpe enspiregis,
je l’ eklumiĝo de nova―la ta go!
Renkonto
RENKONTO
Telefone
mi vokis vin,
telefone
vi vokis min.
en ĝuste sammoment’
el la disa lok’,
kun sama sentiment’
de la kora vok’
Estas ne hazard’ sen senc’
sed natura konsekvenc’!
La renkonto de l’ anim’
en Univers’ sen lim’
ne povas esti duafoje.
Do, ne lasu ĝin sen kor’;
Nun firme tenu nin samvoje.
Jam plu ne disiĝi for!
PENTOJ
Jam longan tempon mi parolis
preskaŭ tutan la vesperon.
Sed mi disiĝinte sentas:
ke ne povis kiel volis
ni paroli ĉefaferon.
Kaj mi kore forte pentas.
Ho, pardonu min,
kara kamaradin’,
mi devis iri ĝis vojfin’
akompani vin.
Mi devis vidi ke la tram’
pace vin kondukis jam.
Mi pentas morde pro la am’.
Jen kore ĵuras mi: de nun
ankoraŭ unu paŝon faru pli
ĝis la fino ĝis la plenum’.
Jen grava instruo al mi de vi.
LARMO
Veron vi diris!―
―Ho, ankaŭ mi
profunde enspiris
kun emoci’.
Premiĝis la kor’,
la korp’ ektremis,
ĉu pro ĝojdolor’,
Ekplori mi emis.
Varmaj larmoj venis,
kiam la vero min ĉirkaŭprenis.
Ho, jam matenis!
AL SEMOJ
Flugu, flugu niaj semoj,
tra la aero en la sun’
trans herbejojn, rivereton
kaj monteton flugu nun.
Flugu, flugu niaj semoj,
trans la valon per flugil’
trans baron, trans arbaron,
vasten en la suna bril’!
Alten flugu niaj semoj,
pli ol montoj nuboj jen,
vasten flugu ĉiujn vojojn
al la kampoj kaj ĝarden’.
Ĝermu kresku niaj semoj,
verda estu tuta ter’
kaj ekfloru pacaj floroj,
vive brile kun esper’!
Mem-Angulo
DANKON
Dankon, ho vi kara
Pluvero ja subita!
Dank’ al vi bonfara,
ni estas ebligita:―
Sub ombrelo ŝirme
feliĉe stari pare,
kaj protekti firme
nin premi dolĉe kare!
Ju pli nin turmentas,
vi Pluveg’ malvarma,
des pli ni nun sentas
danki vin ho ĉarma!
ĈU PERMESUS VI AL MI
Ĉu permesus vi al mi
jam voki vin per “ci”?
Ho, karega kamaradin’
nun ni promesu nin!
Estas “vi” tro malproksima,
estu ci intima.
“ Vi” nur tie, “ ci” ĉi tie…
sonas kiel ho malsame!
La kor’ deziras emocie
kapti cin ja flame!
NI HAVU NIAN MEM-ANGULON
Ni havu nian mem-angulon
plenumi nian dev-postulon.
En cia hejmo varma,
en angulo luma,
estu nia laborejo ĉarma
por nia ĝojo task-plenuma.
Ni metu seĝon, tablon,
portu keston, meblon;
por disvolvi la kapablon,
kaj atingi ĉian eblon.
Estas en sidej’ kvieta,
tamen por labor’ impeta.
Kvankam ĝi nun tre malgranda,
ĝi estas bazangula ŝtono,
por kreado pli kreskanta
de l’ kulturo kaj la bono.
Bazita jen modeste sur la realo,
alte celante al l’ idealo;
Por ni kuŝas grava tasko:
jen estas la tuta homara renasko.
Ni devas veki plenplene genion,
disvolvi elfunde energion,
Ja, tiel ni plenumu nian mision!
AL NIA RONDO CI ALVENIS
Al nia rondo ci alvenis
per brava bela telegramo,
kaj ci kunsidon partoprenis
kun tutkora forta amo;
Tio multe kuraĝigis
nin ĉiujn, kaj novulojn frate ligis!
NE SEKVU NUR LA REVON
Ne sekvu nur la revon,
sed fakte faru devon.
La taskojn ni plenumu,
kaj veron ni prilumu.
Ni esperu en misi’
mondon fari la Edeno,
kaj laboru ĉiam ĉie mi kun ci,
ĝis feliĉa la reveno.
Laboru kaj esperu ni
ĉiam ĉie kun mi.
BONE LUDU CIAN ROLON
Bone ludu cian rolon
kian ajn ja surscene,
feliĉigi la popolon
bonhumore kaj vivplene.
Larmoj puraj ho abunde
ci nur ploru post kuliso.
Ke ĉe l’larma fonto funde
kristaliĝu stela kiso.
ĈU CI TION JA KONSCIAS
Ĉu ci tion ja konscias?
Eble ne, eble ne!
Tamen, bone mi ĝin scias;
Bone tre, bone tre!
Ke kuŝas en ci fort’ mistera,
jes la forto tre mirinda.
Estas tio tute vera.
Sed, estas ci je tio blinda!
Jen, ci vidu tion ĉi!
pro mistera cia fort’,
Nun poemon skribas mi,
laŭ la sorĉa cia vort’!
Ci povas fari mi feliĉa,
aŭ min fari tre mizera
Eĉ por tuta mond’ sufiĉa,
estas tiu forto vera.
Kion ajn ci ja povas,
eĉ miraklon, se ci provas!
Ĉu ci tion ne konscias;
ci faros mondon plenespera
Bone tion mi jam scias,
ĉar kuŝas en ci fort’ mistera!
Tio estas tute vera!
SEN KIALO SEN REZONO
Sen kialo sen rezono
venas milda larm’;
Kviete nur, sen bru’, sen tono,
trempas koron varm’.
Kaj penetras kaj saturas
ho, senkaŭza emoci’,
Nur kviete kor’ murmuras:
brave vivu ci!
Digna Solo
MALPACO GEFRATA
Mi volus cin malami,
mi volus cin disbati,
al ci kolere flami,
vizaĝon unge grati,
pinĉi, piki, puŝi, tiri,
tordi, mordi, ĉifi, ŝiri…
Volus mi pasie
kun ci nun malpaci;
Kriu ci furie
teruri kaj minanci;
Hurlus mi insulte,
mi premus cin , dispremus,
frakase kaj cin, tumulte,
ke timus ci kaj tremus!
Estu mi kuraĝa,
kore, korpe, forte!
Agu brave saĝa,
luktu vivu-aŭ-morte!
Volus mi konkeri,
ĉion ja superi!
Mi tiel volus,―
sed fakte volas,
Jen deziro arde bolas,
ke venku, venku je la fin’
plene venku ci sur min,
mordu min kaj glutu min!
SKURĜAS
Skurĝas, skurĝas, skurĝas,
al mi ci animon ĝisoste;
urĝas tasko urĝas,
strebu, impetu, vivkoste.
Ci batu, batu, batu
la kapon, la korpon bastone,
sen ŝancel’, sen hezit’, kaj senkompatu,
ci devas, ci devas tion, ordone.
Ci pelas, tiras, trenas
eligi min el banalo,
ci penas, ci penas kaj penas
proksimi la dion en idalo.
DIGNA SOLO
. . . Malgajo sur mieno
en koro peza spleno,
ci staras tute muta,
severa, severa, severa,
kvazaŭ ĉe l’ abismo kruta,
kvazaŭ ĉe l’ pordo infera, . . .
Rigardas ci sen palpebrumo
penetri al profundo senfunda ,
al senfina, senlima mallumo
en malgajo, malĝojo inunda, . . .
Frapita, skuita mi tremas,
je dolora, kruela senkonsolo;
Min vekas, streĉas, korpremas,
la brava, propra, digno solo!
Lulkanto
LULKANTO
Dormu pace,
nun senĝene,
kaj liberoplene!
Pace dormu,
hom’ ne venu,
cin neniu ĝenu!
Dormu dormu
en lulilo,
fermu sin pupiloj!
Pace dolĉe
dormu, dormu,
mi lulilon formu!
Dormu dormu,
dolĉe ĝue,
pace surgenue!
Dormu dolĉe,
dormu pace,
sur lanugmatrace!
Dolĉe dormu
sur lanugo
por ĉiela flugo!
LULKANTO
Nun aspektas cin tro lace;
tio multe mi ĉagrenas.
Ĉu suferas ci senpace,
ĉu tro zorgas, ĉu tro penas?
Jam ripozu ci nun varme,
sur la brusto mi cin tenos.
Dormu dolĉe, dormu ĉarme,
Sonĝoj, kantoj, cin festenos.
Ĝojon, forton ci reprenos.
TRO LACA VI ASPEKTAS
Tro laca vi aspektas;
premite timas mi!
Ĉu la sanon ne difektus
peza ŝarĝ’ al vi?
Vin vigligi mi ne povus,
iel vin gajigi pli?
Nun vi iom ĉu ne provus
preni glason da viski’?
Do, ni prenu nun glason
por ni kune tute du;
ni ĝin gutu en te-tason,
trinku ni; sufiĉos ĝu’.
Tiel faris ni kontente.
Varma iĝis nia kor’.
Vekiĝas nun mistera sento;―
El unu glas’ ni trinkis for!
Tiel trinkos sorton same
ni malĝojon ĝojon kune.
por la vivo por ĉiame
nin tenante ni komune.
KONSOLLETERO
Petegas mi pardonon,
mi sentas kordoloron,
ĉar faris mi malbonon,
rabinte al ci horon.
Mi kaŭzis al ci lacon
kaj cian sanon premis,
eĉ dezirante pacon
cin ĝeni mi tro emis.
Ho, pardonon donu ci,
aŭ pli bone, punu pli―
per cia forta tord’
aŭ per cia akra mord’!
FRANDAĴO
Ĉu mi donu, do, frandaĵon
kaj regalu cin per vin’?
Aŭ tre brile mi cin vestu,
per juvel’ ornamu cin?
Tamen, tamen, ci malgaja
diris ĉiam kun plendem’,
ke ĝi estas ne feliĉo;
jen aŭdiĝas kora ĝem’.
Kion faru, kiel agu
mi por ci, al ci, kun ci?
Ĉiel felĉigi cin
ĉiam, ĉie volas mi!
Ho, mi volus ĉion doni
al ci vere por feliĉ’
sed neniom ĉe mi estas
da kapablo kaj da riĉ’.
Do , oferu min dediĉe
mi al ci por fina ĝoj’,
nur laboru kaj esperu,
jen la vera sola voj’!
CI FARAS ĈIAM AL MI BONON
Ci faras ĉiam al mi bonon,
eĉ perdinte pluvmantelon,
ĉar mi havas urĝbezonon,
ke forĵetu malnovon malbelon!
TIAM TIE
Tiam tie
mi vidis cin,
paroli kun ci
mi esperas.
Tamen, ho ve,
ĝis la fin’
bona ŝanco
ne aperis.
Multaj homoj
ĉiu volis
kapti min,
kaj kunparoli.
Ĉiu hom’
pri sia tem’
laŭ person’
kaj laŭ la em’.
For barate
mi cin lasis,
senkompate
tempo pasis.
Ho, kiel forte
mi deziris,
sed nek unuvorte
al ci diris.
MI SOLE EN ĈAMBRET’
Mi sole en ĉambret’
sopiras cin en kor’;
fumon de cigared’
ne lasu flugi for !
NE POVIS MI ELDIRI
Ne povis mi eldiri
al ci “Bonvojaĝon!’’
Kaj sentas mi en koro
akran la domaĝon;
Ne povis ankaŭ diri
“ Ĝis la bonreveno”.
Kaj tio al mi estas
peza korĉagreno;
Nek petis mi transdoni
bondeziron al karuloj.
Kaj mi malkviete
larmas en okuloj.
Kie ci nun pasas?
Kien ci veturas?
Ĉu tage estas ci feliĉa,
nokte cin plezuras?
Se estus ci tre gaja
malgajus mi dolore.
Se estus ci malĝoja
mi des pli plorus kore.
Ho, kie ci nun estas
en ĉi tiu horo?
Kiel ci nunsentas
en cia mola koro?
Jam ne tolereble
mia koro nun doloras,
sopire al ci ploras!
ELDIRINTE “ ĈION BONAN !’’
Eldirinte “ ĉion bonan!’’
mi devis sola lasi cin.
Sed revenas mia koro
ree ree ja sen fin’.
Sentoj pensoj sorĉeodore
volve kirle flugas jen,
Dolĉdolore svenkolore
kovras cin en ĉirkaŭpren’.
Milde pace kisripete
dankkonsole cin karesu,
Sonĝe lulu jam kviete
zorgon ĝenon nun forgesu!
BONVOJAĜON !
Bonvojaĝon.
Mia kara!
Flugu gaje
al bordo mara!
Vagu ĝue
tra montet’ arbara,
ludu ĝoje
en sunradio klara.
Volus ankaŭ mi
kun ci iri kune,
Tamen ne eblas al mi
kune iri nune.
Do, ci flugu nun
por ni komune.
Varme por mi
ci baniĝu sune.
Por mi spiru plene
freŝan aeron.
Plene ĝuu por mi
kvietan liberon.
Rigardu por mi
belajn ĉarmajn florojn,
Por flaru avide
ravajn bonodorojn.
Anstataŭ mi sufiĉe
ĝuu pejzaĝon,
Anstataŭ mi plenumu
Feliĉan vojaĝon.
Por mi ci aŭskultu
arbaran susuron,
Anstataŭ mi ci aŭdu
riveretan murumuron.
Kaj reveninte ci
donu al mi ĉion.
Al mi ci donu
cian tutan emocion.
Ci donu al mi
sunan odoron.
Al mi ci transportu
ondaran sonoron.
Plene ci donu
al mi spiron de naturo,
Al mi ci transportu
serenon de lazuro.
KION FARAS CI , BIRDETO ?
Kion faras ci, birdeto,
nun en ĉi-momento?
Ĉu ci sonĝas en nesteto?
Kion, kiel-sente?
Malkviete mi pensadas
al ci, ho sopire;
Kaj kuraĝe kanton kantis,
al ci ĉion dire.
Ĉu ci aŭdis tiun kanton,
tro sovaĝan voĉon?
Ĉu ne ĝenis ĝi la sonĝon,
vekis ne riproĉon?
Ho, timeme kanti-resonon
aŭdi mi atentas.
Kaj kortreme la triladon
de ci mi atendas.
Kion pensas ci, birdeto,
nun en ĉi-momento?
Ĉu ci flugas? ĉu ci haltas?
ho, kun kia sento?
NENIEL , NENIEL
Neniel, neniel ho mi povus
plu ne vidi kaj forgesi;
kiel ajn eĉ mi provus
jam ne ami, ne karesi.
Ho, floret’ tre delikata,
se nur lasus mi sur voj’,
de l’ venteto disblovata
ci pereus en malĝoj’!
Nepre, nepre devus mi
ĉiam zorgi kaj rigardi,
kun pasi’ kaj emoci’
devus ĉiam mi cin gardi!
Ŝalma Fajfo
HO KIEL GRANDA ESTAS TIU MIRO
Ho kiel granda estas tiu miro,
kiel profunda estas tiu timo,
kaj samtempe jen korĝojo kiel forta!
Ĉu ne aŭdiĝas plorsopiro?
ĉu ne vin frapas la mister’ sen limo,
super, super trans ja ĉiu vorto?
Estiĝas la fakto neniam pensita,
Je timo kaj ĝojo, senfunda, senfina,
nova viv’ enkorpiĝas el la mondspirito;
En ploranta,
kaj tremanta kor’ senpeka virgulina!
Ĉiel gardi, ĉiel nutri , plenkreskigi ĝin,
tiun etan grandan vivon,
ho kiel grava sufer’!
Koraj zorgoj , korpaj penoj ,
ja sen ĉes’, sen fin’;
Sed, plej karan ĉi infanon amu,
fidu kun esper’!
REKTE RIGARDE EN MIAN OKULON
Rekte rigarde en mian okulon,
ci eldiras tre graven postulon;
ke montru la vojon al regno senmorta
el efemera vivado senforta!
Sed jam tre bone ci scias ja tion,
ke vortoj aŭ frazoj neniel sufiĉas.
La vera respondo postulas la ĉion!
necesas, ke mi al ci tuton dediĉas.
Ci povas trapaŝi ajn kien senlimen,
kiel triumfe kun glora trofeo,
se ci jam akiris plenplene l’ animon.
Ci prenu, mi donas l’ animon de l’ kreo!
ŜALMA FAJFO
Kial plendas ci ĉagrene,
ke nenio restus mane,
koron sentus ci malplene,
Ĉion tiel vanta vane?
Al mi rabis ci animon,
ankaŭ koron; ĉion prenu!
For ĉagrenon, for la timon,
Rabu forte, firme tenu!
Eĉ prenita sur la vojo
simpla ŝalma herbfolio,
kiam ludas ci kun ĝojo,
sonas ĉarme melodie.
Jam en maneto cia
mia koro kaj animo
estas pretaj harmonie
soni por ci en sublimo.
BLOVAS VENTO (en HAJKU-o)
Blovas vento el la mar’
jen muzikas pinarbar’.
Vento vokas el la mont’
kaj respondas mara ond’!
Pasiono
LA FLUON NI TRANSIRIS
La fluon ni transiris.
transpasis la riveron,
kiu vivon spiris
kaj eklumis veron.
Ni alvenis landon, kiun ni sopiris,
kaj sur la novan teron nun ni ekstaras;
belaj floroj nin nun altiris!
odoron dorĉan ni nun flaras!
Post longaj erarvagoj,
ŝancele kaj hezite,
jen haltoj kaj staradoj,
ne firme en la agoj
ofte falinte kaj vundite…
Malĝojo kaj doloro
premis al l’ animo,
senforta kaj la timo
ĉagrenis en la koro.
Sed nun ni alvenis
la landon jen finfine,
kiun la espero benis
ho, regno, al ni destina!
Ĉi tie ni kviete sidas,
kaj pace laboras, liberas,
ni nin amas, fidas,
paŝtas, plugas, esperas.
Jen mielo lakto fluos,
la vivo kreskos, pluos,
tutan teron plenos,
kaj ĉielon tenos!
TRANS LA RIVERO JORDANA
La eterna Di’
promesis ja al ni:
―Jen estas grasa ter’,
kie lakto kaj miel’
fluas en river’
sub la belĉiel’.
Iru tien kun esper’
kaj kun fido kaj la am’,
tra dezerto , trans river’;
Tie vivu pace jam!
Ho, tiu regno estas kie?
Ĉu ci vere tion fidas?
Jes, mi vidas jam ĉi tie,
ĉar ci milde kun mi ridas!
JUBILEA READMONO
Tra dezerto erarvagis ni
jam kvindek jarojn,
Ni surpaŝis krutajn rokojn
kaj la sablajn marojn.
Nun ni staras sur la bordo
de la pac-rivero,
Kaj momenton ni ripozas
post la longsufero.
Trans la ondoj antaŭ ni
jen sub lazurĉielo,
Kuŝas kampo kie fluas
lakto kaj mielo.
Longan vojon rememoras
nin nun ho kun larmo:
Tutan tempon ni suferis
je malsat’, malvarmo.
Jam batis nin ventegoj
sen rifuĝaj lokoj,
Aŭ apenaŭ ni el morto
savis nin ĉe l’ rokoj.
Sed el ĉiuj ĉi turmentoj
la plej akra bato…
Tio estis malkonfido
inter la gefratoj.
Sur standardo de l’ Espero
kaj Pacienc’ obstina,
Jen malgaja Majstr’ aldonis
“ la Konkordon’’ fina.
Nun ne staras Li gvidanto
antaŭ ni armeo.
Sed Li vivas inter fratoj
des pli en realo.
Lin memoru, Lin plenumu;
venis Jubelio!
Realigu readmonojn:
Frateco, Justeco, Egalo!
ĈI TIE NI KVIETE SIDAS
Ĉi tie ni kviete sidas,
la tero, herboj bonodoras;
Nun pace dolĉe ni ĝin vidas,
tra la valo bele floras!
Ni esperas, amas, fidas,
paŝti plugi, ni laboras.
Kaj mielo, lakto, fluos;
idoj, anoj kreskos, pluos;
Tutan teron ni plenplenos,
kaj ĉielon ni alvenos!
PASIONO
Ĝis nun sciis mi nenion;
nur nun ĵus mi sentas vere;
fiksrigarde figfolion,
ho, ĝemspire, korsufere…
Kion montrus tiu signo,
kiel batus la doloro,
jen najlite sur la ligno
trapikata en la koro!
Tiu tempo jen alvenus.
Ĉu ci pretas, ĉu ci tremas?
La momento cin ĉagrenus?
Ho, mi koron al mi premas!
Ke aperu glora lumo
jen Pasiono de Krucumo!
SUDA VENTO
Venas vent’, SudaVent’
trans ondoj, montoj tra l’ aer’
kun freŝa sent’, milda sent’
Ĝi portas pluvon sur la ter’
Kvieta pluv’ fekunda pluv’…
Nun arboj kampoj verdas pli
Jam vidu jen bela pluv’
ke rikolton riĉan havas ni!
“ Al Vjetnama Amikeca Senditaro “
Perlamoto
IDILIO
Kanteton kantetas
per voĉo tintila,
Ŝi tion ripetas
en sono beltrila…
Mi aŭdas ravite,
ho, knabino kampara
nun kantas recite
brilmiene tre kara.
Kaj simple ni kontentaj
jam ĉion alian ne aŭdas;
ĉu majstroj eminetaj
nin laŭdas aŭ mallaŭdas!
PLU NENIAM REAPERIS
Kolegoj tute konsternite
krias, vokas, jam tumulte,
Je konfuzo tre subita
alkuras barkon homoj multe.
Kaj perditon serĉas sondas.
Sed la akvo vane ondas.
Pasis pluraj noktoj, tagoj,
serĉi homoj ĉiel provis.
Sed silenta restas lago,
la perditon oni ne retrovis.
Sendormas gefratoj, kolegoj,
ploradas je kordoloregoj.
Fine homoj time diras:
ke funde kaŭras monstraj rokoj;
kaj tremante ĝeme miras
pri grotoj en profundaj lokoj,
kiuj eligas fluon glacian
froste malvarman, mortigan ĉion.
Ho, fundo mistera de l’ paca lageto,
hele brilanta sub suno kvieta!
VISTARIO
De alteco malsupren
pendas floroj humilaj,
helpurpure nuancaj
vistarifloroj fragilaj.
Allasitaj al vento
sin la floroj balancas;
kvazaŭ en la aero
papilioj nun dancas.
Kaj verdaj junaj folioj
virge freŝe ruĝetaj
Laŭ petol’ de venteto
tremetas malkvietaj.
La branĉetoj delikataj
sin etendas malfortike,
supren, supren grimpante
sin volvas, plektas mistike.
De la supro malsupren
pendas floroj elegante,
jen humile sed fiere
sin balance dancante.
Ili estas anĝeloj
la floraro vistaria,
En ili mi cin vidas
en ĉielo fantazia!
ĜI NE ESTAS FORTIKA
Ĝi ne estas fortika,
kiel peza hakilo;
Ĝi nek akre trapika,
kiel lanco frostbrila.
Ne la arbojn gigantajn
ĝi faligas surtere;
ne la bestojn muĝantajn
ĝi forbuĉas severe.
Ĝi malgranda, maldika,
kaj tre mola delikata,
kun brileto mistika,
sur fingreto portata;―
La ringeto el oro!―
tamen kia utilo?―
Nur la koron kun koro
ligas en maltrankvilo.
Pli fragila, dolora,
kun ardanta tratremo,
fandas koron en koro
pro ci farata poemo!
PERLAMOTO
En profunda vanta mar’
ĉe l’ angulo de l’ kviet’
fermite en la ŝela par’
pace dormas jen konket’
Tra mallumo alrigardi
sopirante al la lun’
ĝi iom lasis sin ne gardi
kaj malfermiis pordon nun.
Ondoj ja enĵetis foje
etan grajnon de dolor’
en la ŝelojn, ho malĝoje.
Kaj suferas konka kor’.
Ho, elfluas larma flu’
ve senĉese el la kor’;
Kaj la larmo trempas plu
la grajneton kovri for.
Tiel pasis jar’ post jar’
kaj korpiĝis el la larm’
Eta lun’ en bril’ kaj klar’,
la juvel’ de sorĉa ĉarm’.
Ho ve, ankaŭ ci al mi
ĵeti grajnon de ĉagren’;
Kaj ploradas tiel ĉi,
mi sen luno vane jen!
KANTO DE ELEFANTA INFANO
Jen infano elefanta
Iras nun promene,
Ĝoja estas li marŝanta
Revon kaj plezuron plene.
Paŝon, paŝon li promenas ,
Trans fluetoj , tra marĉetoj;
Akvo, koto lin ne ĝenas,
Laŭdas plaŭdas ĉe l’ piedoj.
Paŝon, paŝon li trapasas
La ĝangalon sen la vojo;
Herbojn arbojn li frakasas
Per piedoj kun korĝojo.
Paŝon, paŝon li marŝanta
Jen sur ŝtonoj jen surroke,
La infano elefanta
Ĉiam ĝojas, ĉiuloke.
Paŝon, paŝon li kantanta
Promenante tra ĝangalo
La infano elefanta
Trans la monton, tra la valo.
Marŝas marŝas Elefanto.
Marĉon saltas timaj ranoj.
Sed sen zorgo kun la kanto
Iras elefant-infano.
Post trapaso Elefanta
Jen kunvenas ranoj multe,
Kaj kvakadas kolerante
Kaj bruadas tre insulte.
En densaĵo la serpento
Jen rapide kuras tremas,
La infano sen atento
Paŝas kaj piede premas.
Sur la branĉoj jen simioj
Saltas kuras tre rapide;
Malproksimase sen fi-krioj
Moke gestas ĝi nazride.
La Infano Elefanta
Marŝas, marŝas tre kontente,
Mem kantante mem ĝojante
Al aliaj senatente.
Nun Infano Elefanta
Ĉirkaŭ kaj returnen vidas,
Trovas bestojn timkrianta;
Kaj li miras, kaj nun ridas:…
Kial ili tiel krias?
Kial ili jen forkuras?
Kial? kial? Mi ne scias,
Ĉar mi ilin ne teruras!
Longan nazon nun levante
Li al bestoj jen alvokas,
La Infano Elefanta
Al la bestoj kiuj mokas:…
“Ho, vivantoj en arbaro,
ne forkuru tiel time,
ni ja estas fratoj karaj,
kunpromenu ni intime!
Jen la suno brilas hele,
Vi ne timu, ne forkuru!
bonodoras floroj bele,
ni promenu, nin plezuru!”
Aprilo
JEN PASAS, TRAPASAS
Jen pasas, trapasas
aprila pluvo delikate
kvazaŭ silka vualo de maten’…
Ĝi lasas, jen lasas
burĝonojn, florojn larmotrempate,
aŭ juvelornamate,
tra kampoj de kolzoj,
en persika ĝarden’…
Venas nun printempo
la tempo de l’ revivo!
Ĝojon kaj malĝojon
eltrinku ni el efektivo.
Al ni ankaŭ venas
la tago de naskiĝo cia.
Sentas, pensas, kaj mi kore benas
profunde pri l’ signifo
de l’ plena vivo, ― evangelia.
BLINDIGE SUNO LUMAS
Blindige suno lumas,
kaj ĝermoj sin etendas,
la tero vaporumas,
Sorĉan spiron ĝi elsendas,
Ial regas min malgajo,
ke disfaladas florfolioj.
Jen baldaŭ venos brila majo,
revenu pacaj papilioj!
TRA ARBARO SEN FOLIO
Tra arbaro sen folio
milde venas dolĉodor’,…
Jen floras etan magnolio;
baldaŭ venos varma hor’.
Jen vidu florojn tiujn ĉi,―
hodiaŭ ili vivas belaj pli;
ĉar ame akvon donis mi!
Venis ja April’,
monato de ekflor’,
monato de ekbril’;
Reviviĝu cia kor’,
ekkantas birdoj jam kun tril’!
Jam estas nun April’,
monato certe cia;
Rigardu al la suna bril’
kaj al floro magnolia!
MARTO
Ho, burĝono eta
iĝas ronda granda pli
kaj ekmalfermas sin!
Kia pov’ sekreta
tion flustras je al ci
kaj gracie revas min?
HORTENSIO
Pluvadis, tre longe pluvadis,
kaj fine hodiaŭ, ja klaras mateno.
La pluvadon elporte
en angul’ de silenta ĝardeno,
jen blue kaj ruĝe, aŭ blanke aŭ verde,
mistere floradas hortensio,
pacience, persiste, esperon ne perde,
ĝis ekbrilas nun la suno de Julio!
AǓTUNO
Aŭtono; nun pluvetas,
naturo kvietas.
Ripozas mi pace,
korpo, menso jam lace.
Mi dolĉe glutas teon,
sed amare aŭdas veon
Ĉi-jare oni diras,
Ke rikolto abundas,
Sed plugistoj ĝemspiras,
ke sufero pli profundas!
VINTRAJ ARBOJ
Staras arbon nudaj,
branĉoj, trunkoj krudaj,
foliojn nek unu portas;
ĉu dormas, ĉu jam mortas?
Florojn iam ili havis;
jen ni kore sentas varm.
Kaj verdaj, flavaj, ruĝaj ravis
folioj eĉ la lastaj ĉarme.
Nun froste kantetas ter-glacio,
sible skurĝas vent’ severe.
Ŝajnas ke pereus ĉio,
Sed profunde jen subtere
radikoj spiras emocie.
En Ĝangalo
EN ĜANGALO
Ve, moskitoj, kuloj,
ne faru atakon svarman
al bebo senhelpulo ,
ne suĉu sangon varman.
Ho, malicaj vi moskitoj
kial tiel senkompataj
atakas al kreito
tiel mola delikata?
ANKORAŬ MALSEKAJ
Ankoraŭ malsekaj de rosoj matenaj,
briletas, trementas ruĝaj flavaj floroj,
de revoj, de timoj de ĝojoj plenplenaj,
Nun spiras kaj ĝemas, batbatas la koroj.
Pasas la vento, jen karese, jen skue;
radiiĝas la suno pli varme kaj pli arde.
Jam ne eblas sidi nur kviete kaj ĝue,
Necesas nun brave stariĝi sin garde.
Kontraŭ sekiĝo, kontraŭ formorto,
Por ĉiam ne velkiĝu brilantaj koloroj,
Por ĉiam ondadu en vejnoj vivforto.
Profunde en koroj vivu ĉi-memoro!
EN NOVA LOĜEJO
Kviete kaj trankvile
ĉe l’ fenestro mi nun sidas.
Kaj verdajn kaj verdetajn
kampojn, arbojn vidas.
Tra l’ nebulo nun sin montras
jen la suno brile,
aŭdiĝas ja; birdetoj kantas ĉirpe trile.
Tre longe mi vagadis
sen hejmo en ĉifona vesto,
Kaj vane nur serĉadis por la paca nesto.
Ofte mi sen mono, manĝo,
nur kun zorgoj penis.
Kaj finfine post la laco mi ĉi tien venis.
Jam post tre longa tempo, nun
reprenas mi krajonon,
ĉar ial iel emas mi imiti birdajn tonojn.
ODOROJ
Strato estas plena
je odoroj de fumoj,
fumoj gasolenaj
de aŭtoj svarme zumaj,
elspiroj abomenaj,
ve, sufoke vivkonsumaj!
Jen, for for, subite,
tiun realon spite,
flugas la memor’
al alia odor’…
Ĝi ne estas parfumo,
nek estis aromo,
tiu neniel ŝatata
malagrabla odoro;
Tamen nun malsata
kaj soifa la koro
pasie ĝin sopiras,
avide ĝin deziras.
Volus forte mi ĝin flari,
ho, brutoj stalaj en mallumo,
fojno , streko kaj humo,
kaj ŝvita odoro de l’ homo!
Cigna Kanto
RAMPAS , LEKAS , MORDAS FLAM’
Rampas, lekas, mordas flam’,
sin trenas, turnas, levas fum’;
brulas, flagras, ardas jam
mistere io en mallum’.
Purpure, verde, flave, ruĝe
volve flamoj glutas ĉion;
plore, ĝeme, hurle, muĝe,
torde sin ellasas krion.
Baraktas, luktas jen furie
ho indignoj kaj malbenoj,
fumoj, flamoj agonie
kaj afliktoj kaj ĉagrenoj.
Brulas, brulas ĉio brulas,
sen la savo kiel infer’;
nur dolĉe larmoj nun sin rulas
plensufera sur la ter’.
Kaj sin levas al sublim’
kun ĝem’ kaj trem’ poema flam’
al nirvana ĉiel’ sen lim’
tra kaj trans malam’ kaj am’!
POSTSKRIBO
Se oni ankoraŭ ne scius la grandan laboron de senformaĵo….
Esperanto malfermis antaŭ la homoj eliri al la vivo plene homa.
La lingvon fari vere viva, estas nenio alia ol, nur kun koro uzi ĝin, pro sia grava neceso, ĝis la nepra plenumo.
Nun ties praktikanto je la konscio de nova homarano, paroli perfektan lingvon ĝue, tiam lia vivo mem jam estas bazita sur tute alia mondo.
Kaj la mondliteraturon konstrui per artefarita lingvo, estas unu el plej la signifoplenaj kreadoj ĉe esperantistoj.
La estonto scias pri tio, ke la Poemo Originale Esperanta, estos la valor-simbolo en venonta socio ―se ni homaro ne plu eraros…
Kie ja kuŝas de l’ vivo varola’ ?
ĉu sub la fatal’ ,
aŭ sur ideal’,
Ho, ne, neniel, sed en la dolor’!
tra la sufer’
kaj trans malesper’!
(El la Verda Parnaso : 1921-27)
la Redaktantoj
ENHAVO
1. Jen unu simpla vinkto
2. Mi ĝin prenas ŝtele
3. Rilatoj
4. Nebula lakta ĉirkaŭbrak’
5. Kara unu sola
6. Ne riproĉu foliojn
7. Kora frukto
8. Kanteto de abelo
9. Al piedetoj
10. Piedetoj de cigno
11. Sonĝo de infana okulo
12.Infaneto serĉas mamon
13. Etinfanĉjo krias
14. Serĉas kun avido
15. Du infanoj dormas pare
16. Ni balau, ni balau!
18. Leontodo
19. Al ruĝa floro
20. Floroj ĉi tie kaj tie
21. Granato
22. Matene
23. Renkonto
24. Pentoj
25. Larmo
26. Al semoj
27. Dankon
28. Ĉu permesus vi al mi
29. Ni havu nian mem-angulon
30. Al nia rondo ci alvenis
31. Ne servu nur la revon
32. Bone ludu cian rolon
33. Ĉu ci tion ja konscias?
34. Sen kial sen rezone
35. Malpaco gefrata
37. Skurĝas
38. Digno sola
39.Lulkanto
40. Lulkanto
41. Tro laca vi aspektas
42.Konsolletero
43. Frandaĵo
44. Ci faras ĉiam al mi bonon
45. Tiam tie
46. Mi sole en ĉambret’
47. Ne povis mi eldiri
49. Eldirinte “ ĉion bonan!”
50.Bonvojaĝon!
53. Kion faras ci, birdeto?
54. Neniel, neniel
55. Ho kiel granda estas tiu miro
56. Rekte rigarde en mian okulon
57. Ŝalma fajfo
58. Blovas vento
59. La fluon ni transiris
61. Trans la rivero Jordana
62. Jubilea Readmono
64.Ĉi tie ni kviete sidas
65. Pasiono
66. Suda vento
67. Idilio
68. Plu neniam reaperis
70. Vistario
72. Ĝi ne estas fortika
73. Perlamoto
75. Kanto de elefanta infano
79. Jen pasas, trapasas
80. Blindige suno brilas
81. Tra arbaro sen folio
83. Marto
84. Hortensio
85. Aŭtuno
86. Vintraj arboj
87. En ĝangalo
88. Ankoraŭ malsekaj
89. En nova loĝejo
90. Odoroj
91. Rampas, lekas, mordas flam’
Esperanto- Orginala-Poemaro
Idilio
(La dua Verda Parnaso)
Verko de Poeto I.U.: ITO’ -Saburo’
Redaktado: ABE - Kimi
Librofarado : TEZUKA -Toŝio
Eldonejo -Elfo: ĉe TEZUKA-T.
Higaŝi-oizumi-376, Nerima, TOKJO, Japanio
La 9-a tago de marto en 1972