goo blog サービス終了のお知らせ 

glimi

生きること:過去と未来とエスペラントと

フランスからの便り:2

2013-11-18 10:15:28 | エスペラント
 友人Bが停年になって自分の事務所を若い女性に譲る事にしたといってきたのは新年でした。いよいよエスペラントの活動を本格的に始めたようです。ここで10冊の本を紹介したようですが、私は3冊しか読んでいません。日本ではどんな本が良く読まれているのでしょうか。今年1番売れた本とかそんな統計がJEIから出されていたかどうかさえ記憶にないのですが、日本人が読んでいる本は何かとふと気になりました。エスペラント本について書いているブログを探したいものです。

Karaj,
Kelkaj el miaj listanoj ankoraŭ ne ricevis skribaĵojn pri mia sperto partopreni al Literatura Kafejo en Strasburgo. Do jen artikolo kiun mi skribis.
Aliaj jam ricevis. Do pardonu.
Kore,
B.

Literatura Kafejo
Literatura Kafejo okazis sabate, la 28an de septembro 2013 en la librovendejo "Soif de Lire" (soifo legi) en Strasburgo, 11 strato Finkmatt, kadre de Esperanto-Semajno 2013. Bernard Behra estis invitita paroli tute libere pri libroj, kiujn li legis. Ĉeestis dek kvar personoj. Oni parolis pri :
- La Stona Urbo de Anna Löwenstein ;
- Lidia, la vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto de Wendy Heller, trad. Bernhard Westerhoff ;
- Sensorteco de Imre Kertész, trad. Istvan Ertl ;
- La Besto de Vakareso de Joseph d'Arbaud, trad. Jean-Luc Tortel ;
- La Paneo de Serĝio Elgo ;
- Senso de Camillo Boito, trad. Jean-Luc Tortel ;
- La Sandalo pro Jozefo de Valdemar Vinar ;
- La Flava Hundo de Georges Simenon, trad. Daniel Luez ;
- La Kosmo kaj ni de David Galadi-Enriquez kaj Amri Wandel ;
- La Fremdulo de Albert Camus, trad. Michel Duc Goninaz.
La publiko estis simpatia, bone partoprenis, pozitive alportis informojn, opiniojn, demandojn pri la temoj, la ideoj, la lingvoj, la stiloj, la aŭtoroj, la tradukistoj, la historio.
Bernard Behra konkludis prezentinte dek unuan libron "L'Espéranto en quarante leçons". Tiu libro estas interesa por tiuj, kiuj deziras konkrete - kaj plezure - progresi en Esperanto, danke al lernolibro bazita sur literatura verko, kaj por tiu unika lernolibro sur "La Leçon", La leciono, de Eugène Ionesco. Tiu lernolibro verkis Jean-Luc Tortel, kiu tradukis diversajn librojn en Esperanto, ekz. Danĝeraj Rilatoj, de Choderlos de Laclos, Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj, de Jules Vernes, kaj laste La Legisto, (Der Vorleser de Bernhard Schlink). Bernard Behra insistis ke oni legu tiun libron senprokraste aŭ ke oni nun relegu en Esperanto danke al la brila traduko de Jean-Luc Tortel.
Tiu Literatura Kafejo estis bona, agrabla kaj kleriga momento danke al libroj.

Karaj,
En la Esperanto-movado, mi bedaŭras perdi skribajn rilatojn kun multaj homoj kun kiuj mi antaŭe korespondis. Mi ofte skribas, sed ne sufiĉe por havi personajn regulajn skribajn rilatojn kun ĉiuj. Mi eĉ kelkfoje ne respondis al mesaĝoj aŭ leteroj : pardonu. Mi ne sukcesis krei bonan blogon.
Mi provas eltiri el miaj aŭ ricevitaj skriboj, leteroj, informoj, humorajn biletojn, tradukoj, diversaĵoj, ktp. tiujn, kiuj ŝajnas al mi interesaj kaj mi sendas ilin al pluraj gesamideanoj samtempe al la anoj de la Verda Babilejo (komuna listo de mia loka Esperanto-asocio) kaj al vi per listo, kiun mi provos kompletigi.
Se vi neplu volas ricevi miajn skribojn, bonvolu respondi al ĉi tiu mesaĝo kun la noto : "Forstreku min."
Kore,
B.

コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする