エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

マルタを読む(181)

2024-07-11 | Marta


Nun la okuloj de Marta trafis la bildeton, kiu pendis proksime de ŝi sur la muro.  Tio estis tiu desegnaĵo, kiu estis forrifuzita de ŝiaj pandonantoj kaj redonita al ŝi.  Ŝi estis ornaminta per ĝi la malriĉan nudan ĉambreton, kaj nun ŝi fiksis sur ĝi la silente flamantajn okulojn.  Malgranda kampara dometo, branĉlarĝa arbo, birdeto kantanta sur siringa arbetaĵo, klara aero de kamparo kaj profunda silenteco de bonodoraj kampoj...  Ho Dio! se ŝi povus tiom laborenspezi, tiom multege, ke tia modesta loketo, freŝa, verda, povu fariĝi ŝia propraĵo!  Ŝi tiam estos jam nejuna virino, la venteto, kiu murmuros en la branĉoj, malvarmetigos ŝian frunton ŝvitkovritan de la laboroj de la vivo, la lacigitaj okuloj ĝuos la koloron de freŝa verdaĵo, kaj la birdeto, kiu kantis, kiam ŝi estis en lulilo, kantos por ŝi super ŝia por eterne dormiĝanta kapo la lastan kanton de ĉi tiu tero. 
 今マルタの目は彼女の近くの壁にかかった小さな絵を捉えていた。それは彼女にパンを与えてくれる人たちに受け入れられずに戻されたあのデッサンであった。彼女はその絵で貧しい何もない部屋を飾ったのだったが、今はその絵を静かに燃える目でじっと見つめていた。小さな農家、豊かに枝を広げた木、ライラックの灌木の上で歌っている小鳥、農地の澄んだ空気と静かな香りよき草原の深い静けさ… おゝ神よ! このような質素で新鮮な緑の所を自分のものにできるほどたくさんのお金を稼げたら! その時はもう若くはなく、枝の中で囁く風が仕事で汗ばんだ彼女の額を冷やし、疲れた目は新鮮な植物の色を楽しみ、彼女がゆりかごにいた時に歌った小鳥が彼女の永遠に眠ろうとしている頭の上でこの世の最後の歌を歌うであろう。

Tiel revis la malriĉa virino.  En tiu nokto en la subtegmenta ĉambreto la lampo restis neestingita ĝis la mateniĝo.  Marta legis la libron, kiun oni komisiis al ŝi traduki el fremda lingvo.  Komence ŝi legis malrapide, atente, poste kun entuziasmo, kun preskaŭ febra intereso.  Ŝi komprenis la penson de la aŭtoro, la objekto de la verko trapenetris ŝian cerbon, klara kaj preciza ĝi staris antaŭ ŝiaj okuloj.  Ŝia komprenado fariĝis kvazaŭ elasta rondo kaj ampleksis ĉiam pli grandan, pli plenan tutaĵon; la intuicio, tiu alta kaj malofta naturdono, kiu el homo faras duondion, leviĝis el la profundo de la spirito de la juna virino kaj murmuris al ŝi en la orelon vortojn de ĝis nun ne konataj problemoj. 
 この貧しい女性はそのように夢見た。この夜屋根裏の小部屋では朝になるまでランプが点いたままだった。マルタは彼女に翻訳が託された本を読んだ。最初は彼女はゆっくりと注意深く読んでいたが次第にほとんど熱中するほどに夢中になって読んだ。彼女は著者の考えを理解した。著作の主題が彼女の頭に浸透し、それは彼女の眼の前にはっきりと正確に現れた。彼女の理解はあたかも柔らかい輪の如くますます大きく完全な総体になっていった。高い稀な才能であり人を神のようにする直感力がこの若い女性の精神の奥底から湧き上がり、彼女の耳に今まで知らなかった問題の言葉をつぶやいた。
コメント    この記事についてブログを書く
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする
« Floroj | トップ | En Hokajdo (2) »
最新の画像もっと見る

コメントを投稿