エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて22年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

Sxiaj lastaj tagoj (1)

2018-08-13 | Eseoj


Mia patro forpasis antaux tridek kelkaj jaroj, kiam li estis 76 jara. Dek kelkajn jarojn post la forpaso de sia edzo mia patrino eklogxis kun mi. Sxi estis ne tre sana pro la ftizo en sia juneco. Dum dek kelkaj jaroj antaux sia morto sxi uzis inhalilon de oksigeno. Sed sxi tre bone zorgis pri si mem. Kvankam sxi ne povis fizike ekzerci sin, kusxante cxiam movigxis siajn piedojn cxe la maleoloj. Dank' al tio sxi gxis sia morto povis pasxi proprapiede.
Mi havigis al la patrino sxaltilon de alarmo, per kiu sxi povis sciigi ian deziron al mi (aux al mia edzino). Ekz. por iri al la necesejo, kiu estas tuj najbare de sxia cxambro, sxi alvokis nin per la alarmilo, kaj ni helpis al sxi. Cxar sxi estis jam preskaux 90 jara, kaj ni devis iom zorgi, ke sxi ne falu.
Iun nokton la alarmo sonoris. Mi tuj iris al sxi, kiu falis en la necesejo. Mi starigis sxin. Falante sxi batigxis kun la lavpelvo cxe sia busxo kaj iom sangis, sed felicxe sxi ne tre grave vundigxis. Sxi diris, "Mi pensis, ke mi povas sola iri al la necesejo, sed stumblis pro la tapisxeto." Mi kondukis sxin al sxia cxambro, kusxigis sxin sur la lito.
Cxi tiu okazajxo estis la komenco de iom stranga mensostato (cxu povas diri "agnozio", mi ne scias) de la patrino.
コメント

Nagxado kaj la angla lingvo

2018-08-09 | Eseoj


Estas kompreneble, ke patrino havas grandan atendon, esperon pri sia(j) infano(j). Ankaux mia patrino estis tia.

Mi estis 4-5 jara knabo. Proksime je cxirkaux 200 metroj de mia domo fluis iom rapide la rivero Kiso-gawa. Cxe la riverbordo en malprofunda loko mi tute nuda sidigxis, kaj mia patrino dusxis akvon sur min. Sxi intencis, ke mi alkutimigxu al akvo, kvankam sxi mem ne povis nagxi. Baldaux mi sola (aux kun aliaj kunaboj) ekludis cxe la rivero, kaj farigxis bona nagxanto. Ankoraux nun mi sxatas nagxi.

Kiam mi farigxis lernanto de alta klaso en la elementa lernejo, mia patrino trudis al mi lernadon de la angla lingvo. Sxi antauxvide sciis la gravecon de la lingvo. La lingvon ni lernas en mezlernejo, do mi ankoraux ne lernis gxin. Bedauxrinde sxi mem tute ne scipovis la lingvon, do mi devis iri al privata lernejeto de la angla lingvo. Kaj baldaux mi ekmalsxatis la lingvon! De tiam mi estis tre malforta en fremdaj lingvoj gxis mi trovis Esperanton.
コメント

Felicxo kaj ricxo envion elvokas

2018-07-19 | Eseoj


Mia patrino havis iom strangan senton. Al sxi felicxo, precipe ricxo de aliuloj foje elvokis ne envion, sed indignon.

En la granda Turniro de Sumoo (japana luktarto) diversaj privataj entreprenoj donas monon kiel premion al la venkinta luktisto. Antaux la luktado estas parade prezentataj per flagoj la premiodonaj entreprenoj. Tio estas entuziasmiga sceno. Kiam luktos furora, fama, forta sumoisto, la flago multigxas. Vidante tian scenon en televido, mia patrino indignis, "Hakuhou (tiama tre forta sumoisto) devas gajni. Li jam akiradas multe da salajro, do ne necesas plia premiomono!"
Laux mi cxi tiu sento aux penso estas la inverso de la vortoj "Malfelicxo de aliulo gustas miele".

Kiam mi estis malsana en mia infaneco, iu kuracisto vizitis kaj kuracis min. Li havis malgrandan kuracejon. De tiam jam pli ol 60 jaroj pasis, kaj nun la kuracejo ege grandigxis al gxenerala hospitalo. Tie mia pliagxa frato operaciigxis je la stomako, kaj mia patro pasigis lian lastajn tagojn. Tute senkiale mia patrino havis antipation al la hospitalo.

Sxi estis tre naiva, tute ne malica, do cxi tiu sxia sento estis nur facilkora, mi kredas.
コメント

Tama (fino)

2018-07-04 | Eseoj


En mia domo restis unu el tri idoj de Tama. Gxi nomigxis Cxi, kiun mia patrino dorlotegis. Kiam Tama estis forpelita de mia domo, gxi estis ankoraux juna, sed tre vigla. Gxi ludis kun sia frato, kuris, petolis. Cxu gxi jam forgesis sian patrinon?
Gxi ie prenis malnovan, iom malpuran, duone detruitan pupeton, per kiu gxi multe ludis. Mia patrino faris kaj donis al la katido similan ludilon, sed gxi tute ne interesigxis pri la nova, pura ludilo.
Antaux mia domo estis nacia vojo, sur kiu auxtoj, kamionoj pli kaj pli multigxis pro la progreso de japana ekonomio.
Iun tagon nabaro enkuris en mian domon kriante "via katido estis kontrauxjxetita de auxto!". Mia patrino tuj elkuris el la domo, kaj revenis kun la katido, kiu jam ne vivis.
Mi, kiu ankoraux ne povis pardoni la gepatrojn pri la forpelo de Tama, vidis sxian lamentadon malvarme.
コメント

Tama (6)

2018-06-30 | Eseoj


Okazis alia problemo al la homoj. La katido estis jam sufiĉe granda, kaj Tama ne povis nutri ilin nur per sia lakto. De tempo al tempo en la cxambro, kie la katido dormas, troviĝis malgranda muso jam mortinta, kiun Tama donis al sia ido kompreneble. Tio nervozigis mian patrinon. Mia patro decidis folpeli la patrinan katon por ke li kaj lia edzino dorlotu nur la katidon senĝene. Li malpromesis al ni eĉ doni nutraĵon al Tama.
Tama ne komprenis la situacion. Kial la homoj ne donas nutraĵon, kiu estas sia malamiko, ĝi ne sciis. Petante nutraĵon ĝi miaŭis, ĉirkaŭiris premante sin al la piedoj de mia patrino, sed ŝi tenis la ordonon de sia edzo.
Iutage mia patro kaĵole vokis la katon. Ĝi ĝoje alkuris al li, atendante nutraĵon. Li kaptis ĝin per la manoj kaj enpuŝis ĝin en kartonon. Per sia motorcikleto li forportis ĝin kaj ie, en fora loko, liberigis la katon. De tiam mi neniam vidis la katon Tama.
La vortoj de mia patro, "Ĝi, tre sagxa, povas vivi ie ajn", restigis obtuzan vundon en la profundo de mia koro.
コメント

Tama (5)

2018-06-25 | Eseoj


Tama estis tre bela trikolora katino. Ĉu ankaŭ viraj katoj havis saman opinion, mi ne scias. Sed ĝi certe havis sian amaton, kaj naskis bebojn.
Oni trovis tri katidojn en vestoŝranko de najbara domo, kie loĝis vira kato, supozeble la patro de la idoj. Tama fervore zorgis, nutris siajn katidojn per la patrina lakto.
Kiam oni transportis la idojn al mia hejmo, Tama maltrankvile miaŭis, kvazaŭ protestus kontraŭ la arbitra ago de la homoj.
La katidoj bonorde kreskis. Iutage miaj gepatroj disdonis du katidojn al najbaroj. Eksciinte, ke en mia domo restis nur unu ido, Tama tuj trovis aliajn du idojn kaj komencis klopodon ree kolekti siajn idojn.
Unue ĝi forportis sian idon per la buŝo. Kiam la ido grandiĝis kaj jam ne estis portebla per la buŝo, Tama ŝanĝis la rimedon. Ĝi donis sian lakton al sia ido. Kiam la ido alteniĝis al la mampinto, Tama ekstaris kaj malrapide ekiras. La ido sekvas sian patrinon. Ĉiam oni reportis la idon al mia domo, sed Tama insiste ripetis la forkondukon de sia ido. Daŭris la batalo inter Tama kaj la homoj envolvante la najbarajn homojn. La situacio estis ege maloportuna por la kato, ĉar ĝi nepre devis trovi sian lokon en iu homa domo. Tama ne estis sovaĝa kato. Oni facile trovis la forkondukitan katidon. Sed Tama ne laciĝis de la batalo, sed la homoj iom eklaciĝis.
コメント

Tama (4)

2018-06-20 | Eseoj


Nuntempe japanaj modernaj loĝejoj ĝenerale havas hejtilojn, eĉ krimatizilojn.
Sed en mia infaneco ne estis efika hejtilo. Japana tradicia ligna domo el lignaj trabaĵoj, teraj muroj kaj paperaj septoj (sxovpordo) havas multe da fendetoj, ekzemple inter sxovpordoj, inter muro kaj sxovpordo. La ĉambroj facile aerumiĝas, kaj malfacile estis hejti ilin.
En mia infaneco "hibaĉo" estis preskaŭ ununura hejtilo en mia hejmo.
Hibaĉo estas ceramika ujo, en kiu ni tenas lignokarban fajron. Per hibaĉo ni povas varmigi nur niajn manojn, sed ĝi preskaŭ ne efikas por hejti la ĉambron.
Sur la planko en unu ĉambro estis kavo profunda ĉirkaŭ 40 centimetrojn. Ĉe la fundo de la kavo estis krado, sub kiu estis lignokarba fajro. Ni sidis ĉe la rando de la kavo, kaj etendis dikan kaj molan kovrilon sur la kavo. Tiamaniele maksimume ses homoj samtempe povis varmigi siajn piedojn.

En iu vintra vespero, kiam en mia hejmo estis Tama kaj ĝia ido, pri kiu mi rakontos poste, mi sidis ĉe la hejtil-kavo kun du katoj granda kaj malgranda. Mi prenis mezurilon el bambuo, kaj el sub la kovrilo mi movis ĝin, aperigis kaj malaperigis petoleme. Kompreneble mi celis la katidon. Sed antaŭ la ido ekpetolis, la patrina kato kun brilantaj okuroj ĵetis sin al la stangeto. Senkonscie mi laŭte ridis ĝin, kaj la kato kondutis kvazaŭ ĝi hontus pro sia infaneca ago. Mi serioze pensis, ke kato havas kapablon senti honton.

La lignokarba fajro estas iom danĝera, ĉar en manko de oksigeno ĝi produktas karbonan monooksigenon, kiu estas mortiga veneno. La toksiĝo per tiu danĝera gaso tre malfacile perceptebla por ni, homoj.
Iuvespere Tama elrampis el la hejtil-kavo, en kiu ĝi dormis. Tiam ĝi ne povis moviĝi vigle certe pro la toksiĝo de karbona monooksigeno. Supozeble la kato instinkte perceptis la danĝeron. Kato ja havas kapablon superan al homoj.
コメント

Tama (3)

2018-06-16 | Eseoj


Eble vi bone scias, ke en la ĉambroj de japana domo ordinare estas malpermesate porti ŝuojn. Mia domo havis ter-koridoron, tra kiu oni povas iri kun ŝuoj de la enirejo ĝis la kuirejo, necesejo. Apud la koridoro viciĝis ĉambroj, kies planko estis ĉirkaŭ 40 centimetrojn alta ol tiu de la koridoro. Kiam ni eniris en la ĉambron, ni lasis ŝuojn sur la planko de la koridoro.
Iun tagon al mia domo venis gasto kun granda hundo, AKITA-ken. La hundego trankvile penetris tra la koridoro, kaj ĉe la sojlo de la kuirejo renkotiĝis kun Tama. Ĉu la kato forkuris terurite pro la hundego? Ne, la fierplena besteto senhezite frontis kontraŭ la hundo, kaj donis akran baton.
Ŝajne la teruraj ungoj de la kato ne donis damaĝon al la hundo, sed la bestego tuj turnis sin, kaj same kiel enirado malurĝe retroiris.
Estis bela la figuro de la eleganta kaj brava kato.
コメント

Tama (2)

2018-06-11 | Eseoj


Antaŭ ol Tama venis, ni neniam havis katon. Tama estis la unua kato por mia familio.
Mi ne memoras, ĉu la kato estis origine nomiĝis Tama aŭ nomis ĝin tiel iu el miaj familianoj. Japanlingve Tama signifas ion sferan, juvelon, ion karegan, belecon de virino, ktp. Certe Tama estis bela kaj ina kato.
Tama antaŭe vivis kun iu familio, kiu loĝis distanca pli ol cent metrojn de nia domo. En la domo ankaŭ estis du grandaj hundoj, supozeble bokseroj. Inter Tama kaj la du hundegoj ne estis paca akordo. Tama abomenis la grandaĉulojn, kaj ekvagadis ekster sia domo.
Kvankam Tama ekloĝis en mia domo, ĝi mem ne konsideris sin aparteni al nia familio. Ĝi ankoraŭ vagadis ekstere kaj ofte trovis sian provizoran liton en najbaraj domoj.
Tama estis majstra mus/rat-ĉasisto. Ĝi ofte alportis al nia domo muson aŭ raton kaptitan en najbara domo. Grandan raton jam mortan, sed malgrandan ankoraŭ vivan, kun kiu la ĉarma trikolora besto longtempe petolis kaj turmentis ĝin senkompate. Kelkfoje Tama malsukcesis rekapti muson, lasis ĝin forkuri, kaj ege kolerigis mian patrinon.
Tama ankaŭ tre ŝatis manĝi muson/raton. Manĝinte tuton de granda rato nur escepte la kapon, tuj poste manĝis eĉ pli multe ol kutime nutraĵon, cxefe kuirita rizo kun floko de "sekgita bonito".
コメント

Tama (1)

2018-06-10 | Eseoj


Mi prezentas jenan eseon jam publikigitan en alia ret-loko. Mi iomete modifis gxin.

Kiam Tama unuafoje venis al mia familio, mi estis 12-3 jara lernanto. Jam mia plej aĝa frato laboris en fora urbo.
Nia domo estis parte duetaĝa, kaj ĝi havis tegmentojn altan kaj malpli altan. Sub la malpli alta tegmento estis koridoro, kuirejo kaj necesejo. Sur la tegmento elstaris fumtubo de la kuirejo.
La ĉambro de mia dua frato kaj mi estis en la dua etaĝo. Tra la fenestro ni povas eliri el la ĉambro kaj paŝi sur la malpli alta tegmento.
En unu somera tago tra la malfermita fenestro mi vidis belan trikoloran katon, kiu supozeble vagadis de tegmento al tegmento. Ĝenerale kato ne estas amikema al nekonata homo, sed ĉi tiu kato montris sian simpation al mia alvoko.
Mi tuj kuris al la kuirejo kaj revenis kun sekigita fiŝeto. Sed la vizitanto ne intresiĝis pri la fiŝo, sed alpuŝis sian molan korpon al mia mano. Mi unuafoje eksciis la agrablecon karesi katon. La kato mem certe trovis ian bonon ĉe nia hejmo, kaj ekloĝis kun mia familio.
Pro la kaprico de juneco mi kaj mia frato iufoje petolaĉis kaj iom turmentis ĝin, dum mia patro tre dorlotis ĝin.
コメント

Lia motorciklo

2018-06-05 | Eseoj


Mia patro estis go-ludanto amatora sed tre lerta. Multaj petis lin gvidi la ludon. Inter ili ankaux estis ricxuloj, instruistoj, komercistoj... En policejo estis go-klubo, kiun mia patro gvidis.
Iam li petis al la policano licencon por stiri motorcikleton (biciklo kun malgranda motoro). Tiam en Japanio estis du specoj de la motorcikleto-licenco. La unua estis por malgranda motorcikleto, kies motoro havas gxis50cc-an cilindro-kapaciton, kaj la dua super 50 cc kaj gxis 125 cc. Por la unua licenco oni ne bezonis ekzamenigxi, sed por la dua bezonis trapasi ekzamenon.
La policano petita de mia patro arangxis paperojn, sur kiuj skribigxis "por la unua". Mia patro dirante "Ho! mi deziras la duan", mem forstrekis la litelojn "la unua" kaj skribis "la dua" anstatauxe. Kaj tiele li akiris la duan licencon sen ekzamenigxi.
Estis bona tempo!
Poste ankaux mi akiris la licencon de motorciklo (gxis 400 cc). Mi kelkfoje sola vojagxis per motorciklo, ekz. en la insulo Hokkaido, en la regiono Tohoku, ... Eble li iom enviis min, sed ne havis kuragxon vojagxi sola.
Iam li proponis al mi kune vojagxi per motorcikloj en la duoninsulo Tita, kie trovigxas "88 temploj" por pilgrimado. Sed tiam li estis jam ne juna, kaj baldaux devis rezigni rajdadon.
Lastatempe mi sola vojagxis en la duoninsulo Tita per biciklo, ne per motorciklo.
コメント

Sxia modo

2018-05-31 | Eseoj


Estas malnova (antaux cxirkaux 65 jaroj) foto de miaj klasanoj en la elementa lernejo. El la klasanoj, multaj el kiuj vestigxas nigre, altiras atenton unu infano per sia blanka kolumo. Ja estas mi.
La lernejo fojfoje havis la tagon, en kiu familianoj de la lernantoj observis la lecionojn. Kvankam la okazajxo nomigxis (rekte tradukite) "La observado de patro aux pli agxa frato", cxefe vizitis la lernejon la patrinoj. En mia infaneco preskaux cxiuj patrinoj vizitantaj la lernejon vestigxis modeste kaj similforme (sed diverkolore) per kiel nomata "kultur-vestajxo", kiu estis laux mia memoro iom stranga miksajxo de japanstila kaj okcidentstila vestajxoj. Sed inter tiaj similvestitaj patrinoj nur mia patrino portis tiaman modan okcidentstilan vestajxon.
Certe sxi ne logxis en la mondo, kie oni krias lupe inter lupoj.
Miaj samklasanoj iom mokis min pro tiaj aferoj. Kiel oni diris pri mia patrino, mi ne scias.
コメント

Talento de la patrino

2018-04-23 | Eseoj


Mia patrino havis artajn talentojn. Sxi povis ludi per muzikilo kanton, se tiun sxi mem konas kanti, kvankam sxi ne povis legi muziknotajxon. Sxi ludis sxamisenon (japana trikorda muzikilo), kotoon (dektrikorda muzikilo), taisyo-kotoon (trikorda muzikilo kun klavaroj), ...
Sxi lerte kaligrafis. Kiam sxi komencis lerni kaligrafion en iu sekto per gxia gazeto, jam estis tre lerta, kaj tre rapide avancis, akiris kvalifikon por instrui gxin. Poste sxi havis lernantojn de kaligrafio.
Sxi lernis ecx desegni tucxbildon, laux mi ne tre sukcese.
Sxia plej sxatata arto estis hajko. Sxi plurfoje gajnis premion en konkurso de hajko. La verko, per kiu sxi gajnis grandan premion estis: "Postkurante/kaj malantauxo kaj antauxo/en talko". Bedauxrinde mi tute ne heredis sxiajn artajn talentojn, kaj do mi povas nur traduki en sengustan lingvajxon.
コメント

Defio de la patrino

2018-04-19 | Eseoj


En la fino de la 1950-jaroj mia patrino ne povis dauxrigi la laboron de kudristo. Sxi eklaboris en najbara beligejo. Sxi sxatis la laboron de beligisto, kaj ekdeziris havi mem sian beligejon. Sxi eklernis por akiri kvalifikon de beligisto per koresponda kurso. La lernendaj objektoj estis iom ampleksaj kaj ege fremdaj por mia patrino ne tre edukita. Sxi tre diligente lernis, sed...
Kvankam laux sxi la lernado proksimigxis al la finigxo, sxi abrupte forjxetis la lernadon. Sxi diris, ke sxi perdis intereson pri la laboro de beligisto, plie, ke mankas cxe nia familio la kapitalo por malfermi novan beligejn.
Mi ne kredis sxian sinpravigajn vortojn. La lernado superis sxian kapablon, mi pensis.

La vivo de nia familio pli kaj pli bonigxis pro prospero de la fotista laboro de mia patro, kaj la patrino ne bezonis plu labori. Sxia intereso turnigxis al arto, unue al kaligrafio.
コメント

Kiel fotisto

2018-04-09 | Eseoj


Mia patro denove komencis labori kiel fotisto en la jaro 1952. Tiam klientoj estis ankoraux tre malmultaj.
Japana ekonomio, kiu multe detruigxis pro la Milito, pli kaj pli, poste ecx rapide progresis profitante ekz. la militon en korea duoninsulo, kaj la vivo de la popolanoj pli kaj pli bonigxis. La klientoj de la studio pli kaj pli multigxis. Mia patro jam ne dronis en magxangklubejo.
Li eklaboris kiel fotisto de baza lernejo en mia urbo. En ia festo, ceremonio, k.s. de la lernejo li fotis la scenojn, lernantojn, instruistojn. Li akompanis ecx la vojagxon de finlernado. Li faris la albumon por finlernantoj.
Kiam la fotistoj en nia regiono fondis sian korporacion, li multe laboris, pri kio mi poste auxdis dankesprimon de iu loka fotisto.

Kiam li ne havas farendajxon, ofte ludis goon. Li ofte sola studis, sed iom post iom multigxis liaj kunludantoj kaj lernantoj. Cxefe en vespero cxiam kelkaj go-sxatantoj ludis goon en mia domo. Mia patro elstare lerta ludanto.
コメント