En la tago dekduaen Hokajdo (22-a de junio) ni vizitis la duoninsulon Notuke、kiu estas longa je 26km, la plej granda pinta sablaĵo en Japanio. La golfo havas vastan malsekan terenon, kiu estas zorgata laŭ la Konvencio de Rāmsar.
En la duoninsulo troviĝas "Todo-wara", tie iam estis arbaro de Todo-matu (saĥalena abio), Pro la erozio de la maro la arboj velkis kaj nun restas blankaj mortintaj korpoj de la arboj.
Antaŭ 40 jaroj mi vizitis ĉi tiun lokon, tiam estis pli multe da arboj mortintaj. Certe la arboj mem estas malaperanta pro la malkombiniĝo.
Todo-wara iam fariĝos simpla malseka tereno.
Proksime de Todo-wara troviĝas Nara-wara, kie forvelkis multe da arboj, kverkoj.
En ĉi tiu tago ni vizitis la kapon Nos'sapu-misaki, kiu estas la plej orienta loko de Japanio krom malproksima insulo.