Ni, la Lernorondo Ena eldonis dulingvan version de la libro "Ni vivos!" verkita origine en Esperanto de Julian Modest, pri kiu mi skribis en ĉi tiu blogejo en la japana.
Unue iu membro de la rondo iniciatis tradukon kaj eldonon de ĉi tiu libro, kaj ni, 5 membroj tradukis respektive dividitajn partojn.
Poste ni kune diskutis pri la tradukoj, korektis, modifis,kaj ĝustigis ilin. Tiu tasko estis ne tre facila, kaj bezonis multe da tempo.
En nuna tempo de la epidemio ni ne povis reale kuniĝi, do havis kunsidon en interreto, per ZOOM aŭ Jitsi Meet.
Finfine ni havis bonan tradukon, kaj havis belan kovrilon.
Kaj kompreneble ni povas fieri pri la traduko.
La libro priskribas lastajn jarojn de Lidia Zamenhof, kaj ankaŭ teruran vivon sub la premado de Nazio.
La libron povas legi ne nur komencanto de Esperanto, sed eĉ ne-esperantisto per bela japanlingvo.
Mi gxoje finlegis la libron "Ni Vivos!".
Dulingva libro estas kara por mi.
Mi tre mallongan impresion skribis en mia blogo.