Ŝi marŝis tiam sur trotuaro kontraŭa al tiu, post kiu vidiĝis la larĝaj kaj luksaj konstruaĵoj de la Kazimira palaco. Sur la vasta palaca korto svarmis junuloj kun viglaj vizaĝoj, en uniformoj de universitataj studentoj. Unuj el tiuj junuloj tenis sub la brako grandajn librojn en simpla bindo aŭ sen bindo, difektitajn, duone disŝiritajn de uzado, aliaj ĉirkaŭvolvis per papero elastajn aŭ ŝtale brilantajn objektojn, verŝajne sciencajn aparatojn, kiujn ili portis hejmen, por per ilia helpo fari sciencajn eksperimentojn kaj observojn. Dum kelke da minutoj ili plenigis la korton per bruo de interparoloj pli aŭ malpli laŭtaj. Ili diskutis, fervore gestadis, de tempo al tempo el tiu aŭ alia grupo leviĝadis gamo de junula rido aŭ pli laŭta ekkrio montranta entuziasmon de juna brusto aŭ atestanta, ke oni parolas pri amata objekto de studado de la flamaj kapoj. Post kelke da minutoj la grupoj disiĝis, oni vidis, ke la junaj homoj donas al si reciproke la manojn kaj unuj kun gaja rideto sur la buŝo, aliaj meditante, aliaj en vigla interparolado, unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton kaj perdiĝas en la popolaj amasoj, svarmantaj sur la larĝa trotuaro.
その時彼女はその向こうにカジミエラ宮殿の広壮で豪華な建物が見える歩道の反対側を歩いていた。広い宮殿の庭には大学の学生の制服を着て元気な顔をした若者たちが集まっていた。若者たちの何人かは簡単に製本したあるいは製本していない使い古して破れたり半分千切れたような大きな本を腕に抱えていた。他の者たちは柔らかいまたは鋼鉄のように光っているものを紙に包んでいた。おそらく科学の装置で、彼らはそれを家に持ち帰って科学的な実験や観察を行うのであろう。数分の間彼らの大きな話し声で庭がいっぱいになっていた。彼らは議論し熱心に身振りをし時々あちこちのグループから若々しい笑い声や若い胸の熱狂を示すあるいは燃え立つような頭の好きな学習事項について話していることを証明する大きな叫び声が上がった。数分後にはグループは別れたが、若者たちはお互いに手を取り合ってある者は快活な微笑みを口元に浮かべある者は考え込んである者は活発に話し合いながら一人、二人と大学の庭を去って広い歩道に群れをなしている群衆の中に消えていった。
Marta iris tre malrapide, kun kapo senĉese turnita al la granda konstruaĵo, kiu nun ricevis en ŝia imago la signifon de templo kun la mistera altira forto. La junaj homoj kun la libroj sub la brako, kun la serenaj aŭ serioze meditantaj vizaĝoj, ŝajnis al ŝi estaĵoj posedantaj privilegiojn, dignon kaj feliĉon de duondioj. La kompatinda virino ekĝemis el la profundo de la brusto.
マルタは今は彼女の想像の中で不思議な惹きつける力を持った大きな建物に頭を絶え間なく向けながらとてもゆっくり歩いていた。
--- Feliĉuloj! ho, feliĉuloj! --- ŝi diris mallaŭte, kaj, ĵetante denove ĉirkaŭan rigardon sur la belegan konstruaĵon, kiun ŝi jam preterpasis ŝi aldonis: --- Kial mi tie ne estis? Kial mi tie nun ne povas esti?
幸せな人たち! ああ、幸運な人たち! 彼女はそっと呟き通り過ぎた美しい建物に再び視線を投げて言った。なぜ私はあそこにいないのだろう? なぜ私はあそこにいることができないのだろう?
--- Mi ne povas? --- ŝi meditis plue, --- kial do mi ne povas? Mi ne havas la rajton? kial do mi ne havas la rajton?
できない? 彼女はさらに考えた、なぜ私にはできないのだろう? 許されていない? ではなぜ許されていないのだろう?
Kiaj do estas tiuj tiel senlimaj diferencoj, kiuj ekzistas inter mi kaj tiuj homoj? Kial ili ricevas tion, sen kio estas tiel malfacile vivi, kaj mi ne ricevis kaj mi ne povas ricevi?
では私とあの人たちとの間にあるその果てしのない違いはどのようなものなのか? それなしでは生きていくことが困難なものをなぜ彼らは受け取っているのか、そしてなぜ私は受け取れなかった、受け取ることができなかったのだろうか?
La unuan fojon en ŝia vivo en la brusto de Marta leviĝis ondo de flamanta indigno, de kaŝata kolero, de maldolĉa envio. Samtempe aperis en ŝi la sento de neesprimebla premanta humileco. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi farus plej bone, se en ĉi tiu momento ŝi falus sur la ŝtonojn de la trotuaro, kun la vizaĝo al la tero, sub la piedojn de la pasantoj. --- Ili min premu per la piedoj! --- ŝi pensis; --- kion pli mi valoras, mi, malkapabla, tute sentaŭga, kanajla estaĵo!
彼女の人生で初めて彼女の胸の中に燃え上がる憤怒と隠れた怒りと苦しい羨望の波が湧き上がった。同時に彼女の中には言いようのない重苦しい屈辱の気持ちも現れた。もしこの瞬間に歩道の敷石に顔を向けて通行人の足下に倒れたらそれが一番いいのではないかと彼女には思えた。足で私を踏みつけなさい! 彼女は思った、私はこれ以上何の価値があるのだろう、この私、無能力で役立たずで不名誉な恥ずべき存在!
Kiam la lasta vorto de tiu ĉi penso forsonis en ŝia kapo, la rulpaketo, kiun ŝi portis, elglitiĝis el ŝia mano kaj falis sub ŝiajn piedojn.
この考えの最後の言葉が彼女の頭の中で響き去った時持っていた巻物が手から足下に滑り落ちた。