エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

マルタを読む(201)

2024-08-26 | Marta

La virinoj, kiuj sidis antaŭ la kameneto, silentis.  Iliaj vizaĝoj, lumitaj de la rozokolora brilo de la ardantaj karboj, havis karakteron tute malegalan. 
 女性たちは暖炉の前に座って黙っていた。燃える炭のバラ色の輝きに照らされた彼女たちの表情は全く違っていた。

Marta tenis la kapon klinita al la kuseno de la mola kanapeto, ŝiaj okuloj estis duone fermitaj, la manoj pendis senforte sur la nigra vesto.  La unuan fojon post multe da monatoj ŝi tuŝis per la buŝo bongustan kaj abundan manĝaĵon, ŝi troviĝis en atmosfero sufiĉe varma, meze de belaj kaj harmonie interkonformigitaj objektoj.  La varmo de la ĉambro kaj la delikata bonodoro de la floroj ebriigis ŝin kvazaŭ drinkaĵo.  Nur nun ŝi eksentis, kiel forte lacigita ŝi estas, kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo, malsato, malĝojo, maltrankvileco kaj batalado. 
 マルタは柔らかい長椅子のクッションに傾げた頭を乗せて目を半分閉じてその両手は黒い服の上で力なく垂れていた。この何ヶ月もの間で初めての美味しい食べ物をたっぷりと口にして十分に温かい雰囲気の中で美しく調和の取れた家具の中に彼女はいた。部屋の暖かさと花のほのかな香りがまるでお酒のように彼女を酔わせていた。今になってやっと彼女は自分がどれほどひどく疲れているのか、寒さとひもじさ、悲しみ、不安、闘いがどれほど自分の力を奪ってしまったかを感じていた。

Duone kuŝante sur la mola meblo, ĉirkaŭita de varmo, kiu penetris ŝiajn membrojn, kiuj longe suferis de malvarmo, ŝi spiris malrapide kaj profunde.  Rigardante ŝin, oni povus diri, ke ŝi silentigis en si ĉiun penson, ke ŝi forigis de si la turmentantajn fantomojn de zorgoj kaj doloroj kaj, mirigita de la senbrueco, bonodoro, varmeco kaj beleco de ĉi tiu nekonata paradizo, en kiun ŝi venis, ŝi ripozis antaŭ nova malsupreniĝo en la malluman abismon de sia sorto... 
 柔らかい長椅子の上で横になって長い間寒さに苦しんでいた自分の手足に染み込んでくる暖かさに囲まれて彼女はゆっくりと深く息をした。彼女の様子は彼女が自身の中のあらゆる考えを黙らせ苦しめる恐ろしい幻影を追放し彼女がやってきたこの見知らぬ天国の静かさと香りと暖かさと美しさに驚いていて自分の運命の暗い深淵への新たな転落の前で休んでいるように思われた。

Karolino per larĝe malfermitaj, atentaj, penetremaj okuloj rigardis sian kamaradinon.  Ŝiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de freŝa ruĝo, la buŝo havis koloron de koraloj, la mallumaj okuloj havis brilon junan kaj viglan.  La freŝeco de ĉi tiu virino tamen ne estis plena.  Ĉio en ŝi estis juna kaj almenaŭ ŝajne serena, krom la frunto.  Sur ĉi tiu frunto okulo sperta en legado sur homaj vizaĝoj povus rimarki postesignojn de longa kaj ankoraŭ ne finita historio de vivo, de koro, eble eĉ de konscienco.  Dum la vizaĝo estis juna, freŝa, bela, la frunto sola estis velkinta kaj duone maljuniĝinta.  Ĝi havis sur si apenaŭ videblajn, sed densajn fadenetojn-sulketojn, inter la nigraj brovoj kuŝis senmova kaj videble jam por ĉiam tie fosita sulko.  Malgraŭ la freŝeco de la vangoj, la karmina koloro de la lipoj kaj la riĉeco de ĉi tiu virino, la esprimo de ŝia frunto povus veki ĉe atenta kaj kompetenta esploristo de homaj vizaĝoj tri sentojn: malkonfidon, scivolecon kaj kompaton. 
 カロリーノはその大きく見開いた注意深い見抜くようなその目で自分の友人を見つめていた。彼女の白い頬は生き生きと赤く染まり唇は珊瑚色で黒い目は若々しく活発な輝きを持っていた。この女性の生気はしかし完全なものではなかった。彼女の全てが若々しくその額を除いては少なくとも晴れ晴れとしているように見えた。人の表情を読むことに熟練した目で見ればその額には生活の、心の、恐らくは良心の長くてまだ終わっていない歴史の跡が見られるであろう。顔は若く生き生きとして美しいのにその額だけは色褪せて若さを半ば失っていた。その額にはほとんど見えないが細いしわが濃く見られ黒い眉の間には動かない永遠に刻み込まれた皺が見られた。この女性の頬の生き生きした様子や鮮紅色の唇や豊かさにもかかわらず彼女の額の表すものは注意深く優れた人の表情研究者には3つの気持ち、不信・好奇心そして同情を呼び起こすものであった。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする