
Nun la ŝin pelanta amaso da homoj estis jam en la distance de ne malpli ol dekkelke da paŝoj de ŝi, kaj tia sama interspaco apartigis ŝin de la ruliĝanta grandega veturilo. Sed la amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide.
今や彼女を追っている群衆は数十歩もないほどに迫っていた。そして走ってくる巨大な乗り物と彼女の間も同じくらいの距離にあった。しかし群衆はとても早く走っている乗り物ほどには速くなかった。
Ŝi jam plu ne kuris. Mankis jam al ŝi fortoj, aŭ si decidis en ia ajn maniero meti finon al tiu terura pelado. Ŝi staris kun brusto turnita al tiu flanko, de kiu venis la omnibuso, sed la vizaĝon ŝi turnis al tiu flanko, de kiu kuris la homoj. Nun en ŝiaj okuloj brilis lumo de konscia penso. Oni povus pensi, ke ŝi faras elekton. Kian elekton? Sur unu flanko estas malhonoro, mokado, malliberejo, longaj, eble senfinaj turmentoj, sur la dua estas morto... morto terura, sed subita, fulma.
彼女はもう走っていなかった。彼女は疲れ果てていた、あるいはこの恐ろしい追跡をなんらかの方法で終わらせようと決意したのだった。彼女は胸を乗合馬車がくる方に向けて立っていたが顔は人々の走ってくる方に向けた。今彼女の目には自覚的な思考の光が輝いていた。彼女が選択をしようとしていると思えた。どんな選択なのか? 一方には不名誉、嘲り、牢獄、長い恐らくは終わりのない苦しみ、もう一方には死…恐ろしい、しかし突然の一瞬の死。
Kaj tamen la instinkto de memkonservo videble ne tute ŝin forlasis, la morto ŝajnis al ŝi pli terura ol la homoj, ĉar antaŭ momento ŝi deflankiĝis ja de tiu rekta linio, sur kiu kuris al ŝi la liberigonta morto.
しかしながら明らかに自己保存の本能が彼女を引き留めていた。彼女にとって死は人々よりも恐ろしかった。なぜならほんの少し前に彼女は自由にしてくれる死が走って来る真っ直ぐな線から飛び退いたではないか。
Jes, sed nun ŝi denove komencas retiriĝi al tiu linio; la homo kun la flava lado sur la brusto kurantaŭiĝis el la pelanta amaso, etendis la manon kaj ektuŝis la randon de ŝia tuko. Ŝi eksaltis, stariĝis sur unu el la feraj reloj. Kun vizaĝo levita al la malluma ĉielo ŝi etendis ambaŭ manojn supren. Ŝia buŝo malfermiĝis kaj eligis neklaran ekkrion. Ĉu ŝi ĵetis al la stelplena ĉielo suferplenan plendon, ĉu ŝi elĝemis vorton de pardono, ĉu eble la nomon de sia infano? Neniu klare aŭdis. La homo kun la flava lado sur la brusto, kiun en la unua momento surprizis la subita flankenĵetiĝo de la virino, denove alkuris al ŝi kaj kaptis ŝin je la rando de la tuko. Per fulma movo ŝi forĵetis la tukon kaj lasis ĝin en la mano de la policisto, kaj mem ŝi falis sur la teron.
そうだ、しかし彼女は今またその線に戻ろうとしていた。金色のバッジを胸につけた人が追ってきた群衆から前に飛び出して腕を伸ばして彼女の衣服の端に手をかけた。彼女は跳び上がり、鉄の線路の一本の上に立った。暗い空に向けて顔を上げて彼女は両手を上に上げた。彼女の口が開いてはっきりしない叫び声を上げた。彼女は星でいっぱいの空に向かって苦しみに満ちた不平を言ったのか、許しを請うたのか、子供の名前を言ったのか、誰にもわからなかった。胸に金色のバッジを光らせた人は、最初の一瞬には彼女が突然飛び退いたのに驚いたが、再び駆け寄って彼女の衣服の端を掴んだ。電光の如き素早さで彼女は布を投げ出し、それを警官の手に残し、自身は地上に伏せた。
--Haltu! haltu! --eksonis terura krio el la maso.
止まれ! 止まれ! 群衆から恐ろしい叫びが上がった。
Sed la purpura okulo ne volis obei, ĝi ĉiam flugis antaŭen, kaj la hufoj de la ĉevaloj frapis sur la feraj reloj.
しかし紫色の目は従おうとはせず、前へ前へと飛び、馬のひずめは鉄のレールを叩いた。
--Haltu! haltu! --kriis la amaso senĉese kaj kun terura voĉo. La veturigisto desaltis de sia sidejo, stariĝis, kuntiris per la mano la longajn kondukŝnurojn, kaj per voĉo raŭka de teruro li kriis al la ĉevaloj, ke ili haltu.
止まれ! 止まれ! 群衆は恐ろしい声で叫び続けた。御者は御者台から飛び降り、立ち上がって腕で長い引き綱を引き絞り、恐怖にしわがれた声で馬に向かって止まるようにと叫んだ。
Ili haltis, sed tiam, kiam peza rado kun malgranda frapo jam deŝoviĝis de la brusto de la tere kuŝanta virino.
馬は止まった。しかしその時には重い車輪が小さな衝撃と共に地上に横たわった女の胸を押しやっていた。
Kun tomba silento staris la amaso meze de la belega strato; la vizaĝoj, paliĝintaj de teruro, kaj la brustoj malfacile spirantaj de ekscitiĝo, kliniĝis super la malhela figuro, kiu simile al senmova makulo kuŝis sur la blanka neĝa sternaĵo.
墓場のような沈黙と共にこの美しい通りの真ん中に群衆は立っていた。恐ろしさで顔は青くなり、興奮で胸は息をするのも苦しく、白い雪の上に広がって動かないシミのような暗い姿の上に身を傾げた。
La rado de la grandega veturilo frakasis la bruston de Marta kaj elpelis el ĝi la vivon. Ŝia vizaĝo restis netuŝita, kaj per la vitrecaj okuloj ŝi rigardis la stelplenan ĉielon.
巨大な乗り物の車輪がマルタの胸を砕き、そこから命を追い払った。彼女の顔には損傷がなく、ガラスのようなその目で彼女は星でいっぱいの空を見つめていた。<終わり>