エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

En Hokajdo (13)

2024-08-08 | el mia vivo



En la tago dekkvara en Hokajdo (24-a de junio) Ni vizitis la rigardejon Biwase de la marĉejo Kiritap'pu-situgen, kiun bedaŭrinde kovris densa nebulo, kaj ni povis rigardi la vastan marĉejon tute nebone.



Supran foton mi fotis antaŭ 40 jaroj.


Ni vizitis malnovan domon de Tondenhei, kolonia soldato. Por ekspluati la terenon de Hokajdo en la epoko Meiji oni sendis soldatojn al Hokajdo, kiuj ĉiutage ekzercadis sin kiel soldatoj kaj samtempe laboris ankaŭ kiel agraruloj.



Ni vizitis la herbejon Ayame-ga-hara, kie floris multaj iridoj.




En la loĝkvartalo apud la lago Ak'kesi-ko de la urbo Ak'kesi ni vidis grupon da cervoj.



Kaj vulpon!


Ni tranoktis ne tre malmultekosta hotelo, kie ni manĝis ostrojn krudajn kun vinagro, frititajn, k.a., kiuj estis bongustaj. En la nokto subite ni malsaniĝis. Devis esti toksiĝo pro la ostroj. Tio ofte okazas kiam ni estas laca aŭ malforta. 
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする