エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

Zamenhofa teo

2017-11-04 | 2017 tra Siberio


Cxe la hotelo en Pekino cxiuj karavananoj ricevis po unu kesto, en kiu estis multaj kestetoj de cxina teo. La teo estis farita memore al la cent jaroj de la forpaso de Zamenhof. La kesto estis ne tre malgranda por nia valizo, kaj ni devis redoni gxin al korea esperantisto cxe la flughaveno en Seulo. Iu(j) korea(j) esperantisto(j) acxetis gxin, sed se unu homo portus gxin tuton, li devus pagi imposton (doganon). Por eviti pagi imposton ni kunportis dividitan.



Rekompence ni ricevis la kesteton de la teo kun libreto. En la libreto mallonga klarigo pri Esperanto diverslingve skribigxis. Kesteton de la teo oni vendis cxe la Kongresejo. Mi acxetis kelkajn aldone.

写真はザメンホフ没後100年を記念して作られた中国茶です。エスペラントについて他言語で書かれた小冊子がついています。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Surstrataj trafikoj

2017-11-02 | 2017 tra Siberio
Mi fotis kelkajn tramojn, auxtobusojn, trolebusojn dum la vojagxo.



En Berlino mi veturis per flava tramo.



En Moskvo ni cxefe uzis metroon. Mi vidis bluan tramon.



En Irkutsk mi vidis purpuran tramon.



En Irkutsk trolebuso vidis min.



En Ulanbatoro trolebuso estis blua.



En Ulanbatoro ankaux auxtobuso estis blua, kaj tre longa.



En Pekino mi vidis trolebuson. Certe preskaux cxie mi vidis trolebuson, kiu en Japanio estas tre tre rara.



En pekino mi vidis trolebuson, kiu povas veturi ankaux sen troleo.



En Pekino mi vidis auxtobuson similan al malnova tramo.



En Seulo mi ne fotis auxtobuson, kuvankam ili svarmis sur stratoj.
Jen la lasta foto prezentas kajon de metroo en Seulo. Travidebla septo kun auxtomata pordo disigas homojn de la trajno. En cxiuj stacidomoj de la metroo, kiujn mi vizitis, tia septo instaligxis. Estas bonega sistemo por gardi ekz. vidhandikapitojn kontraux falo al relvojo.

En Pekino kaj en Seulo oni ofte proponis sian sidlokon al mi, kiu estas iom maljuna. En Pekino la konduktoro de auxtobuso devigis junulon cedi la segxon al maljunulo.

ベルリン、モスクワ、イルクーツク、北京で撮った市街電車・バス・トロリーバスの写真です。ソウルの地下鉄では私の見た限りではすべての地下鉄駅にホームドアが設置されていました。北京・ソウルではよく席を譲られました。北京では車掌さんが若い人を立たせて高齢者を座らせていました。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Al Japanio, heimen!

2017-10-31 | 2017 tra Siberio


La 30-a de julio, la fina tago de la vojagxo tra Siberia.
Niaj valizoj estis plenplenaj, do mi devis porti surdorse iom da ajxoj.
Tuj apud nia hotelo trovigxis bushaltejo al la flughaveno. Per unu kaj duonhora veturado ni bonorde atingis la flughavenon.



Ni bonorde akiris biletojn, bonorde deponis la valizojn, bonorde tagmangxis en restracio, bonorde eliris el Koreio.
En la flughaveno mi acxetis kelkajn dolcxajxojn uzante restan sumeton de koreaj monbiletoj.
Ni bonorde atingis Japanion, bonorde ricevis la valizojn.
Vespere ni bonorde eniris en nian hejmon.
Post kelkaj tagoj mi ekverkis raporton pri la vojagxo en mia blogejo.

7月30日、順調に日本に帰り着きました。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

L lasta tago en la UK

2017-10-29 | 2017 tra Siberio


En la 29-a de julio okazis la solena fermo. La fino de la Kongreso.
Jen kelkaj impresaj aferoj en la ceremonio:
- La partoprenantoj de la Infana Kongreso estis rekorde multaj, pli ol 70. Ili vicigxis sur la podio. Estonteco de Esperanto estas promesata, cxu ne?
- La kantisto JOMO gvidis kantadon. Li montris la tonon per altecon de sia mano. Ni, cxiuj partoprenantoj povis facile kanti dank' al JOMO.
- Kutime en la komuna kantado de "La Espero" la anoj de la internacia koruso kantas sur la podio. Mi mem jam spertis tion en Bonaero. Sed cxifoja korusgvidanto ne sciis tion. Kelkaj korusanoj iris al la antauxa loko de la halo, sed ne povis suriri sur la podion sen indiko de la gvidanto.



Post la finigxo de la Kongreso mi kun mia edzino vizitis La vilagxon "Namsangol Hanok". Oni povas eniri en cxi tiun tre interesan lokon senpage. En la "vilagxo" kolektigxis kelkaj tradiciaj popoldomoj. Ni povas vidi, studi, ecx sperti korean tradician vivon.





En la kafejo en la Vilagxo mi trinkis korean tradician teon "Omijxa", kvingusta teo. Gxi havas kvin gustojn, dolcxa, acida, akra, sala kaj amara.

En la hotelo ni arangxis por reveni hejmen. Niajn pakajxojn plenplenigis donacoj de s-ino K, nia vjetnama amikino kaj kelkaj ajxoj (dolcxajxoj, libroj, k.a.), kiujn ni mem acxetis.

ソウルで行われたエスペラント世界大会の最終日、閉会式がありました。午後は南山コル韓屋村という所へ。入場無料ですが、韓国の伝統家屋が集められていて、かつての生活をしのぶことができます。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

La sepa tago en la UK

2017-10-27 | 2017 tra Siberio


En la 28-a de julio mi cxeestis en la Paroliga Leciono la fina. La gvidanto donis al ni po unu folion de papero, sur kiu skribigxis duono de unu proverbo. Ni devis sercxi iun, kiu portas la alian parton de la proverbo. La fina leciono estis maniero de deklamo, rakontado. Kiam ni rakontas, cxiam imagu kaj observu la reagon de la auxskultantoj.

Post la Leciono, antauxtagmeze mi havis liberan tempon. Mi babilis kun kelkaj esperantistoj.

Psttagmeze mi cxeestis en la ekzerco de internacia koruso, kiu iom longe dauxris.



La prelegon "La naskigxo de Hangulo" mi ne bone komprenis.
En la auxkcio tre bone auxkciis la auxkciisto s-ro Tonkin, sed mi auxkcie acxetis nenion.



Vespere okazis Internacia Arta Vespero kaj Azia Vespero. Multaj aziaj junuloj ludis, dancis, kantis, jxonglis, ... Mi kantis en la Internacia Koruso.

En cxi tiu tago iom pluvis. Mi perdis sakon de mia ombrelo.

7月28日、会話教室、国際コーラスの練習、ハングルの誕生についての講演、競り市などに出て、最後は国際芸術の夕べ。芸術の夕べはアジアの夕べを兼ねていて、東南アジアなどの若い人がたくさん出演しました。私もコーラスで歌いました。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

La sesa tago en la UK

2017-10-25 | 2017 tra Siberio


En la 27-a de julio mi cxeestis en la Paroliga Leciono. Ankaux en cxi tiu tago ni havis hejmtaskon: porti por si specialan ajxon aux memoron. Certe ne malmultaj partoprenantoj ne partoprenis en la antauxaj lecionoj, kaj ne portis la taskon. Ni faris trihomajn grupojn, kaj en la grupo cxiuj montris kaj klarigis pri la ajxo. Mi portis busxon el papero (origamio) kaj kraligis pri mia agado de Esperanto kun origamio. Alia ne havanta ajxon parolis pri sia studkajero de Esperanto, La tria parolis pri la stacidomo cxe la landlimo de sud- kaj nord-koreioj.
La dua ludo estis divenado de ajxoj en fotografajxoj. La tria ludo estis divenado de realaj ajxoj.
Kio estas supra stranga ajxo?
Gxi estas nuksorompilo. Oni efektive sukcesis rompi nukson, ecx mangxis gxin.

Post la leciono mi havis suficxe da libera tempo, vagadis inter libroj en la libroservo. Mi acxetis kelkajn librojn: Rusa Noveraro, Vage tra la dimensioj, Verdeskaj Pensoj, Knedu min Sinjorino!, ktp. pri kiuj mi iam raportos en cxi tiu blogo.

Posttagmeze mi cxeestis en la internacia koruso.



Mi cxeestis ankaux en la Preparkunveno de la Pontkunveno. Temas pri la unuigxo de Korea duoninsulo. Bedauxrinde mi ne povis partopreni en la Pontkunveno, kiu okazis en la 28-a en la Parlamento.

Ni vespermangxis en la restracio en la unuversitato. La mangxajxo estis ne malbona kaj tre malmultekosta.

Vespere okazis koncerto de Maju, kies metalece brua sono ne placxis al mi. Do mi cxeestis ne gxis la fino.

大会5日目、会話教室では奇妙な物を見てみんなでその用途を推理し合いました。そのあとは時間が空いたので大会本屋さんで何冊かの本を買いました。午後は国際コーラスの練習。韓国統一のための会議(翌日に国会で行われた)の準備会議に参加し、夕食を大学食堂で食べました(大きなチキンカツ定食が200円!)。夜はエレキギターなどを使ったコンサート。あの金属的で激しい音は好きになれません。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

La kvina tago en la UK

2017-10-23 | 2017 tra Siberio


En la 26-a de julio, merkredo, ne malfermis la kongresejo. Okazis tuttagaj ekskursoj, al kiuj ni ne aligxis. S-ino P, nia nova amikino, kun kiu ni konatigxis en la trasiberia karavano, invitis nin al ekskurso en Seulo. Sxi kun sia amikino s-ino J, kiu ne parolas Esperanton, sed bone parolas la Japanan, matene venis al mia hotelo.
S-ino P ankoraux ne bone parolas en Esperanto, do cxefa lingvo en cxi tiu tago estis la japana.
Per la auxto de s-ino P ni, s-inoj P, J, mia edzino kaj mi, unue vizitis japanan ambasadrejon, antaux kiu staras "La statuto de la knabino", simbolo de la sekssklavinoj (nomataj "konsolistinoj") de la japanaj armeoj.



Okazas cxiumerkrede la mitingo kontraux japana registaro, kiu neniam agnoskis perfortan mobilizadon de la sekssklavinoj. Ankaux cxi tiu tago gxi okazis. Pli ol 500 homoj laux mia impreso cxefe junuloj kolektigxis.



Ni vizitis la muzeon de An Jung-geun (安重根), kiu estis fervora kristano kaj movadis por sendependeco de Koreio. En la 1909 li mortigis japanan politikiston, gravulon ITO Hirobumi.



Mi acxetis japanlingvan version de lia auxtobiografio, kiun li verkis en la malliberejo.





Ni iris al la kvartalo Insadong (仁寺洞). Tagmangxo estis tre bongusta. Poste ni trinkis korean tradician teon, teo de jujubo. Kaj acxetis la dolcxajxon nomatan "barbo de dragono" por disdoni al niaj japanaj amikoj.
La teo de jujubo tre placxas al mi. S-inoj P kaj J helpis nin acxeti sekigitan jujubon.
Nia speciala ekskurso finigxis. Mi tre dankas al la s-inoj.

水曜日は大会行事はなく、1日遠足が行われます。参加申し込みをしていなかったのですが、旅行中に知り合った韓国人女性が友だちと2人で我々を案内してくれました。日本大使館前の少女像と、その場で毎週水曜日に行われている抗議集会を見学、そのあと安重根の博物館を見てきました。仁寺洞で昼食、韓国茶を飲み、竜のひげというお菓子を買いました。伝統茶の1つナツメ茶の材料、乾燥ナツメを買って、この特別な一日が終わりました。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

La kvara tago en la UK

2017-10-21 | 2017 tra Siberio


En la 25-a de julio mi cxeestis en la Paloriga Leciono. Ni havis hejmtaskon: portu du malfacilajn vortojn, kiujn supozeble cxiuj partoprenantoj ne konas. Mi portis la vortojn "limako" kaj "parvenuo", ecx faris verketon "Limarko subite parvenuis kaj farigxis heliko (domposedanto)", sed tio estis superflua. La gvidanto dividis nin en tri homajn grupojn. Ni skribis de ni portatajn vortojn sur la tabulo. Cxiuj grupoj devis preni unu vorton, kiun cxiuj grupanoj ne konas. Mi ne trovis prenindan vorton, cxar el cxirkaux 20 vortoj mi ne konas nur "apiko"n, kiun jam donis la gvidanto al alia grupo. La gvidanto diris al mi, "Vi estas terura!", kaj li mem skribis tri vortojn sur la tabulo, el kiuj mi ne konis "sxelko"n. Ni en la grupo divenis la signifon de la nekonata vorto. Tio estis la unua ludo. Iu euxropano supozis, ke sxelko estas sxirmilo de mara vesto. Alia kontrauxis, cxar sxirmilo de mara vesto estas konko, do ne povas sxelko. Mi proponis ilon por terkulturo, sed gxi estis ne gxusta kompreneble.
Sekvantajn du ludojn mi jam spertis antauxe, en Bonaero.



En cxi tiu tago mi partoprenis en la Internacia Koruso, en la kunsido de KAEM (Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado) kaj en la kunsido de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj).
En la kunsido de KAEM raportis siajn movadojn junuloj el Filipinoj, Tajlando, Indonezio kaj Orienta Timoro. Ekestis fresxa vento en orienta Azio.
En la kunsid de LIBE mi eksciis, ke en Koreio pli ol 40 (!) blinduloj nun lernas Esperanton.

S-ro G, korea esperantisto, kiu antauxe vizitis mian urbon, invitis kelkajn japanajn esperantistojn el nia regiono (Tokai) al vespermangxo. En malgranda sed tre eleganta restracio en Norda Monto ni mangxis bongustajxojn, sasximio (kruda fisxo), kimcxio (peklita blasiko kun rugxa kaj pika kapsiko), Jxijximi (korea flano) kun salikoko, Samgye-tang (fama korea kokajxo)... Ni gxuis ankaux vesperan pejzajxon de Seulo. Kaj trinkis korean alkoholajxon ne tre fortan (Makgeolli), kantis, iom bruis...

ソウルで行われたエスペラント世界大会4日目、会話教室・国際合唱団・アジアのエスペラント運動・盲人エスペラント運動の会に参加しました。夜は韓国人エスペランチストの招待でおいしい食べ物でお腹いっぱいになりました。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

La tria tago en la UK

2017-10-19 | 2017 tra Siberio


En la 24-a de julio ni matenmangxis en restracio apud la hotelo kun s-ino K, vjetnama esperantisto. Sxi estas mia kvazauxa filino. Sxi devis reveni hejmen hodiaux. Aperis s-ro D, korea esperantisto, amiko de s-rino K.
Ni per taksio iris al la kvartalo de orientaj medikamentoj. S-ro D bone helpis s-inon K en acxetado. Sxi acxetis medikamenton el panako kaj kelkajn ajxojn. Post tagmangxo ni adiauxis s-inon K cxe la bushaltejo al la flughaveno.

Mi ricevis niajn pantalonojn lavitajn cxe la lavejo kaj iomete ripozis en la cxambro.

Iom malfrue iris al la kongresejo. Mi partoprenis en la Paroliga Leciono Meza. Mi antauxe spertis cxi tiun lecionon en Bonaero, 2014. Mi atendis kapti unuikajn, interesajn, amuzajn instrumetodojn de Esperanto.
Unue ni, cxiuj lernantoj devis kapti iun kaj reciproke sinprezentis. Cxi okaze ni devis paroli ne nur la nomon, sed ion alian por interesi alparoliton. Ekz. pri vidindajxoj de sia urbo.
Due la gvidanto donis al ni paperon, sur kiu estis presitaj dudek kvin simplaj demandoj en la formo 5 x 5. Ni kaptis de unu lernanto-kolego unu jeson aux neon el la demandoj, kaj markis sur la papero. Ripetis samojn, kaj kiam farigxis unu linio sur la papero per samaj kvin signoj, estas "Bingo!". Mi facile kaptis 4 neojn sur unu linio, kaj lasta demando estis "Cxu vi kredas, ke se oni volas ion, gxi nepre realigxos?". Mi al kvar homoj demandis, ili cxiuj donis al mi jeson!



En la sama cxambro okazis la dua prelego de s-ro So Gilsu pri la historio de Koreio. La cxambro estis tro malvasta, kaj oni intersxangxis la ejon kun alia programero en najbara cxambro. La prelego temas pri la historio gxis nuntempo.

Sekvanta programero estis komuna fotado. Najbare de mi sidis s-ro Reza el Tajvano. Mi demandis lin, kia sezono estas la plej oportuna por viziti lian landon. Li respondis, ke vintro estas la plej bona sezono, cxar ne varmege, estas novjarfesto laux luna kalendaro. Plue li emfazis, ke en Tajvano mangxajxo estas tre bongusta, kaj tajvananoj estas tre amikemaj al japanoj kvankam Japanio antauxe koloniis la landon. Mi deziras viziti lian landon, eble post du-tri jaroj.



Ni revenis al la hotelo. Survoje ni acxetis frititan kokajxon, bieron, legomon, kukon... por la vespermangxo.

エスペラント世界大会第3日目。午前中はベトナムのKさんの買い物などに付き合う。韓国のDさんが親身に世話をしてくれた。午後はまず会話教室。次は韓国史についての講演の後半、最後は全体写真。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

La dua tago en la UK

2017-10-17 | 2017 tra Siberio


Matene en la 23-a de julio ni ekiris el la hotelo al la kongresejo. Unue ni devis piediri al la stacidomo de la metroo fora je cxirkaux 200 metroj. Pluvegis. Mi, precipe mia pantalono malsekigxis. Per metroo ni veturis, kaj ankoraux devis piediri al la kongresejo en pluvego cxirkaux 300 metrojn. Mi plie malsekigxis.
Antauxtagmeze okazis solena malfermo, pri kiu mi ne havas specialan menciindajxon.
Post la solenajxo mi kun mia edzino iris al la restracio de la universitato, en kiu okazas la UK. Estis longega vico de mangxontoj, do mi rezignis mangxi tie, kaj sola iris al la cxambro de la internacia koruso.



La koruson gvidis korea esperantistino. Ni kantis la japanan kanton "La hejmloko".
Mi intencis kanti en la arta vespero, sed cxi-foje la arta vespero iom alia ol la kutimaj kaj ne estis provludo. Verdire mi iom perdis lertecon de kantado pro tio, ke mi ne ekzercis min en kantado dum la vojagxo, plie post longa vojagxo mia vocxo iom malbonigxis. Do por mi estis felicxe ne kanti en la arta vespero.



Mi cxeestis en la prelego "Interesa esprimo de korea lingvo".
Ekzemple en la korea "nai meoktta" signifas laux rekta traduko "mangxi agxon", sed vere signifas "agxo pliigxi, maljunigxi". En la japana lingvo trovigxas sama esprimo.
En la korea "mulmeoktta", rekte tradukite "mangxi akvon", signifas "malsukcesi". Tia esprimo ne trovigxas en la japana.
La cxambro de la prelego estis tro malvasta, estis plenplena per cxirkaux 40 auxskultantoj. Ankoraux cxirkaux dek homoj auxskultis cxe la enir-pordo. Ankoraux ne malmultaj rezignis auxskulti.



Mi cxeestis en la plerego pri korea historio. S-ro SO Gilsu per flua esperanto klarigis tre koncize kun multaj lumbildoj pri la historio de antikva tempo gxis la invado de Japanio en 16-a jarcento.

Ni promenis en la stratoj apud la kongresejo por trovi mangxejon. Du euxropaj esperantistinoj demandis min, kie estas la restracio de legomoj. Certe por vegetaranoj estis tre malfacile mangxi korean mangxajxon. Konsultante mapon mi trovis la restracion, sed gxi ne malfermis. Mi ne scias, kion ili trovis por vespermangxo. Ni mangxis mallegomojn.



Vespere mi spektis korean kanton, dancon, ludon de korea luktosporto, ktp. en la Nacia Vespero.

Finigxis la dua tado de la UK.

ソウルでのエスペラント世界大会第2日です。午前中は開会式。午後は「韓国語のおもしろ表現」と「韓国の歴史」の2つの講演会を聴き、国際コーラスに参加しました。夜は韓国芸術の夕べでした。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

La unua tago en la UK

2017-10-13 | 2017 tra Siberio


Matene en la 22-a de julio mi promenis cxirkaux la hotelo. Trovigxis surstrata bazaro, kie oni vendis diversajn ajxojn, cxefe cxiutagajxojn.
Lavado de vestajxoj estas unu el gravaj probremoj de longa vojagxo. La hotelo ne havas servon por lavado, do mi sercxis lavejon. Promenante tra la surstrata bazaro, mi trovis etan lavejon.
En la cxambro de la hotelo mi aperigis sur mia "iPad" mallongan frazon "Kiam mi povos ricevi la lavitajn vestojn?" en korea lingvo. Por tio mi utiligis la tradukilon de Google.
Portante niajn du pantalonojn kaj iPad kun la frazo, mi vizitis la lavejon. Bonorde mi sukcesis konfidi la pantalonojn al la lavisto. Aliajn vestajxojn, subvestoj, cxemizoj, ktp, ni mem lavis.

Posttagmeze mi iris al la kongresejo, registris nin en la Kongreso, ricevis kongresan libron kaj aliajn, renkontis kelkajn konatojn. La kongresejo estis iom malvasta, mankis ripozejo, kaj ekstere estis tre varme, do mi ne atendis la komencigxon de la Movada Foiro/Interkona Vespero.

Mi revenis al la hotelo je la 17:00. Mi legis la kongresan libron, studis mian planon en la Kongreso.
Mia vjetnama amikino venis. Kiam mi vojagxis en Vjetnamio en la jaro 2001, sxi multe zorgis min en la urbo Ho-Chi-Minh. Nun sxi estas mia kvazauxa filino. Sxi portis multajn donacojn al mi.

7月22日、午前中はホテル周辺を探検しました。にぎやかな市場を抜けていくと小さなクリーニング店がありました。ホテルに戻って iPad でグーグル翻訳にアクセス、「いつできますか?」を韓国語で表示してズボンと一緒に持っていきました。
午後は大会会場へ。登録をして資料を受け取って、夜の行事には参加しないでホテルに戻りました。
ベトナムの友だちが贈り物をいっぱい持って現れました。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

La lastaj programeroj de la karavano (2)

2017-10-11 | 2017 tra Siberio


Finigxis la ekskurso al la landlimo. Ni revenis la hotelon, kie la ekskurso komencigxis.
Matene en cxi tiu hotelo ni trinkis kafon multekostan je 12,000 uxonoj (cxirkaux 9 euxroj), rabatite al 3,000 uxonoj, do kvarone malmultekoste, por ordinara prezo.
En cxi tiu hotelo mi vidis necesejon, kiu havas kuveton kun auxtomata dusxo por lavi la postajxon. Tiuspeca necejkuveto estas populara en Japanio, trovigxas ecx en mia hejmo. Sed gxis tiam mi neniam vidis gxin en eksterlando, ecx en Euxropo.



Du koreaj karavananoj prenis nin per sia auxto. Survoje mi trovis "JEI"-on, sed gxi ne estis Japana Esperanto-Instituto.



Ni iris al "Namsan: suda monto", kie trovigxas korea restracio. Jen estas la lasta programero de la karavano, vespermangxo kun koreaj esperantistoj. Kolektigxis entute cxirkaux 20 esperantistoj, el kiuj estis italo kaj cxino. Ni mangxis korean mangxajxon ”pibimpap” (rizo kun legomoj).



Post la vespermamgxo, finigxo de la karavano, S-ro Ou, korea karavanano, per sia auxto veturigis nin (mi, mia edzino, pola esperantisto kaj cxina esperantisto) al la Norda Monto. De sur la monto ni vidis noktan pejzajxon de la urbego Seulo. La cxina esperantisto diris, "En Cxinio oni devas pagi por eniri en cxi tian bonan lokon!".
Morgaux komencigxos la UK.

板門店から帰り、夜は最後のプログラムの夕食会。夕食後は韓国のオウさんの案内で北山からの夜景を楽しみました。

コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

La lastaj programeroj de la karavano (1)

2017-10-07 | 2017 tra Siberio


En la 21-a de julio ni, ses nekoreaj karavananoj per subtera trajno iris al iu hotelo, kie ni registrigxis en la speciala ekskurso al la landlimo. En la auxtobuso estis multaj turistoj, el kiuj estis ne malmultaj japanoj. Gvidis nin du cxicxeronoj, anglalingva kaj japanlingva. Unue la anglalingva cxicxerono parolis, kaj sekvis la japanlingva resumo. La japanlingva cxicxerono aldone parolis pri diversaj aferoj. Unu el esperantistoj plendis, ke nur japanlingva cxicxeronado estas ne justa, cxar anglan cxicxeronadon li ne bone komprenis.
Ni vizitis la muzeon pri la Korea Milito. Ni sekvis la tutan progreson de la Korea Milito. Ni vidis grandan liston de la mortintoj.



Entute 17 landoj partoprenis kiel membro de la armeoj de UN. La milito ankoraux ne finigxis, sed nur pauxzas.

Ni vizitis la parkon "Iimjingak: 臨津閣", kie ni vidis nordan parton de Koreio, la ponton sur la rivero Imjin, nerealigitan stacidomon de trakoreia fervojo, rustigxintan lokomotivon...



Kaj ni vizitis la landlimon Panmunjom:板門店. Estis permesate foti nordan parton, sed ne sudan parton.



Ni eniris la domon, kie okazas kunveno de ambaux tendaroj, suda kaj norda. Sur la tablo montrigxas la limo per mikrofonoj. Ni eniris nordan parton en la domo.



Kaj tra la fenestro ni vidis la limon konstruita per betono. En la foto dekstre estas suda parto, maldekstre norda parto. Laux la unua plano de s-ro SO Gilsu ni estis piede transirinta la limon.
La suda tendaro proponis al la norda, ke ili havu kunvenon en la tago, kiam ni vizitis la landlimon. Sed la norda tendaro nenion respondis. Se okazus la kunveno proponita, ni ne povus viziti Panmunjom.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Al Koreio

2017-10-05 | 2017 tra Siberio


Frumateme en la 20-a de julio ni ekiris de la hotelo al la flughaveno de Pekino. Ni bonorde eliris el Cxinio, flugis al la flughaveno Gimpo, Seulo. Bonorde ni eniris en Koreion. Aviadilo tre rapide veturas kompare al trajno. Ankaux en Koreio estis tre varme.
Cxe la flughaveno Gimpo koreaj karavananoj disigxis, revenis hejmen. Ili ne povos partopreni en morgauxa programo viziti la landlimon. Ses nekoreanoj, du japanoj, du hispanoj, polo, nederlandano, kune veturis al la hotelo, kie ni logxos dum la Kongreso. S-ro So dauxre gvidis nin.
Mian cxambron rezervis iu korea esperantisto, amiko de mia amikino. Sed en la listo de la logxantoj de la hotelo mia nomo ne ekzistis. Felicxe en la hotelo ankoraux estis ne okupita cxambro, do mi mem rezervis la cxambron surloke.
S-ro So gvidis nin por vivi cxi tie. Unue li montris al ni kiel ni povas acxeti la bileton de la subtera trajno. Poste li prezentis simplan restracion, kiu havis nur kvin kuirajxojn en la menuo kun fotoj, do tre facile mendeblajn. Li prezentis ankaux vendejon de pano, sandvicxo, kuko, kie ni povas acxeti matenmangxon.
Mi promenis cxirkaux la hotelo, trovis multajn restraciojn, kaj kelkajn malgrandajn cxiovendejojn.
Jen komencigxis dektaga vivo en Seulo.
La karavano finigxos morgaux.

7月20日、北京から金浦空港に飛び、ソウルに着きました。友だちの友だちが予約してくれたはずのホテルには私の名前がありませんでしたが、空いた部屋があったのでここで約10日間の生活です。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

La kvara tago en Pekino (2)

2017-10-03 | 2017 tra Siberio






Posttagmeze ni vizitis la muzeon pri nacioj en Cxinio. En Cxinio logxas 56 nacioj. En la muzeo, kiu havas tre vastan terenon, ekspoziciigxas tipaj domoj de la nacioj. Por mi estis tre interesa muzeo. Mi promenis vizitante cxiujn domojn, sed estis tro varmege, sxvitige, do bardaux mi estis tre laca. De tempo al tempo ie en la muzeo okazis koncerto de nacia muziko, mi nur auxdis tion.



Ni spektis cxinstilan cirkon. Interalie tre emocia estis la spektaklo de motorcikloj. En ne tre granda globo el metala reto kuregis motorcikloj, du, tri, ... fine kvin!



Vespere ni vizitis iaman logxejon de la intelektulo, sxtata oficisto Ji Yun (紀 昀 1724 - 1805). Mi nenion sciis (ankoraux nun scias preskaux nenon) pri cxi tiu erudito.



Pli multe interesis min la sxtona monumento, kiu montras, ke cxi tiu loko estis sekreta (kasxita; subtera laux cxina kaj japana esprimo) komunikejo de cxina komunista partio.

Per vespermangxo en cxina restracio, finigxis niaj pekinaj tagoj.

午後は中華民族院という、広い敷地に56民族の伝統家屋が建てられているところを見学。私が最も興味を引かれるところなのですが、広い敷地を歩くのには暑くて参りました。そのあとは雑伎団の公演を見て、紀 昀という18世紀の思想家の旧居を見学して北京の4日間が終わりました。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする