エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

En Hokajdo (7)

2024-07-26 | el mia vivo


En la oka tago (18-a de junio) en Hokajdo ni vizitis tri muzeojn en la urbo Abasiri.
La unua estis La Muzeo de nordaj popoloj. En la norda, malvarmaj regionoj loĝis kaj loĝas diversaj etnoj, kiuj havas siajn proprajn historiojn kaj kulturojn kaj influas/is reciproke. En la muzeo oni prezentas ilin laŭ diversaj temoj, do ne laŭ apartaj etnoj.


Ekzempre pri vestaĵoj: vestaĵoj el felo de boaco estas tre utila kontraŭ malvarmo.


Vestoj el haŭto de intesto de fokedo (Eskimo en Kanado, Inuito en Alasko) havas akvoimunecon.


(maldekstre) Vestaĵo el haŭto de fiŝo (Nanai aŭ Hezhen en Ĉinio) estas mola, glata kaj akvoimuna.
(dekstre) Vestaĵo el arboŝelo.


Dekstre estas bunta vestaĵo, kiu estas kontraŭfrosta vesto por virino (Inuito en Alasko). Pro la granda kapuĉo la virino povas vesti sin kun sia bebo sur la dorso. La desegnoj kaj la ornamaj materialoj montras komercadon kun eŭropanoj.


Supre prezentiĝas la domo el ligno de Eskimo en Alasko, kiu estas vertikala truo. Oni eniras en la domon tra la maldekstra longa koridoro kaj ronda truo de la planko. Tiamaniere gardis la internan varmecon. Alie estis diversaj loĝejoj en la nordaj regionoj: Tendo por nomodo, domo el glacibrokoj (iglo) de Inuito, Domo el ligno kun tenejo altplanka por longe loĝi en fiksita loko, k.a.


Oni prezentas spiritan vivon de la nordaj etnoj. Ĉe la centro de supra foto staras totemo, kiu estas la simboro de iu gento.


Dekstra nigra figuro estas la kostumo de ŝamano. Ĝenerale la kredo de la nordaj popoloj estis animismo, en kiu ĉiu ajn estaĵo havas animon.


Diversajn maskojn oni uzis en la religia ceremonio.


Muzikiloj estis gravaj iloj por ŝanĝi la ĉiutagan vivon en la religian etoson.


Alie en la muzeo prezentiĝas multaj interesaj aferoj, ekz. la vivo de infanoj, la iloj por kapti animalojn aŭ fiŝojn, iloj por fari ilojn, manĝaĵoj, laborado, Tradiciado de la kulturo, vivmaniero, artaĵoj k.a. al la nuntempo...



La dua muzeo estis Muzeo de Drivaj Gracioj. En la Oĥotska Maro en vintro drivas multegaj gracioj, kiuj albordiĝas al la marbordo de Hokjdo, kvankam la latitudo de ĉi tiu parto proksimume egalas al norda parto de Italio.
Kial multe aperas glacio en ĉi tiu parto en la terglobo, iom malfacile klarigi ĉi tie, do mi prezentas nur kaekajn interesajn aferojn en la muzeo.


Oni prezentas la bestojn, kiuj vivas en la glacia maro.



Ni spertis la malvarmecon en speciala ĉambro, kie estis minus 15 grada. Ni portis mantukon malsekigitan, kiu rapide frostiĝis en la ĉambro.


La tria muzeo estis la Muzeo de la Prizono, kie antaŭe (1890-1983) estis la prizono de Abasiri kaj nun restas multaj konstruaĵoj, kiujn utiligante oni malfermis la muzeon.


Ĉe la enirejo de la prizono staras la gardisto.


La ĉefa domo estis konstruita disradie, tial ĉe ĝia centro la provoso povas observi ĉiujn direktojn, ĉiujn koridorojn.


Estis multaj ĉambretoj por la malliberuloj. Post la ligna septo en profundo de la ĉambro troviĝas necesejo.


Alie estas malgrandaj domoj.



Ĝi estas ĉelo por puni.


Estis banejo, kie la malliberuloj devis bani sin en la ordo laŭ la ordono de la provoso. Dek kvin malliberuloj unue banis sin dum tri minutoj, kaj purigas sin dum tri minutoj, dua banado dum tri minutoj, lavi la vizaĝon dum tri minutoj. Tiamaniere kviono da tuta malliberuloj povis bani sin en unu tago.


La malliberuloj devis labori por ekspluati la sovaĝan trenon (ĉefe por konstrui vojon).


Oni konstruis provizoran domon por malliberulo-laboristoj.



Estis la agro, kie laboris la malliberuloj. Ĝia moderna tekniko multe kontribuis al la  evoluo de japana agrikulturo.

Nu en ĉi tiu tago ni multe lernis pri diversaj aferoj, kaj iom lacaj ni tranoktis en iu turisma hotelo.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(187)

2024-07-25 | Marta


--- Dirante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi diris la veron; eĉ plie, se mi havas la rajton rigardi min kiel kompetentan, mi povas diri kun certeco, ke vi posedas videblan talenton por la plumo.  Via stilo donas sufiĉe fortan pruvon de tiu talento, ĝi estas kerneca, vigla, en multaj lokoj plena de vervo kaj de fajro.  Sed... kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba talento restas en stato... pardonu al mi la esprimon... en stato rudimenta, neprilaborita.  Al via talento mankas la apogo de lernado, mankas la helpo, kiun povas doni nur la sciado de la tekniko de verkado.  La ambaŭ lingvojn, kun kiuj vi ĉi tie havis aferon, vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili tiel, kiel postulis la objekto kaj la scienca nomenklaturo.  Eĉ plie, granda parto de la alta literatura lingvo, kiu uzas multe da esprimoj ne ekzistantaj en la ĉiutaga vivo, estas al vi videble tre malmulte konata.  De tio venas la oftaj interŝanĝoj de vortoj, neĝusteco de la esprimoj, neklaraĵoj kaj stilaj konfuzaĵoj.  Per unu vorto, talenton vi havas, sed vi lernis tro malmulte, kaj la arto de verkado, eĉ se ĝi volas limi sin nur per farado de tradukoj, nepre postulas certan sufiĉe vastan amplekson da farita lernado, certan sufiĉe ampleksan sciadon komune sciencan kaj speciale teknikan... 
 あなたの翻訳には良い面がないというわけではないことを申し上げ、なお本当のところを申し上げますと、もし私がこう言っても宜しければ、あなたは書くことに明らかな才能をお持ちだと確信しております。あなたの文体がその才能を強く証明しています。それは簡潔で生き生きしていて、各所で活気と熱気に満ちております。しかし…私があなたの仕事から見るところではそのあなたの確かな才能は、こんなことを言うことを許していただきたいのですが、初歩的で未熟なところに留まっているのです。あなたの才能には学習による支えや著作の技術を習得してこそ可能な補助が不足しているのです。あなたが扱った2つの言語をあなたはあまりにも知らなくて主題や科学的な用語が要求するようにはその言葉を扱うことができないのです。さらに多くの表現で使われている高度の文学的な言葉の大部分は日常生活の場では使われていないので、確かにあなたはほとんど知らないのでしょう。そういったことからしばしば言葉が入れ替わったり表現が正しくなかったり明確でなかったり文体が混乱していたりしています。一言で言えば、才能をあなたは持っていますがしかしあなたはあまりに学んでいません。著作の技術というものはたとえそれが翻訳だけに限っても十分に広い学習と科学とそしてとりわけ技術の十分に豊富な知識とを要求するものなのです

Dirinte ĉion ĉi tion, la libristo silentiĝis, kaj nur post kelka momento li diris plue: 
 これだけいってしまうと書店主は黙ったがしばらくしてさらに続けた。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

En Hokajdo (6)

2024-07-24 | el mia vivo

En la sepa tago (la 17-an de junio) en Hokajdo Ni vizitis la "centron de la vizitantoj" de Kawayu, kie oni prezentas la historion de la tero en la regiono Akan-Masyu kaj la kreskaĵojn, bestojn, k.a.


En la regiono troviĝas tri kaldronaj lagoj. Maldekstre (okcidente) la lago Akan-ko kaj malgrandaj lagoj Panketo kaj Penketo, centre Kus'syaro-ko, dekstre (oriente) Masyu-ko. En la lago Kus'syaro-ko estas insulo, kiu estas malnova vulkano en la kaldrono. Apud la lago Akan-ko troviâs la monto O'Akan-dake, kiu estis vulkano en la kaldrono, kaj kiu fariĝis granda kaj disigis la kaldronan lagon en la tri lagojn nunajn. Ankaŭ apud la lago Masyu-ko troviĝas la monto Masyu-dake, iama vulkano en la kaldrono.




Ĉirkaŭ la centro estas promenvojo en arbaro, laŭ kiu multe floris Gozen-tatibana.





Ankaŭ multe floris Iso-tutuji.



Apud la lago Kus'syaro-ko staras la monto Iou-yama (la vorto Iou signifas sulfuron), kiu ankoraŭ nun vivanta kaj kelkloke ŝprucas gaso de sulfuro.


Ĉi tie iam oni ekspluatis sulfuron, kio multe kontribuis al la rapida prospero de la regiono en la epoko Meiji.


Ni vizitis ankaŭ la lagon Masyu-ko. Feliĉe estis serena tago, kaj tre bone videblis la lago, kvankam la lagon ofte kovras densa nebulo.

コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(186)

2024-07-23 | Marta

Ŝi alpaŝis al la libristo, kiu leviĝis kaj, ĵetante rigardon sur la troviĝantan en la magazeno nejunan homon, etendis al ŝi la manon.  Marta rimarkis lian ĝenatecon, sed ŝi pensis, ke la kaŭzo de tio estas la ĉeestado de flanka persono.  Tamen tiu lasta ŝajnis tute enprofundigita en la legadon; de la loko, sur kiu kontraŭ la libristo staris Marta, la nekonatulon apartigis interspaco de dekkelke da paŝoj. 
 彼女は書店主に近寄った。彼は立ち上がって店の中にいる若くはない人に視線を投げながら彼女に手を差し伸べた。マルタは彼が少し困っている様子に気づいたが、それは無関係な人がいるせいだと考えた。しかしその人は全く本を読むのに夢中なようで書店主に向かってマルタが立っている場所からは十数歩も離れていた。

Marta profunde ekspiris kaj demandis mallaŭte: 
 マルタは深く息をして小声で尋ねた。

--- Ĉu vi tralegis mian manuskripton? 
 私の原稿は読んでいただけましたか?

--- Mi tralegis, sinjorino, --- respondis la libristo...  Pro Dio! kion povas signifi tiu sonado de la voĉo, per kiu li eldiris siajn vortojn?  En la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ malkontenteco, mildigata de sincera kompato! 
 拝見しました、書店主は答えた。何ということでしょう! 彼の発した声の響きは何を意味しているのであろう? 彼の声の低い調子にはあたかも心からの同情で和らげられた不満足さが響いるかのようだった。

--- Kian do sciigon mi ricevos de vi? --- demandis la virino ankoraŭ pli mallaŭte ol antaŭe, kaj kun retenita spirado, kun larĝe malfermitaj okuloj ŝi streĉe rigardis la vizaĝon de la libristo.  Ho, ke ŝia vido montriĝu erara!  Sur la vizaĝo oni povis vidi konfuzon, ligitan kun tiu sama kompato, kiu sonis en la voĉo! 
 それでは私はどういうことになりますでしょうか? その女性は一層小声にそして息をつめて大きく開いた目で書店主の表情を必死に見ながら尋ねた。ああ、彼女の見ているのが間違いであったなら! その表情には声にも含まれていた同じ同情に結びついた困惑が見てとれた。

--- La sciigo, sinjorino, --- komencis la libristo duonvoĉe kaj malrapide, --- la sciigo estas nefavora... tio min doloras, tre doloras, ke mi devas tion diri al vi... sed mi estas eldonisto, respondeca antaŭ la publiko, mi estas industriisto, devigata gardi miajn interesojn.  Via laboro posedas multe da bonaj flankoj, sed... ĝi ne taŭgas por presado... 
 それは、奥様―-書店主は囁くようにそしてゆっくりと話し始めた。それがあまり良くなくて、あなたにそのことを言わなければならないのはとてm辛いのですが、しかし私は出版人であり、読者の前に責任を負っております。私は経営者であって私の利益を守らねばなりません。あなたのお仕事はとても良い面がたくさんありますが、出版するには適していなくて…。

La buŝo de Marta iom ekmoviĝis, tamen ĝi eligis nenian sonon.  La libristo, post momenta silento, dum kiu li videble serĉis en sia kapo vortojn konformajn al la situacio, komencis paroli. 
 マルタの唇は少し動きかけたが、何の言葉も出なかった。書店主は、少しの間黙ったあと、その間に彼はこの状況にふさわしい言葉を頭の中で探しているようだったが、話し始めた。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

En Hokajdo (5)

2024-07-22 | el mia vivo


En la sesa tago en Hokajdo ni vizitis la lagon Kus'syaro-ko, kiu estas la plej granda kaldrona lago en Japanio.


Troviĝas duoninsulo Wakoto-hantou, kiu estas iama vulkano en la kaldrono. En la duoninsulo troviĝas agrabla vojo por promenado. Sur la vojo ni rondvojaĝis la duoninsulon laŭ la bordo.


Ĉe la pinto de la duoninsulo estas "Infero 0yakotu", kie ankoraŭ nun leviĝas fumo pro vulkano vivanta. Ĉirkaŭe ne kreskas plantoj, ŝvebas odoro de sulfuro.


Ni vizitis la montpasejon Bihoro-touge, de kie oni bone vidas la lagon Kus'syaro-ko. La granda insulo en la lago estas iama vulkano en la kaldrono.


Ni vidis ankaŭ duoninsulon Wakoto-hantou.



En la pasejo ni vidis belajn florojn.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(185)

2024-07-21 | Marta

Ĉirkaŭ la unua horo posttagmeze Marta estis denove sur la trotuaro de la strato Krakowskie Przedmiescie.  Ju pli ŝi alproksimiĝis al la celo de sia irado, des pli ŝi malrapidigis siajn paŝojn.  Jen ŝi estis jam antaŭ la pordo de la librejo, kaj tamen ŝi ne eniris; ŝi faris kelke da paŝoj flanken, apogis sin per la mano al la balustrado, kiu ĉirkaŭis unu el la belegaj palacoj, kaj staris dum momento kun kapo klinita. 
 午後1頃にマルタは再びクラクフスキエ・プシェドミエシチェ通りの歩道にいた。目的地に近づくほどに彼女の足取りは遅くなった。もう彼女は書店のドアの前にいたがしかし中には入ろうとせずに数歩脇に寄って美しい邸宅の一つを囲っている手すりに手をかけて自分を支え項垂れて立っていた。

Nur post kelke da minutoj ŝi transiris la sojlon, malantaŭ kiu atendis ŝin ĝojo aŭ malespero. Ĉi tiun fojon krom la mastro de la magazeno en la librejo estis nejuna homo kun okulvitroj, kun kalva kapo, kun granda vizaĝo distingiĝanta per larĝaj kaj ŝvelformaj vangoj.  Li sidis en la profundo de la granda salono super kelkaj dekoj da volumoj disĵetitaj sur granda tablo kaj tenis libron en la mano.  Marta ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la nekonata homo, ŝi preskaŭ lin ne vidis.  Ĉiuj fortoj de ŝia spirito koncentriĝis en ŝiaj okuloj, kiuj tuj de la sojlo renkontis la vizaĝon de la libristo kaj kvazaŭ algluiĝis al ĝi.  La libristo ĉi tiun fojon sidis malantaŭ la skribtablo kaj legis gazeton.  Antaŭ li kuŝis rulpaketo de paperaĵo.  Marta rekonis sian manuskripton kaj eksentis tremon, kiu trakuris ŝin de la kapo ĝis la piedoj.  Kial tiu manuskripto troviĝis ĉi tie kaj estis kunvolvita tiamaniere, kvazaŭ ĝi estus tuj fordonota al iu?  Eble la libristo intencas iri tuj al la presejo kaj tial li metis antaŭ si la kajeron? eble li ĝin ankoraŭ ne legis, li ne havis tempon?...  Ĉiuokaze ĝi kuŝas ĉi tie ne por tio, ke oni ĝin redonu al tiu, kiu pasigis super ĝi kelkajn dekojn da noktoj, ekamis ĝin, eldorlotis ĝin, enŝlosis en ĝin sian plej karan esperon... la solan esperon!  Ne, tiel ne povas esti!  Ĉi tiuj pensoj kvazaŭ garbo da fulmoj trakuris la kapon de Marta. 
 数分経って彼女はやっと喜びか絶望かが待っている入り口を入って行った。今回は店の主人の他に若くはなくて頭の禿げたメガネをかけてふっくらした頬が特徴的な大きな顔の男が店の中にいた。その男は店の奥の数十冊の本が雑然とおいてある大きなテーブルの前に座って一冊の本を手にしていた。マルタはその見知らぬ男には全く注意を払わずほとんど見もしなかった。彼女の精神の全ての力がその目に集中しその目は部屋に入った時にすぐに書店主の顔を捉え、張り付くように見つめた。書店主は今回は書き物机の後ろに座って雑誌を読んでいた。彼の前には巻いた紙が置いてあった。マルタは自分の原稿だとわかり頭から足まで震えが走るのを感じた。なぜその原稿はここにあるのだろうか、そしてまるですぐに誰かに与えられてしまうかのように丸められているのだろうか? 多分書店主はすぐに印刷所に行こうとしていてそれだから自分の前に置いてあるのだろうか? それとも彼には時間がなくてまだ読んでいないのだろうか? いずれにしてもそのために数十夜を過ごしそれが好きになり始め愛し尽くしてそれに最も大切な唯一の希望を閉じ込めたその人に返すためにここに置かれているのではない。いいやそんな筈はない! このような考えがあたかも稲妻の束のようになってマルタの頭の中を駆け巡った。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

En Hokajdo (4)

2024-07-20 | el mia vivo


En la kvina tago en Hokajdo ni vizitis la lagon Onneto, trans kiu videblas du montoj, Meakandake kaj Akanhuji.


La koloro de la akvo de la lago bele ŝanĝiĝas laŭ la vetero. Ni vidis la akvon bele verdan.


Troviĝas eta akvofalo Yunotaki distance de la lago je 1.4km. La akvo estas varma, ĉar supre estas varmfonto. Nun oni malpermesas banadon en la fonto. Ĉi tiu akvofalo estas unusola loko en la mondo, kie mikrobo faras oksidon de mangano. Apud la akvofalo troviĝas domo, kie oni prezentas  la klarigon de la estiĝo de la mangan-oksido. Kiam mi estis leganta la klarigojn, iu falis de la plafono.


Ĝi estis birdido, granda kiel kolombo. Ĝi dum momentoj baraktis kaj baldaŭ panike kaj vigle ekkuris. Certe ĝi timis nin. Ni nenion faris al la birdido, kaj forlasis la lokon. Espereble la birdpatrino trovis sian idon kaj helpis ĝin flugi.



Ni tranoktis en la hotelo apud la lago Akan-ko. Proksime de la hotelo estis Ainu-Kotan, la strato de la popolanoj de la etno Aino, vicas kelkaj vendejoj de memoraôj kaj tradiciaj artaĵoj k.a. manfaritaj de ainoj.



 Apud la strato troviĝas la teatro IKORO, kie oni prezentas tradiciajn dancojn de la etno Aino kaj novajn teatraĵojn (operojn) bazitajn sur ainaj historio, kulturo, kredo, k.a. Ni spektis la dancojn kaj du tearaĵojn kun danco. Unu el la teatraĵoj estis "Lostkamui", kiu montris la malĝon de ainoj pro la ekstermitaj lupoj, kiuj estis specialaj dioj de la etno Aino.


El supraj fotoj du lastajn mi elŝutis el interreto.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(184)

2024-07-19 | Marta


--- Vi jam finis vian laboron, --- li diris, prenante la manuskripton el la mano de Marta, --- bone, mi atendis ĝin senpacience.  Ĉi tiu verko devas esti eldonata nun aŭ neniam... la problemo estas aktuala, tre grava por la momento, ĝi ne povas atendi... hodiaŭ ĝi interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta por ĝi.  Kun la trarigardo de la manuskripto mi rapidos.  Volu veni morgaŭ je la sama horo, kaj mi povos doni al vi sciigon decidan. 
 あなたはもう仕事を終わられたのですね、彼はマルタの手から原稿を受け取りながら言った。私はお待ちしていました。この本はすぐに発行しなければなりません、そうしないとこの先発行できないでしょう。問題は今この時にとても重要で、一刻の猶予もならないのです。今日は大衆の関心を引いても明日には無関心になってしまうかもしれません。急いで拝見いたします。明日のこの時間においでください、その時にどうするかをお伝えします。

En tiu tago en la kudrejo de sinjorino Szwejc Marta malmulte sukcesis en sia laborado.  Ŝi penis plenumi kiel eble plej bone tion, kion malgraŭ ĉio ŝi nomis sia devo, sed ŝi ne povis.  Ŝiaj manoj tremis, de tempo al tempo nebulo kovris al ŝi la okulojn, ŝia koro frapis tiel forte, ke ŝi ne povis libere spiri.  Nun, en ĉi tiu momento, eble la libristo-eldonisto tenas antaŭ si ŝian manuskripton, legas ĝin... trakuras per la okuloj eble la kvinan paĝon... ho, ke li ĝin rapide trakuru, ĉar ĝuste tie troviĝas unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla, malplej bone aperis en la traduko... sed kompense la fino de la manuskripto, ĝiaj lastaj paĝoj, estas tradukitaj bonege... skribante ilin Marta mem sentis ke ŝin kaptas efektiva inspiro, ke la penso de la majstro speguliĝas en ŝiaj vortoj kiel majesta vizaĝo de saĝulo en plej pura spegulo...  En la loĝejo de sinjorino Szwejc la horloĝo sonis la naŭan horon, la laboristinoj disiris, Marta reiris al sia ĉambreto.  Je la noktomezo ŝi prezentis al si, ke la libristo-eldonisto ĝuste nun fermas la de ŝi skribitan kaj de li legitan kajeron.  Ho, kiom multe ŝi donus por tio, se ŝi povus en ĉi tiu momento vidi lian fizionomion!  Ĉu ĝi estas kontenta aŭ malgaja, severa aŭ promesanta plenumon de ŝia espero?  Matena lumo jam penetris en la ĉambreton, kiam Marta, apogiĝinte sur kuseno, per okuloj, kiuj dum la tuta nokto ne fermiĝis eĉ por momento, rigardis la pecon da ĉielo videblan tra la malgranda fenestro.  En tiuj okuloj, kiuj estis larĝe malfermitaj kaj senmovaj, sub la pala frunto vidiĝis profunda petego, el ili fluis muta, sed varmega preĝo.  Je la oka horo ŝi devis laŭ la kutimo iri al la kudrejo, sed ŝiaj piedoj tiel tremis, ŝia kapo tiel flamis kaj la brusto tiel doloris, ke ŝi falis sur seĝon, ĉirkaŭprenis per la manplatoj la frunton kaj diris al si: mi ne povas!  Leviĝante, kombante siajn longajn silkecajn harojn, surmetante la malnoviĝintan funebran veston, preparante matenan trinkaĵon por la infano kaj eĉ parolante kun Janjo, ŝi ĉiam havis la saman penson en la kapo: ĉu li akceptos mian laboron aŭ ne akceptos?  ĉu mi kapablas plenumi tiajn laborojn aŭ ĉu mi ne kapablas?  "Amas, ne amas" murmuretadis la ĉarma Gretchen*, deŝirante laŭvice la neĝoblankajn folietojn de kampa astro*; "kapablas, ne kapablas" meditadis la malriĉa virino, ekbruligante sur la kameno du malgrandajn lignopecojn, kuirante la mizeran manĝaĵon, balaante la malgajan ĉambreton kaj alpremante al la brusto sian palan amatan infanon.  Kiu povus difini kun plena certeco, en kiu el la du demandantaj virinoj* kuŝis pli profunda, pli terura dramo, kiun el ili la sorto per sia respondo estis pli kruele frakasonta, kiu el ili estis pli malfeliĉa kaj pli danĝere minacata malgraŭ sia tre malgranda postulemeco? 
 この日シュヴァイク夫人の縫製所でマルタは仕事がうまく進まなかった。彼女は何はともあれ自分のするべき仕事をできるだけ上手くやり遂げようと努力したが、上手くいかなかったのだった。彼女の手は震え、時々目が霞んでしまい、彼女の心臓は息も自由にできないほど強く打った。今この時におそらく書店主でもある出版人は自分の前に彼女の原稿を持ってそれを読んでいるのであろう…おそらく5ページ目を目で追っている… おお、その部分を素早く読んで欲しい、まさにその部分に理解しにくくて翻訳があまり良くない所があるのだ…、しかしその代わりに終わりの部分はとてもよく訳されている…その部分を書きながら偉大な賢人の顔が綺麗な鏡に写っているかのようにマルタは著者の思想が自分の言葉の中に映っているという実際の印象が自分を捉えていると感じていたのだった…、シュヴァイク夫人の仕事場の時計が9時を打った。女工たちはそれぞれに帰って行き、マルタも自分の部屋に戻っていった。深夜になって彼女は彼女が書いて書店主-出版人が読み通した原稿をその人がまさに今閉じたと想像した。おお、彼の表情を今この瞬間に見ることができたら彼女はどんなことでもするであろう! その顔は満足を表しているだろうかあるいは沈んで厳しいか、それとも彼女の希望を叶えてくれるだろうか? マルタが夜の間枕に寄りかかっていてずっと閉じられることのなかった目で小さな窓を通して見える空のひとかけを眺めた時には朝の光がもうこの狭い部屋の中に差し込んでいた。その大きく見開かれて動かない目の中には深い願いが見えており沈黙のしかし熱い祈りが流れ出ていた。8時には彼女はいつものように縫製所に行かねばならなかったがしかし彼女の足はひどく震え頭は燃えるようで胸は痛んでいたので彼女は椅子の上に倒れ込んでしまい額を掌で押さえて自分自身に言った、私にはできない! 起き上がって、自分の長い絹のような髪をとかし、古くなった喪服を着て、子供のために朝の飲み物を準備して、そしてヤーニョと話もして、その間彼女は頭の中でずっと同じことを考えていた、あの人は私の仕事を受け入れてくれるだろうかそれともダメだろうか、私にはああいう仕事をする能力があるのだろうか、ないのだろうか? 「愛している、愛していない」可愛いグレートヒェン*は野の星の雪のように白い葉を順番にむしり取りながらつぶやいた。「できる、できない」暖炉で2本の小さな薪に火をつけながら、貧しい食べ物を料理しながら、淋しい部屋の掃除をしながら、そして自分の青ざめた大事な子供を胸に抱いて、貧しい女性は考え続けたのだった。答えを求める2人の女性のどちらがより深くより恐ろしい物語の中にいるのか、彼らのどちらが自らの要求がとても小さいにもかかわらずより不幸でより危険に脅かされているのか、誰が確信を持って定めることができるだろうか?
  *Gretchen はゲーテのファウストのヒロインだろうか? この部分は私にはよくわからない。folioj はこの場合「花びら」とするべきか?
     *kampa astro もよくわからない。仮に「野の星」としておいた。
  *二人の女性:できる女性とできない女性・・・かな?
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(183)

2024-07-17 | Marta


Dum la lasta pasinta tempo en ŝia eksteraĵo aperis novaj ŝanĝoj, sed tute aliaj ol antaŭe.  Ŝi laboris duoble, ĉar ŝi laboris tage kaj nokte.  Dek horojn en la tago ŝi kudradis, naŭ horojn en la nokto ŝi skribadis, unu horon ŝi pasigadis en interparolado kun la infano, kvar horojn ŝi dormadis.  Tio estis vivmaniero certe ne konforma al la reguloj de la higieno, kaj tamen la strioj de malsaneca flavo malaperis de la vizaĝo de Marta, ŝia frunto glatiĝis, la okuloj ricevis denove la antaŭan brilon.  Ŝi tusis malpli ofte, aspektis sane kaj preskaŭ freŝe.  Ŝia spirito, kvietigita de trankvileco kaj vigligita de espero, fortigis la antaŭe senfortigitan korpon, nobla kontenteco pri si mem denove rektigis la gracian talion, redonis la serenecon al la frunto.  Post la tagmanĝo, kiu konsistis el unu tre simpla manĝospeco kaj peco da nigra pano, Marta ĉirkaŭvolvis per folio da maldika papero la trarigarditan manuskripton.  Ŝi tion faris kun ia aparta penado, kaj sur ŝia vizaĝo oni povis vidi la senton de zorgemeco kaj samtempe de interna profunda plezuro.  Sur unu el la altaj turoj de la urbo eksonis la dua horo.  Marta forkondukis Janjon al la ĉambro de la kortisto kaj eliris en la urbon.  Je la tria horo ŝi devis esti sur sia ordinara loko de la kudrejo de sinjorino Szwejc, sed antaŭe ŝi volis viziti la konatan librejon. 
 最近彼女の見た目には新しい、以前とは違う変化が現れていた。彼女は夜と昼と二重に働いていた。一日に10時間針仕事をして夜には9時間ペンをとり子供との会話に1時間を使い4時間寝た。それは健康には適していない生活方法だったが、しかしマルタの顔からは病んだような黄色い線は消えていた。彼女の額は滑らかになり、瞳はかつての輝きを取り戻していた。彼女は咳くことも少なくなり健康に、ほとんど生き生きしているように見えた。安心で平静になり希望で元気になった彼女の心がそれまでに弱くなっていた彼女の身体を強くし、自分自身への高潔な満足感が彼女の優雅な体つきを再びまっすぐにし、額に明るさを取り戻したのだった。簡単なおかずと黒いパンの一切れの昼食の後マルタは目を通した原稿を薄い紙に包んだ。彼女はそれをとりわけ丁寧に行った。彼女の表情には注意深さと同時に内心の深い喜びが見てとれた。街の高い塔の一つが2時を打ち始めた。マルタはやーニョを庭師の部屋に連れて行って街に出かけた。3時には彼女はシュヴァイク夫人の縫製所のいつもの場所にいなくてはならなかったがしかしその前にあの書店を訪ねたいと思った。

La libristo-eldonisto staris, kiel ordinare, malantaŭ la magazena skribtablo kaj estis okupita je enskribado de ciferoj kaj notoj en grandan libron.  Kiam Marta eniris, li levis la kapon.  Al la enirantino li faris tre afablan saluton. 
 出版人でもある書店主はいつものように店のテーブルの後ろに立っていて大きな帳面に数字やメモを書き込んでいた。マルタが入っていくと彼は頭を上げとても好意的に挨拶をした。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

En Hokajdo (3)

2024-07-16 | el mia vivo

En la 4-a tago ni vizitis la Muzeon de Best-fosilio en Asyoro, tie oni prezentas ĉefe fosiliojn de mamuloj vivintaj en la maro. Ekz. estis tre impresa la ostj de balenoj.


Antikve la balenoj vivis sur la tero, iris kvarpiede. La kvarpieda baleno nomiĝas "Ashoroa laticosta", kies fosilo estis trovita nur en la urbo Asyoro.


Ankaŭ aliaj fosiloj estis multe prezentitaj en la muzeo.


Mi vizitis la akvarion de montaro. Naĝis la fiŝoj Itou, kiu estas la plej granda riverfiŝo en Japanio. Mi vidis preskaŭ dumetrajn fiŝojn naĝantaj.


Estis interese malgrandaj fiŝoj, kiuj kisis miajn fingrojn.


Ni vizitis la ”Paŝtejo"-n de nordvulpoj, kie multaj vulpoj vivas kvazaŭ en tatura kampo. Observante vulpojn ni povis libere paŝi en la paŝtejo.


Ŝajne la vulpoj ne tre interesis nin, vizitantojn.
En la vojaĝo en Hokajdo mi plurfoje vidis sovaĝajn vulpojn en divesaj lokoj.


Laste en la tago ni vizitis malnovan stacidomon, kiu estis sur la malnova ŝoseo kaj funkciis kiel poŝtejo kaj tranoktejo, tie oni zorgis kaj nutris ĉevalojn. Iam en Hokajdo troviĝis preskaŭ mil tiaj stacidomoj.


En la unua periodo de la ekspluatado de Hokajdo oni konstruis vojojn per la peza laboro de samurajoj sensalajrigitaj, malliberuloj, soldatoj, poste enloĝiĝintoj. Kaj konstruis multajn stacidomojn por faciligi vojaĝon kaj transportadon de aôj.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(182)

2024-07-14 | Marta

Estis jam luma tago, kiam Marta estingis la lampon kaj prenis plumon.  Ŝi skribis, kaj de tempo al tempo, fortirante la okulojn for de la papero, ŝi direktadis ilin al tiu flanko de la ĉambro, kie staris la lito kun la dormanta infano.  Ĉe la blanka lumo de la vintra mateno Janjo aspektis pale kaj suferante.  Kiam la unua radio de la suno penetris en la ĉambron, ŝi malfermis la okulojn.  Tiam la patrino leviĝis, genuiĝis ĉe la lito kaj, ĉirkaŭprenante per la brako la duone dormantan korpon de la infano, klinis al la kuseno la lacan, varmegan kapon. 
 マルタがランプを消してペンを取った時には、すでに明るくなっていた。彼女は時どき原稿から目を離して子供が眠っているベッドの方に目を向けながら書いた。冬の朝の清々しい光にヤーニョは青白く苦しんでいるように見えた。朝の最初の光が部屋に差し込んだ時彼女は目を覚ました。母親は立ち上がってベッドに跪き子供のまだ半分眠っている体を腕で抱きしめ、疲れて熱くなった頭を布団に傾けた。

En tiu sama momento movado ekbolis en la urbo.  Ekbruis veturiloj, eksonis preĝejaj sonoriloj, ekbolis interparoloj, ridoj, krioj.  Varsovio salutis la novan jaron.
 この同じ時に街の動きが活発になった。車は騒ぎ始め教会の鐘が鳴り始め会話・笑い声・叫び声がにぎやかになった。ワルシャワに新年が来たのである。

Depost la tago, en kiu Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses semajnoj.  Je la unua horo posttagmeze Marta, kiel ordinare forlasis la kudrejon, por iri hejmen kaj pretigi tagmanĝon por si kaj por la infano.  Ŝi kisis Janjon, kiu, malgaja kaj korpremata en la malvasta ĉambreto de la kortisto, iom revigliĝadis ekvidante la patrinon, kaj, almetinte al negranda fajro poteton kun manĝaĵo, la juna virino elŝovis la tirkeston de la tablo kaj elprenis el ĝi dekkelke da folioj da papero.  Tio estis la jam finita traduko de la franca verko.  Por ĝin pretigi, ŝi laboris kvin semajnojn, kaj la transskribo okupis unu semajnon.  Nun kun rideto sur la buŝo ŝi trarigardis la paĝojn plenajn de belforma kaj pura skribaĵo. 
 ワルシャワに新年が来てから6週間が経った。午後1時にマルタはいつものように縫製所を出て家に帰り自分と子供のために食事を用意した。彼女は庭師の狭い部屋で辛い思いをしていたが母親を見て少し元気になったヤーニョにキスをして食べ物の入った小鍋を火にかけた。その若い女性はテーブルの引き出しを引いて十数枚の紙を取り出した。それはすでに訳し終わったフランス語からの翻訳であった。翻訳のために彼女は5週間をかけ、清書するのに1週間をかけた。今彼女は唇に微笑みを浮かべて整って美しく書かれた原稿の全体に目を通した。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

En Hokajdo (2)

2024-07-13 | el mia vivo
En la dua tago de nia vojaĝo unue ni vizitis iun lokon, kie multe kreskas kaj floras konvalo. Sed bedaŭrinde jam la sezono de la floro finiĝis, kaj oni malpermesas eniri en la florejon.



La insulo Hokajdo estas iom vasta, kaj troviâs belaj agroj. Mi veturigante mian aŭton ĝuis la pejzaĝon.


Ofte ni vidis apudvoje cervojn sovagajn. Se la aŭto trafus ilin, grave difektiĝus. Pli danĝere estas renkontiĝi kun urso, sed feliĉe ni ne renkontis ĝin dum la vojaĝo.



En la tria tago ni vizitis la lagon SIKARIBETU, kiun faris vulkano antaŭ 30,000 jaroj. Transe troviĝas la monto TENBOU-ZAN, alinome LIP-monto.



Ankaŭ la lagon NUKABIRA ni vizitis. La lagon faris la digo artefarita.



Antaŭe apud la lago troviĝis fervojo, kaj nun restas nur kelkaj pontoj el betono.


Estas longa ponto TAUŜUBETU-KYOU. En somero la akvonivelo altiĝas pro pluvo kaj neĝdegelo, kaj la ponto subakviĝas.


Per nuna figuro de la ponto oni imagas la ruinon de antikva Romo.



コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(181)

2024-07-11 | Marta


Nun la okuloj de Marta trafis la bildeton, kiu pendis proksime de ŝi sur la muro.  Tio estis tiu desegnaĵo, kiu estis forrifuzita de ŝiaj pandonantoj kaj redonita al ŝi.  Ŝi estis ornaminta per ĝi la malriĉan nudan ĉambreton, kaj nun ŝi fiksis sur ĝi la silente flamantajn okulojn.  Malgranda kampara dometo, branĉlarĝa arbo, birdeto kantanta sur siringa arbetaĵo, klara aero de kamparo kaj profunda silenteco de bonodoraj kampoj...  Ho Dio! se ŝi povus tiom laborenspezi, tiom multege, ke tia modesta loketo, freŝa, verda, povu fariĝi ŝia propraĵo!  Ŝi tiam estos jam nejuna virino, la venteto, kiu murmuros en la branĉoj, malvarmetigos ŝian frunton ŝvitkovritan de la laboroj de la vivo, la lacigitaj okuloj ĝuos la koloron de freŝa verdaĵo, kaj la birdeto, kiu kantis, kiam ŝi estis en lulilo, kantos por ŝi super ŝia por eterne dormiĝanta kapo la lastan kanton de ĉi tiu tero. 
 今マルタの目は彼女の近くの壁にかかった小さな絵を捉えていた。それは彼女にパンを与えてくれる人たちに受け入れられずに戻されたあのデッサンであった。彼女はその絵で貧しい何もない部屋を飾ったのだったが、今はその絵を静かに燃える目でじっと見つめていた。小さな農家、豊かに枝を広げた木、ライラックの灌木の上で歌っている小鳥、農地の澄んだ空気と静かな香りよき草原の深い静けさ… おゝ神よ! このような質素で新鮮な緑の所を自分のものにできるほどたくさんのお金を稼げたら! その時はもう若くはなく、枝の中で囁く風が仕事で汗ばんだ彼女の額を冷やし、疲れた目は新鮮な植物の色を楽しみ、彼女がゆりかごにいた時に歌った小鳥が彼女の永遠に眠ろうとしている頭の上でこの世の最後の歌を歌うであろう。

Tiel revis la malriĉa virino.  En tiu nokto en la subtegmenta ĉambreto la lampo restis neestingita ĝis la mateniĝo.  Marta legis la libron, kiun oni komisiis al ŝi traduki el fremda lingvo.  Komence ŝi legis malrapide, atente, poste kun entuziasmo, kun preskaŭ febra intereso.  Ŝi komprenis la penson de la aŭtoro, la objekto de la verko trapenetris ŝian cerbon, klara kaj preciza ĝi staris antaŭ ŝiaj okuloj.  Ŝia komprenado fariĝis kvazaŭ elasta rondo kaj ampleksis ĉiam pli grandan, pli plenan tutaĵon; la intuicio, tiu alta kaj malofta naturdono, kiu el homo faras duondion, leviĝis el la profundo de la spirito de la juna virino kaj murmuris al ŝi en la orelon vortojn de ĝis nun ne konataj problemoj. 
 この貧しい女性はそのように夢見た。この夜屋根裏の小部屋では朝になるまでランプが点いたままだった。マルタは彼女に翻訳が託された本を読んだ。最初は彼女はゆっくりと注意深く読んでいたが次第にほとんど熱中するほどに夢中になって読んだ。彼女は著者の考えを理解した。著作の主題が彼女の頭に浸透し、それは彼女の眼の前にはっきりと正確に現れた。彼女の理解はあたかも柔らかい輪の如くますます大きく完全な総体になっていった。高い稀な才能であり人を神のようにする直感力がこの若い女性の精神の奥底から湧き上がり、彼女の耳に今まで知らなかった問題の言葉をつぶやいた。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

En la insulo Hokajdo (1)

2024-07-11 | el mia vivo
Karaj vizitantoj-legantoj de ĉi tiu blogejo, mi pardonpetas pro mia longa silento. Mi kun mia edzino vojaĝis en la insulo Hokajdo per mia aŭto. Mi skribos pri la vojaĵo en ĉi tiu blogejo, kompreneble paralele kun la japanigo de Marta.


Ni ekvojaĝis en la 9-a, junio. Granda pramŝipo KISO veturigis nin kaj la aŭton de la haveno de Nagoya ĝis la haveno de TOMAKOMAI en Hokajdo. Ni alteriĝis en la 11-a, kaj veturis al la urbo Biratori, kie troviĝas la sanktejo "Yositune". Yositune estas antikva samurajo, kiu estis murdita de sia frato. Li tute ne vizitis la insulon Hokajdo, sed iale popolanoj en Biratori adoris lin kiel dio kaj konstruiĝs la sanktejo.


Fluas la rivero SARU-gawa, kiu faris fekundan teron per inundoj en ĉi tiu loko. Do tie loĝis homoj de antikva tempo. Ili estis ne japanoj, sed ainoj, unu el japanaj etnoj. Lastatempe oni trovis la vestiĝon de la antikva vilaĝo kun multaj iloj.


Ĝis la moderna epoko en ĉi tiu loko vivis ainoj. Ili gardis siajn proprajn kulturojn kaj vivmanierojn, precipe grava estas ilia kredo, pensmaniero pri la mondo. Ili pensas, ke en ĉiuj naturaĵoj kaj arte faritaj aĵoj (iloj) loĝas dioj, kaj ilin gardis respektplene. Nun oni prezentas siajn historion, kulturon, vivon, k.a. en la muzeo.



La loĝejo de aino farita per kano estas  nomata Ĉise.


Dekstra konstruaĵo el ligno estas la kaĵo por urso. Ainoj nutris ursidon en la kaĵo dum ĉirkaŭ du jaroj, poste ili sendis la animon de la urso al la ĉielo per granda festo.
Maldekstra konstruaĵo estas grenejo.
Nu la fino de la unua tago de nia vojaĝo. Ni tranoktis en iu popoldoma gastejo.

コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Floroj

2024-06-06 | el mia vivo
Lastatempe floras kelkaj floroj en mia ĝardeno.
Ĉu vi scias la nomon de la floroj?







コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする