エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

Kokovo, kiu havas du flavojn.

2024-04-28 | el mia vivo

Hodiaŭ matene mia edzino aranĝanta matenmanĝon trovis kokovon, kiu havas du flavojn normalan kaj malgrandan. Ĝi havis tute ordinaran guston.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

En You-Tube troviĝas mia recitalo

2024-02-06 | el mia vivo


En lα 21-a de la januaro okazis mia recitalo "La recitalo de la 80-jαra tenoro SAIKI Akira〜dezirante pacon en la mondo".
Oni televidigis la recitalon, kaj ni povas vidi ĝin en You-Tube:
https://youtu.be/RZTKBKd51hc?si=j8otXEYWoNRu4mo
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Mi kantis

2024-01-26 | el mia vivo


En la 21-a ĉi-monate mi havis mian recitalon titolitan  ”Recitalo de SAIKI Akira, 80-jara tenoro ~ Dezirante pacon en la mondo ~".
Antaŭ pli ol 200 spektantoj mi kantis entute naŭ kantojn sola kaj kun sopranistino kaj kun koruso.
Mi prezentis ne nur miajn kantadojn, sed min mem, partojn de mia tuta vivo, pri origamio, pri Esperanto, pri agado por paco k.t.p.
Precipe du kantoj por paco, "Tio, kion restigis mortinta viro" kaj "Orizuru (gruo elfaldita) ", alvokis emocion kaj simpation de la spektantoj.

リサイタルは200人以上の入場者でほぼ満席でした。多くの人々に支えられて、素晴らしいひとときになりました。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Mi parolis en radiosendo

2023-12-12 | el mia vivo


Hieraŭ mi parolis ĉefe pri Kantado dum ĉirkaŭ 40 minutoj en la radioelsendo "San-Q-radio, kies stacio troviĝas en la domo "パルティ瀬戸”. En la urbo Seto naskiĝis Huzii Souta, la super ĉampiono de japana ŝako. Li nun posedas ĉiujn titolojn de japana ŝako.



Oni aplaûdas la heroo de la urbo, ŝakiiston Huzii Souta, per diversaj afiŝoj kaj flaglubandoj.



Mi vidis eĉ la botelon de teo, sur kiu troviĝas la liteloj "王位”, unu el lα ŝakotitoloj.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

80jara

2023-11-17 | el mia vivo

Hodiaŭ mi fariĝis 80 jara, jam ne tre juna, ĉu ne? Sed mi kredas, ke mi ankoraŭ sufiĉe vigla por kanti. Kaj mi havos recitalon de kanto en la janualo venontjare.
Bonvolu veni kaj spekti miajn kantojn!



コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Ni ĝuis aŭtunon

2023-10-29 | el mia vivo

Hodiaŭ ni, mia edzino kaj mi, promenis ĉirkaŭ la lago Ryuugin, kiu traviĝas en la urbo Mizunami najbara de nia urbo Ena. Verdire ĝi ne tiel granda por nomi "lago".




Estis tre bela vetero. Jam komenciĝis la ruĝiĝo de folioj. Mi vidis ruĝajn fruktetojn apud spikoj de miskanto, kiuj estas tipaj aŭtunaj plantoj en Japanio.




コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Montgrimpo

2023-09-17 | el mia vivo


De la 12-a ĝis la 16-a de ĉi-monato mi vojaĝis en la gubernio Nagano kun kelkaj geamikoj esperantistaj.
En la 12-a ni enhoteliĝis kaj ĝuis bongustan vespermanĝon.

En la 13-a ĉar la vetero ne estis tre bona, ni promenis ĉirkaŭ la hotelo.

Ni vidis belajn florojn.

Kaj ni vidis la kampon de fagopiro, kies blanka floro kovris la kampon.
Ĉi tie en printempo floras multaj sakuroj.



En la 14-a Ni grimpis la monton Hp'pou-one. Unue per la seĝtelfero al Hap `pou -sansou (altitudo:1860m). Poste ni perpiede grimpis al la lageto Hap'pou-ike (altitudo: 2060m). Pro nubo ni ne bone vidis la montaron Sirouma.

En la 15-a ni disiĝis kaj revenis hejmen.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

En mia legomĝardeno

2023-09-05 | el mia vivo

Floras okrao (ne troviĝas en PIV).


Apud la floro kreskas okrao.


Preskaŭ ĉiumatene mi rikoltas kelkajn okraojn.



Ankaŭ floras kaj kreskas dolĉaj kapsikoj (japane "sisitou").


Mi rikoltas ne malmultajn sisitoujn ĉiumatene.



Ankaŭ pikaj kapsikoj multe maturiĝas.

コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Dubla ĉielarko

2023-07-28 | el mia vivo

Hieraŭ antaŭ krepusko okazis subita pluvo kun fulmtondro. Poste aperis ĉielarkoj.
Vi vidas duan ĉielarkon iom malklaran, ĉu ne?


La ĉielarko formis kompleta duoncirklo.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

En mia ĝardeno

2023-07-06 | el mia vivo


Floras gardenio, kiu havas tre belan aromon.



Estas iom strange, ke nun floras Boke, kiu en aprilo plene floris.



Floras kriptotenio.



Floras kapsiko.



Kaj jam la kapsiko havas kelkajn fruktojn.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

En mia Ĝardeneto

2023-06-09 | el mia vivo


Floras ĉarma floro de hotujnio (Japane: Dokudami)





Floras rozoj.




Multe kreskas verdaj periljoj.



Ni (ĉefe mia edzino) plantis okraojn.

コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Pilgrimado sur la granda cirklo(2)-3

2023-05-29 | el mia vivo
En la 3-a tago (10-a de majo) nia vojaĝo komenciĝis ĉe la stacidomo Zizoubasi.
Ni devis longe paŝi sur pavimita vojo, kiu lacigis niajn piedojn.



Survoje estis la Akvo de bastono de Koubou-Daisi. Estas legendo pri miraklo per la altranga bonzo. Koubou-daisi en sia vojaĝo petis akvon al la vilaĝano. Sed la petato ne povis doni akvon al Daisi, ĉar tiutempe el la putoj oni povis ĉerpi nur salan akvon. Daisi per sia bastono malfermis fonton de pura akvo. La vilaĝanoj multe dankis al la bonzo. Nun la akvo ne fluas, kaj ĝi ne estas trinkebla.



Ni transiris riveron. Kaj daŭre paŝis sur pavimita vojo.



Finfine ni atingis la 18-an templon Onzan-zi.



Antaŭe estis malpermesate eniri en ĉi tiun templon virino. Kiam Koubou-Daisi sintrejnadis en ĉi tiu templo vizitis lin lia patrino. Sed ŝi ne povis vidi sian filon. Daisi asketis sub akvofalo dum sep tagoj, kaj finfine sukcesis la nurigon de la malpermeso por virinoj.



Estas granda arbo de ginko, sub kiu estas domo, en kiu staras statuoj de la dek disĉiprinoj de Budho.



En ĉi tiu templo ni sufiĉe ripozis kaj refreŝigis nin.
Celante la 19-an templon ni denove ekpaŝis laŭ la pilgrimvojo.



Ĉi tiun parton de la pilgrimvojo oni nomas la Sonĝo-vojo de Yositune. Ĉar antikve la armeo de Minamoto-no Yositune trapasis ĉi tiun lokon persekutante la malamikon.



Survoje mi vidis la tureton de noktolampo, kiu montris la vojon al la pilgrimantoj en nokto. Ĝi estis konstruita per naturaj ŝtonoj.



De la 18-a templo Onzan-zi ĝis la 19-a templo Tatue-zi ni bezonis ĉirkaŭ du horojn




En la templo Tatue-zi bele floris peonioj.
Jen la fino de tria tago, kaj ankaŭ la fino de ĉi-foja vojaĝo. Ni daŭrigos la piedvojaĝon espereble en la venonta aŭtuno.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Pilgrimado sur la granda cirklo(2)-2

2023-05-27 | el mia vivo


En la dua tago de nia ĉi-foja vojaĝo ni veturis per buso al la lago Zizouji-ko, kie ni ripozis en antaŭa tago post duontaga piedirado. Kaj ni ekvojaĝis. Bardaŭ ni eniris en la monto Bizan. La vojo estis agrabla, ne tre kruta.



Apud la vojo sidis ŝtona bonzo kun ombrelo. Bardaŭ finiĝis la montovojo, kaj ni devis longe paŝi sur pavimita vojo, iom laciga kaj varmega.



Ni trapasis malgrandan ponton, kiu ne havas balustradojn. Kiam okazas inundo, la akvo transfluas la ponton kaj tiel ne ruinigas la ponton. Oni nomas tian ponton subakva ponto(潜水橋).



Daŭris longe la pavimita vojo.
SUvoje iu lokano proponis al ni ladskatolojn da fruktosuko. Tio ja estis la "Oset-tai". Kaj kuraĝigitaj per la regalo de la loĝanto ni finfine atingis la stacidomon Zizou-basi, de kie ni revenis al Toksima.
Jen la fino de la dua tago.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Pilgrimado sur la granda cirklo 2-1

2023-05-23 | el mia vivo


Antaŭ jaro kun mia edzino mi piedvojaĝis en la insulo Sikoku laŭ la pilgrimvojo de la 88 budhismaj temploj. Lastatempe mi planis kaj realigis la daŭrigon de la pilgrimado.
En la 8-a de ĉi-monato (majo) ni vojaĝis al la urbo Tokusima per trajno kaj per aŭtobuso. Ni tranoktis en hotelo kvar noktojn.
En la 9-a ni veturis per trajno al la stacidomo Kou (府中). Oni ne povas legi Kou per la literoj 府中, ĉu ne?
Antaŭfoje ni atingis laŭvice 16-a templo Kan-on-Zi.
La 17-a templo Ido-zi troviĝas ne malproksime de la stacidomo Kou. Ni bezonis nur 40 minutojn por atingi la templon.



En la templo troviĝas puto, kiun fosis Koubou-Daisi en nur unu nokto laŭ la legendo. Oni nomas la puton "La puto de la figuro (面影の井戸).

Onidire kiam iu enrigardas la puton, li vidas sian figuron, li vivos longe kaj senmalsane. Mi mem vidis mian figuron sur la akvo profunda en la puto, do mi longe vivos kun sano!

De la 17-a templo Ido-zi ĝis la 18-a templo Onzan-zi estas iom longa itinero. Do ni ĉesigis nian piediradon survoje.



Ĉe la lago Zizouin-ko ni ripozis.



Apud la lago troviĝis ĉarma statuo.



Per autobuso ni revenis al la hotelo.
Jen fino de la unua tago.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

En mia ĝardeno -2-

2023-04-30 | el mia vivo
Mi serĉis florojn en mia ĝardeno.



Daŭre floras plenplene rododendroj.




Lastatempe ekfloris iridoj (aŭ akoro).




Mi trovis ĉarmajn floretojn, kiuj estas konvalo aŭ majfloro.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする