エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

En Hokajdo (12)

2024-08-06 | el mia vivo

En la tago dektria en Hokajdo (23-a de junio) ni vizitis KURUMA-ISI (rekte esperantigite Rado-ŝtono), kiu estas la roko kun disradia formo. Ĝi estas kolonara diaklazo kun rara formo.
Jen mi montras sube pli bonan foton, kiun mi fotis antaŭ 40 jaroj.



Ni vizitis la rigardejon, desur la turo mi vidis vastan kultivejojn por lakto de bovo.



Ni vizitis la kabon Kiritap'pu-misaki en la duoninsulo Kiritap'pu, ni promenis sur la pado. 


Ĉirkaŭe estis multaj belaj floroj.




Ni vidis kelkajn marlutrojn sub la klifo.



Ĝis tiam mi vidis marlutrojn nur en akvario aŭ en zoo.


Proksime de ka kabo troviĝas alia kabo Azetino-misaki, el kie videblas kelkaj insuloj ne loĝataj.


Ni vizitis la muzeon de la marĉejo de Kiritap'pu, kie oni prezentas vivaĵojn en la marĉejo.


De sur la teraso de la muzeo ni vidis la marĉejon.


En la orienta parto de Hokajdo troviĝas multaj malsekaj terenoj kaj marĉejoj, el kiuj Kiritap'pu kaj Kusiro estas la plej vastaj. En marĉejoj vivas multaj raraj vivaĵoj, kiujn homa vivado pelas en danĝeron.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする