エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

En Hokajdo (10)

2024-08-02 | el mia vivo

En la dekunua tago (21-a de junio) en Hokajdo ni vekiĝis en malmultekosta hotelo "Syuutyouno-ie (la domo de la tribestro)", kies mastro estas aino kaj kiu troviĝas en la kvartalo Utoro en la urbo Syari en la duonisulo Siretoko. En ĉi tiu loko troviâs strangformaj rokoj.



Ni deziras promeni en Siretoko-goko (kvin lagoj de Siretoko), sed en nuna sezono oni malpermesas promeni sen ĉiĉerono pro tio, ke tre probable ni renkontiĝos kun urso. Do ni rezignis tion, kaj turismis per plezurŝipo.


Antaŭ du jaroj unu el la plezurŝipo pro ia akcidento subakviĝis kaj 26 homoj mortis. Sed nia ŝipo senakcidente veturis dum kvar horoj kaj revenis al la haveno.


La ŝipo veturis laŭ la bordo de la duoninsulo Siretoko. Ni vidis multe da kavernoj kaj rokoj. Supre la lasta roko nomiĝas Tako-iwa (la roko Polpo), sed mi vidis la rokon leono.






Ankaŭ kelkajn akvofalojn ni vidis, kiujn ni povas vidi nur de sur la maro.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする