--- Ni ne parolu pri mia kuzino, fraŭlino Juliino, --- li diris per voĉo, en kiu sonis certa decideco. Pli bone aŭskultu la daŭrigon de la dramo de mia vivo. Ha! tio estis dramo... prezentu al vi, ke en tiu tago, renkontinte sur la strato fraŭlinon Malvinon X., mi ŝin salutis nur de malproksime, antaŭ la pordo de la restoracio de Stempkonjo mi preteriris kun klinita kapo kaj kun ĝemo en la brusto, mi vidis sur la afiŝo la "Belan Helenon" kaj tamen ne iris en la teatron, per unu vorto, mi enfalis en malesperon tiel profundan, ke se la bona Bolĉjo ne kondukus min en la sekvanta tago en certan loĝejon ĉe la strato Krolewska, kie mi ekvidis la plej belan el la surteraj diinoj...
僕の従姉さんについて話すのはやめましょう、ユリイーノさん、彼はキッパリとした調子で言った。僕の生活のドラマの続きを聞いた方がいい。ああ、あれはドラマだった… 話してあげるよ。あの日通りでマルビーノ・Xお嬢さんに出会って遠くから挨拶をして、ステムプコーニョのレストランの扉の前を俯いて胸の中でうめきながら通り過ぎて「美しきエレーヌ」の張り紙を見たけど劇場には入らず、ひとことで言うと僕はあまりに深く絶望していたので次の日に親切なボルチョがもし僕を地上で最も美しい女神を見たクロレウスカ通りのある家に連れて行ってくれなかったら…
--- Ho, ho! --- interrompis la virino duone kun rido, duone kun koketa indigno, --- nur sen komplimentoj, sen komplimentoj.
おぉ、おぉ、女性が半分は笑いながら遮った。半分は艶かしく怒りながら、お世辞抜きに。
--- Mi jam ĝis nun, plue diris la viro, --- mi jam ĝis nun... trovus tiun, kiu malaperis de antaŭ miaj okuloj...
僕は今までに、男は続けた。僕は今までに僕の眼の前から消えたその人を見つけていかもしれない。
--- Kaj kiun vi plu ne serĉis...
そしてその人をあなたはそれ以上探さなかった…
--- Mi ne serĉis...
探さなかった…
--- Kaj kiun vi forgesis...
それで忘れてしまった…
--- Mi ne forgesis, ho, mi ne forgesis. Sed la vundo de la koro iel cikatriĝis... kion fari? vivre c'est souffrir...
忘れやしない、おお、私は忘れない。だけど心の傷は残っている。どうすればいいんだ? vivre c'est souffrir…(フランス語:生きることは苦しむことだ。ーGoogle翻訳)
Eldirinte la lastajn vortojn, la juna homo levis supren la okulojn kun rigardo plena de melankolio kaj mallaŭte, ekfajfis la arion de Kalĥas el la Bela Heleno.
最後の言葉をいいながら若い男は憂鬱な視線に満ちた目を上げて美しきへレーヌからカルカスのアリアを低く口笛に吹いた。
Subite li ĉesis fajfi, haltis kaj ekkriis: ha! La virino, kiu iris apud li, ekrigardis lin mirigite. La rigardo de la gaja Aleĉjo estis fiksita sur unu punkto, kaj mirinde! de lia buŝo malaperis la eterna rideto. La belforma kaj delikata linio de tiu buŝo, kiel ankaŭ ĉiuj aliaj vizaĝaj linioj de la junulo, ŝanĝiĝadis kaj ondiĝadis, kiel okazas ordinare ĉe homoj kun impresebla naturo, kiam ili subite estas ekscititaj.
突然彼は口笛をやめて叫んだ。ああ! 彼のそばを歩いていた女性は驚いて彼を見た。陽気なアレーチョの視線はある一点に釘付けになっており、不思議なことに彼の口から微笑みが消えていた。感じやすい人が突然興奮した時に普通に起こるようにその口の美しく繊細なラインはこの若者の顔の他のラインと同じく変化し波打っていた。
--- Kio do tie estas? --- demandis la bela virino per iom nekontenta voĉo, --- vere, --- ŝi diris kokete, mi devas senti min ofendita de vi, sinjoro Aleĉjo! Vi iras kun mi, kaj vi rigardas mi ne scias kiun...
そこに何があるの? やや不満足な声でその美しい女性は訊いた。まったく、アレーチョさん、私は面白くないわ、彼女は艶かしく言った。あなたは私と一緒に歩いていて何か私の知らないものを見ている…。
--- Tio estas ŝi! --- mallaŭte diris Aleĉjo, ... ha, kiel bela ŝi estas!
あれは彼女だ! アレーチョは小声で言った。あぁ、なんて美しいんだ!
Dum momento la juna kaj eleganta virino, kiu estis nomata Juliino, serĉis per la rigardo la punkton, sur kiu tiel obstine estis fiksita la rigardo de ŝia kunulo. Subite ŝi iom kliniĝis kaj, etendante antaŭen la manojn, kaŝitajn en zibela mufo, ekkriis: Tio estas ja Marta Swicka!
少しの間ユリイーノと呼ばれたその若い上品な女性は自分の同行者の視線がしっかりと向いているところを目で探した。突然彼女は少し体を傾け、黒貂のマフに隠れていた手を差し伸べて叫んだ。マルタ・スィツカさんじゃないの!