Ĉi tiun voĉon Marta aŭdis, en ĝi sonis tonoj, kiujn ŝi konis bone, de longe. Ŝajnis al Marta, kvazaŭ en ĉi tiu momento ŝia pasinteco vokas ŝin per ŝia nomo. Malrapide kaj kun kelka malfacileco ŝiaj okuloj fortiriĝis de la altaj lazuroj kaj direktiĝis al la vizaĝo de la virino, kiu staris antaŭ ŝi, ĵetis la zibelan mufon sur la neĝon antaŭ ŝiaj piedoj kaj etendis al ŝi du malgrandajn manojn, kovritajn per lilikoloraj gantoj.
この声は丸太に聞こえた。その声にはマルタが以前からよく知っている口調が響いていた。マルタにはこの時あたかも彼女の過去が自分の名前で読んでいるかのように思われた。ゆっくりとそして幾らかの困難を伴いながら彼女の目は高い青空から離れて彼女の前に立っている女性の顔に向けられた。その女性は黒テンのマフを自分の足元の雪の上に投げて百合色の手袋をした小さな手を差し出した。
--- Karolino! --- murmuretis Marta kun unuaminuta miriĝo, sed post momento lumaj radioj aperis sur ŝia vizaĝo kaj disfandis la rigidecon de ŝiaj trajtoj.
カロリーノ! マルタは驚いて呟いたがすぐに彼女の顔が明るくなってその表情から強張りが消えた。
--- Karonjo! --- ŝi diris pli laŭte kaj leviĝis.
カローニョ! 彼女はより大きな声で言って立ち上がった。
Ŝi kaptis la ambaŭ al ŝi etenditajn manojn de la virino.
彼女はその女性から差し出された両手を握った。
--- Karonjo, ŝi ripetis; --- mia Dio, ĉu tio estas vi, efektive?
カローニョ、彼女は繰り返した。おお、あなたなの、本当に?
--- Ĉu tio estas vi, Marta? --- reciproke demandis la virino en la atlasaĵoj kaj zibelaĵoj, kaj siajn brilantajn okulojn ŝi malgaje fiksis dum momento sur la pala, malgrasa vizaĝo, kiu, ekvidinte ŝin ĝoje ektremis. Sed en tiuj okuloj malgajeco videble ne povis longe teniĝi.
あなたはマルタなのね? 繻子と黒テンを身に付けた女性は問いを返し、彼女に会って喜びに震える青白く痩せた顔に少しの間自分の輝く目を悲しく向けた。
La virino en la atlasaĵoj ekridis, kaj, turnante sin al sia kunulo, ŝi diris:
--- Ĉu vi vidas, sinjoro Aleksandro, kiel homoj renkontiĝas en la mondo! Mi kaj Marta ni konas ja nin reciproke de la infaneco.
繻子に身を包んだ女性は笑って自分の連れの方を向いて言った。
アレクサンドロさん、見たでしょう。私とマルタは子供の頃からの知り合いなのよ。
--- Jes, de la infaneco! --- ripetis Marta, nur nun rimarkante la gajan Alecjon kaj salutante lin per klino de la kapo.
ええ、子供の頃から! 今初めて陽気なアレーチョに気がついてマルタは頭を下げて彼に挨拶をしながら繰り返した
--- Pri kiu vi portas funebron? --- demandis la virino en la zibelaĵoj, ĵetante rapidan rigardon sur la mizerajn vestojn de Marta.
どなたのための喪服なの? 黒テンの女性は丸太の見窄らしい服装に素早く視線を投げて訊いた。
--- Pri mia edzo.
私の夫なの。
--- Pri via edzo! sekve vi vidviniĝis! domaĝe! bela knabo estis via Jaĉjo; vi estas do vidvino! kie vi loĝas konstante, en la kamparo aŭ ĉi tie?
あなたの夫ですって! じゃああなたはお一人に! なんということでしょう! あなたのヨーチョはとってもいい人だったのに。あなたは独り身なのね! いつもどこに住んでいるの、田舎それともこの街?
--- Ĉi tie en Varsovio.
ここ、ワルシャワに。
--- Ĉi tie? kaj kial vi ne reiris en la kamparon?
ここなの? なぜ田舎に帰らないの?
--- La bienon de mia patro oni kelkajn monatojn post mia edziniĝo vendis per aŭkcio.
父の農場は結婚して数ヶ月後に競売で売ってしまいました。
--- Per aŭkcio! jes! domaĝe! vi posedas do nenian havon, ĉar tiu bona Jaĉjo amis vin furioze kaj certe elspezis por vi ĉion, kion li havis. Kion do vi nun faras? kiel vi vivas?
競売! ああ、残念ね! じゃああなたには財産がないのね、あの善良なヨーチョはあなたを夢中になって愛していたからきっと財産の全てをあなたのために使ってしまっていたでしょうから。じゃあ今はあなたは何をしているの? どうやって生活しているの?
--- Mi estas kudristino.
私は縫い子です。
--- Malfacila laboro! --- diris ridante la virino en la atlasaĵoj, mi ankaŭ iom ĝin provis, sed mi ne sukcesis.
大変な仕事ね! 笑いながら繻子を着た女性は言った。私も少しやってみたことがあるけどうまくいかなかったわ。