Falante, la kajero malfermiĝis; ŝi kliniĝis, por levi ĝin, kaj sur la malfermitaj paĝoj ŝi ekvidis du trispesmilajn paperetojn. Tio estis donaco de la kompatema libristo, kiu, forrifuzante la netaŭgan laboron de la virino, deziris tamen doni al ŝi aktivan pruvon de sia kompato. Marta elrektiĝis, tenante la kajeron en unu mano kaj la susurantajn paperetojn en la dua. Ŝiaj okuloj havis en tiu momento brilon akran kaj traborantan, la brusto tremis per retenata sovaĝa rido.
落ちてその原稿は開いた。彼女がそれを取り上げようとかがむと開いたページの上に2枚の3000スペーソ紙幣があるのを見た。それは彼女の役に立たなかった仕事を拒否しながらも自分の同情の積極的な証明を与えたかったあの慈悲深い書店主の贈り物であった。マルタは一方の手に原稿を持ちもう一方の手にサラサラと音を立てる紙幣を持って姿勢を正した。この時彼女の目は鋭く光り荒々しい笑いを抑えて震えた。
--- Jes! --- ŝi diris preskaŭ laŭte, --- por ili scienco kaj laboro, por mi... almozo...
そうだ! 彼女はほとんど大声で言った。彼らのためには科学と仕事、私のためには… 物乞い…
La vortoj siblis en ŝia buŝo, kiu estis preskaŭ tiel blanka kiel la papero, kiun ŝi tenis en la mano. --- Bone! --- ŝi murmuris post momento, --- ĝi estu tiele! Kial ili ne donis al mi tion, kion ili hodiaŭ postulas de mi, tion, kion neniu donis al mi! Ili donu nun monon... jes... senlabore... mi prenados... ili donu...
その言葉は彼女が手に持ったほとんど紙のように白い唇の中で響いた。いいわ! 少し経って彼女はつぶやいた。それでいい! なぜ彼らは彼らが今日私に要求したもの、彼らが私に決して与えなかったものを私に与えないのか! 私にお金を与えよ、そう、仕事しないで、私はお金を取る、彼らは与えよ…
Per rapida, nerva movo ŝi enŝovis la monpaperetojn en la poŝon de la eluzita vesto, kaj ŝiaj piedoj ekŝanceliĝis. Nur nun, kiam ŝia spirito denove estis ĵetita en la maltrankvilecon de terura ventego, la korpo rememorigis al ŝi, ke ŝi estas malsata, ke ŝi pasigis kelkajn dekojn da noktoj super laboro, kiu kondukis al nenia celo. Ŝi ne povis iri pluen. Tra la nebulo, kiu ŝirmis ŝian rigardon, ŝi ekvidis antaŭ si ŝtuparon. Tio estis la ŝtuparo de la preĝejo de la Sankta Kruco. Ŝi fale sidiĝis sur ĝi, apogis la kapon sur la mano kaj fermetis la okulojn. Post kelka momento la rigidiĝintaj trajtoj de ŝia vizaĝo remoliĝis, la glacio, kiu frostigis la sentojn en ŝia brusto, fandiĝis, el sub la mallevitaj palpebroj sur la marmorblanka vizaĝo ekfluis larmoj, guto post guto, abundaj, pezaj, ili faladis sur la malgrasajn manojn kaj kaŝiĝadis inter la faldoj de la funebra vesto.
素早い神経質な動きで彼女は紙幣を使い古した服のポケットに押し込んだ。そして彼女の足はふらついた。彼女の精神が恐ろしい暴風の不安の中に再び放り出された時初めて肉体が彼女に空腹であることと数十週間を目的に導くことのない仕事に過ごしてしまったことを思い出させた。彼女はこれ以上歩くことができなかった。視線を遮る霧を通して彼女は自分の前に階段があるのを見た。それは聖十字教会の階段だった。彼女はその上に倒れ込むと腕で頭を支えて目を閉じた。しばらくして彼女のこわばっていた顔は再び柔らかくなり彼女の胸の感覚を凍らせていた氷は溶けて伏せられた瞼から大理石のように白い顔に涙が流れ始めた。一粒一粒、流れとなって重い涙は痩せた手に落ち喪服のひだの間に消えていった。