エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

マルタを読む(196)

2024-08-13 | Marta

Ili troviĝis en malproksimeco de apenaŭ kelke da paŝoj de la ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo, kie sidis la virino en la funebra vesto, kun nigra lana tuko kovrante ŝian kapon kaj krucigita sur la brusto. 
 彼らは喪服を着て黒い羊毛の布で頭を覆いそれを胸の上で結んでいる女性が座っている聖十字教会の階段からわずか数歩のところにいた。

Marta jam ne ploris.  Per la larmoj, kiuj antaŭ momento forte, kvankam silente fluis el ŝiaj okuloj, ŝi videble elploris parton de tiuj mordantaj sentoj, kies kruela atako ŝin senfortigis kaj duone svenintan ĵetis sur ĉi tiun lokon.  Nun ŝia vizaĝo blanka kiel marmoro kaj turnita supren, kaj ŝiaj sekaj okuloj kun flama brilo kaj profunda esprimo senmove rigardis al la blua ĉielo.  Cetere ŝia tuta figuro estis senmova.  Eĉ plej malgranda ektremo ne montris vivon en ŝiaj levitaj palpebroj, nek en la fermita buŝo, nek en la manoj interplektitaj meze de la dikaj faldoj de la vesto.  De malproksime oni povus vidi en ŝi statuon, ornamantan la eniron de la belega templo, statuon, kiu prezentas animon preĝantan aŭ demandantan, aŭ samtempe preĝantan kaj demandantan. 
 マルタはもう泣いてはいなかった。少し前には黙ってではあったが強く彼女の目から流れていた涙で彼女は明らかにあの彼女を苛む感覚の一部を流してしまっていた。その感覚の恐ろしい攻撃が彼女の力を奪い半分気絶した彼女をこの場所に放り投げたのだった。今彼女の大理石のように白くて上に向けられた顔と炎のように輝き深い思いを表す目は動くことなく青い空に向けられていた。さらに彼女の全身は身動きもしていなかった。彼女の空に向けられた瞳にも閉じられた口にも衣服の厚いひだの中で組まれた両手にもわずかな震えもなく生命を示していなかった。遠くから見る人は彼女を美しい教会の入り口を飾る彫像だと思うだろう、祈っているか問うているかあるいは祈りながら同時に問うている魂を示す彫像だと思うだろう。

Marta rigardis la ĉielon, en ŝiaj okuloj estis varmega preĝo, sed samtempe ankaŭ ia profunda, pasia, preskaŭ truda demando. 
 マルタは空を見ていた。彼女の目には熱心な祈りがありしかし同時に深い熱烈なほとんど押し付けるような問いもあった。

--- Kiel bela ŝi estas! --- mallaŭte ripetis la gaja Aleĉjo kaj, klinante sin al sia kunulino, ankoraŭ pli mallaŭte diris plue:  Se oni povus ŝin en ĉi tiu pozo kune kun la ŝtuparo transporti en teatron, sur la scenejon... kia granda efekto ĝi estus! 
 なんて彼女は美しいんだ! 陽気なアレーチョは小声で繰り返した。そして連れの女性に身を傾けながらもっと小声になって言った。もしあのポーズの彼女を階段ごと劇場に舞台の上に移したらそれはまたなんと大きな感銘だろうか!

--- Estas vero, ke ŝi estas bela, --- respondis mallaŭte la kunulino de la gaja Aleĉjo, --- sed mi ja konas ŝin bonege...  Kio fariĝis kun ŝi?... kial ŝi sidas ĉi tie? kaj kiel vestita!  Ĉu ŝi estas almozulino, aŭ io alia?... 
 確かに彼女は美しいわね。陽気なアレーチョの連れの女性は小声で答えた。だけど私は彼女をよく知っているわ…彼女どうしたのかしら? なぜこんなところに座っているのかしら? そしてなんという服装! 彼女は物乞いなのそれとも違う何か…?

Interŝanĝante ĉi tiujn vortojn, la juna paro alproksimiĝadis ĉiam pli al la virino, kiu turnis sur sin *ĝian atenton. 
 *ĝi: la paro を指す。
 こんな言葉を交わしながら若い二人は二人の注意を引くその女性に向かって近づいていった。

Marta ne rimarkis, ke ŝi estas objekto de ies atento.  Depost la momento, kiam senforta kaj elturmentita de la atako de la sentoj ŝi sidiĝis ĉi tie por momenta ripozo, eble multe da personoj pasantaj tra la strato rigardis ŝin, sed ŝi neniun vidis.  Ŝia tuta animo vagis en tiuj lazuroj, en kiuj kvazaŭ dronis ŝiaj okuloj, tie ŝi serĉis ian bonan kaj potencan forton, kiu volus kaj povus frakasi la fatalon, kiu ŝin premas.  Subite super la kapo de la profunde enpensiĝanta virino eksonis du voĉoj. 
 マルタは誰かの注意を引いているとは気づいていなかった。あの感覚の攻撃で力を失くし苦しみ尽くした彼女が少しの休息のためにここに座った後通りを通っていくたくさんの人々が彼女を見たであろうがしかし彼女は誰も見なかった。彼女の全精神が青空の中を漂っていた。その青空の中に彼女の目がはまり込んでいくかのようだった。そこで彼女は彼女を押さえつけている運命を破壊することのできる何か親切で強い力を探していた。突然この深く考え込んだ女性の頭の上で二つの声がした。

--- Sinjorino! --- diris unu voĉo, vira kaj aperiganta ekscitiĝon aŭ respekton. 
 奥さん! 誰かの声が言った、男性の興奮と敬意を表した声だった。

Marta ne aŭdis ĉi tiun voĉon. 
 マルタにはこの声が聞こえなかった。

--- Marta!  Marta! --- ekkriis la dua voĉo, virina. 
 マルタ! マルタ! 二つ目の女性の声が叫んだ。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする