エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

En Hokajdo (17)

2024-08-16 | el mia vivo


La tria ĝardeno, kiun ni vizitis estis Sitiku-garden, kiun ni vizitis en la tago dekoka en Hokajdo (28-a de junio). La ĝardenon konstruis s-ino SITIKU Akiyo. Kiam ŝi estis 63 jara ŝi aêtis paŝtejon kaj ekkonstruis la ĝardenon. Ŝi 94 jara mortis antaŭ 4 jaroj laborante en sia ĝardeno.


La ĝardeno estas vasta je ses hektaro. Multspecaj floroj floras.




Troviĝas multaj florbedoj.





Ankaŭ restracio troviĝas en la ĝardeno, kie oni povas manĝi kuiraĵon de organikaj legomoj rikoltitaj en la ĝardeno.


Ni veturis sur la nacia vojo 336-a, alinome Ora-vojo, ĉar oni bezonis multegan monon por konstrui ĝin, kaj do kvazaŭ la vojo estis konstruita per oro.

 

Ni atingis la plej suda loko en Hokajdo, la kabo Erimo-misaki.


Suden vicas rokoj kaj rifoj.


Apud la kabo troviĝas "La domo de vento", kie oni prezentas vivaĵojn en ĉi tiu regiono, kaj reviviga projekto de la arbaro perdita en la lastaj jarcentoj. En la epoko Meiji pro la ekspluatado la arbaro dezertiĝis, kaj antaŭ 60 jaroj oni decidis revivigi la arbaron, kaj nun ni vidas arbaron kaj herbejon. Tio donis bonan efikon al la fiŝkaptado en ĉi tiu regiono.


En la domo ni spertis la ventegon je dekkvin metroj por sekundo. En la ventego mi povis stari sen subtenado.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする