エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

En Hokajdo (2)

2024-07-13 | el mia vivo
En la dua tago de nia vojaĝo unue ni vizitis iun lokon, kie multe kreskas kaj floras konvalo. Sed bedaŭrinde jam la sezono de la floro finiĝis, kaj oni malpermesas eniri en la florejon.



La insulo Hokajdo estas iom vasta, kaj troviâs belaj agroj. Mi veturigante mian aŭton ĝuis la pejzaĝon.


Ofte ni vidis apudvoje cervojn sovagajn. Se la aŭto trafus ilin, grave difektiĝus. Pli danĝere estas renkontiĝi kun urso, sed feliĉe ni ne renkontis ĝin dum la vojaĝo.



En la tria tago ni vizitis la lagon SIKARIBETU, kiun faris vulkano antaŭ 30,000 jaroj. Transe troviĝas la monto TENBOU-ZAN, alinome LIP-monto.



Ankaŭ la lagon NUKABIRA ni vizitis. La lagon faris la digo artefarita.



Antaŭe apud la lago troviĝis fervojo, kaj nun restas nur kelkaj pontoj el betono.


Estas longa ponto TAUŜUBETU-KYOU. En somero la akvonivelo altiĝas pro pluvo kaj neĝdegelo, kaj la ponto subakviĝas.


Per nuna figuro de la ponto oni imagas la ruinon de antikva Romo.



コメント    この記事についてブログを書く
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする
« マルタを読む(181) | トップ | マルタを読む(182) »
最新の画像もっと見る

コメントを投稿