エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

En Hokajdo (19)

2024-08-22 | el mia vivo

En la tago dudek unua en Hokajdo (1-a de julio) ni vizitis la rigardejon Hitujigaoka.

Sur la monteto staras la statuo de la usona doktoro Clark, la patro de ekspluatado de Hokajdo. La doktoro estis ĉefinstruisto de la altlernejo pri agrokulturo de Sapporo de la jaro 1876 ĝis 1877, dum unu jaro. Li instruis botanikon, naturajn sciencojn kaj moralon, disciplinon laŭ kristanismo. Liaj vortoj donitaj al la lernantoj okaze de lia reveno al Usono, "Boys, be ambitious (like this old man), estas tre fama.


De la monteto mi vidis vastan paŝtejon, sed ne vidis ŝafojn.



En la tereno de la rigardejo plene floris lavendo.


La maldekstra  kapelo estas uzata kiel la muzeo de la doktoro Clark.
La dekstra estas muzeo de Neĝfesto de Spporo.


Ni vizitis la monto Mokoto-yama per kablotrajno.


Sur la monteto ni vidis la urbon Sapporo ne bone pro densa nebulo.


Ni vizitis la ski-saltejo de la monteto Ookura-yama, kiu estis uzata en la Orinpiko en Sapporo, 1972.


Sur la monteto videblis pli bone la stratoj de la urbo Sapporo.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする