エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

マルタを読む(191)

2024-08-03 | Marta

--- Nu! se vi al mi ne kredas, interrompis lin la literaturisto kun la dikaj okulvitroj, --- vi ne malŝatos ja almenaŭ tion, kion diras pri tio aŭtoritatoj... grandaj aŭtoritatoj...  Jen antaŭ ne longe doktoro Bischof... vi scias ja, kiu estas Bischof ? 
 では! 貴方が私を信じないのなら、厚いメガネの文学者は遮った。少なくともそれについて権威のある人たち、とても権威のある人たちの言うことなら低く見ることはないでしょう。ほらつい最近もビスチョフ博士が…ビスチョフ博士はご存知ですね?

--- Bischof, --- diris la libristo, --- certe estas granda scienculo, sed krom tio, ke vi malbonuzas liajn vortojn kaj trograndigas ilian signifon, mi ne opinias, ke li havas la rajton elparoli verdikton, kiu kondamnas milojn da malfeliĉaj estaĵoj... 
 ビスチョフ、書店主は言った。確かに偉大な科学者です。しかし、貴方が彼の言葉を悪用してその意味をひどく誇張したこと以外には彼が何千人もの不幸な人たちに罪を言い渡すような裁きをする権利があるとは思いません。

--- Da aventuristinoj, --- interrompis denove la literaturisto, --- kredu al mi, ke nur da aventuristinoj, da estaĵoj ambiciaj, arogantaj kaj ne havantaj moralecon.  Por kio, mi vin petas, ni bezonas virinojn instruitajn?  Beleco, mildeco, modesteco, obeeco kaj pieco, jen estas la virtoj, kiuj konvenas al virino, doma mastrumaĵo, jen estas la regiono de ŝia laborado, amo por la edzo, jen estas la sola merito konforma kaj utila por ili!  Niaj praavinoj... 
 山師の女たちというものは、文学者が再び遮った。本当のところただの山師で野心的で高慢で徳性のない連中。何のために我々には教養ある女性が必要なのか、貴方に聞きたい。美しく優しくて謙虚で従順でそして信心深いことそれがまさに女性にふさわしい徳性というもので、家庭を切り盛りすることが彼女たちの仕事なんだ。夫への愛が彼女たちの唯一ふさわしく有益な価値というものだ。我々の先祖の女性たちは…

En tiu momento en la librejon eniris kelke da personoj, kaj la rakonto pri la praavinoj haltis nefinita sur la malfermitaj dikaj lipoj de la literaturisto.  Sed kiajn fortajn argumentojn li povus prezenti por sia ĵus eldirita teorio, kiom multe da nova li povus diri kaj skribi pri la ambicio kaj enviemeco, kiuj igas la virinojn transpaŝi la limojn, destinitajn al ili de la naturo kaj de la grandaj aŭtoritatoj, se li povus en ĉi tiu momento trapenetri la pensojn de Marta, marŝanta nun sur la strato!... 
 この時書店に数人の人たちが入ってきたので先祖の女性たちについての話は文学者の開かれた厚い唇のところで終わらないままに止まってしまった。しかしこの瞬間にもし彼が今通りを歩いているマルタの考えに入り込むことができたなら自分が今言ったばかりの理論を示すためにどれほど強い論理を示すであろうか、その本性や大きな権威によって女性たちに運命付けられた境界を女性たちに越えさせる野望や嫉妬心についてどれほど多くの新しい理論を言ったり書いたりするであろうか!

Elirinte el la librejo, ŝi komence estis kvazaŭ surdigita kaj sensentigita.  Ŝi pensis pri nenio, ŝi sentis nenion.  La unua konscia penso, kiu aperis en ŝia kapo, formuliĝis en la vortoj: kiel feliĉaj ili estas!  La unua sento, kiu klare vekiĝis en ŝi, estis --- envio. 
 書店を出て、彼女は初めはあたかも耳が聞こえなくなり無感覚になってしまったかのようだった。彼女は何も考えず何も感じなかった。彼女の頭に現れた最初の意識的な考えは何と彼らは幸せなことだろうという言葉に形造られていた。彼女の中ではっきりと目覚めた感覚は、羨望であった。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする