エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

En Hokajdo (15)

2024-08-12 | el mia vivo


En la tago deksesa en Hokajdo (26-a de junio) Ni vizitis La rigardejon de la marĉejo Kusiro-situgen de la urbo Kusiro(釧路市湿原展望台). La formo de la konstruaĵo estis farita laŭ la formo de Yati-bouzu (bonzo aŭ bubo de sovaĝa tereno).




Supre oni montras Yati-bouzu-n, kies fotojn mi elŝutis el interreto.


Yati-bouzu estas farita el velkintaj folioj kaj radikoj de kareksoj. Ĝi kreskas dum kelkdek jaroj. Ĝi multe videblas en la marĉejo.



Apud la domo estas promenvojeto per ligno.


Survoje de la pado estas bona rigardejo de la marĉejo.


Ni vizitis la natur-ĝardeno de la gruoj.


En la ĝardeno la gruoj vivas libere. Se ili flugis ien, nepre revenos al sia nesto. Verdire en nuna tempo oni fortranĉis parton de la flugiloj por ke ili ne forflugu kaj ili ne infektiĝu de la bird-influenco.


Ĝi manĝas la nutraĵon.


La kapo de japana gruo estas ruĝa.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする