Ĝi ne estis ia bildo el la pasintaj ĝojoj kaj feliĉo, kontraŭe, ĝi prezentis per si momenton de senlima doloro. Marta ekvidis kuŝantan sur la lito de malsanulo la solan homon, kiun ŝi amis sur la tero. Lia vizaĝo estis rigidiĝanta sub la mano de la morto, la spirado de la malsanega brusto estis ĉiam pli kaj pli malfacila, sed liaj okuloj, radiantaj per la lasta brilo de la vivo, estis fiksitaj sur ŝia vizaĝo, lia mano kun spasmo de agonio per la rigidiĝantaj fingroj premis ŝian manon. "Malfeliĉa mia Marta, kiel vi vivos sen mi!" Kun ĉi tiuj vortoj sur la bluiĝintaj lipoj li forlasis ŝin por ĉiam.
それは過去の喜びと幸せの姿ではなかった。逆にそれは限りない苦しみの瞬間を示していた。マルタはこの世で愛した唯一の人が病床に横たわっているのを見た。彼の顔は死神の手の元で強張り、病んだ胸による呼吸は次第に困難になって行ったがしかし命の最後の輝きを放つ彼の目は彼女の顔をじっと見つめ苦悩に震える手はこわばる指で彼女の手を握った。「不幸な私のマルタ、私がいなくなったらどうやって生きていくのだろう!」青くなった唇でそう言いながら彼は永遠に彼女から去ってしまった。
--- Ho, kiel mi lin amis! kiel mi lin ankoraŭ amas! --- murmuretis la vidvino, kaj ŝiaj interplektitaj manoj falis sur la nigran veston kaj ŝia brusto leviĝis de forta ekĝemo. --- Ne, Karolino! Pro Dio, ne! --- ŝi ekkriis, alte levante la vizaĝon palan kaj tamen radiantan; --- mi estis pli feliĉa ol vi. La homo, kiun mi amis, ne faris el mi objekton. Li edziĝis kun mi, li min amis, li min estimis. Mortante, li pensis ankoraŭ pri mi kaj pri mia estonteco. Mi amas lin ankoraŭ, kvankam li ne estas jam sur la tero, mi estimas lian nomon, kiun mi portas. Amo por li kaj memoro pri li staras en mia interno kiel altaroj; antaŭ ili brulas lampo plenigita de larmoj de mia koro, kaj ĝi lumas mian malgajan vojon...
おお、どんなに彼を愛していたことか! どんなに彼をまだ愛していることか! 未亡人は呟き、彼女の組んでいた手は黒い服の上に落ち、彼女の胸は強いうめきに波立った。いいえ、カロリーノ! ああ、どうしたってだめです! 彼女は青白いが輝くような顔を高く上げて叫んだ。私はあなたよりも幸せです。私の愛した人は私を物にはしませんでした。彼は私と結婚しました。愛してくれました。尊敬してくれました。死ぬ時にもなお彼は私と私の未来について考えていました。私は私の持つ彼の名前が大事です。彼への愛と彼の思い出が私の中に聖なるものとして立っています。その前で私の心の涙で満たされた灯が燃えています。そしてそれが私の淋しい道を照らしているのです…
--- Kaj irante tiun vojon, vi baldaŭ atingos la kampojn Elizeajn, kie blankaj anĝeloj kunigos vin kun via mortinta edzo! --- eksonis akre kaj interplektite kun rido la voĉo de Karolino.
その道を歩きながらあなたは間も無く常春の楽園に着くでしょう、そこでは白い天使たちがあなたとあなたの亡くなった夫を一緒にするのでしょう! カロリーナの声が鋭く、笑い声と絡み合って響いた。
Marta staris jam kelke da paŝoj for de ŝi kaj metis sur sian kapon la nigran lanan tukon.
マルタはすでに彼女から数歩離れていて黒い布を頭にかぶった。
--- Adiaŭ, malfeliĉa Karolino, adiaŭ! --- ŝi diris per mallaŭta voĉo kaj elkuris en la apudan ĉambron, kie super la ronda mahagona tablo jam brulis la rozokolora lampo. Ŝi estis jam proksime de la pordo, kiam ŝi eksentis, ke oni tenas ŝin je la brako. Apud ŝi staris Karolino kun lipoj tremantaj de rido, kun sia velkinta frunto kovrita de malgrandaj sulketoj kaj kun malluma brilo en la pupiloj.
さようなら、不幸なカロリーノ! さようなら… 彼女は低い声で言って、もうマホガニーの丸テーブルの上方にバラ色のランプが輝いていた隣室に駆け込んだ。誰かに腕を取られていると感じた時彼女はもうドアの近くにいた。彼女の横には唇を震わせて笑っているカロリーナがいた。その額は衰えて小皺で覆われており瞳は暗く光っていた。
※コメント投稿者のブログIDはブログ作成者のみに通知されます