エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

En Hokajdo (9)

2024-07-31 | el mia vivo

En la deka tago (20-a de junio) en Hokajdo ni vizitis la natura florejo de KOSIMIZU, kie multe floris diversaj floroj.




Multaj blankaj papilioj flirtis sur la florejo.


La florejo troviĝas sur la malvasta kaj longa tereno inter la Oĥotska maro kaj la lago Tohutu-ko. Ĉirkaŭ la lago troviĝas vastaj malsekaj terenoj, kie vivas multspecaj birdoj. Oni gardas la terenojn kaj birdojn laŭ la Konvencio de Rāmsar.


Apud la florejo estas provizora stacidomo de la fervojo Senmou-honsen. La stacidomo funkcias nur en la florsezono.


Ni vizitis la muzeon de la duoninsulo Siretoko. Ni vidis ekspozicion de la vivaĵoj en ĉi tiu regiono. En supra foto troviĝas strigo kaj ĝia ostaro.


La papilio, kiu flirtis sur la florejo, nomiĝas Ezo-siro-tyou (blanka papilio de Ezo: Ezo estas malnova nomo de Hokajdo).



Ni vizitis la antikvajn rondajn tombejojn.



En la ronda tereno ĉirkaŭita de digo troviĝas ĉirkaŭ 20 tomboj, el kie oni trovis multajn argilaĵojn.


HOkajdo estas vasta insulo, kaj troviĝas longe rektaj vojoj.


Oni nomas supran vojon "La vojo kondukanta al la ĉielo". La vojo estas rekta je 28 km.


Ni iris al la duonisulo Siretoko, kie troviĝas akvofalo Osinkosin.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする