エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

En Hokajdo (5)

2024-07-22 | el mia vivo


En la sesa tago en Hokajdo ni vizitis la lagon Kus'syaro-ko, kiu estas la plej granda kaldrona lago en Japanio.


Troviĝas duoninsulo Wakoto-hantou, kiu estas iama vulkano en la kaldrono. En la duoninsulo troviĝas agrabla vojo por promenado. Sur la vojo ni rondvojaĝis la duoninsulon laŭ la bordo.


Ĉe la pinto de la duoninsulo estas "Infero 0yakotu", kie ankoraŭ nun leviĝas fumo pro vulkano vivanta. Ĉirkaŭe ne kreskas plantoj, ŝvebas odoro de sulfuro.


Ni vizitis la montpasejon Bihoro-touge, de kie oni bone vidas la lagon Kus'syaro-ko. La granda insulo en la lago estas iama vulkano en la kaldrono.


Ni vidis ankaŭ duoninsulon Wakoto-hantou.



En la pasejo ni vidis belajn florojn.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする