エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

マルタを読む(186)

2024-07-23 | Marta

Ŝi alpaŝis al la libristo, kiu leviĝis kaj, ĵetante rigardon sur la troviĝantan en la magazeno nejunan homon, etendis al ŝi la manon.  Marta rimarkis lian ĝenatecon, sed ŝi pensis, ke la kaŭzo de tio estas la ĉeestado de flanka persono.  Tamen tiu lasta ŝajnis tute enprofundigita en la legadon; de la loko, sur kiu kontraŭ la libristo staris Marta, la nekonatulon apartigis interspaco de dekkelke da paŝoj. 
 彼女は書店主に近寄った。彼は立ち上がって店の中にいる若くはない人に視線を投げながら彼女に手を差し伸べた。マルタは彼が少し困っている様子に気づいたが、それは無関係な人がいるせいだと考えた。しかしその人は全く本を読むのに夢中なようで書店主に向かってマルタが立っている場所からは十数歩も離れていた。

Marta profunde ekspiris kaj demandis mallaŭte: 
 マルタは深く息をして小声で尋ねた。

--- Ĉu vi tralegis mian manuskripton? 
 私の原稿は読んでいただけましたか?

--- Mi tralegis, sinjorino, --- respondis la libristo...  Pro Dio! kion povas signifi tiu sonado de la voĉo, per kiu li eldiris siajn vortojn?  En la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ malkontenteco, mildigata de sincera kompato! 
 拝見しました、書店主は答えた。何ということでしょう! 彼の発した声の響きは何を意味しているのであろう? 彼の声の低い調子にはあたかも心からの同情で和らげられた不満足さが響いるかのようだった。

--- Kian do sciigon mi ricevos de vi? --- demandis la virino ankoraŭ pli mallaŭte ol antaŭe, kaj kun retenita spirado, kun larĝe malfermitaj okuloj ŝi streĉe rigardis la vizaĝon de la libristo.  Ho, ke ŝia vido montriĝu erara!  Sur la vizaĝo oni povis vidi konfuzon, ligitan kun tiu sama kompato, kiu sonis en la voĉo! 
 それでは私はどういうことになりますでしょうか? その女性は一層小声にそして息をつめて大きく開いた目で書店主の表情を必死に見ながら尋ねた。ああ、彼女の見ているのが間違いであったなら! その表情には声にも含まれていた同じ同情に結びついた困惑が見てとれた。

--- La sciigo, sinjorino, --- komencis la libristo duonvoĉe kaj malrapide, --- la sciigo estas nefavora... tio min doloras, tre doloras, ke mi devas tion diri al vi... sed mi estas eldonisto, respondeca antaŭ la publiko, mi estas industriisto, devigata gardi miajn interesojn.  Via laboro posedas multe da bonaj flankoj, sed... ĝi ne taŭgas por presado... 
 それは、奥様―-書店主は囁くようにそしてゆっくりと話し始めた。それがあまり良くなくて、あなたにそのことを言わなければならないのはとてm辛いのですが、しかし私は出版人であり、読者の前に責任を負っております。私は経営者であって私の利益を守らねばなりません。あなたのお仕事はとても良い面がたくさんありますが、出版するには適していなくて…。

La buŝo de Marta iom ekmoviĝis, tamen ĝi eligis nenian sonon.  La libristo, post momenta silento, dum kiu li videble serĉis en sia kapo vortojn konformajn al la situacio, komencis paroli. 
 マルタの唇は少し動きかけたが、何の言葉も出なかった。書店主は、少しの間黙ったあと、その間に彼はこの状況にふさわしい言葉を頭の中で探しているようだったが、話し始めた。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする