エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

マルタを読む(189)

2024-07-30 | Marta

--- Ĉu mi ne povus lerni ankoraŭ nun?  Ĉu ekzistas nenia loko en la mondo, kie mi povus ion ellerni?  Diru al mi, sinjoro, diru, diru! 
 私は今からでも学ぶことはできないのでしょうか? 私が習得できることはもうこの世界には何もないのでしょうか? 教えてください、貴方!

La libristo staris duone konfuzita, duone kortuŝita. 
 書店主は半分は困って、半分は心を動かされて立っていた。

--- Sinjorino, --- li respondis, farante geston de kompato, --- mi konas nenian tian lokon.  Vi estas virino. 
 奥さん、彼は同情の身振りをしながら答えた。私は存じません、貴方は女性です。

En tiu momento el la apuda salono eliris kaj alpaŝis al la libristo unu el la komizoj kun ia longa registro aŭ kalkulo en la mano.  Marta prenis sian manuskripton kaj foriris.  Kiam ŝi adiaŭe donis la manon al la libristo, ŝiaj fingroj estis malvarmaj kiel glacio kaj rigidaj, la vizaĝo estis senmova kiel marmoro, kaj nur sur ŝiaj lipoj senĉese tremadis fulmetanta rideto, kiu kvazaŭ senfine ripetadis la vortojn, kiujn ŝi antaŭe eldiris.  Ĉiam tio sama!  Apenaŭ la pordo fermiĝis post la eliro de Marta, la nejuna homo kun la kalva kapo kaj la granda vizaĝo ĵetis sur la tablon la libron, en kiun li ĝis nun ŝajnis enprofundigita, kaj eksplodis per laŭta rido. 
 その時隣の部屋から店員の一人が何か長い帳簿か計算書を手に持って出てきて書店主に近寄った。マルタは自分の原稿を持ってその場を立ち去った。彼女が別れの挨拶に手を書店主に差し出した時彼女の指は氷のように冷たくこわばっていて彼女の顔は大理石のように硬直していてただその唇だけが彼女が以前に言った言葉をいつまでも繰り返しているかのごとく明滅する微笑が絶えず震えていた。いつも同じことだ! マルタが外に出てドアが閉まるや否やあの頭の禿げた大きな顔の男が今まで読み耽っていたと思われる本を机の上に投げ出して大声で笑い出した。

--- Pri kio vi ridas? --- mirigite demandis la libristo, levante la okulojn for de la registro, kiun oni alportis al li antaŭ momento. 
 何を笑うのですか? びっくりして少し前に彼の元に届けられた帳簿から目を離して書店主は訊いた。

--- Kiel do oni povas ne ridi! ekkriis la sinjoro, kaj liaj okuloj tra la dikaj kaj neklaraj okulvitroj brilis per plenkora gajeco, --- kiel oni povas ne ridi?  Ŝia moŝto ekdeziris fariĝi verkistino, aŭtorino!  Nu, kion vi diros al tio? ha, ha, ha! sed vi donis al ŝi bonan forregalon!  Vere mi havis deziron desalti de la seĝo kaj kisi vin por tio! 
 これが笑わずにはおかれようか、その男は言った。そして彼の目は厚い濁ったメガネの奥で全く楽しそうに光った。笑わずにおられようか? あのご婦人は著述家に、女流作家になることを望んだ! どう思うかね? はははは! だけど君はうまく拒絶した! それで全く私は椅子から飛び出して君にキスをしたくなったよ!
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする