エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

En Hokajdo (8)

2024-07-28 | el mia vivo


En la naŭa tago (19-a de junio) en Hokajdo ni vizitis la lagon Saroma-ko, antaŭe kiu kuniĝis kun la Oĥotska Maro nur per malvasta markolo, tra kiu la fiŝŝipoj eliris en la Maro. Antaŭ ĉirkaŭ cent jaroj oni fosis pli vastan markolon por ke la ŝipoj pli facile povu eliri. Poste la medio de la lago multe ŝanĝiĝis, kaj oni komencis kulturi idojn de konkuloj, speciale de jakoba pekteno kaj ostro. Nun per la konkulidoj de la lago en orienta Hokajdo la pekteno estas unu el lokaj specialaĵoj. Lastatempe okazis nova problemo pro la terskala ŝanĝiĝo de la vetero, t.e. eniro en la lagon de drivaj glacioj tra la markolo, kiuj komenciĝis en la jaro 1974, kaj multe rompis la  instalaĵojn por kultrado de konkulidoj, do oni faris ekipaĵon kontraŭ la drivaj glacioj, kiu nun bone funkcias. 


Estas kelkaj lokoj por trarigardi panoramon de la lago. 


Ni grimpis per la aŭto sur la monton Horoiwa-yama,kie troviĝas rigardejo de la lago, sed bedaŭrinde nubmaro kovris preskaŭ tutan lagon. 


Ni vizitis la naturan florejon de Wak'ka apud la lago Saroma-ko. En tre vasta herbejo multe floris diversaj floroj.






Ni tranoktis en la malmultekosta tranoktejo Imo-dango-mura (rekte tradukite "la vilaĝo de terpompastaĵo").
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする