エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

Koruso per interreto

2021-03-15 | el mia vivo


Mi partoprenis en la kanpanjo "sendi kuraĝigan mesaĝon kontraŭ nuntempa epidemio 'Andra tuttto bene!' (Ĉio estos bone!:すべてうまく行くでしょう!) kaj koruson "Va, pensiero, sull' ali dorate" (Iru mia penso sur la oraj flugiloj:行け、わが思いよ、黄金の翼に乗って)al la urbo Torino en Italio, kiu estas ĝemela urbo kun la urbo Nagoya jam de 15 jaroj. Mi lernis kaj ekzercis min en la kantado, kaj en la prononco de la itala lingvo. Mi mem registris mian kanton, kaj ĝin sendis al la organizanto. Oni kolektis multajn kantojn, kiujn sendis la prtoprenantoj, unuaj kaj duaj tenoraj, basaj, unuaj kaj duaj sopranaj kaj aldaj. Mi estas unua tenoro.
Ĉiujn kantojn oni kunigis kaj faris unu koruson per komputilo. Fine oni faris nelongan filmon, kiu estis sendita al la urbo Torino.
En la filmo mi aperis nur momete, kvankam en la koruso ĉiam mia voĉo miksiĝas.
Vi povas vidi la filmon ĉe jena retejo:
https://www.youtube.com/watch?v=2rghPtDv9nI
En la filmo aperas la standardoj de Japanio kaj Italio, kiujn oni faris per la koloroj de la vestoj kaj la fonoj de la partoprenantoj.
Mi vestis min per verda jako, sed ne verdigis la fonon.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする