En la 12-a venis gastoj, mia amikino (T) el Svisio kaj sxiaj amikoj (Z kaj S) el Slovenio. S-ino T parolas en Esperanto kaj ankaux en la japana. Kun la paro Z kaj S mi ne havas komunan lingvon, sed iel ni iom komprenis unu la alian.
Ili vizitis la muzeon de Hirosige, ukijisto en la epoko Edo. Ili tre diligente aprezis kaj studis la ukijojn, gxiajn teknikojn.
Mi gvidis ilin al la montpasejeto "Zinbee-zaka", kie Hirosige desegnis "La stacio Ooi", unu el la seria ukijo "69 stacioj de Nakasendo".
Ili interesigxis pri budhisma templo, kaj vizitis Tyokoku-zi, kiu trovigxas tuj proksime de mia domo. Tie gxuste okazis eksponado de Avalokitesxvaroj. Dejxoris kvar virinoj, kun kiuj s-ino T babilis. Sxi eksciis, ke frumatene en cxiu dimancxo okazas komuna budhoservo, kaj ekdeziris partopreni en gxi. Sxi promesis al la virinoj denovan viziton.
La ekskurso dauxris. Ili vidis la vidindajxon "La ravino Ena-kyo" de sur la ponto Enakyo-o^hasi".
Fine ili gxuis promenadonen la gxardeno de primolo kaj florpersiko(?).
Vespere mia edzino regalis ilin per manvolvita susxio.
※コメント投稿者のブログIDはブログ作成者のみに通知されます