エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて22年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

Gastoj el Svisio kaj Slovenio (2)

2018-04-17 | エスペラントな今日


En la 13-a ni, la tri gastoj, mia edzino, sxia amikino (s-ino H neesperantista) kaj mi, per luita auxto veturis al la monda heredajxo Sirakawa-mura. Kiel kutime mi sxoforis.
Survoje Sxokawa-zakura ankoraux ne floris. Tie ne malmulte negxis nur antaux semajno. Ni vizitis la logxejon de la familio To^yama, tipa domo "Ga'syo-dukuri" (domo kun A-forma ambauxklina tegmento per kano).



En Sxirakawa-mura bele floris sakuro. En cxi tiu malnova vilagxo ni promenis. Ni gxuis Onsen (varma fonto) kaj mangxis angilon.

En la 14-a per la luita auxto la gastoj, mia edzino, s-ino H kaj sxia edzo kune vizitis la urbon Takayama. La edzo de s-ino H sxoforis, kaj mi restis en mia domo. En la urbo Takayama okazis fama printempa festo, kiun ili bone obserbis.

En la 15-a la gastoj, mia edzino kaj mi, frumatene vizitis la templon Tyo^koku-zi kaj partoprenis en matena servo. Ni kun cxirkaux 40 kredantoj kune recitis sutrojn. Post la servo la bonzo babilis kun la gastoj en la angla lingvo.
Tagmeze la gastoj foriris al Osaka, post semajno revenos hejmen.
ジャンル:
ウェブログ
コメント   この記事についてブログを書く
この記事をはてなブックマークに追加
« Gastoj el Svisio kaj Slovenio | トップ | Defio de la patrino »
最近の画像もっと見る

コメントを投稿

エスペラントな今日」カテゴリの最新記事