エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

En Touhoku (2)

2024-09-01 | el mia vivo

En la 5-a de Julio ni vizitis la marbordo Joudoga-hama (la marbrdo de budhana paradizo). La pejzaĵo el blankaj rokoj kaj verdaj pinarboj estas vidinde bela, kaj ankaŭ la akvo de la maro estas tre pura kaj bela.



Ni ĝuis la pejzaĵon per malgranda ŝipo "Sappa-sen". Ĉu vi vidas la vizaĝon de demono sur la roko?



La ŝipo eniris kavernon, kie la akvo estas tre bele blua per la sunradio.


Eĉ sen sunradio estis blua.



Sur la rokmuro en la akvo vivas multe da marerinacoj kaj eĉ kelke da ascidioj (japane Hoya).



Pli malproksimen laŭ la bordo ni veturis per turisma ŝipo. Laroj (laŭ la japana mar-kato) flugis ĉirkaŭ la ŝipo.



Ili celas la specialan nutraĵon, kiun oni vendas en la ŝipo kaj la turistoj donas al ili.


Ankaŭ multe da kormoranoj mi vidis.


Sur la bordo estas vertikale longa roko, kiun oni nomas rostro de elefanto.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする