Ŝi etendis la manon, el kristala pladeto, kiu staris sur la tablo, ŝi prenis rozan sukeraĵon kaj, kraketigante ĝin en siaj blankaj dentoj, denove forte ekpremis per sia malgranda piedo la broditan hundeton. La balancarkoj ekmoviĝis pli vigle kaj ekbalancis la virinon, kuŝantan sur la longa brakseĝo. Ŝiaj pupiloj, kiuj malrapide vagis sur la ĉirkaŭantaj objektoj, en tiu momento similis grandan brilianton, brilantan sur fingro sub la lumo de fajro; helaj ĉielarkaj koloroj briletadis en ili kiel en glaciaj kristaloj poluritaj de frosto. Sed la okuloj de Marta, fiksitaj sur la vizaĝo de la estinta kamaradino de sia infaneco kaj juneco, esprimis profundan meditadon ligitan kun turmentanta maltrankvileco.
彼女は手を伸ばしてテーブルの上のガラスの小皿からバラ色の砂糖菓子を取りそれを白い歯で噛み砕きながら再び刺繍の子犬を自分の小さな足で強く押しつけ始めた。揺り子がより活発に動き始め長い肘掛椅子に寝そべった女性を揺らし始めた。彼女の瞳は周囲の物にゆっくりさまよっていたが、その一瞬には火の下の指の上で輝いている大きなダイヤモンドに似ていた。その瞳の中で明るい虹色が寒さで磨かれた氷の結晶のようにきらめいていた。しかしマルタの目は彼女の子供時代と若い頃の友人の顔をじっと見つめていたが苦しい不安に結びついた深い思考を表していた。
--- Li puŝis vin en la mondon, vi diras, --- ŝi eldiris post momento malrapide kaj per mallaŭta voĉo, --- kia do bonfaro tio estas? Ĉi tiu mondo por malfeliĉa virino estas tiel terura, sufokanta... Li lernigis al vi la verojn de la vivo? ĉu tiujn verojn, kiuj montras al homa estaĵo la senfundajn diferencojn, kiuj troviĝas inter homoj kaj homoj? Tiuj veroj estas teruraj! Ilin kreis ne Dio, sed la homoj...
彼があなたを世の中に押し出したとあなたは言いました。マルタは少し経ってからゆっくりと小声で話し始めた。それがどうして良い行いなのでしょう? この世は不幸な女性にはとても恐ろしい、息苦しいところです。彼があなたに生活の真実を教えたって? その真実というものは人と人の間にある限りない違いを見せましたか? そんな真実は恐ろしいものです! それを作ったのは神ではなくて人間なんです…。
--- Kaj kian gravecon tio havas por ni? --- ekkriis Karolino kun sia mallonga kaj seka rido. Ĉu ilin kreis Dio aŭ la homoj, sufiĉas, ke ili ekzistas, tiuj veroj, kiuj diras al la viro: lernu, laboru, akiru kaj ĝuu! kaj al la virino ili diras: estu ludilo, servu kiel amuzilo al la viro! Ĉu ili estas diaj, ĉu ili estas homaj, ni devas scii tiujn verojn, por ke ni ne konsumu niajn korojn per vanaj afliktiĝoj, por ke ni ne forpasigu nian junecon en vana kaptado de nekapteblaj sunaj radioj; por ke ni rezignu pri tio, kio ne por ni ekzistas en la mondo, kaj por ke en ĉasado de virto, amo, homa estimo kaj similaj tre belaj aferoj ni ne mortu de malsato...
それが私たちにとって大事なことなんですか? カロリーナは短く冷淡に笑いながら言った。神が作ろうと人間が作ろうとそれが存在するということで十分よ。その真実は男に対しては学べ、働け、獲得して楽しめと言い、女に対してはおもちゃになれ、男を楽しませる道具になれと言うのです。それが神のものであろうと人のものであろうと私たちはその真実を知らなければなりません。そうして私たちは無駄な苦しみで心をすり減らさないように、決して得られない太陽の光を得ようとして青春を無駄に過ごしてしまわないように、そして私たちにとってこの世には存在しないものは諦めて、徳とか愛、人の尊敬などといった美しいことを追いかけているうちに餓え死してしまわないようにしなければなりません。
--- Jes, --- diris Marta per apenaŭ aŭdebla voĉo, --- ne morti de malsato... jen estas la plej alta bono, pri kiu al malriĉa virino estas permesite revi, kiun estas permesite al ŝi akiri!
そうね、マルタはほとんど聞こえないような声で言った。飢えで死なないこと、それは最も大切なことだわ、そのことを夢見るのはそれを得ることが出来ない貧しい女にも許されているわね。
--- Efektive? --- demandis Karolino per tirata tono, kaj per la fingro, sur kiu brilis la brilianto, ŝi montris la ĉirkaŭantajn objektojn kaj diris:
本当に? カロリーナは引き伸ばすような調子で言い、ダイヤモンドの光る指で周囲にあるものを指して言った:
--- Kaj tamen... rigardu... rigardu ĉirkaŭen...
だけど、見てごらんなさい、周りを見てごらんなさい!