En la 6-a de Julio ni veturis de la urbo Kesen-numa-si ĝis la urbo Isinomaki-si, kie tranoktis. En la 7-a ni perŝipe vizitis la insuleton Tasiro-zima, kie loĝas multe da katoj.
La ŝipo haltis ĉe unu haveno de la insuleto. Ni promenis de la haveno ĝis alia haveno pli ol 2 kilometrojn vidante kaj ludante kun katoj.
Ni atingis la domon "Stacio de la vojo", kie estis pli ol 20 katoj. Kvankam oni malpermesis doni nutraĵon al la katoj, ili estis malsataj. Oni asertas, ke la katoj estas bone zorgataj de la loĝantaroj. Kiam mi elmetis la sakon de pano, preskaŭ ĉiuj katoj amase sturmis min!
Estas la sanktejo "Jaŝiro de katoj", ankaŭ kie estis ĉirkaŭ dek katoj.
Ili atendis nutraĵon de mi.
Post unu kaj duon-hora promenado ni atingis duan havenon, de kie ni revenis la urbon Isinomaki-si.
En la 8-a de julio ni revenis hejmen per granda pramŝipo.
Jen la fino de nia unumonata enlanda vojaĝo.