
--- Ĉu vi falis aŭ frapiĝis? --- ŝi demandis mallaŭte kun okuloj fiksitaj sur la malluma makulo.
転んだの? それともぶつかったの? その暗いあざを見つめながら彼女は低い声で問うた。
Janjo silentis ankoraŭ momenton, poste ŝi subite levis la mallevitajn palpebrojn, kaj tiam montriĝis, ke ŝiaj okuloj estas plenaj de larmoj. Tamen ŝi ĉiam ankoraŭ detenis sin de plorado, ŝia malgranda brusto forte laboris, la maldikaj lipoj tremis kiel folietoj.
ヤーニョは少しの間はまだ黙っていたが、伏せていた瞼を突然上げた。その目は涙でいっぱいになっていた。しかし彼女は泣くのはこらえていた。彼女の小さな胸は強く波打ち、薄い唇は木の葉のように震えていた。
--- Panjo, --- ŝi murmuretis post momento, alkliniĝante al la patrino, --- mi sidis hodiaŭ tie ĉe la forno... estis al mi malvarme... Antoniowa portis akvon al la fajro... kroĉetiĝis je mia vesteto, disverŝis la akvon kaj koleriĝinte batis min tiel forte... forte...
お母さん、彼女は母親に縋りつきながら呟いた。今日、私は暖炉のところに座っていたの、寒かったから。アントニオが火にかける水を持ってきたの。私の服に絡まって水をこぼして、怒って私を叩いたの、とっても強く、強く…
La lastajn vortojn ŝi diris tre mallaŭte, per la kapo kaj brusto ŝi alpremiĝis al la brusto de la patrino kaj tremis per la tuta korpo. Marta ne ekĝemis kaj ne ekkriis, ŝia vizaĝo dum momento aspektis kiel ŝtoniĝinta, sed la palaj lipoj kunpremiĝis pli forte kaj el la okuloj senmove rigardantaj en la spacon brilis ĉiam pli akra kaj pli malserena lumo.
終わりの方では彼女の声はとても小さくなり、彼女は頭と胸を母親の胸に強く押しつけ、そして身体中が震えていた。丸太はうめきもせず叫びもしなかった。彼女の表情は一瞬石のようになったが、青ざめた唇はますます強く閉じられ、じっと宙を見つめるその目にはより鋭くそしてよりどんよりとした光が輝いていた。
--- Ha! --- ŝi fine ekĝemegis kaj ĉirkaŭprenis la flamantan frunton per siaj interplektitaj manoj. En ĉi tiu mallonga ekĝemo sonis obtuza kolero kaj senfina doloro. Dum kelke da minutoj la patrino kaj la infano prezentis grupon da du brustoj kaj du vizaĝoj, el kiuj unu, la virina, kun sekaj kaj malserene flamantaj okuloj kliniĝis super la dua, infana, pala kaj malseka de larmoj. Post momento Marta forprenis la manojn de la frunto kaj metis ilin sur la kapon de la filino. Ŝi forŝovis de la infana frunto ŝiajn interkonfuzitajn harojn, forviŝis la larmojn de la malgrasaj vangetoj, butonumis sur la brusto la vesteton, varmigis inter siaj manplatoj la frostiĝintajn manetojn. Ĉion ĉi tion ŝi faris silente. Kelke da fojoj ŝi malfermfs la buŝon, kvazaŭ ŝi volus ion diri, sed mankis al ŝi la voĉo. Fine ŝi leviĝis de la planko kaj levis Janjon. Ŝi sidigis ŝin sur la lito kaj elprenis el la poŝo la ŝuetojn envolvitajn en papero.
あぁ、彼女はついにため息をついてくんだ両手でその萌えるような額を抱えた。この短いため息の中には鈍い怒りと終わりのない痛みが響いていた。数分の間母と子は二つの胸と二つの顔の集まりとなり、その一方の乾いたどんよりと燃える目を持つ女性の顔と胸がもう一方の青白い涙で濡れた子供の顔と胸の上に覆いかぶさっていた。少し経ってマルタは手を自分の額から外して子供の頭に置いた。彼女は子供のもつれた髪を額から押しはらい、痩せた頬の涙を拭い、冷たくなっていた小さな手を自分の手の中で暖めた。その間彼女はずっと黙っていた。何度か彼女は何かを言いたいように口を開いたが言葉は出てこなかった。最後に彼女は床から立ち上がってヤーニョを抱きかかえた。彼女は子供をベッドに座らせてポケットから紙に包んだ靴を取り出した。