エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

マルタを読む(175)

2024-04-29 | Marta

Marta leviĝis de la tabureto, sur kiu ŝi sidis en la daŭro de kelke da minutoj, kaj, etendante la manon al la libristo, ŝi diris: 
 マルタはしばらくの間座っていた腰掛けから立ち上がり、書店主に手を伸ばしながら言った。

--- Mi diris al vi ĉion.  Mi ne hontis konfesi la trompiĝojn, kiuj ĝis nun min trafis, ĉar se la fortoj min trompis, miaj intencoj estis honestaj.  Mi faris ĉion, kion mi povis kaj kapablis.  La esenco de mia malfeliĉo konsistas en tio, ke mi povis malmulte, ke mi nenion sufiĉe kapablis.  Sed miaj ĝisnunaj provoj ne ampleksis ja ankoraŭ la tutan rondon da diversaj homaj laboroj; eble inter ili troviĝas ankoraŭ io ankaŭ por mi.  Ĉu mi povas havi ian esperon?  Diru al mi sincere kaj sen hezito, mi petas vin en la nomo de tiu, kiu iam ĝuis vian amikecon kaj kiu jam ne vivas, en la nomo de la estaĵoj, kiuj estas karaj por vi... 
 全てをお話ししました。私は今まで騙されていたと申し上げることを恥ずかしくは思いません。なぜなら私の能力が私を騙していたとしても、私のやろうとしたことは間違っていなかったからです。私は自分のできることは全てやりました。私の不幸の要因は私がほんの少しのことしかできないこと、どんなことも十分に行う力がないことにあります。しかし、今までに私は人のさまざまな仕事の全てを試したというわけではありません。おそらく、まだ私のできることが何かあるはずです。そういう希望を持ってはいけないでしょうか? かつてはあなたの友人であって今はもう亡き人のために、あなたにとって大切な者たちのために、どうぞ真剣に遠慮なくおっしゃってください。

La libristo premis la al li etenditan manon.  Lia manpremo estis varma kaj kora.  Post momenta medito li komencis paroli: 
 書店主は自分に差し伸べられた手を取った。その手は温かく、心がこもっていた。少し考えて彼は話した。

--- Ĉar vi, sinjorino, ordonis al mi esti sincera, mi devas diri la malĝojan veron.  Esperon plibonigi vian sorton per laboro vi povas havi nur malgrandan kaj tre necertan!  Vi diris pri la amplekso de la homaj laboroj; sed la amplekso de la laboroj ĝenerale homaj kaj la amplekso de la laboroj virinaj estas koncerne sian grandecon du nemezureble malegalaj ampleksoj.  La lastan vi jam preskaŭ la tutan elĉerpis per viaj senfruktaj provoj. 
 あなたが私に真剣にといわれるので私は悲しい現実を話さなければなりません。仕事であなたの運命をより良くするという希望は全く僅かで不確かなものです。あなたは人の職業の多様さについて言われましたが、人の仕事の多様さと女性の仕事の多様さとは、その大きさに関して測ることのできないほど違う多様さなのです。あなたは女性の職業のほとんど全てを成果なく試しつくされたのです。

Marta aŭskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj, en pozo senmova.  La libristo rigardis ŝin per okuloj plenaj de kunsento. 
 マルタはその言葉を身動きもせずに目を落として聞いていた。書店主は同情心に満ちた目で彼女を見つめていた。
コメント    この記事についてブログを書く
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする
« Kokovo, kiu havas du flavojn. | トップ | Fariĝu feliĉa! »
最新の画像もっと見る

コメントを投稿