エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

マルタを読む(169)

2024-03-18 | Marta

Ŝi faris kelke da paŝoj kaj haltis antaŭ la pordo de la librejo.  Ŝi ĵetis rigardon tra la fenestran vitron kaj ekvidis en la profundo de la granda salono la posedanton de la librejo.  Tio estis vizaĝo, kiun ŝi iam bone konis, kiun ŝi en siaj bonstataj tagoj ofte vidadis, vizaĝo pensema, honesta kaj milda... 
 彼女は数歩歩いて書店のドアの前で立ち止まった。彼女は視線を窓のガラスに向け、大きな部屋の奥に書店の主人がいるのを見た。それは彼女がまだ幸せな日々を送っていた時にしばしば訪れてよく知っていた顔だった。考え深く、正直で優しい顔だった。

Ĉe la vitrita pordo eksonis la sonorilo, Marta eniris en la librejon.  Ŝi haltis momenton proksime de la pordo kaj ĵetis rapidan kaj iom maltrankvilan rigardon ĉirkaŭen.  Videble ŝi timis, ke ŝi trovos en la librejo aĉetantojn, en kies ĉeesto ŝi ne povus eldiri tion, pro kio ŝi venis. 
 ガラス戸の鈴が鳴って、マルタは書店の中に入った。彼女は少しの間入り口の近くに立ち止まって素早く不安げに見回した。明らかに、彼女は店内に客がいるのを恐れていた。客のいるところでは自分が何のために来たのかを言うことができなかったのである。

La libristo staris sola malantaŭ la magazena skribtablo; li estis okupita je skribado de kalkuloj en granda libro, kiu kuŝis malfermita antaŭ li.  Kiam la pordo malfermiĝis, li levis la kapon kaj, ekvidinte la enirintan virinon, li prenis pozon duone salutan, duone atendan.  Marta alproksimiĝis malrapide kaj haltis antaŭ la homo, kiu videble atendis de ŝi la unuan vorton. 
 店の事務机の後ろに主人が一人立っているだけだった。彼は前に置かれた大きな開かれた帳面に勘定を書き込んでいた。ドアが開いた時彼は頭を上げた。入ってきた女性を見て半分は挨拶、半分は問うような姿勢をとった。マルタはゆっくりとその人に近づき、その前で立ち止まった。主人は明らかに彼女の言葉を待っていた。

Dum kelke da sekundoj ŝiaj palpebroj restis mallevitaj kaj la palaj lipoj iom tremis.  Tamen ŝi rapide direktis al la vizaĝo de la libristo sian rigardon, en kiu koncentriĝis en tiu momento la tuta forto de ŝia volo kaj ŝia tuta konscio. 
 数秒の間彼女は瞼を伏せ、青い唇を震わせていた。しかし彼女は素早く書店主に視線を向けた。その瞬間その視線には彼女の全ての力と意志が込められていた。

--- Vi ne rekonas min, sinjoro! --- si diris per voĉo mallaŭta sed firma. 
 あなた、私をお忘れですか! 彼女は低いがしっかりした声で言った。
コメント    この記事についてブログを書く
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする
« Velkinta maskanto | トップ | Avaro »
最新の画像もっと見る

コメントを投稿