エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

マルタを読む(167)

2024-03-07 | Marta

Marta tusadis, depost kelke da tagoj ŝi komencis sentadi ĝis nun ne konitan malfortecon, ŝiaj sonĝoj estis febraj, ŝi vekiĝadis el ili kun peza kapo kaj doloranta brusto. 
 マルタは咳をしていた。数日前から彼女は今まで経験したことのない脱力感を感じ始めていた。熱に浮かされ目が覚めると頭が重く胸が痛かった。

Tiamaniere verŝajne komencis sian karieron tiuj laboristinoj, nun duone mortintaj, kun ftiza ruĝo sur la vizaĝoj.  Antaŭ nelonge unu el ili forlasis la laborejon de sinjorino Szwejc kelke da horoj pli frue ol postulis la regularo, kaj ŝi plu ne revenis.  Kiam la sekvantan tagon Marta demandis pri ŝi siajn kamaradinojn, el dekkelke da buŝoj eksonis en la salono nelaŭta, tamen korŝiranta murmureto: mortis!  Mortis?  Kaj tamen Marta sciis, ke tiu laboristino havis la aĝon de apenaŭ dudek-ses jaroj kaj ke ie en subtegmento aŭ en subteretaĝo vivis kaj ĉiutage atendadis ŝian revenon du malgrandaj infanoj... 
 今や半分死にかけている結核病みのような赤みが頬に出ているあの女工たちの職業生活もそのように始まったのであろう。少し前に彼らのうちの一人が規則よりも数時間早くシュヴァイク夫人の仕事場から出て行き、それっきり帰ってはこなかった。翌日にマルタがそのことについて仲間達に尋ねると、部屋の中に十数人の口から低いが心を張り裂くようなささやきが広がった。死んだの! 死んだって? マルタは知っていた、その女工がどこかの屋根裏部屋か地下室に住んでいて、二人の小さな子供が彼女の帰りを毎日待っていたということを。

--- Kio fariĝis kun ŝiaj infanoj ? --- kun febra scivoleco demandis la kamaradinojn la juna patrino de ĉarma nigrokula knabineto.  La respondo, kiun ŝi ricevis, eksonis en ŝia orelo akre kaj sovaĝe: 
 
 子供たちはどうなったんでしょう? 可愛い黒い目の娘を持つこの若い母親は熱心に仲間達に尋ねた。

--- La knabineton oni akceptis en rifuĝejon, la knabo ien perdiĝis. 
 女の子は孤児院が引き取ったけど、男の子は行方がわからないの。

En rifuĝejon? sekve sur la ŝultrojn de almozdonantoj, en la manojn de homoj fremdaj, por estonteco necerta!  Perdiĝis?  Kien do li povis perdiĝi?  En infana naiveco li eble serĉis la patrinon, kiun oni forportis malsupren de alta subtegmento, kaj meze de la neĝokovritaj stratoj en frosta vintra nokto li mortis ie senbrue, kovrita de tuko el blanka neĝa blovaĵo... aŭ! ho teruro! kuniĝinte kun samaĝaj sociaj elĵetuloj... 
 孤児院に? その次には不確かなその将来が慈善家の肩の上に、見知らぬ人の手に。行方不明? どこに行ったというのだろう? おそらくは人が高い屋根裏から運び下ろした母親を子供心に探して凍てつく冬の夜の雪に覆われたどこかの通りの真ん中に吹雪の中で白い服のような雪に覆われて静かに死んでしまっているのであろう。あるいは、恐ろしいことに同年代の社会から見捨てられた子供たちと一緒になって…。

Plue Marta ne povis mediti pri tiu malgaja historio, en kiu eble speguliĝis ŝia propra estonteco.  Ŝia propra?  Ho, tio ne estus grava!  La estaĵoj, kiujn ŝi amis, estis jam ekster la mondo, ŝi sentis sin laca, morte malĝoja, kaj ŝi eble kun granda ĝuo fermus la okulojn por eterna dormo, en kiu la kredo promesis al ŝi kuniĝon kun tiuj, pri kiuj sopiris ŝia vundita koro!  Sed la estonteco de ŝia infano... kia ĝi estos, kia ĝi povas esti, se ŝi ne estos plu sur la tero, se iam sur iaj vangoj aperos tiaj sangaj flamaj ruĝoj, la frunto kovriĝos per tia tomba paleco, al la brusto mankos spirado, kiel ĉe tiu malfeliĉa laboristino, kiu antaŭ malmulte da tagoj forlasis per ŝanceliĝantaj paŝoj la laborejon de sinjorino Szwejc, por jam plu neniam reveni... 
 この悲しい物語をマルタはそれ以上考えることはできなかった。その中にはおそらく彼女自身の未来が映されていたのだった。自分自身の未来? そんなことはどうでもよかった! 彼女の愛する人たちはもはやこの世にはいない。彼女は疲れて死ぬほど悲しいと感じた。おそらく彼女は永遠の眠りにつくために喜んで目を閉じるであろう。その眠りの中で、彼女の傷ついた心が懐かしむ人たちと一緒になれると信じていたのである。しかし彼女の子供の未来は…、それはどうなるのか、どうなってしまうのか、もし彼女がこの世からいなくなったら、もし数日前にシュヴァイク夫人の仕事場からふらふらと立ち去って二度と戻らなかったあの不幸な女工のように頬に血のような赤みが現れ、ひたいが死のような青白さで覆われ、胸に呼吸がなくなったら…。
コメント    この記事についてブログを書く
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする
« Mallumo | トップ | Subita pluvego. »
最新の画像もっと見る

コメントを投稿