goo blog サービス終了のお知らせ 

エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて28年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

マルタを読む(194)

2024-08-09 | Marta

Dum ĉi tio okazis al Marta, sur la trotuaro de la strato Krakowskie Przedmiescie marŝis paro da homoj: virino kaj viro.  Ili marŝis per paŝoj facilaj kaj rapidaj, ili interparolis kun granda vigleco.  La virino estis juna, elegante vestita kaj bela, la viro ankaŭ estis juna, bonguste vestita kaj tre belfigura.
 マルタにこんなことが起こっていた時クラクフスキエ・プシェドミエシチェ通りの歩道を一組の男女が歩いていた。彼らは軽やかな早足で歩いて活発に話していた。女性は若くて美しく品の良い服を着ていた。男もまた若くて趣味の良い服装でスタイルが良かった。

--- Diru kion vi volas, ĵuru kiel vi volas, mi tamen ne kredos al vi, ke vi povis iam en via vivo esti vere enamiĝinta! 
 あなたの望んでいることを言いなさい、望むように誓いなさい、だけど私はあなたが今までに本当に恋に落ちたなんて信じませんよ!

Dirante tion, la juna virino ridis per la buŝo kaj per la okuloj.  Inter ŝiaj koralkoloraj lipoj montriĝis du vicoj da blankaj kaj malgrandaj dentoj, la brunaj pupiloj brilis kaj ĵetadis ĉirkaŭen rapidajn rigardojn.  La viro ekĝemis.  Tio estis parodio de ĝemo kaj enhavis en si pli da petoleco kaj gajeco, ol la rido de la virino. 
 そう言いながらその若い女性は口と目で笑った。彼女の珊瑚のような唇の間に二列の白い小さな歯並みが見え茶色の瞳が輝いて周囲に素早い視線を投げていた。男は短くうめいた。しかしそれは嘆きを茶化したものであり女性の笑いよりも一層ふざけた楽しさを含んでいた。

--- Vi ne kredas al mi, bela Julinjo, kaj tamen Dio povas esti mia atestanto, ke mi estis enamiĝinta dum tuta tago ne sole vere, sed furioze, tute perdinte la kapon!  Ĉar *vi devas prezenti al vi tiun dian estaĵon!  Alta kiel poplo, okuloj nigraj kaj grandaj, vizaĝkoloro kiel alabastro, haroj kiel plumoj de korvo, longegaj kaj ne artaĵaj, mi diras al vi, ke ne artaĵaj, sed propraj, mi estas kompetenta en tiaj aferoj... malgaja, pala, malfeliĉa... ho, diino!  Sed ĉio ĉi tio ankoraŭ ne estas grava; estas vero, ke ŝi plaĉis al mi tuj, tamen mi diris al mia koro: silentu! ĉar mi sciis, ke mia kuzino tre serioze ŝin ekamis kaj decidis gardi ŝin kontraŭ mi kiel kontraŭ fajro...  Sed kiam ŝi venis al mia kuzino kaj per sia mirinda, ĉarma, najtingala voĉeto diris: mi ne povas instrui vian filinon... sed mi al vi, bela sinjorino... Julinjo, jam rakontis tiun historion... jen tiam mi enamiĝis en ŝin tute vere.  Dum tuta tago mi poste iradis kiel ebria tra ĉiuj stratoj, serĉante mian diinon... 
  *vi devas... これって mi の間違いではないのか?って思うが、他の資料でも vi になっていた。
 あなたは僕のことを信じませんね、美しいユリーニョ、だけど僕が一日中本当にというだけでなく気が狂うほどに何も考えられないほどに恋焦がれていたことは神が証人になってくれます! なぜならあなたはあなたにその女神を見せなくてはならないから! ポプラのように高く、大きな黒い目と石膏のように白い顔、長くて烏の羽のように黒い髪は作り物ではなく、僕は作り物ではないと言いますよ、本来の物で、僕はこういったことには目があるのですよ。沈んだ、青ざめて不幸な…おお、女神よ! だけどそんなことは重要ではない、僕が彼女をすぐに好きになったのは本当だが、僕は自分の心に言ったんだ、黙っていよう!って。なぜなら僕の従姉は彼女を真剣に愛していてまるで火から守るように僕から彼女を守ると決めたのだ。しかし彼女が僕の従姉のところに来たとき驚くほど魅力的なナイチンゲールのような声で言ったのだ、私はあなたの娘さんに教えることはできません、と。だけど僕は君に、美しいユリーニョにもう全部話したんだ。その時に僕は全く本当に彼女に恋したんだ。その後僕は一日中僕の女神を探して酔っ払ったようにあらゆる通りを歩き回ったんだ。

--- Kaj vi ŝin ne trovis? 
 それで見つからなかったの?

--- Mi ne trovis... 
 見つけられなかった…

--- Vi ne sciis, kie ŝi loĝas? 
 彼女がどこに住んでいるのか知らないの?

--- Mi ne sciis.  Mia kuzino sciis, sed ba!... ĉiufoje kiam mi demandis ŝin pri la adreso de la bela vidvino, ŝi ĉiam respondadis al mi: kial vi, Aleĉjo, ne iras en la oficejon? 
 知らないんだ。僕の従姉は知っているけれど、畜生! あの美しい未亡人の住所について彼女に訊くといつだって彼女は答えるんだ、なぜあなた、アレーチョは役所に行かないのかって。

La virino eksplodis per rido. 
 女性は弾けるように笑った。

--- Via kuzino verŝajne estas terure serioza persono! --- ŝi ekkriis.  Ĉi tiun fojon la viro ne ridis nek ekĝemis. 
 あなたの従姉は確かに恐ろしく真面目な人ね! 彼女は言った。今度は男は笑いもせずうめきもしなかった。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(193)

2024-08-07 | Marta

Falante, la kajero malfermiĝis; ŝi kliniĝis, por levi ĝin, kaj sur la malfermitaj paĝoj ŝi ekvidis du trispesmilajn paperetojn.  Tio estis donaco de la kompatema libristo, kiu, forrifuzante la netaŭgan laboron de la virino, deziris tamen doni al ŝi aktivan pruvon de sia kompato.  Marta elrektiĝis, tenante la kajeron en unu mano kaj la susurantajn paperetojn en la dua.  Ŝiaj okuloj havis en tiu momento brilon akran kaj traborantan, la brusto tremis per retenata sovaĝa rido. 
 落ちてその原稿は開いた。彼女がそれを取り上げようとかがむと開いたページの上に2枚の3000スペーソ紙幣があるのを見た。それは彼女の役に立たなかった仕事を拒否しながらも自分の同情の積極的な証明を与えたかったあの慈悲深い書店主の贈り物であった。マルタは一方の手に原稿を持ちもう一方の手にサラサラと音を立てる紙幣を持って姿勢を正した。この時彼女の目は鋭く光り荒々しい笑いを抑えて震えた。

--- Jes! --- ŝi diris preskaŭ laŭte, --- por ili scienco kaj laboro, por mi... almozo... 
 そうだ! 彼女はほとんど大声で言った。彼らのためには科学と仕事、私のためには… 物乞い…

La vortoj siblis en ŝia buŝo, kiu estis preskaŭ tiel blanka kiel la papero, kiun ŝi tenis en la mano.  --- Bone! --- ŝi murmuris post momento, --- ĝi estu tiele!  Kial ili ne donis al mi tion, kion ili hodiaŭ postulas de mi, tion, kion neniu donis al mi!  Ili donu nun monon... jes... senlabore... mi prenados... ili donu... 
 その言葉は彼女が手に持ったほとんど紙のように白い唇の中で響いた。いいわ! 少し経って彼女はつぶやいた。それでいい! なぜ彼らは彼らが今日私に要求したもの、彼らが私に決して与えなかったものを私に与えないのか! 私にお金を与えよ、そう、仕事しないで、私はお金を取る、彼らは与えよ…

Per rapida, nerva movo ŝi enŝovis la monpaperetojn en la poŝon de la eluzita vesto, kaj ŝiaj piedoj ekŝanceliĝis.  Nur nun, kiam ŝia spirito denove estis ĵetita en la maltrankvilecon de terura ventego, la korpo rememorigis al ŝi, ke ŝi estas malsata, ke ŝi pasigis kelkajn dekojn da noktoj super laboro, kiu kondukis al nenia celo.  Ŝi ne povis iri pluen.  Tra la nebulo, kiu ŝirmis ŝian rigardon, ŝi ekvidis antaŭ si ŝtuparon.  Tio estis la ŝtuparo de la preĝejo de la Sankta Kruco.  Ŝi fale sidiĝis sur ĝi, apogis la kapon sur la mano kaj fermetis la okulojn.  Post kelka momento la rigidiĝintaj trajtoj de ŝia vizaĝo remoliĝis, la glacio, kiu frostigis la sentojn en ŝia brusto, fandiĝis, el sub la mallevitaj palpebroj sur la marmorblanka vizaĝo ekfluis larmoj, guto post guto, abundaj, pezaj, ili faladis sur la malgrasajn manojn kaj kaŝiĝadis inter la faldoj de la funebra vesto. 
 素早い神経質な動きで彼女は紙幣を使い古した服のポケットに押し込んだ。そして彼女の足はふらついた。彼女の精神が恐ろしい暴風の不安の中に再び放り出された時初めて肉体が彼女に空腹であることと数十週間を目的に導くことのない仕事に過ごしてしまったことを思い出させた。彼女はこれ以上歩くことができなかった。視線を遮る霧を通して彼女は自分の前に階段があるのを見た。それは聖十字教会の階段だった。彼女はその上に倒れ込むと腕で頭を支えて目を閉じた。しばらくして彼女のこわばっていた顔は再び柔らかくなり彼女の胸の感覚を凍らせていた氷は溶けて伏せられた瞼から大理石のように白い顔に涙が流れ始めた。一粒一粒、流れとなって重い涙は痩せた手に落ち喪服のひだの間に消えていった。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(192)

2024-08-05 | Marta

Ŝi marŝis tiam sur trotuaro kontraŭa al tiu, post kiu vidiĝis la larĝaj kaj luksaj konstruaĵoj de la Kazimira palaco.  Sur la vasta palaca korto svarmis junuloj kun viglaj vizaĝoj, en uniformoj de universitataj studentoj.  Unuj el tiuj junuloj tenis sub la brako grandajn librojn en simpla bindo aŭ sen bindo, difektitajn, duone disŝiritajn de uzado, aliaj ĉirkaŭvolvis per papero elastajn aŭ ŝtale brilantajn objektojn, verŝajne sciencajn aparatojn, kiujn ili portis hejmen, por per ilia helpo fari sciencajn eksperimentojn kaj observojn.  Dum kelke da minutoj ili plenigis la korton per bruo de interparoloj pli aŭ malpli laŭtaj.  Ili diskutis, fervore gestadis, de tempo al tempo el tiu aŭ alia grupo leviĝadis gamo de junula rido aŭ pli laŭta ekkrio montranta entuziasmon de juna brusto aŭ atestanta, ke oni parolas pri amata objekto de studado de la flamaj kapoj.  Post kelke da minutoj la grupoj disiĝis, oni vidis, ke la junaj homoj donas al si reciproke la manojn kaj unuj kun gaja rideto sur la buŝo, aliaj meditante, aliaj en vigla interparolado, unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton kaj perdiĝas en la popolaj amasoj, svarmantaj sur la larĝa trotuaro. 
 その時彼女はその向こうにカジミエラ宮殿の広壮で豪華な建物が見える歩道の反対側を歩いていた。広い宮殿の庭には大学の学生の制服を着て元気な顔をした若者たちが集まっていた。若者たちの何人かは簡単に製本したあるいは製本していない使い古して破れたり半分千切れたような大きな本を腕に抱えていた。他の者たちは柔らかいまたは鋼鉄のように光っているものを紙に包んでいた。おそらく科学の装置で、彼らはそれを家に持ち帰って科学的な実験や観察を行うのであろう。数分の間彼らの大きな話し声で庭がいっぱいになっていた。彼らは議論し熱心に身振りをし時々あちこちのグループから若々しい笑い声や若い胸の熱狂を示すあるいは燃え立つような頭の好きな学習事項について話していることを証明する大きな叫び声が上がった。数分後にはグループは別れたが、若者たちはお互いに手を取り合ってある者は快活な微笑みを口元に浮かべある者は考え込んである者は活発に話し合いながら一人、二人と大学の庭を去って広い歩道に群れをなしている群衆の中に消えていった。

Marta iris tre malrapide, kun kapo senĉese turnita al la granda konstruaĵo, kiu nun ricevis en ŝia imago la signifon de templo kun la mistera altira forto.  La junaj homoj kun la libroj sub la brako, kun la serenaj aŭ serioze meditantaj vizaĝoj, ŝajnis al ŝi estaĵoj posedantaj privilegiojn, dignon kaj feliĉon de duondioj.  La kompatinda virino ekĝemis el la profundo de la brusto. 
 マルタは今は彼女の想像の中で不思議な惹きつける力を持った大きな建物に頭を絶え間なく向けながらとてもゆっくり歩いていた。

--- Feliĉuloj! ho, feliĉuloj! --- ŝi diris mallaŭte, kaj, ĵetante denove ĉirkaŭan rigardon sur la belegan konstruaĵon, kiun ŝi jam preterpasis ŝi aldonis: --- Kial mi tie ne estis?  Kial mi tie nun ne povas esti? 
 幸せな人たち! ああ、幸運な人たち! 彼女はそっと呟き通り過ぎた美しい建物に再び視線を投げて言った。なぜ私はあそこにいないのだろう? なぜ私はあそこにいることができないのだろう?

--- Mi ne povas? --- ŝi meditis plue, --- kial do mi ne povas?  Mi ne havas la rajton? kial do mi ne havas la rajton? 
 できない? 彼女はさらに考えた、なぜ私にはできないのだろう? 許されていない? ではなぜ許されていないのだろう?

Kiaj do estas tiuj tiel senlimaj diferencoj, kiuj ekzistas inter mi kaj tiuj homoj?  Kial ili ricevas tion, sen kio estas tiel malfacile vivi, kaj mi ne ricevis kaj mi ne povas ricevi? 
 では私とあの人たちとの間にあるその果てしのない違いはどのようなものなのか? それなしでは生きていくことが困難なものをなぜ彼らは受け取っているのか、そしてなぜ私は受け取れなかった、受け取ることができなかったのだろうか?

La unuan fojon en ŝia vivo en la brusto de Marta leviĝis ondo de flamanta indigno, de kaŝata kolero, de maldolĉa envio.  Samtempe aperis en ŝi la sento de neesprimebla premanta humileco.  Ŝajnis al ŝi, ke ŝi farus plej bone, se en ĉi tiu momento ŝi falus sur la ŝtonojn de la trotuaro, kun la vizaĝo al la tero, sub la piedojn de la pasantoj.  --- Ili min premu per la piedoj! --- ŝi pensis; --- kion pli mi valoras, mi, malkapabla, tute sentaŭga, kanajla estaĵo! 
 彼女の人生で初めて彼女の胸の中に燃え上がる憤怒と隠れた怒りと苦しい羨望の波が湧き上がった。同時に彼女の中には言いようのない重苦しい屈辱の気持ちも現れた。もしこの瞬間に歩道の敷石に顔を向けて通行人の足下に倒れたらそれが一番いいのではないかと彼女には思えた。足で私を踏みつけなさい! 彼女は思った、私はこれ以上何の価値があるのだろう、この私、無能力で役立たずで不名誉な恥ずべき存在!

Kiam la lasta vorto de tiu ĉi penso forsonis en ŝia kapo, la rulpaketo, kiun ŝi portis, elglitiĝis el ŝia mano kaj falis sub ŝiajn piedojn. 
 この考えの最後の言葉が彼女の頭の中で響き去った時持っていた巻物が手から足下に滑り落ちた。 
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(191)

2024-08-03 | Marta

--- Nu! se vi al mi ne kredas, interrompis lin la literaturisto kun la dikaj okulvitroj, --- vi ne malŝatos ja almenaŭ tion, kion diras pri tio aŭtoritatoj... grandaj aŭtoritatoj...  Jen antaŭ ne longe doktoro Bischof... vi scias ja, kiu estas Bischof ? 
 では! 貴方が私を信じないのなら、厚いメガネの文学者は遮った。少なくともそれについて権威のある人たち、とても権威のある人たちの言うことなら低く見ることはないでしょう。ほらつい最近もビスチョフ博士が…ビスチョフ博士はご存知ですね?

--- Bischof, --- diris la libristo, --- certe estas granda scienculo, sed krom tio, ke vi malbonuzas liajn vortojn kaj trograndigas ilian signifon, mi ne opinias, ke li havas la rajton elparoli verdikton, kiu kondamnas milojn da malfeliĉaj estaĵoj... 
 ビスチョフ、書店主は言った。確かに偉大な科学者です。しかし、貴方が彼の言葉を悪用してその意味をひどく誇張したこと以外には彼が何千人もの不幸な人たちに罪を言い渡すような裁きをする権利があるとは思いません。

--- Da aventuristinoj, --- interrompis denove la literaturisto, --- kredu al mi, ke nur da aventuristinoj, da estaĵoj ambiciaj, arogantaj kaj ne havantaj moralecon.  Por kio, mi vin petas, ni bezonas virinojn instruitajn?  Beleco, mildeco, modesteco, obeeco kaj pieco, jen estas la virtoj, kiuj konvenas al virino, doma mastrumaĵo, jen estas la regiono de ŝia laborado, amo por la edzo, jen estas la sola merito konforma kaj utila por ili!  Niaj praavinoj... 
 山師の女たちというものは、文学者が再び遮った。本当のところただの山師で野心的で高慢で徳性のない連中。何のために我々には教養ある女性が必要なのか、貴方に聞きたい。美しく優しくて謙虚で従順でそして信心深いことそれがまさに女性にふさわしい徳性というもので、家庭を切り盛りすることが彼女たちの仕事なんだ。夫への愛が彼女たちの唯一ふさわしく有益な価値というものだ。我々の先祖の女性たちは…

En tiu momento en la librejon eniris kelke da personoj, kaj la rakonto pri la praavinoj haltis nefinita sur la malfermitaj dikaj lipoj de la literaturisto.  Sed kiajn fortajn argumentojn li povus prezenti por sia ĵus eldirita teorio, kiom multe da nova li povus diri kaj skribi pri la ambicio kaj enviemeco, kiuj igas la virinojn transpaŝi la limojn, destinitajn al ili de la naturo kaj de la grandaj aŭtoritatoj, se li povus en ĉi tiu momento trapenetri la pensojn de Marta, marŝanta nun sur la strato!... 
 この時書店に数人の人たちが入ってきたので先祖の女性たちについての話は文学者の開かれた厚い唇のところで終わらないままに止まってしまった。しかしこの瞬間にもし彼が今通りを歩いているマルタの考えに入り込むことができたなら自分が今言ったばかりの理論を示すためにどれほど強い論理を示すであろうか、その本性や大きな権威によって女性たちに運命付けられた境界を女性たちに越えさせる野望や嫉妬心についてどれほど多くの新しい理論を言ったり書いたりするであろうか!

Elirinte el la librejo, ŝi komence estis kvazaŭ surdigita kaj sensentigita.  Ŝi pensis pri nenio, ŝi sentis nenion.  La unua konscia penso, kiu aperis en ŝia kapo, formuliĝis en la vortoj: kiel feliĉaj ili estas!  La unua sento, kiu klare vekiĝis en ŝi, estis --- envio. 
 書店を出て、彼女は初めはあたかも耳が聞こえなくなり無感覚になってしまったかのようだった。彼女は何も考えず何も感じなかった。彼女の頭に現れた最初の意識的な考えは何と彼らは幸せなことだろうという言葉に形造られていた。彼女の中ではっきりと目覚めた感覚は、羨望であった。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(190)

2024-08-01 | Marta

La libristo rigardis sian gaston per iom severa rigardo. 
 書店主は自分の客を幾分厳しい目で見つめた。

--- Kredu al mi, sinjoro, --- li diris kun nuanco de malkontenteco, --- ke estis por mi tre malagrable, eĉ tre dolore, aflikti tiun virinon... 
 実のところ、貴方、彼は不満足な調子で言った。あの女性を悲しませたのをとても不愉快で辛いとさえ思ったので…

--- Kion vi diras! --- ekkriis la homo, kiu sidis super la amaso da libroj, --- kaj vi tion diras serioze? 
 何を言うんだ! たくさんの本を前にして座っていた男は言った。真面目に言っているのか?

--- Tute serioze; ŝi estas vidvino post homo, kiun mi konis, amis kaj estimis... 
 真面目ですとも。彼女は私がよく知っていて親しくしていて尊敬していた人の未亡人です。

--- Nu, nu! mi garantias al vi, ke ŝi estas ia aventuristino!  Bonordaj virinoj ne vagas tra la urbo, serĉante, kion ili ne perdis; ili sidas hejme, gardas sian mastrumaĵon, edukas infanojn kaj gloras Dion... 
 ほらほら! 彼女は山師に違いないんだ! きちんとした女は自分達が失わなかったものを探して街を彷徨いたりしない。家にいて家事を行い子供の教育をして神を讃えて…

--- Sed pardonu, sinjoro Antonio, ĉi tiu virino havas nenian mastrumaĵon, ŝi troviĝas en mizero... 
 失礼ですがアントニオさん、あの女性には家事などはないのですよ、とても貧しい暮らしなので…。

--- Ha! lasu, sinjoro Laŭrencio!  Mi miras, ke vi povas esti tiel kredema!  Tio ne estas mizero, mia sinjoro, sed ambicio! ambicio!  Ili volus per io ekbrili, gloriĝi, okupi plej altan lokon en la socio kaj akiri tiamaniere liberecon fari kion ili volas kaj ŝirmi siajn ekstravagancojn per imagata plialteco, per pseŭdo-laboro ! 
 あぁ、ほっときなさいよ、ローレンシウムさん、貴方がそんなに信じやすいのが驚きですよ! それは貧しさじゃなくて野心ですよ! 彼女たちは何かで輝きたいのです、栄誉を得たい、社会の最も高い地位に立ちたい、そしてそのようにして自分達の望むことができる自由を手に入れ、自分の常軌を逸した言行を見せかけの地位の高さや偽の仕事で覆い隠そうとしたいのに違いありません!

La libristo levis la ŝultrojn. 
 書店主は肩を上げた。

--- Vi estas ja literaturisto, sinjoro Antonio, kaj vi devus scii iom pli pri la problemo de edukado kaj de laboro de virinoj... 
 貴方は文学者です、アントニオさん、だから女性の教育や労働についてはよりよく知っておいででしょう…

--- Virina problemo! --- ekkriis la sinjoro, saltadante sur la seĝo, kun subite ruĝiĝinta vizaĝo kaj flamantaj okuloj.  --- Ĉu vi scias, kio ĝi estas, tiu virina problemo? 
 婦人問題! その男は急に顔を赤くして目を輝かせながら椅子の上で飛び上がって叫んだ。貴方はそのことが婦人問題というのは何なのか知っているのですか?

Li silentiĝis por momento, ĉar, perdinte la spiron pro granda ekscitiĝo, li devis ekspiri pli profunde.  Post momento li per jam pli trankvila voĉo diris plue: 
 彼は興奮のあまり息を詰まらせて少し黙り深く呼吸をしなくてはならなかった。一息ついて彼は少し落ち着いた声で言った:

--- Cetere por kio mi parolu al vi, kion mi pensas pri ĉi tiu afero.  Legu miajn artikolojn. 
 では貴方に私がこのことについて何を考えているのかを話しましょう。私の記事を読んでください。

--- Mi legis, mi legis, kaj ili tute min ne konvinkis, ke... 
 読みましたとも、とうてい納得のいくものでは…
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(189)

2024-07-30 | Marta

--- Ĉu mi ne povus lerni ankoraŭ nun?  Ĉu ekzistas nenia loko en la mondo, kie mi povus ion ellerni?  Diru al mi, sinjoro, diru, diru! 
 私は今からでも学ぶことはできないのでしょうか? 私が習得できることはもうこの世界には何もないのでしょうか? 教えてください、貴方!

La libristo staris duone konfuzita, duone kortuŝita. 
 書店主は半分は困って、半分は心を動かされて立っていた。

--- Sinjorino, --- li respondis, farante geston de kompato, --- mi konas nenian tian lokon.  Vi estas virino. 
 奥さん、彼は同情の身振りをしながら答えた。私は存じません、貴方は女性です。

En tiu momento el la apuda salono eliris kaj alpaŝis al la libristo unu el la komizoj kun ia longa registro aŭ kalkulo en la mano.  Marta prenis sian manuskripton kaj foriris.  Kiam ŝi adiaŭe donis la manon al la libristo, ŝiaj fingroj estis malvarmaj kiel glacio kaj rigidaj, la vizaĝo estis senmova kiel marmoro, kaj nur sur ŝiaj lipoj senĉese tremadis fulmetanta rideto, kiu kvazaŭ senfine ripetadis la vortojn, kiujn ŝi antaŭe eldiris.  Ĉiam tio sama!  Apenaŭ la pordo fermiĝis post la eliro de Marta, la nejuna homo kun la kalva kapo kaj la granda vizaĝo ĵetis sur la tablon la libron, en kiun li ĝis nun ŝajnis enprofundigita, kaj eksplodis per laŭta rido. 
 その時隣の部屋から店員の一人が何か長い帳簿か計算書を手に持って出てきて書店主に近寄った。マルタは自分の原稿を持ってその場を立ち去った。彼女が別れの挨拶に手を書店主に差し出した時彼女の指は氷のように冷たくこわばっていて彼女の顔は大理石のように硬直していてただその唇だけが彼女が以前に言った言葉をいつまでも繰り返しているかのごとく明滅する微笑が絶えず震えていた。いつも同じことだ! マルタが外に出てドアが閉まるや否やあの頭の禿げた大きな顔の男が今まで読み耽っていたと思われる本を机の上に投げ出して大声で笑い出した。

--- Pri kio vi ridas? --- mirigite demandis la libristo, levante la okulojn for de la registro, kiun oni alportis al li antaŭ momento. 
 何を笑うのですか? びっくりして少し前に彼の元に届けられた帳簿から目を離して書店主は訊いた。

--- Kiel do oni povas ne ridi! ekkriis la sinjoro, kaj liaj okuloj tra la dikaj kaj neklaraj okulvitroj brilis per plenkora gajeco, --- kiel oni povas ne ridi?  Ŝia moŝto ekdeziris fariĝi verkistino, aŭtorino!  Nu, kion vi diros al tio? ha, ha, ha! sed vi donis al ŝi bonan forregalon!  Vere mi havis deziron desalti de la seĝo kaj kisi vin por tio! 
 これが笑わずにはおかれようか、その男は言った。そして彼の目は厚い濁ったメガネの奥で全く楽しそうに光った。笑わずにおられようか? あのご婦人は著述家に、女流作家になることを望んだ! どう思うかね? はははは! だけど君はうまく拒絶した! それで全く私は椅子から飛び出して君にキスをしたくなったよ!
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(188)

2024-07-27 | Marta

--- Tio estas la tuta vero, kiun mi eldiris al vi kun doloro.  Kiel via konato, mi bedaŭras, ke vi ne akiris la deziratan de vi povon labori; kiel homon, tio min afliktas, ke vi ne prilaboris sufiĉe vian talenton.  Vi posedas talenton senduban, estas nur domaĝe, ke vi ne lernis pli multe, pli vaste, pli fundamente... 
 これが私が苦しい思いでお話しした本当のことです。あなたの知人としてあなたが必要とする働く力を得られなかったことを残念に思います。あなたがあなたの才能を十分に仕上げていないことを人として悲しく思います。あなたは疑いなく才能を持っています。ただあなたがもっと多くもっと広くもっと基礎的に勉強していなかったことが残念です。

Ĉe la lasta vorto la libristo prenis de la tablo la paperan rulpaketon kaj volis doni ĝin al Marta.  Sed ŝi ne etendis la manon, ne faris eĉ la plej malgrandan movon, ŝi staris rekte, rigide, kvazaŭ ŝtoniĝinta, kaj nur sur ŝiaj palaj lipoj tremis stranga rideto.  Tio estis unu el tiuj ridetoj, kiuj estas milionoble pli malĝojaj ol larmoj, ĉar oni vidas en ili spiriton, kiu komencas moki sin mem kaj la mondon.  La vortoj de la libristo, kiu juĝis la literaturan laboron de Marta, estis preskaŭ laŭvorta ripeto de la vortoj de la literaturisto, kiu antaŭ kelke da monatoj elparolis verdikton pri ŝia desegnado.  Kredeble ĉi tiu egaleco estis la kaŭzo de la konvulsia rideto, kiu ektuŝis la tremantajn lipojn de la virino. 
 こういいながら書店主は机の上から紙を巻いたものをとりそれをマルタに渡そうとした。しかし彼女は手を伸ばさず全く動こうとさえしなかった。彼女は石になったように強張って真っ直ぐに立っており彼女の唇には奇妙な微笑みが震えていた。それは涙の千倍も悲しい微笑みのひとつだった。なぜなら、その中には自分自身と世の中をあざけ始める精神が見えていたからである。マルタの文学的な仕事を判断する書店主の言葉は数ヶ月前に彼女のデッサンについて判決を言い渡した文学者の言葉をほとんど繰り返したものだった。確かにこの同一性がこの女性の唇に触れたこの痙攣するような微笑みの原因であった。

--- Ĉiam tio sama! --- ŝi murmuretis post momento, poste ŝi klinis la kapon kaj diris pli laŭte: --- Dio mia, Dio, Dio! 
 いつも同じだ!… 彼女は少ししてつぶやいた。そして項垂れてより大きな声で言った。…おお、神よ、どうしてなのですか!

Ĉi tiu ekkrio, kiu elsaltis el ŝia buŝo, estis rapida, obtuza, sed korŝiranta.  Ŝi do ne sole ploris antaŭ atestantoj, sed ŝi eĉ ĝeme kriis.  Kio do fariĝis kun ŝia antaŭa fiereco kaj stoika sindeteneco?  Ĉi tiuj ecoj, kiuj troviĝis en la karaktero de Marta, parte fandiĝis en la iom post iom akirata alkutimiĝo al senĉese suferataj humiliĝoj, tamen ili restis ankoraŭ en tia kvanto, ke post dekkelke da sekundoj ŝi sukcesis levi la kapon, reteni la larmojn sub la palpebroj kaj ekrigardi la libriston per rigardo sufiĉe klara.  Ĉi tiu rigardo esprimis petegon, ho ve, denove petegon, sekve humiliĝon!
 彼女の口から飛び出したこの叫びは早口で明瞭ではなかったが悲痛なものだった。彼女は見守る人たちの前でただ泣いただけではなくうめくように叫びさえしたのだった。彼女のそれまでの誇りと厳しく自分を律する姿勢はどうなってしまったのだろうか? マルタの性格に現れたこれらの性質は部分的には絶え間なく苦しめられてきた屈辱に少しずつ慣れてきて獲得したものでありなおかつ十数秒後には頭を上げて涙をまぶたの奥に留めて書店主をはっきりと見ることができた程度にはまだ彼女の中に残っていた。その視線は懇願を表していた。ああ、再びの懇願、すなわち屈辱を!

--- Sinjoro, ŝi diris. --- vi estis por mi tiel bona, kaj se mi ne povis profiti de via boneco, tio estas jam mia kulpo... 
 貴方、彼女は言った。貴方は随分私に良くしてくださいました、もし貴方の親切に頼ることができなければそれは私のせいです。

Ŝi haltis subite.  Ŝia rigardo fariĝis vitreca kaj retirita internen.  --- Ĉu mia? --- ŝi ekmurmuris tre mallaŭte per tono de demando.  Ĉi tiun demandon ŝi faris videble al si mem; la socia problemo, kies unu el la reprezentantoj kaj viktimoj ŝi estis, ĉirkaŭprenis ŝin ĉiam pli premante per siaj malmolaj brakoj kaj ordonis al ŝi rigardi ĝian teruran vizaĝon.  Ŝi tamen baldaŭ forskuis de si la kontraŭvolan enpensiĝon.  La rigardon denove sereniĝintan ŝi direktis sur la vizaĝon de la homo, kiu staris antaŭ ŝi. 
 彼女は突然沈黙した。彼女の目はガラスのようになり引っ込んでしまった。私のせい?― 彼女は問うような調子で小声で呟いた。この問いを彼女は明らかに自分自身に向けていた。彼女がその代表者の一人であり被害者の一人である社会的な問題がその冷酷な腕で常に彼女を締めつけ彼女にその恐ろしい顔を見つめるように命令するのだ。彼女はしかしすぐにこの意に反した考えを振り払い、そして再び明るくなった視線を自分の前にいる人の顔に向けたのだった。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(187)

2024-07-25 | Marta


--- Dirante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi diris la veron; eĉ plie, se mi havas la rajton rigardi min kiel kompetentan, mi povas diri kun certeco, ke vi posedas videblan talenton por la plumo.  Via stilo donas sufiĉe fortan pruvon de tiu talento, ĝi estas kerneca, vigla, en multaj lokoj plena de vervo kaj de fajro.  Sed... kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba talento restas en stato... pardonu al mi la esprimon... en stato rudimenta, neprilaborita.  Al via talento mankas la apogo de lernado, mankas la helpo, kiun povas doni nur la sciado de la tekniko de verkado.  La ambaŭ lingvojn, kun kiuj vi ĉi tie havis aferon, vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili tiel, kiel postulis la objekto kaj la scienca nomenklaturo.  Eĉ plie, granda parto de la alta literatura lingvo, kiu uzas multe da esprimoj ne ekzistantaj en la ĉiutaga vivo, estas al vi videble tre malmulte konata.  De tio venas la oftaj interŝanĝoj de vortoj, neĝusteco de la esprimoj, neklaraĵoj kaj stilaj konfuzaĵoj.  Per unu vorto, talenton vi havas, sed vi lernis tro malmulte, kaj la arto de verkado, eĉ se ĝi volas limi sin nur per farado de tradukoj, nepre postulas certan sufiĉe vastan amplekson da farita lernado, certan sufiĉe ampleksan sciadon komune sciencan kaj speciale teknikan... 
 あなたの翻訳には良い面がないというわけではないことを申し上げ、なお本当のところを申し上げますと、もし私がこう言っても宜しければ、あなたは書くことに明らかな才能をお持ちだと確信しております。あなたの文体がその才能を強く証明しています。それは簡潔で生き生きしていて、各所で活気と熱気に満ちております。しかし…私があなたの仕事から見るところではそのあなたの確かな才能は、こんなことを言うことを許していただきたいのですが、初歩的で未熟なところに留まっているのです。あなたの才能には学習による支えや著作の技術を習得してこそ可能な補助が不足しているのです。あなたが扱った2つの言語をあなたはあまりにも知らなくて主題や科学的な用語が要求するようにはその言葉を扱うことができないのです。さらに多くの表現で使われている高度の文学的な言葉の大部分は日常生活の場では使われていないので、確かにあなたはほとんど知らないのでしょう。そういったことからしばしば言葉が入れ替わったり表現が正しくなかったり明確でなかったり文体が混乱していたりしています。一言で言えば、才能をあなたは持っていますがしかしあなたはあまりに学んでいません。著作の技術というものはたとえそれが翻訳だけに限っても十分に広い学習と科学とそしてとりわけ技術の十分に豊富な知識とを要求するものなのです

Dirinte ĉion ĉi tion, la libristo silentiĝis, kaj nur post kelka momento li diris plue: 
 これだけいってしまうと書店主は黙ったがしばらくしてさらに続けた。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(186)

2024-07-23 | Marta

Ŝi alpaŝis al la libristo, kiu leviĝis kaj, ĵetante rigardon sur la troviĝantan en la magazeno nejunan homon, etendis al ŝi la manon.  Marta rimarkis lian ĝenatecon, sed ŝi pensis, ke la kaŭzo de tio estas la ĉeestado de flanka persono.  Tamen tiu lasta ŝajnis tute enprofundigita en la legadon; de la loko, sur kiu kontraŭ la libristo staris Marta, la nekonatulon apartigis interspaco de dekkelke da paŝoj. 
 彼女は書店主に近寄った。彼は立ち上がって店の中にいる若くはない人に視線を投げながら彼女に手を差し伸べた。マルタは彼が少し困っている様子に気づいたが、それは無関係な人がいるせいだと考えた。しかしその人は全く本を読むのに夢中なようで書店主に向かってマルタが立っている場所からは十数歩も離れていた。

Marta profunde ekspiris kaj demandis mallaŭte: 
 マルタは深く息をして小声で尋ねた。

--- Ĉu vi tralegis mian manuskripton? 
 私の原稿は読んでいただけましたか?

--- Mi tralegis, sinjorino, --- respondis la libristo...  Pro Dio! kion povas signifi tiu sonado de la voĉo, per kiu li eldiris siajn vortojn?  En la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ malkontenteco, mildigata de sincera kompato! 
 拝見しました、書店主は答えた。何ということでしょう! 彼の発した声の響きは何を意味しているのであろう? 彼の声の低い調子にはあたかも心からの同情で和らげられた不満足さが響いるかのようだった。

--- Kian do sciigon mi ricevos de vi? --- demandis la virino ankoraŭ pli mallaŭte ol antaŭe, kaj kun retenita spirado, kun larĝe malfermitaj okuloj ŝi streĉe rigardis la vizaĝon de la libristo.  Ho, ke ŝia vido montriĝu erara!  Sur la vizaĝo oni povis vidi konfuzon, ligitan kun tiu sama kompato, kiu sonis en la voĉo! 
 それでは私はどういうことになりますでしょうか? その女性は一層小声にそして息をつめて大きく開いた目で書店主の表情を必死に見ながら尋ねた。ああ、彼女の見ているのが間違いであったなら! その表情には声にも含まれていた同じ同情に結びついた困惑が見てとれた。

--- La sciigo, sinjorino, --- komencis la libristo duonvoĉe kaj malrapide, --- la sciigo estas nefavora... tio min doloras, tre doloras, ke mi devas tion diri al vi... sed mi estas eldonisto, respondeca antaŭ la publiko, mi estas industriisto, devigata gardi miajn interesojn.  Via laboro posedas multe da bonaj flankoj, sed... ĝi ne taŭgas por presado... 
 それは、奥様―-書店主は囁くようにそしてゆっくりと話し始めた。それがあまり良くなくて、あなたにそのことを言わなければならないのはとてm辛いのですが、しかし私は出版人であり、読者の前に責任を負っております。私は経営者であって私の利益を守らねばなりません。あなたのお仕事はとても良い面がたくさんありますが、出版するには適していなくて…。

La buŝo de Marta iom ekmoviĝis, tamen ĝi eligis nenian sonon.  La libristo, post momenta silento, dum kiu li videble serĉis en sia kapo vortojn konformajn al la situacio, komencis paroli. 
 マルタの唇は少し動きかけたが、何の言葉も出なかった。書店主は、少しの間黙ったあと、その間に彼はこの状況にふさわしい言葉を頭の中で探しているようだったが、話し始めた。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(185)

2024-07-21 | Marta

Ĉirkaŭ la unua horo posttagmeze Marta estis denove sur la trotuaro de la strato Krakowskie Przedmiescie.  Ju pli ŝi alproksimiĝis al la celo de sia irado, des pli ŝi malrapidigis siajn paŝojn.  Jen ŝi estis jam antaŭ la pordo de la librejo, kaj tamen ŝi ne eniris; ŝi faris kelke da paŝoj flanken, apogis sin per la mano al la balustrado, kiu ĉirkaŭis unu el la belegaj palacoj, kaj staris dum momento kun kapo klinita. 
 午後1頃にマルタは再びクラクフスキエ・プシェドミエシチェ通りの歩道にいた。目的地に近づくほどに彼女の足取りは遅くなった。もう彼女は書店のドアの前にいたがしかし中には入ろうとせずに数歩脇に寄って美しい邸宅の一つを囲っている手すりに手をかけて自分を支え項垂れて立っていた。

Nur post kelke da minutoj ŝi transiris la sojlon, malantaŭ kiu atendis ŝin ĝojo aŭ malespero. Ĉi tiun fojon krom la mastro de la magazeno en la librejo estis nejuna homo kun okulvitroj, kun kalva kapo, kun granda vizaĝo distingiĝanta per larĝaj kaj ŝvelformaj vangoj.  Li sidis en la profundo de la granda salono super kelkaj dekoj da volumoj disĵetitaj sur granda tablo kaj tenis libron en la mano.  Marta ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la nekonata homo, ŝi preskaŭ lin ne vidis.  Ĉiuj fortoj de ŝia spirito koncentriĝis en ŝiaj okuloj, kiuj tuj de la sojlo renkontis la vizaĝon de la libristo kaj kvazaŭ algluiĝis al ĝi.  La libristo ĉi tiun fojon sidis malantaŭ la skribtablo kaj legis gazeton.  Antaŭ li kuŝis rulpaketo de paperaĵo.  Marta rekonis sian manuskripton kaj eksentis tremon, kiu trakuris ŝin de la kapo ĝis la piedoj.  Kial tiu manuskripto troviĝis ĉi tie kaj estis kunvolvita tiamaniere, kvazaŭ ĝi estus tuj fordonota al iu?  Eble la libristo intencas iri tuj al la presejo kaj tial li metis antaŭ si la kajeron? eble li ĝin ankoraŭ ne legis, li ne havis tempon?...  Ĉiuokaze ĝi kuŝas ĉi tie ne por tio, ke oni ĝin redonu al tiu, kiu pasigis super ĝi kelkajn dekojn da noktoj, ekamis ĝin, eldorlotis ĝin, enŝlosis en ĝin sian plej karan esperon... la solan esperon!  Ne, tiel ne povas esti!  Ĉi tiuj pensoj kvazaŭ garbo da fulmoj trakuris la kapon de Marta. 
 数分経って彼女はやっと喜びか絶望かが待っている入り口を入って行った。今回は店の主人の他に若くはなくて頭の禿げたメガネをかけてふっくらした頬が特徴的な大きな顔の男が店の中にいた。その男は店の奥の数十冊の本が雑然とおいてある大きなテーブルの前に座って一冊の本を手にしていた。マルタはその見知らぬ男には全く注意を払わずほとんど見もしなかった。彼女の精神の全ての力がその目に集中しその目は部屋に入った時にすぐに書店主の顔を捉え、張り付くように見つめた。書店主は今回は書き物机の後ろに座って雑誌を読んでいた。彼の前には巻いた紙が置いてあった。マルタは自分の原稿だとわかり頭から足まで震えが走るのを感じた。なぜその原稿はここにあるのだろうか、そしてまるですぐに誰かに与えられてしまうかのように丸められているのだろうか? 多分書店主はすぐに印刷所に行こうとしていてそれだから自分の前に置いてあるのだろうか? それとも彼には時間がなくてまだ読んでいないのだろうか? いずれにしてもそのために数十夜を過ごしそれが好きになり始め愛し尽くしてそれに最も大切な唯一の希望を閉じ込めたその人に返すためにここに置かれているのではない。いいやそんな筈はない! このような考えがあたかも稲妻の束のようになってマルタの頭の中を駆け巡った。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(184)

2024-07-19 | Marta


--- Vi jam finis vian laboron, --- li diris, prenante la manuskripton el la mano de Marta, --- bone, mi atendis ĝin senpacience.  Ĉi tiu verko devas esti eldonata nun aŭ neniam... la problemo estas aktuala, tre grava por la momento, ĝi ne povas atendi... hodiaŭ ĝi interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta por ĝi.  Kun la trarigardo de la manuskripto mi rapidos.  Volu veni morgaŭ je la sama horo, kaj mi povos doni al vi sciigon decidan. 
 あなたはもう仕事を終わられたのですね、彼はマルタの手から原稿を受け取りながら言った。私はお待ちしていました。この本はすぐに発行しなければなりません、そうしないとこの先発行できないでしょう。問題は今この時にとても重要で、一刻の猶予もならないのです。今日は大衆の関心を引いても明日には無関心になってしまうかもしれません。急いで拝見いたします。明日のこの時間においでください、その時にどうするかをお伝えします。

En tiu tago en la kudrejo de sinjorino Szwejc Marta malmulte sukcesis en sia laborado.  Ŝi penis plenumi kiel eble plej bone tion, kion malgraŭ ĉio ŝi nomis sia devo, sed ŝi ne povis.  Ŝiaj manoj tremis, de tempo al tempo nebulo kovris al ŝi la okulojn, ŝia koro frapis tiel forte, ke ŝi ne povis libere spiri.  Nun, en ĉi tiu momento, eble la libristo-eldonisto tenas antaŭ si ŝian manuskripton, legas ĝin... trakuras per la okuloj eble la kvinan paĝon... ho, ke li ĝin rapide trakuru, ĉar ĝuste tie troviĝas unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla, malplej bone aperis en la traduko... sed kompense la fino de la manuskripto, ĝiaj lastaj paĝoj, estas tradukitaj bonege... skribante ilin Marta mem sentis ke ŝin kaptas efektiva inspiro, ke la penso de la majstro speguliĝas en ŝiaj vortoj kiel majesta vizaĝo de saĝulo en plej pura spegulo...  En la loĝejo de sinjorino Szwejc la horloĝo sonis la naŭan horon, la laboristinoj disiris, Marta reiris al sia ĉambreto.  Je la noktomezo ŝi prezentis al si, ke la libristo-eldonisto ĝuste nun fermas la de ŝi skribitan kaj de li legitan kajeron.  Ho, kiom multe ŝi donus por tio, se ŝi povus en ĉi tiu momento vidi lian fizionomion!  Ĉu ĝi estas kontenta aŭ malgaja, severa aŭ promesanta plenumon de ŝia espero?  Matena lumo jam penetris en la ĉambreton, kiam Marta, apogiĝinte sur kuseno, per okuloj, kiuj dum la tuta nokto ne fermiĝis eĉ por momento, rigardis la pecon da ĉielo videblan tra la malgranda fenestro.  En tiuj okuloj, kiuj estis larĝe malfermitaj kaj senmovaj, sub la pala frunto vidiĝis profunda petego, el ili fluis muta, sed varmega preĝo.  Je la oka horo ŝi devis laŭ la kutimo iri al la kudrejo, sed ŝiaj piedoj tiel tremis, ŝia kapo tiel flamis kaj la brusto tiel doloris, ke ŝi falis sur seĝon, ĉirkaŭprenis per la manplatoj la frunton kaj diris al si: mi ne povas!  Leviĝante, kombante siajn longajn silkecajn harojn, surmetante la malnoviĝintan funebran veston, preparante matenan trinkaĵon por la infano kaj eĉ parolante kun Janjo, ŝi ĉiam havis la saman penson en la kapo: ĉu li akceptos mian laboron aŭ ne akceptos?  ĉu mi kapablas plenumi tiajn laborojn aŭ ĉu mi ne kapablas?  "Amas, ne amas" murmuretadis la ĉarma Gretchen*, deŝirante laŭvice la neĝoblankajn folietojn de kampa astro*; "kapablas, ne kapablas" meditadis la malriĉa virino, ekbruligante sur la kameno du malgrandajn lignopecojn, kuirante la mizeran manĝaĵon, balaante la malgajan ĉambreton kaj alpremante al la brusto sian palan amatan infanon.  Kiu povus difini kun plena certeco, en kiu el la du demandantaj virinoj* kuŝis pli profunda, pli terura dramo, kiun el ili la sorto per sia respondo estis pli kruele frakasonta, kiu el ili estis pli malfeliĉa kaj pli danĝere minacata malgraŭ sia tre malgranda postulemeco? 
 この日シュヴァイク夫人の縫製所でマルタは仕事がうまく進まなかった。彼女は何はともあれ自分のするべき仕事をできるだけ上手くやり遂げようと努力したが、上手くいかなかったのだった。彼女の手は震え、時々目が霞んでしまい、彼女の心臓は息も自由にできないほど強く打った。今この時におそらく書店主でもある出版人は自分の前に彼女の原稿を持ってそれを読んでいるのであろう…おそらく5ページ目を目で追っている… おお、その部分を素早く読んで欲しい、まさにその部分に理解しにくくて翻訳があまり良くない所があるのだ…、しかしその代わりに終わりの部分はとてもよく訳されている…その部分を書きながら偉大な賢人の顔が綺麗な鏡に写っているかのようにマルタは著者の思想が自分の言葉の中に映っているという実際の印象が自分を捉えていると感じていたのだった…、シュヴァイク夫人の仕事場の時計が9時を打った。女工たちはそれぞれに帰って行き、マルタも自分の部屋に戻っていった。深夜になって彼女は彼女が書いて書店主-出版人が読み通した原稿をその人がまさに今閉じたと想像した。おお、彼の表情を今この瞬間に見ることができたら彼女はどんなことでもするであろう! その顔は満足を表しているだろうかあるいは沈んで厳しいか、それとも彼女の希望を叶えてくれるだろうか? マルタが夜の間枕に寄りかかっていてずっと閉じられることのなかった目で小さな窓を通して見える空のひとかけを眺めた時には朝の光がもうこの狭い部屋の中に差し込んでいた。その大きく見開かれて動かない目の中には深い願いが見えており沈黙のしかし熱い祈りが流れ出ていた。8時には彼女はいつものように縫製所に行かねばならなかったがしかし彼女の足はひどく震え頭は燃えるようで胸は痛んでいたので彼女は椅子の上に倒れ込んでしまい額を掌で押さえて自分自身に言った、私にはできない! 起き上がって、自分の長い絹のような髪をとかし、古くなった喪服を着て、子供のために朝の飲み物を準備して、そしてヤーニョと話もして、その間彼女は頭の中でずっと同じことを考えていた、あの人は私の仕事を受け入れてくれるだろうかそれともダメだろうか、私にはああいう仕事をする能力があるのだろうか、ないのだろうか? 「愛している、愛していない」可愛いグレートヒェン*は野の星の雪のように白い葉を順番にむしり取りながらつぶやいた。「できる、できない」暖炉で2本の小さな薪に火をつけながら、貧しい食べ物を料理しながら、淋しい部屋の掃除をしながら、そして自分の青ざめた大事な子供を胸に抱いて、貧しい女性は考え続けたのだった。答えを求める2人の女性のどちらがより深くより恐ろしい物語の中にいるのか、彼らのどちらが自らの要求がとても小さいにもかかわらずより不幸でより危険に脅かされているのか、誰が確信を持って定めることができるだろうか?
  *Gretchen はゲーテのファウストのヒロインだろうか? この部分は私にはよくわからない。folioj はこの場合「花びら」とするべきか?
     *kampa astro もよくわからない。仮に「野の星」としておいた。
  *二人の女性:できる女性とできない女性・・・かな?
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(183)

2024-07-17 | Marta


Dum la lasta pasinta tempo en ŝia eksteraĵo aperis novaj ŝanĝoj, sed tute aliaj ol antaŭe.  Ŝi laboris duoble, ĉar ŝi laboris tage kaj nokte.  Dek horojn en la tago ŝi kudradis, naŭ horojn en la nokto ŝi skribadis, unu horon ŝi pasigadis en interparolado kun la infano, kvar horojn ŝi dormadis.  Tio estis vivmaniero certe ne konforma al la reguloj de la higieno, kaj tamen la strioj de malsaneca flavo malaperis de la vizaĝo de Marta, ŝia frunto glatiĝis, la okuloj ricevis denove la antaŭan brilon.  Ŝi tusis malpli ofte, aspektis sane kaj preskaŭ freŝe.  Ŝia spirito, kvietigita de trankvileco kaj vigligita de espero, fortigis la antaŭe senfortigitan korpon, nobla kontenteco pri si mem denove rektigis la gracian talion, redonis la serenecon al la frunto.  Post la tagmanĝo, kiu konsistis el unu tre simpla manĝospeco kaj peco da nigra pano, Marta ĉirkaŭvolvis per folio da maldika papero la trarigarditan manuskripton.  Ŝi tion faris kun ia aparta penado, kaj sur ŝia vizaĝo oni povis vidi la senton de zorgemeco kaj samtempe de interna profunda plezuro.  Sur unu el la altaj turoj de la urbo eksonis la dua horo.  Marta forkondukis Janjon al la ĉambro de la kortisto kaj eliris en la urbon.  Je la tria horo ŝi devis esti sur sia ordinara loko de la kudrejo de sinjorino Szwejc, sed antaŭe ŝi volis viziti la konatan librejon. 
 最近彼女の見た目には新しい、以前とは違う変化が現れていた。彼女は夜と昼と二重に働いていた。一日に10時間針仕事をして夜には9時間ペンをとり子供との会話に1時間を使い4時間寝た。それは健康には適していない生活方法だったが、しかしマルタの顔からは病んだような黄色い線は消えていた。彼女の額は滑らかになり、瞳はかつての輝きを取り戻していた。彼女は咳くことも少なくなり健康に、ほとんど生き生きしているように見えた。安心で平静になり希望で元気になった彼女の心がそれまでに弱くなっていた彼女の身体を強くし、自分自身への高潔な満足感が彼女の優雅な体つきを再びまっすぐにし、額に明るさを取り戻したのだった。簡単なおかずと黒いパンの一切れの昼食の後マルタは目を通した原稿を薄い紙に包んだ。彼女はそれをとりわけ丁寧に行った。彼女の表情には注意深さと同時に内心の深い喜びが見てとれた。街の高い塔の一つが2時を打ち始めた。マルタはやーニョを庭師の部屋に連れて行って街に出かけた。3時には彼女はシュヴァイク夫人の縫製所のいつもの場所にいなくてはならなかったがしかしその前にあの書店を訪ねたいと思った。

La libristo-eldonisto staris, kiel ordinare, malantaŭ la magazena skribtablo kaj estis okupita je enskribado de ciferoj kaj notoj en grandan libron.  Kiam Marta eniris, li levis la kapon.  Al la enirantino li faris tre afablan saluton. 
 出版人でもある書店主はいつものように店のテーブルの後ろに立っていて大きな帳面に数字やメモを書き込んでいた。マルタが入っていくと彼は頭を上げとても好意的に挨拶をした。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(182)

2024-07-14 | Marta

Estis jam luma tago, kiam Marta estingis la lampon kaj prenis plumon.  Ŝi skribis, kaj de tempo al tempo, fortirante la okulojn for de la papero, ŝi direktadis ilin al tiu flanko de la ĉambro, kie staris la lito kun la dormanta infano.  Ĉe la blanka lumo de la vintra mateno Janjo aspektis pale kaj suferante.  Kiam la unua radio de la suno penetris en la ĉambron, ŝi malfermis la okulojn.  Tiam la patrino leviĝis, genuiĝis ĉe la lito kaj, ĉirkaŭprenante per la brako la duone dormantan korpon de la infano, klinis al la kuseno la lacan, varmegan kapon. 
 マルタがランプを消してペンを取った時には、すでに明るくなっていた。彼女は時どき原稿から目を離して子供が眠っているベッドの方に目を向けながら書いた。冬の朝の清々しい光にヤーニョは青白く苦しんでいるように見えた。朝の最初の光が部屋に差し込んだ時彼女は目を覚ました。母親は立ち上がってベッドに跪き子供のまだ半分眠っている体を腕で抱きしめ、疲れて熱くなった頭を布団に傾けた。

En tiu sama momento movado ekbolis en la urbo.  Ekbruis veturiloj, eksonis preĝejaj sonoriloj, ekbolis interparoloj, ridoj, krioj.  Varsovio salutis la novan jaron.
 この同じ時に街の動きが活発になった。車は騒ぎ始め教会の鐘が鳴り始め会話・笑い声・叫び声がにぎやかになった。ワルシャワに新年が来たのである。

Depost la tago, en kiu Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses semajnoj.  Je la unua horo posttagmeze Marta, kiel ordinare forlasis la kudrejon, por iri hejmen kaj pretigi tagmanĝon por si kaj por la infano.  Ŝi kisis Janjon, kiu, malgaja kaj korpremata en la malvasta ĉambreto de la kortisto, iom revigliĝadis ekvidante la patrinon, kaj, almetinte al negranda fajro poteton kun manĝaĵo, la juna virino elŝovis la tirkeston de la tablo kaj elprenis el ĝi dekkelke da folioj da papero.  Tio estis la jam finita traduko de la franca verko.  Por ĝin pretigi, ŝi laboris kvin semajnojn, kaj la transskribo okupis unu semajnon.  Nun kun rideto sur la buŝo ŝi trarigardis la paĝojn plenajn de belforma kaj pura skribaĵo. 
 ワルシャワに新年が来てから6週間が経った。午後1時にマルタはいつものように縫製所を出て家に帰り自分と子供のために食事を用意した。彼女は庭師の狭い部屋で辛い思いをしていたが母親を見て少し元気になったヤーニョにキスをして食べ物の入った小鍋を火にかけた。その若い女性はテーブルの引き出しを引いて十数枚の紙を取り出した。それはすでに訳し終わったフランス語からの翻訳であった。翻訳のために彼女は5週間をかけ、清書するのに1週間をかけた。今彼女は唇に微笑みを浮かべて整って美しく書かれた原稿の全体に目を通した。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(181)

2024-07-11 | Marta


Nun la okuloj de Marta trafis la bildeton, kiu pendis proksime de ŝi sur la muro.  Tio estis tiu desegnaĵo, kiu estis forrifuzita de ŝiaj pandonantoj kaj redonita al ŝi.  Ŝi estis ornaminta per ĝi la malriĉan nudan ĉambreton, kaj nun ŝi fiksis sur ĝi la silente flamantajn okulojn.  Malgranda kampara dometo, branĉlarĝa arbo, birdeto kantanta sur siringa arbetaĵo, klara aero de kamparo kaj profunda silenteco de bonodoraj kampoj...  Ho Dio! se ŝi povus tiom laborenspezi, tiom multege, ke tia modesta loketo, freŝa, verda, povu fariĝi ŝia propraĵo!  Ŝi tiam estos jam nejuna virino, la venteto, kiu murmuros en la branĉoj, malvarmetigos ŝian frunton ŝvitkovritan de la laboroj de la vivo, la lacigitaj okuloj ĝuos la koloron de freŝa verdaĵo, kaj la birdeto, kiu kantis, kiam ŝi estis en lulilo, kantos por ŝi super ŝia por eterne dormiĝanta kapo la lastan kanton de ĉi tiu tero. 
 今マルタの目は彼女の近くの壁にかかった小さな絵を捉えていた。それは彼女にパンを与えてくれる人たちに受け入れられずに戻されたあのデッサンであった。彼女はその絵で貧しい何もない部屋を飾ったのだったが、今はその絵を静かに燃える目でじっと見つめていた。小さな農家、豊かに枝を広げた木、ライラックの灌木の上で歌っている小鳥、農地の澄んだ空気と静かな香りよき草原の深い静けさ… おゝ神よ! このような質素で新鮮な緑の所を自分のものにできるほどたくさんのお金を稼げたら! その時はもう若くはなく、枝の中で囁く風が仕事で汗ばんだ彼女の額を冷やし、疲れた目は新鮮な植物の色を楽しみ、彼女がゆりかごにいた時に歌った小鳥が彼女の永遠に眠ろうとしている頭の上でこの世の最後の歌を歌うであろう。

Tiel revis la malriĉa virino.  En tiu nokto en la subtegmenta ĉambreto la lampo restis neestingita ĝis la mateniĝo.  Marta legis la libron, kiun oni komisiis al ŝi traduki el fremda lingvo.  Komence ŝi legis malrapide, atente, poste kun entuziasmo, kun preskaŭ febra intereso.  Ŝi komprenis la penson de la aŭtoro, la objekto de la verko trapenetris ŝian cerbon, klara kaj preciza ĝi staris antaŭ ŝiaj okuloj.  Ŝia komprenado fariĝis kvazaŭ elasta rondo kaj ampleksis ĉiam pli grandan, pli plenan tutaĵon; la intuicio, tiu alta kaj malofta naturdono, kiu el homo faras duondion, leviĝis el la profundo de la spirito de la juna virino kaj murmuris al ŝi en la orelon vortojn de ĝis nun ne konataj problemoj. 
 この貧しい女性はそのように夢見た。この夜屋根裏の小部屋では朝になるまでランプが点いたままだった。マルタは彼女に翻訳が託された本を読んだ。最初は彼女はゆっくりと注意深く読んでいたが次第にほとんど熱中するほどに夢中になって読んだ。彼女は著者の考えを理解した。著作の主題が彼女の頭に浸透し、それは彼女の眼の前にはっきりと正確に現れた。彼女の理解はあたかも柔らかい輪の如くますます大きく完全な総体になっていった。高い稀な才能であり人を神のようにする直感力がこの若い女性の精神の奥底から湧き上がり、彼女の耳に今まで知らなかった問題の言葉をつぶやいた。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(180)

2024-05-28 | Marta


Sur ŝia buŝo estis nun rideto, stranga rideto!  Ĝi enhavis en si ion artan, sed samtempe ankaŭ ion tre altan; samtempe kun pena sindevigado oni povis vidi en ĝi amon kaj heroecon de patrino, kiu siajn proprajn dolorojn aliformigas en ridetojn, por sekigi per ili la larmojn de sia infano. 
 彼女の口には今微笑みがあった、不思議な微笑みが! その微笑みは何か作為的なものを含んでいたが、同時に高貴なものも含んでいた。その微笑みには子供の涙を乾かそうとして自らの苦痛を微笑みに変えてしまうことを必死に自らに課す母の愛と高潔さがみてとれた。

La tago finiĝis, la urbaj horloĝoj sonis noktomezon, sed en la subtegmenta ĉambreto ankoraŭ brulis la lampo; ĉi tiu ĉambreto aspektis nun ankoraŭ pli malgaje ol tiam, kiam la juna virino la unuan fojon transpaŝis ĝian sojlon.  Ne troviĝis jam en ĝi la ŝranko, nek la komodo, nek la du ledaj saketoj.  La unuajn du objektojn kune kun la du novaj seĝoj la luantino fordonis al la domadministranto, ĉar ŝi ne povis plu pagi por ilia luado; la lastajn ŝi vendis en tagoj de grandaj frostoj, por ke ŝi povu aĉeti por la ricevita mono pli da hejtoligno.  Restis en la ĉambreto nur unu lito, sur kiu en ĉi tiu momento, ĉirkaŭkovrita de la nigra tuko de la patrino, dormis Janjo, du lamaj seĝoj kaj unu nigre kolorigita tablo.  Sub la blanka lumo de la lampo kaj ĉirkaŭita de dika plektaĵo de nigraj harligoj, la vizaĝo de la ĉetable sidanta virino bele kaj severtrajte distingiĝis en la duonlumo de la ĉambreto.  Marta ankoraŭ ne laboris, kvankam ĉiuj materialoj de ŝia estonta laboro, la libro, papero, plumo, kuŝis antaŭ ŝi.  Ŝin kaptis neforpelebla, nevenkebla revado.  Neatenditaj, brilantaj perspektivoj kreiĝis antaŭ ŝiaj okuloj, ŝi ne povis forŝiri de ili sian rigardon, lacigitan de la mallumo.  Ŝi ne estis jam tiel fidoplena kiel tiam, kiam ŝi antaŭ tiu sama tablo sidiĝis kun krajono en la mano, sed ŝi ne havis sufiĉe da fortoj, por aŭskulti la murmuradon de dubo.  Ĝi estis en ŝi, tiu murmurado, sed ŝi forturnadis de ĝi sian orelon, dum ŝi aŭskultadis senĉese la vortojn de la libristo, kiuj plenigis ĉiujn ŝiajn pensojn.  El tiuj vortoj ŝpiniĝis longa vico da oraj revoj de la virino, de la patrino.  Povi plenumadi laboron agrablan, kvankam malfacilan, laboron, kiu altigas la spiriton kaj respondas al ĝiaj plej profundaj bezonoj, --- kia plezurego tio estas!  Laborenspezi dum kelke da semajnoj cent spesmilojn --- kia riĉeco tio estas!  Kiam ŝi iam fariĝos tia riĉa granda sinjorino, la unua afero, kiun ŝi faros, estos preni ian honestan nejunan servantinon, kiu havas siajn infanojn aŭ almenaŭ amas infanojn kaj sekve povus varti Janjon zorge, prudente.  Poste... (Marta demandis sin mem, ĉu ŝi ne estas tro postulema en sia revado) poste ŝi eble forlasos ĉi tiun nudan, malvarman, malserenan ĉambron, en kiu al ŝi mem estas tiel malgaje kaj kiu por ŝia infano estas tiel malsaniga, kaj ŝi luos ie, ĉe ia malgranda sed pura senbrua strato, du ĉambretojn varmajn, sekajn, sunajn...  Poste... se ŝi akiros reputacion de bona tradukistino kaj ricevados multajn mendojn, se tiuj cent spesmiloj, tiu grandega sumo multe da fojoj venos en ŝiajn manojn, ŝi serĉos instruistojn de lingvoj kaj de desegnado, ŝi lernos en la daŭro de tutaj tagoj kaj noktoj, sen ripozo, kun fervoro kaj pacienco, ĉar tia devas ja esti la laboro de virino, paŝo post paŝo kaj per propraj fortoj...  Poste... Janjo kreskos...  Kun kia atento la okulo de la patrino observados kaj divenados ŝiajn naturajn talentojn, por neniun el ili lasi sen uzo, sed kontraŭe, el ĉiu el ili forĝi por la estonta virino spiritan trezoron, batalilon por la batalo pri la vivo...  La lernado de Janjo, ŝia klereco, forto, feliĉo kaj sendanĝereco de la tuta estonteco estos frukto de laborado de ŝia patrino.  Kun kia trankvileco ŝi tiam fermados siajn okulojn por fortiga dormo, kun kia ĝojo ŝi malfermados ilin ĉiumatene, salutante novan tagon de laboro kaj devoplenumo, sed samtempe ankaŭ de trankvileco kaj kontenteco!  Kun kia fiereco ŝi irados tiam inter la homojn, sentante, ke ŝi estas egala al ili rilate la forton kaj homan indecon; kun kia senpezigita kaj feliĉe tuŝita koro ŝi genuiĝos sur la tombo de la homo, kiun ŝi amis, kaj al lia eterne antaŭ ŝiaj okuloj staranta bildo ŝi diros: mi fariĝis inda vin! mi ne subfalis al la malbona sorto! mi evitis morton permalsatan kaj vivon peralmozan!  Mi kapablis ŝirmi per prizorgado kaj eduki por la estonteco vian kaj mian infanon!  Poste.., 
 その1日が過ぎた。街の時計が深夜を知らせたが、屋根裏部屋ではまだランプが輝いていた。この小部屋はこの若い女性が初めて敷居を跨いだ時に比べて一層寂しくなっていた。そこにはすでに戸棚も箪笥も二つの皮袋もなかった。最初の二つは、借家人が二つの新しい椅子と一緒に部屋の管理人に渡してしまった。それらの借り賃が払えなかったからである。皮袋の方は寒さが厳しい時に売って、そのお金で薪を買ったのだった。部屋には今この時に母親の黒い布でくるまれてヤーニョが寝ているベッドがただ一台とがたつく椅子が2脚と黒いテーブルとがあるのみだった。ランプの白い光のもとにテーブルの傍に座っている黒々とした豊かに束ねられた髪の女性の顔は美しく厳しい様子で部屋の薄明かりの中にくっきりと浮かび上がっていた。彼女のこれからの仕事の資材、本、用紙、ペンは全て彼女の前に置かれていたがマルタはまだ仕事をしていなかった。追い払うことのできない打ち勝つことのできない夢想が彼女を捉えていた。思いがけない輝く展望が彼女の目の前に現れ彼女は暗闇で疲れた目を逸らすことができずにいた。彼女がこの同じテーブルの前に手に鉛筆を持って座った時のようには自信に満ちてはいなかったし疑問の呟きを聞くだけの力も持っていなかった。その呟きは彼女自身の中にあったが、彼女はそれを常に聞かなかった。その間、彼女は自分の考えを占めている書店主の言葉を絶え間なく聞いていた。それらの言葉から女の、母の長い輝く夢が紡ぎ出されていた。困難ではあるが快い仕事ができること、それによって精神を高めその最も切実な要求に答えること、それはなんという喜びであろうか! 数週間で10万スペーソの収入、それはなんと豊かであることか! そんなに裕福な女性になったら最初にすることは正直で若くないお手伝いを雇うことであろう、その人には子供があるかあるいは少なくとも子供好きで、従ってヤーニョの面倒をよくみてくれるだろう。そして…(マルタは自身に問うた、夢の中で私はあまりに欲張りだろうか?)そしておそらくこの何もなくて寒く陰鬱な部屋を去ることだろう、この部屋の中では彼女自身の気持ちが沈み、子供の身体にも悪い。そしてどこかの小さな清潔で静かな街で暖かく清潔で日当たりの良い2部屋を借りるだろう… そして彼女がもし良い翻訳者としての評判を得てたくさんの注文が来たら、そしてその10万スペーソが何度も何度も手に入ったら、彼女は言語とデッサンの先生を探して昼も夜も休まずに熱心に辛抱強く学ぶだろう。それが女性の仕事に違いないのだから、一歩一歩自分の力で… そしてヤーニョが大きくなって… そんな注意を持ってこの母親の目は自分の本来の能力を、見つめ、推測するだろう、それらを使わないままにしないよう、逆にそれら全てを使って未来の女性のために精神的な宝を、生きる闘いのための武器を鍛えるために… ヤーニョの学習、彼女の教養、力、幸せとそして将来にわたっての安全、それらはその母親の労働の結果なのだ。その時彼女はどんなに安心して眠りにつくことだろう、毎朝仕事と義務を果たすそして同時に安心と満足の新しい日に出会うためにどんなに嬉しく目を覚ますことだろう! その時には自分が力においても同じ人間であるということでも同等だと感じてどんなに誇りを持って人々の中に入っていくだろう、軽くなり幸せに震える心で彼女の愛した人の墓にひざまづき、目の前に永遠に立っているその姿に話すだろう:私はあなたにふさわしくなりました、私は不幸な運命の下に倒れませんでした、空腹で死ぬことも物乞い生活も避けることができました! 私はあなたと私の子供を世話して守り、その未来のために教育することができます! そして…
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする