La sinjoro de la kreitaĵoj marŝas sur strato de granda urbo, flekseblan bastoneton li svingas kiel sceptron. Brilas sur lia kapo la ĉapelo, brilas sur la manoj la gantoj kun duobla kunkudro, brilas sur la brusto ora ĉeneto kaj balanciĝas gracie sur la malluma fono de la surtuto, kiun pretigis la dignaj manoj de la plej granda tajloro Chabou. Kia majesto! Li kantetas duonvoĉe kanteton el La Bela Heleno, kaj penetremajn rigardojn li ĵetas ĉirkaŭen. La randon de la ĉapelo li ofte ektuŝas per la mano, ĉiujn li salutas, ĉiuj lin salutas, ĉiujn li konas, ĉiuj lin konas. Kia digna socia pozicio! Li interrompis sian kantetadon, li etendas la kolon, kaj la piedon* li haltigas en la aero simile al ĉashundo, kiu ekflaris ĉasaĵon, li streĉas la rigardon, li ridetas... Tie sur la angulo de la strato preterpasis bela buŝeto, eklumis blanka vizaĝeto, ekbriletis nigraj okuletoj... Antaŭen! kuru kaj pelu! Singarde! la ĉasaĵo estas jam proksime! oni devas kiel eble plej rapide ĝin ĉirkaŭbari, ĉar ĝi povus formalaperi! Li aliras de flanke, li levetas la ĉapelon, li faras saluton plej respektan (ho, ironio!) kaj per voĉo, plene kopianta la hieraŭ sur la scenejo aŭditan voĉon de Pariso, li demandas: ĉu vi permesas, sinjorino, ke mi vin akompanu? Se ŝi permesas, li iras kun ŝi. Se ŝi ne permesas, li iras ankaŭ. Ĉu li ne estas sinjoro de la kreitaĵoj? Dum la irado li renkontas konatojn (li havas da ili tiom, kiom la maro havas da gutoj da akvo), li palpebrumas petole kaj montras per la okuloj la akompanatinon. De tempo al tempo la koro kun pligrandigita forto batas en lia brusto: tio estas la unuaj ektremoj de vekiĝanta papilia amo aŭ eble la ĝojo de triumfo; plej ofte ambaŭ kune. Ĉiufoje kiam ĉi tiu sinjoro de la kreitaĵoj ekvidas belan aŭ eĉ beletan ekzempleron de virina vizaĝo, li ĵuras al ĉiuj kaj antaŭ ĉio al si mem, ke li estas furioze, morte enamiĝinta. Li faras tion kun plena sincera kredo. Lia koro estas vulkano, kiu eksplodas kelke da fojoj en tago. Krom tio li sentas bone, ke la okuloj de la homoj sekvas kun intereso la novan epizodon de la granda epopeo de lia vivo. Tiuj homaj okuloj tiel kutimis vidi lin nevenkebla, ke tuj de la unua paĝo ili divenas, ke sur la lasta ili trovos venkon!
人々の主人が柔らかい杖を笏のように振りながら大都会の通りを歩いていた。彼の頭には帽子が輝き手には二重縫いの手袋が輝き胸には金の鎖が輝いて最も有名な仕立て職人であるチャボウの品のある手で仕上げられた外套の暗い地の上に優雅に揺れていた。なんと堂々としていることか! 彼は美しきエレーヌの歌を小声で歌い、見抜くような眼差しを周囲に投げていた。彼はしょっちゅう帽子の縁を手で触り、誰にでも挨拶をし、誰もが挨拶を彼に返した。誰をも彼は知っていたし、誰もが彼を知っていた。何という立派な社会的地位! 彼は歌うのをやめて獲物の匂いを嗅いだ猟犬のように首を伸ばして片足を上げて立ち止まった。彼は目を凝らし、微笑んだ…
*la piedon:単数に注意。・・・両足を空中に停めることはできない訳だが。
通りの片隅では美しい唇が通り過ぎ白い顔が光り黒い目が輝いた。前へ! 走れ、追え! 注意深く! 獲物は近い! できるだけ早く囲い込まねばならない、なぜならそれは消えてしまうかもしれないから! 彼は横から近寄り、帽子を少し上げて最も敬意を持った挨拶をした(なんという皮肉)、そして昨日舞台で聴いたパリーソの声をそっくり真似て訊いた:奥さん、お供させていただいてよろしいでしょうか? もし彼女が許せば彼は一緒に歩くし、許さなくてもやっぱり一緒に歩くのである。彼は人々の主人なのだ。彼が歩いている間に知人(彼は滴る水が大海になるほど多くの知人がいるのだ)に出会うと悪戯っぽく目配せして同行している女性を示すのである。時々彼の胸で心臓が強く高鳴るが、それは目覚めたうつり気な愛の震えであるか、おそらくは勝利の喜びであり、大抵はその両方であった。この人々の主人は美しい、あるいは少し美しい女性の顔を見るといつでも、誰にでも、何よりも自分自身に、自分が激しく死ぬほど恋焦がれていると宣言する。彼はそれを全く真剣に信じているのである。彼の心は1日に何度も噴火する火山のようなものである。その他、人々の目は彼の人生の叙事詩の新しいエピソードに興味を持ってついてくると彼は感じている。そのような人の目は彼を無敵と見ることに慣れていて最初のページですぐに最後のページには勝利を見るであろうとわかってしまうのだ。