En la 9-a de julio ni forflugis de Torino. Mi gxuis pejzagxon de la Alpoj tra la fenestro de la aviadilo. Ni sxangxis aviadilon cxe Amsterdamo kaj bonorde atingis la flughavenon de Oslo, Norvegio.
S-ro D, nia gastiganto en Oslo, antauxe sciigis, klarigis, instrukciis la manieron iri al la centra stacio de Oslo tre ekzakte, precize, trafe.
Unue mi sxangxis monon de japanaj enoj al norvegaj kronoj. Kaj acxetis biletojn per auxtomato. Laux la instrukcio de s-ro D mi klakis "ny billett" ( nova bileto) sur la ekrano, poste "Denne stasjonen" (cxi tiu stacio), "Oslo S" (celata stacio), "OK", " ++ (du biletoj) cxe "Honnor" (por pensiulo), ... Mi faris iom komplikan manipuladon ecx dufoje, kaj finfine akiris du biletojn malmultekostajn por pensiulo.
Mi kaptis ordinaran trajnon (ekspresa trajno estas multekosta!) kaj bonorde atingis la stacidomon de "Oslo S", kie iu devas atendi nin. Se s-ro D ne povas veni, li petis iun esperantiston akcepti nin. Ni cxirkauxrigardis en la stacidomo, iom promenis sercxante ion verdan, sed neniu verdajxo trovigxis. Post certa atendado mi decidis iri al la oficejo "Esperanta domo de Oslo".
Ankaux dank' al la klarigo de s-ro D ne malfacile estis la vojagxo enurba. La bileto de la trajno ankoraux validis por la auxtobuso. De la bushaltejo al la oficejo ni senprobleme piediris per la mapo, kiun mi elsxutis el la TTT-ejo de la oficejo mem. Ni tre gxojis, kiam sur la fenestro ni vidis la literojn "ESPERANTO".
Laux la mesagxo de s-ro D iu malfermis la oficejon, sed sed sed ho ve! la oficejo estis sxlosita. Cxi tie mi farigxis perpleksaj, senkonsilaj, ecx senesperaj. Dek minutojn mi cerbumis, kaj decidis reveni al la urbocentro kaj preni hotelon.
Tiam mia edzino kriis "Saluton!". Mi vidis blankharulon rapide alvenantan. Li estis ja s-ro D!
Ni logxis en la Esperant-domo tri tagojn.
いろいろありましたが、イタリア・トリノからノルウェー・オスロへ移動し、エスペラント事務所に泊めていただきました。
※コメント投稿者のブログIDはブログ作成者のみに通知されます