La tagoj en Parizo estis pluvemaj. En la 20-a de junio ni promenis en la insulo Cite, vizitis la katedralon Notre-Dame, la pregxejon Sainte chapelle. Cxe la ponto Pont Neuf ni prenis turisman sxipon sur la rivero Seine.
Jam estis 2:20 posttagmeze, kiam ni atingis la muzeon Louvre. Estis longa vico por eniri la muzeon. Ni sekvis la vicon cxe gxia fino. Ni devis movigxi tre malrapide gxis la enirejo. Tuj ekpluvis, kaj do ni staris unu kaj duon-horojn en pluvo.
En la palaco antaux la muzeo multaj junuloj vendadis memorajxojn de palizo, ekz. malgranda Ejfelturo. Ili tuj sxangxigxis al ombrel-vendistoj.
Ni havis ombrelojn.
Tuj malantauxe estis kvar knabinoj tre gajaj. Eble ili senkonscie deziris pli rapide movigxi, kaj ofte premis mian ombrelon per la sia. Tio iom gxenis min, sed ili tute ne rimarkis sian gxenadon.
Tuj antauxe estis juna paro, certe geamatoj, kiuj ne havis ombrelon. Mia edzino kovris sxin per sia omblero. Sxi heziteme kaj cxarme ridetis al ni. Dume li estis tro alta por kovri per mia omblero, do li pli kaj pli malsekigxis. Ni ne havis komunan lingvon. Mi provis konversacii kun ili, sed mi ne povis ekscii ecx ilian naciecon, nur komprenis ilian dankemon. La vico antaux ni pli kaj pli mallongigxis, restos jam mal pli ol 20 minutoj, kiam la paro subite elvicigxis kaj foriris. "Ni jam ne havas tempon", iale mi komprenis ilian esprimon.
ルーブル美術館に入るために1時間半並びました。
※コメント投稿者のブログIDはブログ作成者のみに通知されます