エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

マルタを読む(13)

2021-03-03 | Marta


La virino en funebra vesto haltis momenton sur la sojlo, ĵetis malrapidan rigardon en la tutan ĉambron kaj poste, farinte kelke da paŝoj, sidiĝis sur la kanapeto.
喪服の婦人は入り口で立ち止まって、ゆっくりと部屋中に視線を投げ、そして数歩進んでその小さな長椅子に腰を下ろした。

La infano stariĝis apud la patrino kaj senmova, pala, turnadis ĉien la okulojn, en kiuj vidiĝis miro kaj timo.
子供は青ざめて、母親のそばにじっと立って、あちこちに目を動かしていた。その目の中には驚きと恐れが見てとれた。

La juna knabino forliberigis la veturigiston, kiu enportis en la ĉambron du malgrandajn pakaĵetojn, kaj ŝi komencis klopodi pri ordigo de la objektoj, elprenitaj el la pakaĵetoj..
若い女性は、二つの小さな包みを部屋まで運んでくれた御者を帰して、その包みからとりだした物の整理を始めた。

Ili ne estis en granda nombro, ilia ordigo sekve daŭris mallonge; ne deprenante la superveston kaj ĉapelon, la knabino en unu el la pakaĵetoj orde aranĝis kelke da infanaj vestetoj kaj iom da tolaĵo, la duan, malplenigitan, ŝi forŝovis en angulon de la ĉambro, la liton ŝi ordofaris per du kusenoj kaj lana kovrilo, al la fenestro ŝi pendigis blankan flankkurtenon, en la ŝranko ŝi ordometis kelke da teleroj kaj potetoj, argilan kruĉon por akvo, tian saman pelvon, latunan kandelingon kaj malgrandan samovaron. Farinte ĉion ĉi tion, ŝi prenis ankoraŭ el malantaŭ la forno faskon da lignetoj kaj ekbruligis sur la kameno gajan fajron.
荷物は多くはなかったので、その仕事はすぐに済んでしまった。上着も帽子も脱がないまま、包みの一つに数点の子供服といくらかの布製品を畳んでしまい込み、空になった二つ目の包みを部屋の隅に押しやった。二つの枕と羊毛の掛け布団でベッドをしつらえ、窓には白いカーテンを掛けた。棚には、彼女は何枚かの皿と茶碗、陶器の水差しや深皿、真ちゅうの燭台や湯沸かし器などを具合よく並べた。これらのことをし終えると、彼女は暖炉の後ろから薪を一束とりだし、火をつけて明るく燃え上がらせた。

--- Jen tiel, --- ŝi diris, leviĝinte de la genua pozicio kaj turnante al la senmova virino la vizaĝon, ruĝigitan de la blovekscitado de la fajro: --- mi ekbruligis fajron, kaj tuj estos al vi pli varme kaj pli lume. Lignon por hejtado vi trovos malantaŭ la forno, estos kredeble sufiĉe por ĉirkaŭ du semajnoj; la vestoj kaj tolaĵo estas en la pakaĵeto, la vazoj kuirejaj kaj bufedaj en la ŝranko, la kandelo en la kandelingo ankaŭ en la ŝranko.
彼女はそれまでの膝をついていた姿勢から立ち上がって、火を吹いて赤くなった顔をじっと動かずにいた婦人に向けて言った、さあ、このように火をおこしました、すぐに明るく、暖かくなるでしょう。薪は暖炉の後ろにあります。おそらく2週間くらいは充分にあるでしょう。衣類と布製品は包んであります。料理と食事用の茶碗は棚の中に、ロウソクも燭台に立てて棚にあります。

Dirante ĉi tion, la bona servistino videble penis havi gajan tonon, sed la rideto ne povis sin teni sur ŝia buŝo, kaj la okuloj apenaŭ retenis larmojn.
そう言いながら、この気の良い小間使いは見るからに明るい調子を保とうとしていたが、彼女の口にはほほえみもなかったし、目は涙をやっとこらえていた。

--- Kaj nun, --- ŝi diris mallaŭte, kunmetante la manojn, --- nun, mia sinjorino, mi devas jam iri!
そしてもう、彼女は手を合わせながら言った。もう、私は行かねばなりません。
La virino en funebra vesto levis la kapon.
喪服の婦人は頭を上げた。

--- Vi devas jam iri, Sonjo, --- ŝi ripetis, --- ĝi estas vero, --- ŝi aldonis, ĵetinte rigardon al la fenestro, --- komencas jam vesperiĝi... vi certe timos iri vespere tra la urbo.
ソーニャ、もう行かなければなりませんねー彼女はくり返したー本当だわー彼女は窓に視線を投げてつけ加えた。ーもう夕方ね、ー夜に町を通っていくのは恐いでしょう。

--- Ho, ne tio, kara sinjorino! --- ekkriis la knabino, --- por vi mi en la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo... sed... miaj novaj gesinjoroj morgaŭ tre frue matene elveturas el Varsovio, kaj ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. Mi devas iri ĉar ili hodiaŭ ankoraŭ min bezonos...
ーいいえ、奥様ーあなたのためなら、私はどんな暗闇でも、世界の果てまでだって行きます。ーだけど、私の新しい主人夫婦は明日の朝早くにワルシャワを発つのです。そして、あの人たちは私に夕方までに来るようにと命じられたのです。あの人たちは今日、私を必要としているので、行かねばならないのです

コメント    この記事についてブログを書く
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする
« Kiel akrido | トップ | Profitema »
最新の画像もっと見る

コメントを投稿