Ĉio forpasis... la amo, bonstato, trankvileco kaj sereneco de la vivo, kaj sola postesigno* de sonĝosimile malaperinta estinteco estis por la malfeliĉa virino la doloraj rememoroj kaj tiu pala, malforta infano, kiu nun, malferminte la okulojn post momenta dormo, ĵetis siajn manetojn ĉirkaŭ ŝian kolon kaj, alpremante sian buŝeton al ŝia vizaĝo, mallaŭte diris: Panjo! donu al mi manĝi! Nun tiu peto ankoraŭ havis en si nenion, kio povus veki timon aŭ malĝojon en la koro de la patrino.
すべてが去ってしまった・・・愛、恵まれて、安心な、落ちついた生活、そしてこの不幸な女性にとって夢のように消えてしまった過去の唯一の痕跡はつらい記憶とこの青白くて弱い子供だった。その子供は今、短い眠りの後、目を閉じてその小さな手を彼女の首の周りに投げ出し、彼女の顔にそのかわいい口を押しつけながら小さな声でいった:おかあちゃん! 食べ物をちょうだい! 今、その願いには母親の心に恐れと悲しみを呼ぶような何物もなかった。
La vidvino* metis la manon en la poŝon kaj eltiris monujon, kiu enhavis kelke da monpaperetoj --- la tuta havo de ŝi kaj ŝia filino.
婦人はポケットに手を入れて数枚の紙幣の入った財布を取り出した。それは彼女と子供の全財産であった。
Ŝi ĵetis la tukon sur la ŝultrojn, kaj, dirinte al la infano, ke ĝi trankvile atendu ŝian revenon, ŝi eliris el la ĉambro.
彼女は肩掛けをさっと掛けて、そして子供に自分の帰りを静かに待っているようにと言って、部屋から出て行った。
Sur la mezo de la ŝtuparo ŝi renkontis la pordiston, kiu portis faskon da ligno al unu el la loĝejoj, kiuj troviĝis en la unua etaĝo.
階段の真ん中あたりで彼女は2階の部屋の一つにたきぎの束を運んでいる門番に出会った。
--- Kara sinjoro, --- diris la vidvino ĝentile kaj iom nekuraĝe, --- ĉu vi ne povus alporti al mi el la proksima butiketo lakton kaj bulkojn por mia infano?
貴方、婦人は丁寧に、いくらかおずおずと言った。私の所に近所のお店から子供のためのパンとミルクを買ってきて頂けませんか?
La pordisto, ne haltante, aŭskultis ĉi tiujn vortojn, poste li deturnis la kapon kaj respondis kun apenaŭ* kaŝata malkontenteco:
--- He, kiu havas tempon, por iri serĉi lakton kaj bulkojn! Ne por tio* mi estas ĉi tie, ke mi alportu manĝon al la loĝantoj.
門番は立ち止まりもせずにその声を聞いたが、その後、頭だけを向けて不快さをほとんど隠しもせずに返事をした。
* 直訳すれば「不快さをやっと隠して」
おいおい、ミルクやパンを探しに行く時間が誰にあると言うんだ! 俺がここに居るのは住人に食べ物を運ぶためなんかではないんだ。
* tio は ke 以下を受けている。por ke -u の構文。
Dirante la lastajn vortojn, li malaperis malantaŭ flekso de la muro. La vidvino iris pli malsupren.
そう言いながら、彼は曲がった壁の後ろに消えてしまった。婦人はさらに下に降りて行った。
Post la eliro de la knabino en la ĉambro ekregis granda silento, interrompata nur de la kraketado de la fajro, kiu brulis sur la kameno, kaj de la bruo de la strato, kiu obtuze kaj neklare atingadis la mansardon. La virino en funebra vesto sidis sur la kanapeto, la infano en la unua momento ploris, poste ĝi alpremiĝis al la brusto de la patrino, silentiĝis kaj laca endormiĝis. La virino apogis la kapon sur la manplato, per la brako ŝi ĉirkaŭis la malgrandan talion de la infano, kiu dormis sur ŝiaj genuoj, kaj per senmovaj okuloj ŝi rigardis la tremetantan brilon de la flamo. Kun la foriro de la fidela kaj sindonema servistino foriris de ŝi la lasta homa vizaĝo, kiu estis atestanto de ŝia estinteco, la lasta apogo, kiu restis al ŝi post la malapero de ĉio, kio antaŭe servis al ŝi kiel apogo, helpo kaj subteno. Ŝi restis nun sola, elmetita al la volo de la sorto, al la malfacileco de la soluleco, al la forto de siaj propraj manoj kaj kapo, kaj kune kun ŝi estis nur tiu malgranda, malforta ekzistaĵeto, kiu povis nur ĉe ŝia brusto serĉi ripozon, de ŝia buŝo postuli kareson, el ŝia mano atendi nutron. Ŝia domo, kiu estis iam aranĝita por ŝi de la amanta mano de la edzo, nun, forlasita de ŝi, akceptis en sian internon novajn loĝantojn: la bona, amata homo, kiu ĝis nun ĉirkaŭadis ŝin per amo kaj bonstato, de kelke da tagoj kuŝis en la tombo...
女性が出ていった後、部屋の中は全く静かになった。ただ、暖炉で燃えている火のはじける音や、屋根裏部屋まで届いてくる鈍いはっきりしない街の騒音のみがその沈黙を破っていた。喪服の婦人は長椅子に座っていた。初めのうちは泣いていた子供は母親の胸にしがみついて黙り込み、疲れて眠り込んだ。婦人は(自分の)頭を手のひらで支え、膝の上で寝ている子供の小さな腰を抱いていた。そして、目をじっと見据えて、炎の揺らめく輝きを見つめていた。忠実で献身的な小間使いが去るとともに、彼女の過去の証しである最後の人間らしい表情や、以前は彼女にとって助力と支えであったものがすべて無くなったあとに、残っていた最後のよりどころも去ってしまった。今、彼女は一人になって、運命の意志にさらされ、孤独の困難さや自らの腕と頭の力に直面していた。彼女とともに、ただこの小さな無力な子供だけがあった。それはただ彼女の胸にだけ休息を求め、彼女の口に愛を求め、彼女の手に食べ物を求めている。愛する夫の手で彼女のために作られた家は今はもう彼女から離され、新しい住人が住んでいる。彼女を愛と恵で包んでくれていた善良な愛する人は、数日前から墓に眠っていた・・・。
<蛇足>
elmeti ~ al 〜にさらす、ちょっとばかり訳語を工夫した。
ekzistaĵeto、存在物(kreitaĵeto とほぼ同じ意味)
en sian internon、ここは domo が主語なので、sia interno は家の内部である。
infano は男女の別を問わないので、その代名詞は li や ŝi ではなく、ĝi である。
Marta はかなり長い小説だが、章などに分けられていなくて、切れ目なく話が続く。適当に区切りをつけてもいいと思うが、このまま続けていく。今日の所は日本語訳がきわめてヘタクソだと自分でも思う。
Ĉe la lastaj vortoj la juna servistino kliniĝis kaj, preninte la blankan manon de la virino, volis levi ĝin al sia buŝo. Sed la virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino. Ambaŭ ploris, la infano ankaŭ komencis plori, kaj per ambaŭ manetoj ĝi kaptis la superveston de la servistino.
そういうと、その若い小間使いはかがんで婦人の白い手を取って自分の口にあげようとした(口づけをしようとした)。しかし、婦人は突然立ち上がって両手を女性の首に回した(両腕で抱いた)。2人は泣いた。子供もまた泣き始めて、小さな両手で小間使いの上着をつかんだ。
--- Ne foriru, Sonjo! --- kriis Janjo, --- ne foriru! ĉi tie estas tiel terure, tiel malĝoje!
行かないで、ソーニャ! ヤーニョは叫んだ。 行かないで! ここはとても恐くてさびしい!
La knabino kisis al sia estinta sinjorino la brakojn, la manojn, premis al sia koro la plorantan infanon.
若い女性は自分のかつての女主人の腕に口づけをして、泣いている子供を自分の胸に押しつけた。
--- Mi devas, mi devas iri! --- ŝi ripetadis plorĝemante, --- mi havas malriĉan patrinon kaj malgrandajn fratinojn, mi devas labori por ili...
私は行かなくてはなりません! 彼女はすすり泣きながらくり返した。私には貧しい母と小さな妹がいます。私は彼らのために働かなければなりません。
La virino en funebra vesto levis la palan vizaĝon kaj rektigis sian elastan talion.
喪服の婦人は青白い顔を上げて、そのしなやかな腰を真っ直ぐに伸ばした。
--- Mi ankaŭ, Sonjo, mi ankaŭ laboros, --- ŝi diris per voĉo pli forta ol tiu, per kiu ŝi ĝis nun parolis, --- mi ankaŭ havas infanon, por kiu mi devas labori...
私もです。ソーニャ、私も働かなくてはなりません。彼女は今まで話していたよりも強い声で言った。私にもまた子供がいます。子供のために私は働かなければ・・・。
--- Dio vin ne forlasu, kaj Li vin benu, mia plej kara sinjorino! --- ekkriis la juna servistino, kaj, ankoraŭ unu fojon kisinte la manojn de la patrino kaj la plorantan vizaĝon de la infano, ŝi, ne rigardante returne, elkuris el la ĉambro.
神のお恵みと祝福がありますように、私の最も大切な奥様! 若い小間使いは叫んで、もう一度母親の手と泣いている子供の顔に口づけをした。彼女は振り向くことなく部屋から走り出た。
La virino en funebra vesto haltis momenton sur la sojlo, ĵetis malrapidan rigardon en la tutan ĉambron kaj poste, farinte kelke da paŝoj, sidiĝis sur la kanapeto.
喪服の婦人は入り口で立ち止まって、ゆっくりと部屋中に視線を投げ、そして数歩進んでその小さな長椅子に腰を下ろした。
La infano stariĝis apud la patrino kaj senmova, pala, turnadis ĉien la okulojn, en kiuj vidiĝis miro kaj timo.
子供は青ざめて、母親のそばにじっと立って、あちこちに目を動かしていた。その目の中には驚きと恐れが見てとれた。
La juna knabino forliberigis la veturigiston, kiu enportis en la ĉambron du malgrandajn pakaĵetojn, kaj ŝi komencis klopodi pri ordigo de la objektoj, elprenitaj el la pakaĵetoj..
若い女性は、二つの小さな包みを部屋まで運んでくれた御者を帰して、その包みからとりだした物の整理を始めた。
Ili ne estis en granda nombro, ilia ordigo sekve daŭris mallonge; ne deprenante la superveston kaj ĉapelon, la knabino en unu el la pakaĵetoj orde aranĝis kelke da infanaj vestetoj kaj iom da tolaĵo, la duan, malplenigitan, ŝi forŝovis en angulon de la ĉambro, la liton ŝi ordofaris per du kusenoj kaj lana kovrilo, al la fenestro ŝi pendigis blankan flankkurtenon, en la ŝranko ŝi ordometis kelke da teleroj kaj potetoj, argilan kruĉon por akvo, tian saman pelvon, latunan kandelingon kaj malgrandan samovaron. Farinte ĉion ĉi tion, ŝi prenis ankoraŭ el malantaŭ la forno faskon da lignetoj kaj ekbruligis sur la kameno gajan fajron.
荷物は多くはなかったので、その仕事はすぐに済んでしまった。上着も帽子も脱がないまま、包みの一つに数点の子供服といくらかの布製品を畳んでしまい込み、空になった二つ目の包みを部屋の隅に押しやった。二つの枕と羊毛の掛け布団でベッドをしつらえ、窓には白いカーテンを掛けた。棚には、彼女は何枚かの皿と茶碗、陶器の水差しや深皿、真ちゅうの燭台や湯沸かし器などを具合よく並べた。これらのことをし終えると、彼女は暖炉の後ろから薪を一束とりだし、火をつけて明るく燃え上がらせた。
--- Jen tiel, --- ŝi diris, leviĝinte de la genua pozicio kaj turnante al la senmova virino la vizaĝon, ruĝigitan de la blovekscitado de la fajro: --- mi ekbruligis fajron, kaj tuj estos al vi pli varme kaj pli lume. Lignon por hejtado vi trovos malantaŭ la forno, estos kredeble sufiĉe por ĉirkaŭ du semajnoj; la vestoj kaj tolaĵo estas en la pakaĵeto, la vazoj kuirejaj kaj bufedaj en la ŝranko, la kandelo en la kandelingo ankaŭ en la ŝranko.
彼女はそれまでの膝をついていた姿勢から立ち上がって、火を吹いて赤くなった顔をじっと動かずにいた婦人に向けて言った、さあ、このように火をおこしました、すぐに明るく、暖かくなるでしょう。薪は暖炉の後ろにあります。おそらく2週間くらいは充分にあるでしょう。衣類と布製品は包んであります。料理と食事用の茶碗は棚の中に、ロウソクも燭台に立てて棚にあります。
Dirante ĉi tion, la bona servistino videble penis havi gajan tonon, sed la rideto ne povis sin teni sur ŝia buŝo, kaj la okuloj apenaŭ retenis larmojn.
そう言いながら、この気の良い小間使いは見るからに明るい調子を保とうとしていたが、彼女の口にはほほえみもなかったし、目は涙をやっとこらえていた。
--- Kaj nun, --- ŝi diris mallaŭte, kunmetante la manojn, --- nun, mia sinjorino, mi devas jam iri!
そしてもう、彼女は手を合わせながら言った。もう、私は行かねばなりません。
La virino en funebra vesto levis la kapon.
喪服の婦人は頭を上げた。
--- Vi devas jam iri, Sonjo, --- ŝi ripetis, --- ĝi estas vero, --- ŝi aldonis, ĵetinte rigardon al la fenestro, --- komencas jam vesperiĝi... vi certe timos iri vespere tra la urbo.
ソーニャ、もう行かなければなりませんねー彼女はくり返したー本当だわー彼女は窓に視線を投げてつけ加えた。ーもう夕方ね、ー夜に町を通っていくのは恐いでしょう。
--- Ho, ne tio, kara sinjorino! --- ekkriis la knabino, --- por vi mi en la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo... sed... miaj novaj gesinjoroj morgaŭ tre frue matene elveturas el Varsovio, kaj ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. Mi devas iri ĉar ili hodiaŭ ankoraŭ min bezonos...
ーいいえ、奥様ーあなたのためなら、私はどんな暗闇でも、世界の果てまでだって行きます。ーだけど、私の新しい主人夫婦は明日の朝早くにワルシャワを発つのです。そして、あの人たちは私に夕方までに来るようにと命じられたのです。あの人たちは今日、私を必要としているので、行かねばならないのです
--- Kaj nun, Sonjo, --- ŝi diris, --- adiaŭ...
さあ、マーニョ、婦人は言った。これでお別れね。
--- Mi akompanos vin al la nova loĝejo, --- rediris la knabino, --- mi tuj vokos veturilon.
私、奥様の新しいお住まいまでお伴します。女性は言った。私、すぐにお車を呼びます。
*veturilo はここでは馬車である。
Kvaronhoron post tiu interparolo la ambaŭ virinoj kaj la infano eliĝis el veturilo antaŭ unu el la domoj ĉe la strato Piwna.
この会話の15分後に、2人の女性と子供はピウナ街のある家の前で車から降りた。
Tiu domo estis mallarĝa, sed alta, trietaĝa, ĝi havis eksteraĵon malnovan kaj malgajan.
その家は間口は狭いが高い三階建てで、古い陰気な外観をしていた。
La malgranda Janjo per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la murojn kaj la fenestrojn de la domo.
小さなヤーニョは大きく目を見開いて家の壁や窓を見つめていた。
--- Panjo, ĉu ni loĝos ĉi tie?
お母さん、私たちはここに住むの?
--- Ĉi tie, mia infano, --- per mallaŭta voĉo respondis la virino en la funebra vesto, kaj ŝi turnis sin al la pordisto, kiu staris en la pordego.
ここにね、私の子供よ、喪服の夫人は小さな声で答えて、門の中に立っていた門番に向かった。
--- Mi petas, sinjoro, la ŝlosilon de la loĝejo, kiun mi luis antaŭ du tagoj.
2日前に私がお借りした部屋の鍵をお願いします。
--- Ha! en la mansardo, sendube, --- respondis la pordisto kaj aldonis: --- iru supren, mi tuj malfermos.
あぁ、屋根裏部屋ですね、門番は答えて、つけ加えた。上にあがって下さい、すぐに開けますから。
El la malgranda kvadrata korto, kiu de du flankoj estis ĉirkaŭita de senfenestra brikokolora muro kaj de la du aliaj -
-- de malnovaj lignaj staloj kaj konservejoj, la virinoj kaj la infano supreniris sur mallarĝan, malluman kaj malpuran ŝtuparon. La juna knabino prenis la infanon sur sian brakon kaj iris antaŭe, la virino en funebra vesto malrapide marŝis post ŝi.
二方向が窓のないレンガ色の壁で、他の二方向は古い木造の家畜小屋と倉庫に囲まれた狭い正方形の中庭から、婦人と子供は狭くて暗い、汚れた階段を登っていった。若い女性が子供を抱きかかえて先に登り、喪服の婦人はその後をゆっくり登った。
La ĉambro, kies pordon la pordisto malfermis, estis sufiĉe vasta, sed malalta kaj malluma; unu negranda fenestro, malfermiĝanta super la tegmento de la domo, donis nesufiĉan lumon; la plafono, oblikve iranta de supre malsupren, kvazaŭ premis la murojn, de kiuj blovis malsekeca odoro de kalko, per kiu oni videble freŝe ilin blankigis.
門番が戸を開けた部屋は、充分に広かったが、天井が低くて暗かった。建物の屋根の上に開いている一つの小さな窓から入る光では不充分だった。斜めに走る天井は壁を押さえつけるかのようで、壁を白く塗ったばかりで、石灰の湿った匂いがただよっていた。
En la angulo apud la forno el simplaj brikoj estis negranda kamero por kuirado: kontraŭe ĉe unu el la muroj staris negranda ŝranketo, poste ankoraŭ lito sen flankapogiloj, kanapeto tegita per disŝirita katuno, tablo nigre kolorigita, kaj kelke da flavaj seĝoj kun pajla reto, parte disŝirita kaj kavigita.
部屋の隅の、粗末なレンガ造りの暖炉の横に小さな料理用の区画があった。反対側の壁際に小さな戸棚があり、後ろには手すりのないベッド、カバーの綿布が破れてしまった小さな長椅子、黒く塗られた机、ところどころ籐の網が破れて穴のあいた黄色い椅子がいくらかあった。
Tiu bela infana liteto estis jam la lasta el la elportitaj meblaĵoj. Oni malfermis en la plena larĝo la pordegon, la veturiloj ŝarĝitaj per la meblaĵoj enveturis en la belan straton, post ili foriris la portistoj, tenante sur la ŝultroj la reston de la ŝarĝoj, kaj malantaŭ la najbaraj fenestroj malaperis la homaj kapoj, kiuj ĝis nun scivole elrigardis sur la korton.
その美しい子供用ベッドは、持ち出される家具の最後であった。人足たちは門をいっぱいに開き、家具を積んだ運搬車は美しい通りに出ていった。その後から残った荷物を肩に担いだ人足たちも立ち去り、いままで好奇心で周囲の窓から中庭を眺めていた人たちの頭も引っ込んだ。
De la ŝtuparo malsupreniris juna knabino en supervesto kaj ĉapelo kaj haltis antaŭ la virino en la funebra vesto.
階段から、外套を着て帽子をかぶった若い女性が下りてきて、喪服の婦人の前に立った。
--- Sinjorino, ŝi diris, --- mi plenumis jam ĉion... mi pagis, al kiu oni devis... jen estas la resto de la mono.
奥さん、彼女は言った。全部終わりました・・・必要な支払いもしました。さあ、残ったお金です。
Tion dirante, la juna knabino donis al la virino malgrandan rulon da monpaperetoj.
そういいながら、若い女性が巻いたお札の小さな束を婦人に渡しました。
La virino malrapide turnis al ŝi la vizaĝon.
婦人はゆっくりと彼女に顔を向けました。
--- Mi dankas vin, Sonjo, ŝi diris mallaŭte, --- vi estis por mi tre bona.
ありがとう、ソーニャ、夫人は小声で言った。あなたはとても良くしてくれたわ。
--- Sinjorino, vi ĉiam estis bona por mi, --- ekkriis la knabino, --- mi servis ĉe vi kvar jarojn, kaj nenie estis al mi nek iam estos pli bone, ol ĉe vi.
奥様、彼女は言った。あなたはいつも私にとても良くして下さいました。彼女は叫んだ。5年間お仕えしましたが、今までもそうでしたが、どこに行ってもあなたの所ほどよいところはありません。
Dirinte tion, ŝi tuŝis la larme malsekajn okulojn per sia mano, sur kiu estis videblaj postesigno de kudrilo kaj gladilo, sed la virino en la funebra vesto kaptis tiun krudan manon kaj premis ĝin forte en siaj blankaj delikataj manplatoj.
そう言いながら、彼女は縫い針やアイロンの跡がはっきりと残っている自分の手で涙に濡れた目に触れた。しかし喪服の女性はその荒れた手を取って、自分の白い優美な手でしっかりと握った。
La infano mallaŭte parolis tiujn vortojn, kaŝante sian vizaĝeton en la faldoj de la funebra vesto de la patrino, per sia tuta korpeto alpremante sin al ŝiaj genuoj. Videble eĉ sur tiu infana koro la rememoroj montris jam sian forton, premante ĝin per senkonscia doloro. El la ĝis nun sekaj okuloj de la virino elfluis du grandaj larmoj: la momento, kiun revokis en ŝian memoron la vortoj de la infano, momento, kiu iam perdiĝis en miliono da similaj ĉiutagaj, ekridetis nun al la malfeliĉulino kun ĉarma maldolĉeco de perdita paradizo. Povas esti, ke ŝi ankaŭ ekpensis pri tio, ke la libereco kaj gajeco de tiu momento alportis al ŝi hodiaŭ perdon de unu el la lastaj pecoj da pano, kiuj restis al ŝi kaj al ŝia infano, kaj morgaŭ alportos al ŝi malsaton; la inka makulo, kiu naskiĝis meze de ridado de la infano kaj kisoj de la gepatroj, deprenis unu aŭ du spesmilojn de la valoro de la meblaĵo. Post la skribtablo aperis sur la korto bela fortepiano, sed la virino en funebra vesto akompanis ĝin jam per rigardo pli indiferenta. Videble ŝi tute ne estis artistino, la muzika instrumento vekis en ŝi malplej da bedaŭroj kaj rememoroj; sed malgranda mahagona liteto kun kovrilo el kolora brodlano, kiam oni ĝin elportis el la domo kaj starigis sur la ŝarĝveturilo, alforĝis al si la rigardon de la patrino, plenigis per larmoj la okulojn de la infano.
子供はそれらの言葉を母親の喪服に顔を隠して、彼女の膝に全身を押しつけながら、 小声で話した。明らかに、その子供の心にさえ、その思い出は無意識な痛みでその心を圧迫しながら力を見せていた。
*la rememoroj が主語、(ĝi)n は infana koro
それまで乾いていた女性の目からふたつの大粒の涙が流れた:子供の言葉が彼女の記憶の中に呼び起こした瞬間、同じような百万もの日常の中に失われていた瞬間がいま、失われた楽園の魅惑的な苦痛を伴って、この不幸な女性にほほえみかけていた。 彼女は、その瞬間の自由さと陽気さとが、今日、彼女とその子供に残されていたパンの最後のかけらの一つの喪失をもたらし、明日には飢えをもたらすであろうということ、子供の笑い声と両親のキッスの真ん中で生まれたインクのシミがその家具の値打ちから1〜2000スペーソを減らしたといったことについて、考え始めていたかもしれない。
*speso(スペーソ)は「かつて提案された架空のエスペラント通貨」(エス日辞典)である。spesmilo は千スペーソ(=0.5ドル)。ザメンホフがここでこの単位を使ったのはどんなものだったか? 原作の金銭単位をそのまま使った方がよかったのではないだろうか?
*momento が主語だが、同じ言葉をくり返してわかりやすくしている。
--- Mia liteto, panjo! --- ekkriis la knabineto --- tiuj homoj forprenas ankaŭ mian liteton, kaj ankaŭ tiun kovrileton, kiun vi mem al mi faris! Reprenu, panjo, de ili mian liteton kaj la kovrileton.
ー私のベッド! 少女が叫び始めた。ーあの人たち、私のベッドを持っていくわ、お母さんが作ってくれたあのお布団も。取り返して、お母さん、私のベッドとお布団をあの人たちから取り返して。
La tuta respondo de la virino konsistis nur en tio, ke ŝi pli forte alpremis al la genuoj la kapon de la ploranta infano; ŝiaj nigraj, belaj, iom enfalintaj okuloj estis denove sekaj, la pala delikata buŝo estis fermita kaj silenta.
女性の返事は、ただ泣いている子供の頭をいっそう強く自分の膝に押しつけだけであった。彼女の黒くて美しい、いくらか落ちくぼんだ目は再び乾いて、青ざめた上品な口は閉ざされ、沈黙していた。
Ĉiujn objektojn la portistoj portis malsupren de la ŝtuparo, kaj, pasante preter la virino, kiu staris sur la perono, ili starigis la objektojn sur la pavimo de la korto, aŭ lokis sur du ŝarĝveturiloj, kiuj staris proksime de la pordego, aŭ portis eksteren sur la straton. La virino staris senmove kaj akompanis per la okuloj ĉiun el la elportataj meblaĵoj. Oni povis rimarki, ke tiuj objektoj, kiuj videble estis forprenataj de ŝi, havis por ŝi valoron ne sole materialan; ŝi disiĝis de ili en tia maniero, en kia oni disiĝas de videblaj signoj, kiuj prezentas antaŭ niaj okuloj historion de senrevene foririnta pasintaĵo, ŝi disiĝis de ili tiel, kiel oni disiĝas de mutaj atestantoj de perdita feliĉo. La pala nigrokula infano pli forte ektiris la veston de la patrino.
人足たちは、すべての物を階段からかつぎおろして、階段に立っていた女性の横を通って中庭の敷石の上に置いたり、門の近くにいた2台の運搬車に乗せたり、あるいは外に持ち出して通りに置いたりした。女性はじっと立ったままで持ち出される家具を一つ一つ目で追っていた。明らかに彼女から持ち去られるそれらの物は、彼女にとって単に物質的な価値以上の価値を持っていることが見てとれた。二度と戻らぬ、去っていった過去の歴史を我々の眼前に示す目に見える徴(しるし)から別れるように、彼女はそれらの物と別れたということが誰にもわかるであろう。彼女は失われた幸せのたくさんの証拠と別れるように、それらの物と別れたのである。青白い顔をした黒い目の子供はいっそう強く、母親の着物を引っぱった。
--- Panjo! --- mallaŭte diris la knabineto, --- la skribtablo de la patro! La portistoj portis de la ŝtuparo kaj metis sur la ŝarĝveturilon grandan kabinetan skribtablon, tegitan per verda drapo kaj ornamitan per bele skulptita galerieto. La virino en la funebra vesto per longa rigardo fiksis la meblaĵon, kiunmontris al ŝi la malgranda fingreto de la infano.
−おかあちゃん、少女は小声でいった。お父さんの机! 運搬人足たちは、緑の羅紗を張って、見事な彫刻で飾られた大きな書斎机を階段から降ろして、運搬車に乗せた。喪服の女性は、子供が小さな手で指し示したその家具をいつまでもじっと見つめていた。
--- Panjo! --- mallaŭte diris la knabineto, --- ĉu vi vidas tiun grandan nigran makulon sur la skribtablo de la patro? ... Mi memoras, kiel tio fariĝis ... La patro sidis antaŭ la skribtablo kaj tenis min sur la genuoj; vi, panjo, venis kaj volis forpreni min de la patro. La patro ridis kaj ne donis min, mi petolis kaj elverŝis la inkon. La patro ne koleris. La patro estis bona, li neniam koleris, nek min, nek vin...
−おかあちゃん、お父さんの机の上の大きな黒いシミを見た? あれがどうやってついたのか憶えているわ。お父さんが机の前に座っていて、私を膝の上に抱いていたの。そこにお母さんが来てお父さんから私を抱き上げようとしたのよ。お父さんは笑って私をお母さんに渡さなかったの。私ははしゃいでインクをこぼしてしまったのよ。お父さんは怒らなかったわ。お父さんはいい人だった、私やお母さんに怒ることは決してなかったわ。
Tiu korto estis pura, sufiĉe vasta, de kvar flankoj ĉirkaŭita de altaj masonitaj konstruaĵoj. La konstruaĵo, kiu staris en la profundo, estis la plej malgranda, sed laŭ la grandaj fenestroj, la larĝa eniro kaj la bela perono, kiu ornamis tiun eniron, oni povis konkludi, ke la loĝejoj, kiuj tie troviĝas, estas komfortaj kaj belaj.
その中庭は清潔で充分に広く、周囲を石造りの建物で囲まれていた。奥に建つ建物は一番小さかったが、大きな窓や広い玄関とそれを飾る階段などを見ると、その住居は快適で美しいと思われた。
Sur la perono staris juna virino en funebra vesto kun tre pala vizaĝo. Egale pala kaj ankaŭ funebre vestita kvarjara knabineto alkroĉiĝis al ŝiaj manoj, kiuj, kvankam ne perdinte sian forton, pendis tamen velke, donante al la figuro de la virino la eksteraĵon de granda malĝojo kaj sufero.
その階段には喪服に身を包んだ若い女性がとても青い顔をして立っていた。彼女の力を失ったわけではないが、だらりと垂れ下がった手に、同じように青い顔をして喪服を着た4歳の女の子がしがみついていた。その様子は女性の姿に大きな哀しみと苦しみの外見を与えていた。
De la pura, larĝa ŝtuparo, kiu kondukis al la pli alta etaĝo de la konstruaĵo, konstante deiradas homoj en malelegantaj vestoj kaj malelegantaj polvokovritaj botoj. Tio estis portistoj, kiuj portis la plej diversajn meblaĵojn, per kiuj povas esti plenigita kaj ornamita loĝejo, se ne tro vasta kaj eleganta, tamen almenaŭ bele kaj oportune aranĝita. Tie estis litoj mahagonaj, kanapoj kaj brakseĝoj tegitaj per punca lana damasko, belformaj ŝrankoj kaj komodoj, kelke da tabletoj eĉ kun marmoraj plataĵoj, kelke da sufiĉe grandaj speguloj, du grandaj oleandraj arboj en florpotoj kaj unu daturarbo, sur kies branĉoj pendis ankoraŭ kelke da ne tute defalintaj kalikoj de blanka floraĵo.
建物の上階に続く清潔な広い階段を粗雑な服装と粗雑な長靴を履いた人々がひっきりなしに動いていた。それは運搬人足たちで、彼らはこの住居を飾っていた様々な家具を運び出していた。それらの家具は、この、とても広くて優雅ではないにしても、少なくとも美しく快適にしつらえられていた住居を飾っていたものであった。そこには、マホガニーのベッド、赤い緞子の長椅子やひじ掛け椅子、美しい形の戸棚やタンス、 大理石の天板のついた数個の小机、大きな鏡が数枚、二つの大きな夾竹桃の鉢、まだ枝に白い花の萼がいくつかついたままになっているチョウセンアサガオの鉢が一つあった。
Marta は彦阪本輔訳『女の運命』として1914年に出版された。明記されてはいないが、エスペラントからの重訳らしい。この本は国会図書館のウェブサイトからダウンロードできる。さらに、清見陸郎によってエスペラントから日本語に重訳されて1927年に出版された。「マルタ」は当時の日本社会で、とくに女性解放運動や社会主義運動に大きな影響を与えた。1930年には、日本を舞台に翻案されて『この母を見よ』の題で映画化もされた。(参考:後藤斉さんのサイト)
Sekve la recepto, konsistanta el la sola vorto "amu", helpas ne kontraŭ ĉiuj malsanoj.
従って、「愛しなさい」のひと言からなる処方箋はすべての病気に対して有効とはならない。
Eble ni aldonu al ĝi ankoraŭ unu ingrediencon, por ke ĝi estu pli efika?
たぶん、我々は、それをより効果的にするために、さらに一つの成分を加えるべきであろう。
Kian?
どんな(成分)?
Tion eble diros al vi folieto, elŝirita el la vivo de virino...
たぶん、そのことを女性の人生から引きちぎった一片が、あなたに話すであろう。
...
La strato Graniczna estas unu el la sufiĉe vivoplenaj stratoj de Varsovio. Antaŭ kelke da jaroj, en tre bela aŭtuna tago, tra tiu strato iris kaj veturis multe da homoj, el kiuj ĉiu rapidis aŭ al siaj aferoj, aŭ al plezuro, ne rigardante flanken, nek dekstren nek maldekstren, kaj tute ne atentante tion, kio fariĝas en la profundo de unu el la kortoj, kiuj kuntuŝigas kun tiu strato.
グラニツナ通りは、ワルシャワでもとてもにぎやかな通りの一つである。数年前のよく晴れた秋のこと、この通りをたくさんの人たちが馬車を走らせていた。彼らはそれぞれに仕事や楽しみごとに向かって急いでいた。彼らは右にも左にもよそ見することなく、この通りに面するある屋敷の中庭の奥で起こっていることに注意を向けることも全くなかった。
Poste? Kio do estas poste? Ni denove amas... se ne tiun el la sinjoroj de la kreitaĵaro, kiun la knabineto vidis en sia revado kaj kiu al la junulino metis sur la fingron la edzigan ringon, --- tiam alian: kaj cetere, se ni amas neniun, ni almenaŭ deziras ami... ni konsumiĝas, ni enfalas en ftizon, ni ofte fariĝas furioj kaŭze de nia dezirego de amo.
そのあとは? 何がそのあとにあるのか? 私たちは再び愛する。少女たちが夢に見た男性たちの一人でなく、若い女性の指に結婚指輪をはめた男でもないとすれば、その時には他の人を。そしてその他に、もし私たちが誰も愛さないならば、少なくとも愛することを望む。私たちは消耗し、結核に陥る。私たちはしばしば愛への渇望のために鬼になる。
Kaj kio sekvas el ĉio ĉi tio? Unuj el ni, ŝirmitaj de flugiloj de la dio de amo, traflugas la tutan vivon honeste, virte kaj feliĉe, sed aliaj, pli multaj, forte plimultaj, per sangantaj piedoj marŝas sur la tero, batalante pro la pano, pro trankvileco, pro virto, verŝante multe da larmoj, terure suferante, kruele pekante, falante ĉiam pli kaj pli en la abismon de honto, mortante de malsato...
そして、そのすべての後に何が続くのか? 私たちの中には、愛の神の翼に守られて、生涯を正直に貞淑にそして幸福に飛び抜けていく人もある。しかし、他の人たち、多くの人たち、大部分の人たちは、パンのために、平静のために、貞淑のために戦いながら、この地を血にまみれた足で歩いて行く。多くの涙を流しながら、恐ろしく苦しみながら、苛酷に罪を犯しながら、常に恥の深淵に沈みながら、飢餓で死にながら・・・。
Apenaŭ ni komencis marŝi per niaj propraj infanaj piedoj, ni jam aŭdas, ke destino estos ami iun el la sinjoroj de la kreitaĵaro: estante ankoraŭ knabinetoj, ni pri tiu sinjoro kaj reganto revas ĉiun vesperon, kiam en la ĉielo la luno lumas aŭ la steloj brilas, ĉiun matenon, kiam la neĝoblankaj lilioj malfermas al la suno siajn bonodorajn kaliketojn, ni revas kaj sopiras. Ni sopiras ĝis tiu momento, kiam estos al ni permesite, kiel lilio al la suno, turniĝi al tiu, kiu el la nebulo de la matenaj nuboj aŭ el la maro de la luna lumo elnaĝas antaŭ nia imago en la formo de Adoniso, dormanta sur ia mistero... Poste... kio do estas poste? La Adoniso malsupreniras el la nuboj, enkorpiĝas, ni interŝanĝas kun li ringojn kaj ni edziniĝas... Tio estas ankaŭ akto de amo, kaj kvankam la supre citita verkisto, en siaj cetere tre belaj rakontoj, volas kredigi, ke ĉiam kaj senescepte tio estas nur akto de prikalkulo, mi ne konsentas kun li en tio. Ĝi estas akto de prikalkulo en esceptaj aferoj kaj cirkonstancoj, sed ĝenerale ĝi estas akto de amo. De kia amo? Tio estas jam tute alia afero, tre subtila kaj postulanta longan priparoladon; sed en ĉiu okazo, kiam en blanka muslino, kovrante la honteman vizaĝon per la tulaj randaĵoj, ni iras al la altaro, la ĉarma Eroso flugas antaŭ ni kaj balancas super nia kapo la torĉon kun la rozokoloraj flametoj.
Ho, ĉielo! kia grandega maljusteco tio estas!
おお、天よ、何と大きな不公平であることか!
La rozokolora dio Eroso helpe flugu al ni malsupren kaj atestu, ke nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro lia honoro.
バラ色の神エロスよ、下界の私たちの所へ助けに飛んできて、私たちの全生活があなたの名誉のための変わらぬ称賛以外の何物でもないと証言したまえ。
ーEroso はギリシャ神話の愛の神(男性神)である。pro lia honoro の ”li" は Eroso と思うので、上記のように訳してみた。pro は動機・理由を示す前置詞だが、エスペラント・日本語辞典には、『「動機」は「目的」とほとんど変わらない。したって、pro の代わりに por を使ってもニュアンスの差しかない』とある。incensado は(神仏に)香を供える、「称賛」としたが、「祈り」とでもするべきだったか?
Inter la virinoj mem la pli akrevidaj, pli prudentaj aŭ pli malfeliĉaj, esplorante sin mem aŭ rigardante ĉirkaŭen, ripetas: ni ne estas en ordo!
Por ĉia malbono estas necesa ia helpa rimedo; tiuj kaj aliaj vidas ĝin en tio aŭ alia, sed la malsano ne cedas per helpo de la recepto.
Antaŭ ne longe unu el la verkistoj plej merite estimataj en nia lando (S-ro Zacharyasiewicz en la novelo sub la titolo "Albina") anoncis publike, ke la virinoj malsanas fizike kaj morale kaŭze de tio, ke al ili mankas granda amo (kompreneble, koncerne la viron).
La virinoj kredas blinde; ili amas, sin oferas, edukas infanojn, amuziĝas... sekve ili plenumas ĉion, kion la mondo ordonas al ili plenumi, kaj tamen la mondo ial rigardas ilin senkonfide, kaj de tempo al tempo ĝi esprimas sian opinion en formo de riproĉo aŭ averto: vi ne estas en ordo!
ここで早くもつまずいてしまった。Marta のテキストはネットでダウンロードしたものなので、どうしてもミスがある。私のテキスト(某サイトからダウンロードしたもの)では、ili amas sin oferas, edukas infanojn,... となっていた。sin の前後に "," がないので、ili amas sin と読んでしまって、??? なのだった。しばらく考えて、これは sin oferas に違いないと思いついて、別の資料に当たってみたらその通りだった。