En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al Marta. *Ĝi* estis virino de meza aĝo, kun haroj de nedifinita koloro, glate frizitaj sub eleganta blanka kufo, kun sintenado iom rigida. Ŝia vizaĝo kun sufiĉe regulaj trajtoj ne havis ian klare difinitan karakteran esprimon, kaj, tiel same kiel la griza vesto sen iaj ornamoj, butonumita sur la brusto per vico da monotonaj butonoj, ĝi per nenio forpuŝis kaj per nenio altiris. Tio estis figuro, de la kapo ĝis la piedoj portanta la esprimon de oficeco; tiu virino eble estis kapabla en alia tempo kaj alia loko rideti libere, rigardi senteme, per kora movo etendi la manon por manpremo, sed ĉi tie, en tiu saloneto, en kiu ŝi akceptadis la personojn, kiuj bezonis ŝian konsilon kaj helpon, *kaj* aperadis en la karaktero de oficperistino inter tiuj personoj kaj la *publiko*, ŝi estis tia, kia ŝi sendube devis esti, ĝentila kaj bonmaniera, sed sindetena kaj singarda. Tiu ĉambro havis ŝajnon de saloneto; sed en efektiveco ĝi estis komercejo tia sama, kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj; ĝia mastrino proponadis siajn konsilojn, klarigojn kaj rilatojn al tiuj, kiuj ilin postuladis de ŝi, interŝanĝe kontraŭ reciproka servo en formo de mono. Ĝi estis ankaŭ *puriĝejo*, tra kiu pasadis homaj animoj, enirante el ĝi en la ĉielon de akirita laboro, aŭ en la inferon de kontraŭvola senlaboreco.
この ĝi は、4行目に出てくる ĝi と同じく、unu を受けている。部屋にいた3人の女性のうちの一人なので ŝi でもよさそうなのだが・・・。ここでは「人」ではなく、figuro としてみているのかもしてない。
接続詞 kaj の働きがよくわからないので、ここで文章を区切って下記のように、sed 以下の文に「それが出来ないのであろう。」をつけ加えて訳してみた。
publiko は、ここでは、仕事をする人を求めている社会という意味らしい。ofic-perist-ino は仕事を求める人と働く人を求める社会とを仲介する(両者の rilato を提案する)仕事である。
puriĝejo 直訳すれば「清くなる場所」、宗教的な意味があると思うのだが、手持ちのエスペラント版聖書にはこの言葉は見つからなかった。
Tiel parolante, la du virinoj pasis preter Marta; ili estis tiel okupitaj unu de sia kontenteco kaj la dua de sia malĝojo, ke ili ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la virino, kies funebra vesto preterŝoviĝis antaŭ ili. Sed ŝi haltis subite kaj akompanis ilin per sia rigardo. Ili videble estis instruistinoj, kiuj forlasis la lokon, al kiu ŝi nun celis. Unu el ili forlasis tiun lokon kun vizaĝo tre kontenta, sed la dua --- kun larmoj. Post duonhoro, eble post kvaronhoro, ŝi ankaŭ malsupreniros per tiu ŝtuparo, per kiu nun ŝi supreniras. Ĉu ĝojo aŭ larmoj estos ŝia sorto? Ŝia koro batis forte, kiam ŝi ektuŝis la sonorilon ĉe la pordo, sur kiu brilis kupra plato kun la surskribo : Informa oficejo por instruistoj kaj instruistinoj, de Ludovikino Zminska.
そのように話しながら、2人の女性はマルタの横を通りすぎていった。彼女たちの一人は満足を、もう一人は自分の悲しみに深くとらわれていたので、自分たちの前を通っていった喪服の女性には少しも注意を向けなかった。マルタは突然立ち止まって彼女たちを目で見送った。彼女たちは明らかにマルタが目指していた所から出てきた女教師であった。一人はとても満足し、しかしもう一方は涙を溜めて、その場所を去るのであった。30分か、あるいは15分後には、彼女もまた、いま登っている階段を下りているであろう。喜びか、涙か、彼女の運命はどちらであろうか? 「ルドビキーノ・ズミンスカの教師のための情報事務所」と書かれた銅のプレートが光っているドアの呼び鈴に手を触れた時、彼女の鼓動は高まっていた。
Tra malgranda antaŭĉambro, kies pordo malfermiĝis post la eksono de la sonorilo, Marta eniris en vastan ĉambron, lumitan de du grandaj fenestroj, elirantaj sur multehoman straton; en la ĉambro staris multe da belaj mebloj, inter kiuj distinĝiĝis kaj tuj falis en la okulojn tute nova tre eleganta* kaj multekosta fortepiano.
--- Dio, mia Dio! --- diris la pli juna mallaŭte kaj iom ĝemante, --- kion mi malfeliĉa nun faros? la lasta espero min trompis. Kiel mi diros al la patrino, ke ankaŭ hodiaŭ mi ne ricevis* ankoraŭ lecionojn! Ŝi pli malsaniĝos... kaj eĉ sen tio en la domo estas jam nenio por manĝi...
神よ、私の神よ! 若い方が少しうめきながら低い声でいった。私は不幸だわ、いま何をすればいいの? 最後の希望にも裏切られてしまったわ。今日もまた授業を受けることが出来なかったと、お母さんにどう言えばいいのでしょう? お母さんの病気がまた悪くなるわ。それでなくても、家にはもう食べ物がないのに。
* ricevi lecionon:エスペラント日本語辞典には、preno[ricevi] lecionon ĉe iu <人の>授業を受ける とあるので、とりあえず上のように訳したが、これは明らかに間違っている。この先を読むと分かってくるが、ここは「授業の仕事を得られなかった」とでも訳すべきである。問題は ricevi という動詞の使い方で、エスペラント日本語辞典にも ricevi lecionon, ricevi operacion: 授業を受ける、手術を受ける、とあるが、ricevi はこういう使い方をしない方がいいのだ。昔ヨーロッパの人に訊いてみたら、「奇妙な使い方」だと言われた。ricevi は、具体的な物を手渡しや郵便で受け取るという感じなのだという。具体的な物だけでなく、地位や仕事、色とか性質などを受け取るのにも使えるが、日本語の「受ける」に引っぱられて、授業や手術を受けるのには使わない。若い女性は教師の仕事が得られなかったのである。
--- Nu, nu, --- respondis la pli maljuna per tono, en kiu krom kunsento sonis ankaŭ kordo de forte sentata propra plialteco; --- ne malĝoju tiel forte! laboru ankoraŭ iom super* la muziko...
* super は「上方に離れた位置」を示す前置詞だが、エス日辞典には「場所」以外に、「従事」という用法が載っているので憶えておきたい。labori super io:何かに従事する(仕事をする)、sidi super libro:座って本を読んでいる、ŝi ŝvitas super krucvorta enigmo:彼女はクロスワードを解くのに汗を流している、といった具合である。
labori には、「働く」の他に、「尽力する」「勉強する」といった訳しかたもある。
--- Ha! se mi scius tiel ludi, kiel Vi! --- ekkriis la pli juna, --- sed mi ne scias...
ああ、私があなたほど上手に弾けたら! 若い方が叫んだ。でも私には出来ないわ。
--- Talenton vi ne havas, mia kara! --- diris la pli maljuna, --- kion fari?* vi ne havas talenton!
あなた、才能がないのね。年取った方が言った。仕方がないわね、才能がないんだから。
* kion fari? = Kion vi povas fari? くらいの感じ?
La sekvantan tagon post sia transloĝiĝo en la mansardon Marta je la deka horo matene estis jam en la urbo.
屋根裏部屋に越した翌日、マルタは朝の10時に街にいた。
Videble ŝi rapidis al ia celo; ia bruliganta penso, maltrankvila espero pelis ŝin antaŭen, ĉar* ŝi iris rapide, kaj malrapidigis siajn paŝojn nur tiam, kiam ŝi troviĝis sur la strato Dluga. Tie ŝi iris jam ĉiam pli kaj pli malrapide, malforta ruĝo aperis sur ŝiaj palaj vangoj, la spirado fariĝis pli rapida, kiel estas ordinare ĉe la alproksimiĝo de momento tre dezirata kaj samtempe terura, kiu* postulas la streĉiĝon de ĉiuj fortoj de la prudento kaj volo, kiu vekas esperon, senkuraĝecon, aŭ eble eĉ malgraŭvolan honton, kaŭzitan de la kutimoj de la tuta vivo, de la serioza noveco de la situacio.
彼女はある目的に向かって急いでいた。燃えるような思いと不安な希望が彼女を追い立てているのが見てとれた。なぜなら、彼女は早足で歩き、そして Dluga 通りに来た時になってやっとその足を緩めたのだから。そこで、彼女の足取りはだんだんに緩くなり、青白い頬にうっすらと赤みが差し、強く望んだしかし同時に恐ろしい瞬間、慎重さと意志のすべての力の緊張を必要とする瞬間、希望と落胆、あるいは今までのすべての生活の習慣と状況の厳しい新しさによって引き起こされる望まぬ恥辱さえ呼び起こす瞬間に近づく時には普通そうであるように、呼吸が速くなっていた。
*ĉar がいくつか出てくるが、videble に対応して、「〜が見てとれたのはなぜか」という意味である。この ĉar は、実際に日本語訳する時は無理に訳さなくても良さそうであるが、ここでは律儀に訳してみた。
*kiu、そのあとのもう一つの kiu とともに、momento を修飾する。
Antaŭ la pordego de unu el la plej grandaj domoj ŝi haltis kaj rigardis la numeron de la domo; la numero videble estis ĝuste tiu, kiun ŝi havis en sia memoro, ĉar post unu iom pli longa kaj pli profunda ekspiro ŝi komencis malrapide supreniri sur la luma kaj larĝa ŝtuparo.
一つの大きな建物の門の前で彼女は立ち止まり、その家の番地を見た。その数字はまさに彼女の記憶にあったもののようだった。なぜなら彼女は長く深く息を吐いて、広い明るい階段をゆっくり登り始めたのだった。
Apenaŭ ŝi pasis dek kelke da ŝtupoj, ŝi vidis du malsuprenirantajn virinojn. Unu el ili estis vestita penplene*, eĉ kun eleganteco, kaj havis teniĝon memfidan, vizaĝesprimon trankvilan, kontentan. La dua, pli juna, tre juna, en malhela lana vesto, iom eluzita ŝalo sur la ŝultroj, kun ĉapelo, kiu videble travivis jam pli ol unu aŭtunon, iris kun mallevitaj manoj, kun rigardo direktita al la tero. La iom ruĝaj palpebroj, la pala koloro de la vizaĝo kaj la maldikeco de la talio donis al la tuta figuro de tiu juna kaj sufiĉe bela knabino la esprimon de malgajeco, malforteco kaj laceco. Tiuj du virinoj videble bone konis sin reciproke, ĉar ili parolis inter si intime.
やっと十数段登った時、彼女は降りてくる2人の女性を見た。一人はきちんと着物を着込んで優雅でさえあった。そして自信に満ちた態度で、落ちついて満足した表情をしていた。もう一人の若い、とても若い女性は暗い色の毛皮の服を着て、肩には使い古したショールを掛け、明らかにひと秋以上使われていた帽子をかぶっていたが、手をだらりと下げて、うつむき加減に歩いていた。この2人の女性は明らかによく知り合っていた。なぜなら彼女たちは親しげに話していたから。
En tiuj demandoj koncentriĝis la tuta animo de Marta. *Rememoroj agrablaj kaj samtempe mordantaj, rememoroj de virino, *kiu iam, estante gracia kaj gaja knabino, per malpezaj piedoj paŝadis sur la freŝa herbo kaj belkoloraj floroj de la hejma vilaĝo; kiu poste, flanke de amata edzo, pasigadis tagojn feliĉajn, liberajn de zorgoj kaj malĝojo, kaj nun en vesto de vidvino staris ĉe la malgranda fenestreto de mansardo, kun pala frunto, apogita sur la kunmetitaj manplatoj; rememoroj de virino, kiuj en la daŭro de la tuta pasinta tago ŝin ĉirkaŭis per amaso da logantaj fantomoj, vundante kaj ŝirante, forflugis nun de ŝi antaŭ la minaca, mistera, sed reale palpebla bildo de la estanteco. Ĉi tiu bildo englutis ŝiajn pensojn, tamen videble ŝin ne teruris. Ĉu ŝi ĉerpis sian kuraĝon el la patrina amo, kiu plenigis ŝian koron? Ĉu ŝi posedis tiun fierecon, kiu abomenas timon? Ĉu... ŝi ne konis la mondon nek sin mem? Ŝi ne timis. Kiam ŝi levis la vizaĝon, sur ĝi estis postesignoj de larmoj, kiujn ŝi elfluigis en la lastaj tagoj, sur ĝi estis la esprimo de kordoloro kaj sopiro, sed timo kaj senespereco sur ĝi ne estis.
これらの問題にマルタの全精神が集中していた。女性の心地よく、同時に苦しい思い出は、すべての過去の日の継続の中で魅惑的な幻影の群で彼女を取りまき、傷つけ、引き裂きながら今、脅すような、不思議な、しかし現実に触ることの出来る未来の光景の前に、彼女から飛び去っていった。かつては優雅で明るい少女だった女性は、故郷の村で新鮮な草と美しい花々の上を軽快な足取りで歩き回っていたが、後には愛する夫の傍らで幸せな、心配や悲しみのない日々を過ごしていた。そして今や喪服に身を包み、屋根裏部屋の小さな窓のところで、青ざめた額を組んだ手のひらで支えていた。この光景は彼女の思考を飲み込んでしまったが、明らかに彼女をひどく怖がらせてはいなかった。彼女は彼女の心をいっぱいにしていた母としての愛から勇気を引き出したのであろうか? 彼女は恐れることを嫌う自尊心を持っていたのであろうか? それとも・・・彼女は恐れてはいなかった。彼女が顔を上げた時、その顔の上にはこの数日間に流した涙のあとがあり、心痛と切ない思い出が表れていたが、しかし恐れと絶望はなかった。
Marta metis la frunton sur la interplektitajn manojn kaj fermis la okulojn. Ŝi aŭskultis la milojn da voĉoj, intermiksitajn en unu voĉon grandegan, kvankam neklaran kaj monotonan, sed tamen plenan de flamecaj eksplodoj, de subitaj silentiĝoj, de obtuzaj ekkrioj kaj misteraj murmuroj. La granda urbo aperis antaŭ la okuloj de ŝia imago en la formo de grandega abelujo, en kiu moviĝis, bolis per vivo kaj pelado, multo da homaj ekzistaĵoj. Ĉiu el tiuj ekzistaĵoj pesedis lokon, sur kiu ĝi laboris, kaj lokon, sur kiu ĝi ripozis, celojn, al kiuj ĝi iris, ilojn, per kiuj ĝi liberigis al si vojon tra la amaso. Por ŝi, la malriĉa, en senbordan solecon ĵetita virino, kia estos la loko de laborado kaj ripozado? kie estas tiu celo, al kiu ŝi sin direktos? kie ŝi prenos la ilojn, kiuj liberigos la vojon por la malriĉa kaj forlasita virino? Kaj kiaj estos por ŝi tiuj homaj ekzistaĵoj, kiuj tie bruas tiel senĉese kaj kies spirado kaŭzas tiun flamecan murmuron, en kies jen leviĝantaj, jen malleviĝantaj ondoj ŝiaj oreloj nun naĝas? Ĉu ili estos por ŝi justaj aŭ kruelaj, favorkoraj aŭ senkompataj? Ĉu malfermiĝos antaŭ ŝiaj paŝoj tiuj dense fermitaj falangoj, kiuj puŝiĝas al la feliĉo kaj bonstato, aŭ ĉu ili fermiĝos ankoraŭ pli dense, por ke la novevenintino ne malvastigu al ili la lokon, ne antaŭiĝu al iu el ili en la pena puŝiĝado? Kiaj regularoj kaj moroj estos por ŝi favoraj kaj kiaj estos malamikaj, kaj ĉu pli granda estos la nombro de la unuaj aŭ de la lastaj*?Sed antaŭ ĉio, antaŭ ĉio --- ĉu ŝi estos kapabla mem venki la elementojn malamikajn, fari ĝustan uzon el la elementoj amikaj, el ĉiu momento, el ĉiu bato de la koro, el ĉiu penso, kiu flugos tra la kapon? ĉiujn ektremojn, kiuj tuŝos la fibrojn de la koro, kunigi* en unu forton prudentan, persistan, grandan, en tian forton, kiu estos kapabla forpeli mizeron, asekuri la homan honoron kontraŭ humiliĝo, gardi kontraŭ senfruktaj doloroj, malespero kaj --- morto per malsato?
マルタは組み合わせた手の上に額を乗せて目をつむった。彼女は一つの大きな音に混ぜ合わされた、明確ではなく単調ではあるが炎のような爆発や突然の沈黙、ぼんやりした叫び、不思議なつぶやきなどに満ちた数千もの声を聴いた。大都市は、彼女の想像の目の前に巨大な蜂の巣の形で現れた。その巣の中では大勢の人間たちが生きることと追い立てられることで動き、沸き立っていた。そうした人間たちの一人一人が、働く場所を持ち、休む場所を持っていた。そして、そこに向かっていく目的を持ち、大勢の人たちをかき分けて自分の道を切りひらくための道具を持っていた。貧しく、寄る辺なき孤独に投げ出された彼女にとって、仕事や休息の場所とはどんなであろうか? どこにその目的があり、どこに向かっていくのであろう? そして、そこで絶え間なくざわめき、その呼吸が、現在マルタの耳が泳いでいる大きくなったり小さくなったりする波となっているそれらの炎のようなつぶやきを起こしている人々は彼女にとってどのようなものであろうか? 彼らは彼女にとって公正であるのか残酷であるのか、親切なのか無慈悲なのか? 彼らの密集して閉ざされ、幸せと安楽に向かってひしめき合う共同体は彼女の歩みの前に開かれるであろうか、あるいは新しくやってきた女が彼らの場所を狭くしたり、そのひしめき合いの中の誰かよりも先に行ったりしないようにいっそう固く閉ざしてしまうであろうか? 彼女にとって好意的なのはどんな規則や習慣であろうか、そして敵はどのようなものであろうか? そして前者の数は後者よりも大きいであろうか? しかし、何よりも、何よりもまず、彼女は敵となる要素に打ち勝ち、友人となる要素を、すべての瞬間を、心のすべての打撃を、頭によぎるすべての考えを正しく利用する能力があるのか? 心の琴線に触れるすべての震えを正しく利用出来るだろうか。その震えは慎重な、粘り強い、大きな一つの力となり、卑屈さに対して人としての尊厳を保証し、実りなき苦痛と絶望、そして飢えによる死から守る力になる。
Ĉu tiu juna, bela virino kun la gracia talio, la blankaj manoj kaj silkecaj nigraj haroj, dense ĉirkaŭantaj la belforman kapon, pesedis ian forton de akirado? ĉu el sia estinteco ŝi elportis ion, el kio ŝi povus krei estontecon? Ŝi meditis pri tio, sidante sur malalta ligna seĝeto antaŭ la ardantaj karboj de la kameno. Ŝiaj okuloj kun esprimo de profunda amo estis fiksitaj sur la vizaĝeto de la infano, kiu trankvile dormis sur la blankaj kusenoj. Por vi, ŝi diris post kelka silento, kaj por mi, pro pano, pro azilo, pro trankvileco mi laboros!
この若くて美しく優雅な姿の、白い手と形の良い頭にしっかりと巻かれた絹のような黒髪を持った女性は獲得するための何らかの力を持っていたであろうか?自分の過去から何かを持ち出して、それによって彼女は未来を作ることが出来るであろうか? そのことについて、彼女は暖炉の赤く燃える炭の前の低い小さな木のいすに座って考え込んでいた。 彼女の目は深い愛情を表しながら、白い布団で安心して眠っている子供の顔を見つめていた。少しの間の沈黙のあと、彼女は言った、あなたのために、そして私のためにも、食べ物や住まい、安心できる生活のために、私は働くわ。
Ŝi stariĝis antaŭ la fenestro. La nokto estis malluma, Marta vidis nenion, nek la krutajn tegmentojn, kiuj staris malsupre de la alta mansardo en formo de multe da levitaĵoj kaj fleksitaĵoj, nek la mallumajn fummalpurigitajn kamentubojn, starantajn super la tegmentoj, nek la stratajn lanternojn, kies malklara brilo ne atingis la altecon de ŝia fenestro. Ŝi ne vidis eĉ la ĉielon, ĉar ĝi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en ĝi brilis. Sed la bruo de la granda urbo atingis ŝiajn orelojn, senĉesa, kvankam nokta, surdiga, kvankam malfortigita de la malproksimeco. La horo ne estis tro malfrua; en la larĝaj, belegaj stratoj, kiel ankaŭ en la malvastaj mallumaj stratetoj, homoj ankoraŭ iris, veturis, celis plezuron, serĉis profiton, kuris tien, kien vokis ilin la scivoleco de la penso, la volupto de la koro, aŭ la espero de akiro.
彼女は窓の前に立った。夜は暗く、マルタは何も見ななかった。高い屋根裏部屋の下に波打つような急な屋根も、その屋根の上に何本も立っている煙で汚れた黒い煙突も、街灯の光もマルタは見なかった。街灯のぼんやりした光は彼女の窓の高さにまでは届いていないのだった。彼女は空をさえ見なかった。なぜなら、空は雲で覆われていたし、星の一つも輝いていなかったから。しかし大都市の夜の騒音は、遠くから届いてくるとはいえ、耳を聾するように、絶え間なく彼女の耳に届いていた。まだ遅くはない時間だった。広くて美しい通りでは、狭くて暗い路地でもそうであるように人々は快楽を求め、利益を求めて、まだ歩いたり、馬車を走らせながら、好奇心と心の快楽、利益を得る望みに駆られて走っていた。
Marta renkontiĝis vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun tio, kun kio renkontiĝas milionoj da homoj, milionoj da virinoj. Kiu ne renkontis ofte en sia vivo homojn, kiuj ploras super la riveroj de Babilono, ĉirkaŭfluantaj la ruinojn de ilia perdita bonstato? Kiu povas prikalkuli, kiom da fojoj en sia vivo li rigardis funebran veston de vidvino, palajn vizaĝojn kaj larmelacigitajn okulojn de orfoj?
マルタは幾百万の人々、幾百万の女性が出会ったことに面と向かって出会ったのである。失われた楽園の廃墟の周りを流れるバビロンの川*の上で泣いている人に出会わなかった人があるだろうか? 人生の中で、幾度喪服の未亡人や孤児の涙に疲れた目を見るのか計算出来る人がいるであろうか?
Ĉio, kio akompanis ĝis nun la vivon de la juna virino, disiĝis de ŝi, forflugis de ŝi, sed ŝi ne disiĝis de si mem. Kio ŝi mem povis esti por si mem? kion ŝi sukcesis kolekti por si en la estinteco? kiaj armiloj de instruiteco, volo aŭ sperto povis servi ŝin en la batalo kontraŭ la komplikaĵoj de la socia vivo, kontraŭ la mizero, blinda okazo, soleco? En ĉi tiuj demandoj kuŝis la enigmo de ŝia estonteco, la demando pri vivo kaj morto, ne sole por ŝi, sed ankaŭ por ŝia infano.
今までこの若い女性についてきていたすべてのものが彼女から去ってしまった。彼女から飛び去ってしまったのである。しかし彼女は彼女自身から離れたわけではなかった。彼女は自分自身に対して何者であることが出来るであろう? 彼女は未来の自分のために、何を集めることに成功したのであろう? 教養や意志と経験のどのような武器が、社会生活の複雑さや突然の出来事や孤独に対して彼女を守ることが出来るであろうか? これらの疑問の中に、彼女だけでなく彼女の子供の未来の謎、生と死の問題があるのである。
Materiale tiu juna patrino pesedis nenion, aŭ preskaŭ nenion. Kelkaj dekoj da spesmiloj, kiuj restis de la vendo de la meblaĵoj post la pago de malgrandaj ŝuldoj kaj de la kosto de la enterigo de la edzo, iom da tolaĵo, du vestoj prezentis ŝian tutan havon. Grandvalorajn juvelojn ŝi neniam havis: tiujn, kiujn ŝi havis, ŝi vendis dum la malsaneco de la edzo, por pagi la vanajn konsilojn de la kuracistoj kaj la same vanajn medikamentojn. Eĉ la mizeraj meblaĵoj, kiuj troviĝis en ŝia nova loĝejo, ne estis ŝia propraĵo. Ŝi luis ilin kune kun la ĉambro en la mansardo, kaj por ilia uzado, tiel same kiel por la ĉambro, ŝi prenis sur sin la devon pagi en la unua tago de ĉiu monato.
物質的には、その若い女性は何も、またはほとんど何も持っていなかった。少額の借金の返済と、夫の埋葬費用のあとに残った数万スペースと、いくらかの下着類、2着の衣服が彼女の持ち物のすべてであった。高価な宝石を持ったことはなかった。彼女の持ち物は、夫が病んでいた間に、無駄になってしまった医者の診察費用や、同じく無駄になった薬のために売り払ってしまっていた。彼女の新しい住居にある貧弱な家具でさえ、彼女の物ではなかった。彼女はそれらを屋根裏部屋と一緒に借りたのである。それらを使うために、部屋代と同じく、彼女は毎月代金を払わねばならなかった。
Tio prezentis estantecon malgajan, nudan, sed almenaŭ jam klare difinitan. Nedifinita restis la estonteco. Oni devis ĝin akiri, preskaŭ krei.
それは寂しい、何もない、しかし少なくともすでに明らかに定まってしまった未来を示していた。未来は定まってはいない。人はそれを獲得し、ほとんど作り出さねばならない。
Ne por ĉiam sekve la edziĝa altaro savis la junan virinon de la suferoj de soleco kaj de la danĝeroj de malriĉeco. La tre malnova aksiomo, ke ekzistas nenio certa en la mondo, efektiviĝis sur ŝi en tiu mezuro, en kiu ĝi estas vera. Ĉar ĝi estas vera ne en plena absoluteco. Ĉio, kio venas al la homo el ekstere, pasas kaj ŝanĝiĝas ĉirkaŭ li sub la influo de iuj miloj da fluoj kaj komplikiĝoj, kun kiuj iras kaj reciproke interligiĝas la sociaj rilatoj kaj aranĝoj, sub la ofte plej terura, ĉar malplej antaŭvidebla kaj antaŭkalkulebla influo de la blinda trafo. Sed la sorto de la homo sur la tero estus efektive tre bedaŭrinda, se lia tuta forto, ĉiuj liaj posedoj kaj garantioj teniĝus nur en tiuj elementoj eksteraj, ŝanĝiĝemaj kaj pasemaj kiel akvaj ondoj, dependantaj de la ordonoj de la ventoj. Jes, ekzistas nenio certa sur la tero, krom tio, kion la homo posedas en sia propra brusto kaj kapo: krom klereco, kiu montras vojojn kaj instruas iri sur ili; krom laboro, kiu lumas la solecon kaj asekuras kontraŭ mizero; krom sperto, kiu instruas, kaj altaj sentoj, kiuj gardas kontraŭ malbono. Ankaŭ ĉi tie la certeco estas nur relativa: ĝin rompas la malserena, sed nevenkebla potenco de malsano kaj morto. Sed tiel longe, kiel senskue kaj regule daŭras kaj disvolviĝas tiu proceso de la homa moviĝado, pensado kaj sentado, kiu estas nomata vivo, tiel longe la homo ne disiĝas de si mem, tiel longe li mem sin servas, helpas, apogas sin sur tio, kion li sukcesis kolekti al si en la estinteco, kio servas lin kiel batalilo en la batalo kontraŭ la komplikiĝoj de la vivo, la ŝanĝigoj de la sorto, la krueleco de la blinda okazo.
従って結婚の祭壇はその若い女性の苦しみや孤独、貧困の危険から永久に救ったわけではなかった。この世に確かなものは何もないという古い金言は、それが真実であるという状態に於いて、彼女にとって現実になった。それ(金言)は絶対的に正しいというわけではない*。外部から人間にやってくるすべてのものは数千の流れと複雑さの影響の元に、その人*の周りを通り過ぎ、変化する。最も予見できず、予測できないがゆえに最も恐ろしい盲目的*な攻撃の影響の元に、社会的な関係と配置が相互に結びつく。しかし地上の人間の運命というものは、もしそのすべての力、すべての所持物と保証が風に従う水の波のように変わりやすく、過ぎ去りやすい外部の要素のみに支えられているとすれば、それは実に残念なことである。そう、この地上には確かなものは何もない。人が自分の胸と頭に持っているもの以外には。道を示しその上を歩くことを教えてくれる知性以外には、孤独に光を指し、惨めさに対する保険となる仕事以外には、不幸に対して守ってくれる高い感覚以外には。ここでもまた確かさというのは相対的である。病気・死という陰鬱だが無敵の力がそれを壊してしまう。しかし、生活*といわれる人の動きや考え・感覚の手続きは、そんなに長く、揺れることなく、規則的に続き、広がるものではない。そんなに長く、人は自身から離れていることは出来ない。そんなに長く、人は自分が過去に集めることに成功した、人生の面倒ごとや運命の変化、突然の出来事と闘う武器として役立ってきたことの上に、自分自身を世話し、助け、支えてきたのである。
*この文の Ĉar がどこに続くのかがわからない。
* このあとも li がいくつか使われているが、homo を受けている。性別が明らかでない人間は li で受ける。
Martan trompis kaj forlasis ĉio, kio, venante de ekstere, ĝis nun estis por ŝi amika kaj protekta. La sorto, kiu ŝin trafis, tute ne estis ia sorto escepta, ŝia malfeliĉo ne havis sian fonton en ia stranga, neordinara okazintaĵo, en ia miriga katastrofo, kiu malofte aperas en la historio de la homaro. Financa ruiniĝo kaj morto ĝis nun ludis en ŝia vivo la rolon de detruantoj de la trankvileco kaj feliĉo. Kio do estas pli ordinara? kio precipe ĉe ni estas pli ordinara ol la unua?* kio estas pli ofta, pli neevitebla ol la dua?
マルタを欺いたのは、外からやってきた、それまでは親しく、守ってくれたすべてのものであった。彼女に降りかかった運命は、とりわけ例外的なものではなかった。彼女の不幸は、何か奇妙な異常な出来事、人類の歴史に滅多にないような驚きの大惨事にその源泉があるわけではなかった。財政的な破綻と死が今までの彼女の生活の中では安心と幸せの破壊者としての役割を果たしてきた。では何がよりありふれたものだったのか?*財政破綻よりも我々に於いてはとりわけより普通なのは何か?死よりもより頻繁で、より避けられないものは何か?
La duan fojon en la vivo Martan trafis granda doloro, sed ĉi tiun fojon ĝin kvietigis jam ne sole la juneco, sed ankaŭ la amo de edzino kaj poste patrino. Ŝia bela loko de naskiĝo perdiĝis por ŝi por ĉiam, transiris en la manojn de fremdaj homoj, sed kompense la amata kaj amanta edzo meze de la urba bruo aranĝis por ŝi molan, varman kaj oportunan neston, en kiu baldaŭ eksonis la arĝentosona voĉo de infano.
人生で2度目の大きな苦痛がマルタを襲った。しかしこの時には、若さだけではなく、夫の愛が、後には母としての愛がその痛みを鎮めた。彼女の生まれた美しい場所は彼女にとって永遠に失われ、他の人の手に渡ってしまった。その代償として、愛し合った夫が街の騒音の真ん中に彼女のための柔らかく暖かくて快適な住居を用意した。そこで、まもなく子供の銀のような声が響いたのであった。
Inter familiaj ĝojoj kaj devoj kvin jaroj pasis por la juna virino feliĉe kaj rapide.
家族の喜びと義務の間で、その若い女性にとっては5年間が幸せに、あっという間に過ぎてしまった。
Johano Swicki laboris konscience kaj lerte, ricevadis sufiĉe grandan salajron, kiu donis al li la eblon ĉirkaŭigi la amatan virinon per ĉio, al kio ŝi alkutimiĝis depost sia naskiĝo kaj kio enhavis en si ĉarmon por ĉiu kuranta momento kaj trankvilecon por ĉiu morgaŭa tago. Por ĉiu? ne! nur por la plej proksima. Ĉar Johano Swicki ne estis sufiĉe antaŭzorga, por pensi pri pli malproksima estonteco, se tio postulis ian eĉ plej malgrandan rifuzon al si en la nuna momento.
ヨハノ・スィツカは真面目に、有能に働き、充分に多額の給料を得ていた。それは彼に、愛する女性を彼女が生まれてこの方親しんできたすべての物で取り巻くことを可能にした。それは、その時どきの魅力であったし、明日の日々には安心であった。いつまでも? いや、ただごく近い日々までだった。なぜなら、ヨハノ・スィツカは用心深くなかったので、もしそのことが、今の瞬間に最も小さなことをあきらめる必要があるとしたら、もっと先の日々について考えることをしなかったのだ。
Juna, forta, laborema, li fidis sian junecon, sian forton kaj laboremecon, pensante, ke ĉi tiuj trezoroj neniam elĉerpiĝos. Ili tamen elĉerpiĝis tro baldaŭ. La edzo de Marta enfalis en malsanon malfacilan kaj subitan, el kiu ne savis lin la konsiloj de la kuracistoj, nek la penoj de la malesperanta edzino. Li mortis. Kune kun lia morto finiĝis ne sole la hejma feliĉo de Marta, sed elglitiĝis el sub ŝiaj piedoj ankaŭ la fundamento de ŝia materiala ekzistado.
若くて健康で働き好きの彼は自分の若さ、自分の強さと勤勉さを信じていたので、この宝物を汲み尽くしてしまうようなことは永遠に起こらないと思っていた。しかし、それらはあまりにも早く尽きてしまった。マルタの夫は突然重病に陥ってしまった。医者の助言も絶望しつつあった妻の努力も彼を助けることは出来なかった。彼は死んだ。その死とともに、マルタの家庭の幸せだけが終わったのではなく、彼女の生活の物質的な基盤までもが彼女の脚元からすべり去っていったのだった。
Super la lulilo de Marta sekve kantis najtingaloj kaj maljunaj tilioj balancis siajn seriozajn fruntojn, rozoj floris kaj tritikaj spikoj rulis ondojn da oro. Kliniĝadis super ĝi ankaŭ la bela vizaĝo de la patrino kaj per varmegaj kisoj kovradis la nigraharan kapeton de la infano.
マルタの揺りかごの上でナイチンゲールが歌い、古い菩提樹がその真面目な額を揺らしていた。バラが咲き、麦の穂が黄金色に波うっていた。揺りかごの上に、母親がその美しい顔を傾け、子供の黒髪の頭にやさしい口づけをしていた。
La patrino de Marta estis virino bona kaj bela, la patro estis homo klera kaj ankaŭ bona. La sola infano de tiuj gepatroj kreskis meze de amo de homoj kaj de karesoj de bonstato.
マルタの母親は美しく善良な女性だった。父親は教養があり、やはり善良な人だった。この両親のただ一人の子供は恵まれた状態で、人々の愛の中で育った。
La unua doloro, kiu trafis la ĝis tiam sennuban vivon de la bela, gaja kaj vigla knabino, estis la perdo de la patrino. Marta havis tiam la aĝon de dekses jaroj, ŝi malesperis iom da tempo, ŝi sopiris longe, sed la juneco metis sanigan balzamon sur la unuan vundon de ŝia koro, ruĝo refloris sur ŝia vizaĝo, esperoj kaj revoj revenis.
この美しい、明るく元気な少女の、それまでの不安のない生活を襲った不幸は母の死であった。マルタはその時16歳だった。彼女はしばらくの間、希望を失って母親を恋しがっていた。しかし若さが彼女の心の最初の傷を癒し、彼女の顔には紅色が再び輝き、夢と希望が戻ってきた。
Tamen baldaŭ venis aliaj malfeliĉoj. La patro de Marta, parte pro sia propra nesingardeco, sed precipe kaŭze de ekonomiaj ŝanĝoj, kiuj fariĝis en la lando, enfalis en danĝeron perdi sian posedaĵon. Lia sano ekŝanceliĝis, li antaŭvidis ne sole la ruinon de sia havo, sed ankaŭ la proksiman finon de sia vivo. Tamen la sorto de Marta tiam ŝajnis jam asekurita. Ŝi amis kaj estis amata.
しかしながら、まもなく別の不幸がやってきた。マルタの父親が、自身の不注意もあったが、主に国に起こった経済変動のために、財産を失う危機に陥った。彼の健康が揺らぎ初め、彼は財産を失うだけでなく、自分の死が迫っていることをも予見した。しかし、マルタの運命はすでに保証されているように見えた。彼女は愛し、愛されていた。
Johano Swicki, juna oficisto, kiu havis jam sufiĉe altan oficon en unu el la regnaj institucioj en Varsovio, ekamis la belan nigrokulan fraŭlinon kaj vekis en ŝi reciprokan senton de estimo kaj amo. Kelke da semajnoj post la edziĝa festo de Marta mortis ŝia patro. La ruinigita nobelo, kiu eble iam revis pli brilantan sorton por sia solinfano, kun ĝojo enmetis ŝian manon en la manon de neriĉa, sed laborema homo; pensante, ke de la momento, kiam Marta foriris de la edziĝa altaro, ŝia estonteco ricevis sufiĉan asekuron kontraŭ la suferoj de soleco kaj la danĝeroj de malriĉeco, li mortis trankvile.
ヨハノ・スィツキという、ワルシャワにある国の機関の一つでかなり高い地位にいた若い役人が、黒い目をした美しい娘を愛し始め、彼女にも尊敬と愛の相互感覚を呼び起こしていたのだった。マルタの結婚式の数週間後に彼女の父親が亡くなった。その破産した貴族は、おそらく自分の一人娘にもっと輝かしい将来を強く願っていたのであろうが、裕福ではないが働き者の手の中に彼女の手を喜んで与えた。マルタが結婚の祭壇から去った時、彼女の未来が孤独の苦しみや貧困の危険に対して充分な保証を受けたと考えて、安心して永遠の眠りについたのであった。
Sed la juna patrino ne dormis; en sia funebra vesto, kun disliberigitaj nigraj bukloj, kun vizaĝo apogita sur la manplato, ŝi sidis senmove kontraŭ la estingiĝanta fajrejo kaj meditis. Komence mordanta doloro faldis ŝian blankan frunton en kelke da profundaj sulkoj, la okuloj pleniĝis de larmoj, la brusto leviĝadis per malfacilaj ĝemoj. Sed post iom da tempo ŝi ekskuis la kapon, kvazaŭ ŝi volus forpeli la amason da kordoloroj kaj timoj, kiuj ŝin sieĝis, ŝi leviĝis, rektigis la talion kaj diris mallaŭte:
--- Nova vivo!
しかしその若い母親は眠らなかった。喪服のままで、黒い巻き毛を乱して、頬杖をついて消えつつある火の前にじっと座って物思いにふけっていた。初め、苦痛にさいなまれて彼女の白い額には深いしわが刻み込まれていて、目には涙が溜まっていた。そして苦しいうめき声によって胸が波打っていた。しかし、しばらくすると、彼女は頭を振り、有り余る心の痛みと彼女を取り巻く恐れを追い払おうとするかのように立ち上がって姿勢を正し、低い声で言った。
「新しい生活!」
* kiuj ŝin sieĝis, の kiuj が kordoloroj と timoj の両方なのか、timoj だけなのかがわからなかったが、timoj だけと解釈した。
Jes, tiu virino juna, bela, kun blankaj manoj kaj elasta talio, eniris en vivon tute novan por ŝi, tiu tago devis esti por ŝi komenco de nekonata estonteco.
そう、この若くて美しく、白い手としなやかな腰の女性は、彼女にとって全く新しい生活に入っていったのだ。この日は彼女にとって、未知の未来の始まりに違いなかった。
Kia do estis ŝia estinteco?
それでは、彼女の過去はどんなであったのだろうか?
La estinteco de Marta Swicka estis mallonga koncerne la jarojn, simpla koncerne la okazintaĵojn.
マルタ・スィツカの過去は、年数にすれば短かく、出来事でいえば単純だった。
Marta naskiĝis en nobela bieno ne tre luksa kaj riĉa, sed bela kaj komforta. La bieno de ŝia patro, kiu troviĝis en la malproksimeco de nur kelke da mejloj de Varsovio, konsistis el kelke da centoj da hektaroj da semotaŭga tero, flororiĉa, sufiĉe granda herbejo, bela betula arbareto, kiu liveris hejtan materialon en vintro kaj belajn promenojn en somero, el vasta ĝardeno plena de fruktarboj kaj el bela dometo kun ses frontaj fenestroj, elirantaj sur rondoforman herbotapiŝe kovritan korton, kun verdaj gajaspektaj fenestrokovriloj, kun balkono kun kvar kolonoj, kiujn ĉirkaŭvolvis puncofloraj faboj kaj trikoloroj kun belaj violkoloraj kalikoj.
マルタは、貴族の農園に生まれた。そこはとくにぜいたくでも豊かというわけでもなかったが、美しく、心地よいところだった。ワルシャワからわずか数マイルのところにある彼女の父親の農場には、耕作に適した数百ヘクタールの土地、花の咲き乱れるとても広い草地、冬には薪を集め、夏には美しい散歩道の出来る美しい白樺林、果樹でいっぱいの広い庭があり、小さな美しい家の、丸い草のじゅうたんに覆われた中庭に面する六つの窓には緑の華やかな窓掛けがあり、バルコニーの四本の柱には空豆の赤い花や美しい紫の萼の三色スミレが取り巻いていた。
* La bieno ... konsistis el ... tero, ... herbejo, ... arbareto, ĝardeno, ... dometo ということだが、ĝardeno と dometo に、改めて el がつけられている。
* eliranta: Esti en direkto al, doni vidon al (PIV), (部屋・窓などが)面している(=fronti al)(エス日辞典)
この長いやや複雑な文の訳にはやや自信がない。
--- Tiel longe vi ne revenis, panjo! --- ŝi ekkriis, sed subite ŝi silentiĝis kaj fikse rigardis la patrinon --- : panjo, vi denove ploras, vi denove havas tian aspekton, kiel... kiel tiam, kiam oni en ĉerko elportis la patron el nia loĝejo.
長いこと帰ってこなかったわね、母ちゃん、彼女は叫んだが、急に黙り込んで母親をじっと見つめた。母ちゃん、また泣いているのね、お父ちゃんを棺桶に入れておうちから運び出した時のような様子だわ。
La juna virino efektive tremis per la tuta korpo, larmoj amase fluis sur ŝiaj flamantaj vangoj. Tio, kion ŝi suferis en la daŭro de sia kvaronhora ekskurso en la urbon, la batalo kun sia propra timemeco, la rapida kuro en la glitiga strato, meze de la amaso da homoj kaj la malvarmaj ondoj de la vento, precipe la ofendo, kiun ŝi ricevis kvankam de homo nekonata, sed kiun ŝi ricevis la unuan fojon en la vivo, --- ĉio videble tre profunde ŝin skuis. Estis tamen videble, ke ŝi decidis venkadi sin mem sur ĉiu paŝo, ĉar ŝi rapide trankviliĝis, forviŝis la larmojn, kisis la infanon, kaj, blovekscitante la fajron sur la kameno, ŝi diris:
若い婦人は実際に全身でふるえており、彼女の燃えるようなほほを涙が流れていた。15分ほども街を歩き回る中での苦しさや、自らの臆病さとの戦い、人々の群の中で冷たい風に吹かれて すべりやすい道路を走り回ったこと、そしてとりわけ、これまでの人生で始めて受けた見知らぬ人からの恥辱、それらすべてが彼女を深く揺さぶっていた。しかし彼女は明らかに、どんなときでも自分に打ち勝つという決意を固めた。彼女はすばやく平静にもどって、涙をぬぐい、子供にキスをして暖炉の火を吹きおこし、次のように言った。
--- Mi alportis al vi bulkojn, Janjo, kaj nun mi preparos la samovaron kaj pretigos teon.
あなたにパンを持ってきたのよ、ヤーニョ、そして、今あなたに湯沸かし器を準備してお茶を入れるわね。
Ŝi prenis el la ŝranko la argilan kruĉon, kaj, rekomendinte al la infano esti singarda kun la fajro, ŝi denove malsupreniris sur la korton al la puto. Baldaŭ ŝi revenis, malfacile spirante kaj lace, kun talio klinita pro la pezo de la kruĉo plena de akvo, kiun ŝi portis; ŝi tamen ne ripozis eĉ unu momenton, sed tuj komencis la preparadon de la samovaro. Ĉi tiu laboro, kiun ŝi faris videble la unuan fojon en la vivo, iris tre malfacile, tamen post ne plena horo la teo estis trinkita. Janjo estis senvestigita kaj endormigita. La egalmezura kaj mallaŭta spirado de la infano atestis dormon trankvilan, de la pala vizaĝeto malaperis la postesignoj de larmoj, tiel multe elverŝitaj en la daŭro de la tuta tago.
彼女は戸棚からどびんをとって、火に気をつけるようにと子供に注意をして、再び降りて、中庭の井戸に向かった。まもなく彼女は水でいっぱいの土瓶の重さで腰をかがめ、息を切らしながら、疲れて戻ってきた。しかし彼女は休む間もなく、湯沸かし器の準備を始めた。明らかに彼女の人生で初めての、この仕事はとても困難だった。しかし、1時間もたたないうちに、お茶が飲めるようになった。ヤーニョは着物を脱いで寝かされた。子供の低い規則正しい呼吸は落ちついた眠りを示していた。青ざめた顔からは、1日中あれほど流された涙の跡も消えていた。
Kelke da minutoj la vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion fari kaj al kiu sin turni; ŝi ekĝemis kaj lasis fali la manojn. Sed baldaŭ ŝi levis la kapon, kaj, alirinte al la pordego, ŝi malfermis la pordeton, kiu kondukis al la strato.
明らかに、何をすればいいのか、誰に頼めば良いのかがわからず、 婦人は数分の間立ちすくんでいた。彼女はため息をつき、手がだらりと垂れた。しかししばらくして、彼女は頭を上げて門に進み、通りに出る扉を開けた。
Estis ankoraŭ ne tre malfrue vespere, sed sufiĉe mallume: malmultaj lanternoj malbone lumis la mallarĝan strateton, plenan de amasoj da homoj; sur la trotuaroj larĝaj partoj estis en plena mallumo. Ondo da malvarma aŭtuna vento enfluis en la pordegan arkaĵon tra la malfermita pordeto, frapis la vizaĝon de la vidvino kaj ekturnis la flankojn de ŝia nigra tuko; la bruo de la veturiloj kaj la murmurego de la intermiksitaj paroloj surdigis ŝin, la mallumo sur la trotuaroj ŝin timigis. Ŝi retiriĝis je kelke da paŝoj en la profundon de la pordega arkaĵo kaj staris denove kelkan tempon kun mallevita kapo;subite tamen ŝi elrektiĝis kaj paŝis antaŭen. Ŝi eble rememoris sian infanon, kiu atendis manĝon, aŭ eble ŝi eksentis, ke ŝi devas akiri de sia volo kaj kuraĝo tion, kion ŝi de nun devos jam akiradi ĉiutage, ĉiuhore. Ŝi metis la tukon sur la kapon kaj transpaŝis la sojlon de la pordeto. Ŝi ne sciis, en kiu flanko oni devas serĉi butiketon kun manĝeblaĵoj. Ŝi iris sufiĉe grandan pecon, esplorante per la rigardo la elmetaĵojn de la magazenaj fenestroj, ŝi preterpasis kelke da cigarbutiketoj, ian kafejon, ian butikon de silkaĵoj, kaj ŝi iris returne. Ŝi ne kuraĝis pli enprofundiĝi en la straton, nek peti de iu klarigon. Ŝi direktis sin en la alian flankon, kaj post kvaronhoro ŝi revenis kun kelke da bulkoj en blanka tuketo.
まだそれほど遅い時刻ではなかったが、もう暗くなっていた。数少ない街灯が通行人で混雑している狭い小道をうす暗く照らしていて、歩道の大部分は真っ暗だった。冷たい秋の風が開いた戸を通って、門のアーチに吹き込み、婦人の顔を叩き、彼女の黒い衣服の端をはためかせた。馬車の騒音と人々の話す声の混じり合ったざわめきが彼女の耳をつんざき、歩道の暗闇が彼女を恐れさせた。彼女は門のアーチの奥へ数歩後ずさりして、うなだれたままで再びしばらくの間、立っていた。しかし、突然彼女は姿勢を正して前に進み始めた。おそらく、彼女は食べ物を待っている自分の子供を思い出したのであろう、あるいは、自分が毎日毎時間必要とするものを自らの意志と勇気で得なければならないことを感じたのであろう。彼女はショールで頭を包み、扉の敷居を越えた。彼女はどの方向に食べ物の店があるのか知らなかった。彼女は店々の飾り窓の陳列品を見て探しながら、充分に歩いた。何軒かのタバコ屋や、喫茶店や絹製品の店を通りすぎて、逆方向に歩き始めた。彼女はそれ以上遠くに行くとか誰かに聞くなどの勇気がなかった。彼女は反対方向に足を向け、15分後に、白い布に包んだ数個のパンを持って戻ってきた。
Lakton ŝi ne alportis; ĝi ne estis ricevebla en la butiko, en kiu ŝi trovis la bulkojn, ŝi ne volis, ne povis serĉi pli longe, ŝi estis maltrankvila pri la infano, ŝi reiris rapide, ŝi preskaŭ kuris. Ŝi estis jam kelke da paŝoj antaŭ la pordego, kiam tuj malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon, kiu kantetis:
ミルクを彼女は持っていなかった。それは彼女がパンを見つけた店では売っていなかった。彼女はそれ以上探してはいたくなかったし、出来もしなかった。子供のことが心配で、彼女はほとんど走るように急いで帰った。門の前数歩の所まで来た時、彼女のすぐ後ろで、歌うような男の声を彼女は聞いた。
"Haltu, kara mia, haltu, Piedetoj, ne forsaltu."
「お待ちなさい、かわいい人よ、お待ちなさい、飛び去ってしまわないで」
Ŝi penis certigi al si en la animo, ke la kanteto celas ne ŝin, ŝi ekmarŝis pli rapide kaj jam atingis la pordeton, kiam la voĉo de la kantanto ekparolis:
彼女は心の中で、その声が自分に向けられたものではないと言い聞かせて、足を速め、門にたどり着いた。その時、その声が話し始めた。
--- Kien tiel rapide? kien? la vespero estas bela! eble ni iom promenos?
「そんなに急いでどこに行くのですか? 美しい夕べですよ! 散歩しませんか?」
Sen spiro, tuta tremante de timo kaj ofendo, la juna vidvino enkuris en la pordegon kaj forte ĵetfermis post si la pordeton. Post kelke da minutoj Janjo, vidante la patrinon, enirantan en la ĉambron, ĵetis sin al ŝi, alpremante sin al ŝiaj brakoj.
息も出来ず、恐れと屈辱で全身を振るわせて、若い婦人は門の中に駆け込み、力をこめて戸を閉めた。数分後、部屋に入ってきた母親を見て、ヤーニョは彼女に飛びつき、その腕の中に抱きついた。
--- Li ne volis fari al mi komplezon, --- ŝi pensis*, --- ĉar li divenas*, ke mi estas malriĉa... Al tiuj, de kiuj li esperas* ricevi pagon, li portis pezan faskon da ligno.
「彼は私に親切にしようとはしない」彼女は思った。「なぜなら、私が貧しいと思ったから・・・お金を払ってもらえそうな人たちには、重い薪の束を運ぶんだわ。」
Ŝi iris malsupren sur la korton kaj rigardis ĉirkaŭen.
彼女は中庭に降りて周囲を見回した。
--- He, kion do vi tiel ĉirkaŭrigardas? --- eksonis apud ŝi virina voĉo raŭka kaj malagrabla.
「おいおい、何をそんなに見回しているんだい?」 彼女の近くで女性のしわがれた耳障りな声がした。
La vidvino ekvidis virinon, kiu staris antaŭ malalta pordeto* proksime de la pordego kaj kies vizaĝon ŝi en la krepusko ne rekonis, sed kies mallonga jupo, granda tola kufo kaj simpla tuko, malrekte ĵetita sur la ŝultrojn, kaj ankaŭ la sono de la voĉo kaj la tono de la parolado montris, ke ŝi estas virino popolamasa.
婦人は門の近くの低い戸の前に立っている女性を見た。夕暮れの中に見るその顔は彼女にはわからなかったが、短いスカートや大きな布の頭巾、肩に斜めに掛けた質素な布、そしてまた声と話し方の調子が庶民であることを示していた。
*大きな門扉の横の潜り戸のようなものか?
La vidvino konjektis, ke tio estas la edzino de la pordisto.
婦人は、それが門番の奥さんだと思った。
--- Mia bona sinjorino, --- ŝi diris, --- ĉu mi ne trovos ĉi tie iun, kiu alportus* al mi lakton kaj bulkojn?
「奥さん、」彼女は言った。「どなたか私にミルクとパンを運んでくれる人はないでしょうか?」
*「買ってきてくれる」と訳すべき所かも知れない。
La virino pripensis momenton.
その女性は少し考えた。
--- De la kioma etaĝo vi estas? --- ŝi demandis, --- Mi vin ial ankoraŭ ne konas.
「何階に貴女はいるのですか?」 彼女は尋ねた。「私は貴女をまだ知らないんでね。」
--- Hodiaŭ mi enloĝiĝis en la mansardo...
「今日、屋根裏部屋に越してきましたの。」
--- Ha, en la mansardo! Nu kial do vi parolaĉas pri ia alportado al vi? ĉu vi ne povas mem iri al la vendejo?
「屋根裏部屋だって? 何だって貴女は運んでもらおうとするのですか? 自分で買いに行けないのですか?」
--- Mi pagus por la servo, --- mallaŭte diris la vidvino; --- sed la pordistedzino ne aŭdis, aŭ ŝajnigis, ke ŝi ne aŭdas ŝiajn vortojn, kovris sin pli bone per la tuko kaj malaperis malantaŭ la malgranda pordeto.
「お礼は払いますけど・・・」夫人は小声で言った。しかし門番の妻は聞いていなかった、あるいは彼女の声が聞こえないふりをして、布を直して、戸の後ろに入ってしまった。